EU-propono pri Esperanto nun sur la dua loko

Unu el la proponoj pri Esperanto en la civitana dialogo de EU atingis la unuan lokon en sia kategorio, kaj la duan lokon inter ĉiuj civitanaj proponoj. UEA nun instigas ĉiujn subteni ĝin, por ke ĝi iĝu la plej subtenita el ĉiuj proponoj. Sed pri kio ĝi temas?

“La estonteco estas en viaj manoj.” La diskuta retejo de EU alireblas en ĉiuj oficialaj lingvoj de la Unio, sed en la praktiko la diskuto okazas nur en kelkaj grandaj lingvoj, ĉefe la angla.

La 20-an de novembro Renato Corsetti atentigis la komitatanojn de UEA, ke unu el la proponoj pri Esperanto en la reta eŭropa konferenco pri la estonteco de Eŭropo atingis la duan lokon inter ĉiuj proponoj pri ĉiuj temoj fare de unuopaj eŭropaj civitanoj.

– Malgraŭ tio mi havas la impreson, ke la organizantoj de la konferenco per manovroj provas igi ĝin malatentata.. Nun ni, tio estas EEU kaj la Eŭropa Komisiono de UEA, faras lastan klopodon por ke ĝi atingu la unuan lokon, kie ĝi estas pli videbla por la politikistoj, kiuj faros la finan decidon pri tio, kion EU faru, Renato Corsetti skribis en la komitata listo.

Klaus Leith estas membro de UEA-Komisiono por eŭropa agado kaj reprezentanto de Germana Esperanto-Asocio en la asembleo de Eŭropa Esperanto-Unio. Ni petis lin klarigi, pri kio temas.

Libera Folio: Kion enhavas la propono?

Klaus Leith.

Klaus Leith: – La propono de Seán Ó Riain La Eŭropa Unio bezonas pli bonan lingvo-lernadon prezentas Esperanton kiel ilon por solvi la konkretan problemon, ke la eŭropanoj plejparte malsukcese lernas fremdajn lingvojn kaj tial ne scias interkomuniki. Ĝi pledas por grandskala elprovo de la programo “Multlingva akcelilo“ en EU-membroŝtatoj. Tiu pedagogia programo baziĝas je instruado de Esperanto kiel la unua fremda lingvo en bazaj lernejoj, per specife adaptita metodo (limigita vortstoko kaj elektitaj gramatikaĵoj).

– La “Multlingva akcelilo“ estis elprovita kadre de Erasmus+ (financita de EU) en tri lernejoj en Bulgario, Kroatio kaj Slovenio dum 2018/19. Laŭ la rezultoj la sento de atingo kaj la spertoj pri funkciado de lingvo ebligis al la lernantoj poste lerni aliajn lingvojn pli sukcese kaj pli rapide.

– Ne ĉiuj samideanoj konsentas pri la „Multlingva akcelilo“, ĉar ili taksas ĝin plibonigenda. Tion mi ne povas prijuĝi, mi ne estas pedagogo. Pri la detaloj povas argumenti la esperantistaj fakuloj inter si. Rilate al la kampanjo ĉefas la aspekto, ke ni atentigu la neesperantistan publikon pri la ekzisto de tiu esperantlingva programo kiel jam agnoskita kaj elprovita pedagogia metodo.

– En la EU-Konferenco gravas, ke ni konvinku la konferencantojn, ke nia lingvo proponas avantaĝon al EU pro la solvo de konkreta problemo. La propono de Seán, kiu ja estas relative modesta, ne speciale fanfaronas pri Esperanto sed elstarigas la uzon de nia lingvo por realigi konkretan politikan celon.

Kiel tiu propono sukcesis atingi la duan lokon?

La retejo en la malta.

– Kadre de sia kampanjo por partoprenigi esperantistojn en la EU-Konferenco, UEA kaj Eŭropa Esperanto-Unio (kies prezidanto estas Seán Ó Riain) specife petis pri apogo de tiu propono. Ni informis en retaj kaj ĉeestaj aranĝoj kaj distribuis pli ol mil varbilajn vizitkartetojn al la landaj asocioj kun atentigo pri la UEA-vikipaĝo, kie troviĝas utilaj informoj pri kial kaj kiel partopreni la kampanjon.

– Rimarkeblas, ke samideanoj en kelkaj landoj sukcesis instigi multajn samlandanojn, ne nepre nur esperantistojn. Hungario menciindas kiel unu elstara ekzemplo. Ni konjektas (aŭ almenaŭ esperas), ke la propono allogas ankaŭ homojn, kiuj ne estas konvinkitaj samideanoj, sed subtenas la ideon elprovi novan aliron rilate al la instruado de lingvoj.

Kial gravus, ke la propono atingu la unuan lokon?

– Ni ne havu iluziojn: la civitana konsulto kadre de la EU-Konferenco ne egalas baloton aŭ referendumon. La konferencantoj tute ne estas devigataj realigi iun ajn proponon, eĉ multnombre apogitan. Do ni ne vere atendas, ke fine rezultas rekomendo, ke la EU-instancoj realigu la proponon de Seán.

– La ĉefa celo de nia partoprenado en la EU-Konferenco estas uzi la eblon paroligi pri nia lingvo en eŭropaj publikaj kaj politikaj rondoj. La unua pozicio en la tuta civitana konsulto estus tre utila varbilo por ni, kaj UEA/EEU intencas maksimume ekspluati tion dum la dua fazo de la kampanjo, kiam temas pri alparoli la konferencantojn, ekzemple la delegitojn en la Eŭropa Parlamento kaj membroŝtataj parlamentoj. EEU jam rete kaj paperletere alskribis pli ol cent parlamentanojn kaj daŭrigos la informadon.

Kiaj  aliaj proponoj konkuris?

La retejo en la bulgara.

– La civitanan konsulton en la reta platformo de la EU-Konferenco partoprenas malpli ol 40 000 eŭropanoj. Ili starigis ĉirkau 10 000 proponojn, kiuj averaĝe havas kvin apogantojn. La absolutaj nombroj estas ridinde malgrandaj: la nombro de apogantoj de unuopaj proponoj kulminas je kelkaj centoj. Tamen, tiu malgranda partoprenantaro estas avantaĝo por ni: per kelkaj centoj de voĉdonoj jam eblas videbligi nian lingvon.

– La proponoj traktas multajn temojn, inter aliaj jenajn: sano, klimatŝanĝiĝo kaj medio, demokratio, valoroj kaj rajtoj, edukado, EU en la mondo, ekonomio. La plej populara civitana propono en la konsulto ricevis 569 voĉojn kaj temas pri “Plano por reformo cele al eŭropa demokratio bazita je la civitanoj“. Ĝi estis proponita de eŭropunia politika movado (VOLT).

– La propono pri „Multlingva akcelilo“ havas nun 515 apogantojn, do nur 54 malpli ol la VOLT-propono. Ni realisme taksas, ke ni povas igi nian proponon la plej multnombre apogita propono de la tuta EU-Konferenco.

Kiel statas pri aliaj proponoj rilataj al Esperanto?

– Entute estas pli ol kvindek por-esperantaj proponoj en la civitana konsulto. La UEA-vikipaĝo  listigas la plej sukcesajn kaj apogindajn proponojn kaj enhavas dosieron kun (preskaŭ) kompleta listo de ĉiuj por-esperantaj proponoj. Tie aldone eblas elŝuti aktualan statistikon, kiun ni starigis por reliefigi la pozicion de esperantistaj proponoj en la diversaj temaroj de la EU-Konferenco.

Klaus Leith


Pli pri la temo:

14 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Andreas_K
Andreas_K
2021-11-24 14:28

Doni sian subtenon povas ankau asocio, se ghi laue estas registrighinta per asocia retposht-adreso, konto Tvitera, Fejsbuka au Gugla che la Multlingva Cifereca Platformo.

Tio iomete mildigas la embarason respondi jenan eventualan demandon de jhurnalisto:
Kial unuflanke pri subteno je propono petas asocio, aliflanke ne chiuj el ghiaj estraranoj estas subtenintaj?

Tiurilate aktuala bona “malbona ekzemplo” estas Germana Esperanto-Asocio.

Klaus Leith
2021-11-24 22:57

Mi ŝatus klarigi, ke la citaĵo je la komenco de la artikolo ne estas io, kiun skribis mi:

“– Malgraŭ tio mi havas la impreson, ke la organizantoj de la konferenco per manovroj provas igi ĝin malatentata.”

Tio estis parto de mesaĝo de Renato Corsetti, kiun li sendis al UEA-komitatanoj kaj kiun Libera Folio citas.

Mia konjekto estas, ke la reta platformo de la EU-Konferenco estas fuŝe programita kaj ke tio okazigas teknikajn malfacilaĵojn, precipe neatingeblecon de proponoj kaj malrapidegan reagon aŭ eĉ nereagon de la platformo. Eblas, ke pro la multlingveco de la platformo, multe komentitaj proponoj estas specife trafitaj per tiuj problemoj, kaj kelkaj por-esperantaj proponoj apartenas al tiu kategorio.

Miaopinie ni iomete tro alte taksas nian gravecon, se ni supozas, ke la EU-Komisiono tiel timas nin, ke ĝi celite sabotas por-esperantajn proponojn.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä
2021-11-24 23:06
Respondo al  Klaus Leith

Mi nun vidas, ke estis tipografia problemo en la koncerna alineo. Mi nun korektis tion, kaj ripetis la nomon de la citito, anstataŭ skribi “li”, por ke la afero estu tute klara.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Kalle Kniivilä
Tauhro
Tauhro
2021-11-25 11:41
Respondo al  Klaus Leith

> Miaopinie ni iomete tro alte taksas nian gravecon, se ni supozas, ke la EU-Komisiono tiel timas nin, ke ĝi celite sabotas por-esperantajn proponojn.<
Kiu estas “Ni”? Ili ne timas, kompreneble, malfortan E-movadon au obeeman UEA. Sed Esperanto, kiel forta kultura lingvo, tre timigas ilin, certe.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-11-25 12:10
Respondo al  Klaus Leith

Mi ne dirus, ke “ni” (esperantistoj ĝenerale, ĉu?) tro alte taksas nian gravecon. Verdire, krom Renato Corsetti mi ŝajne ne konas aliajn homojn, kiuj fantazius pri iuj povuloj/gravuloj kiuj havus sufiĉan interesiĝon pri tiom marĝena movado kiel nia, ke ili eĉ volus saboti ĝin. Efektive, la “manovro” por “igi” la proponon malatentata estas ege facila: sufiĉas rigardi kiom da subteno ĝi havas. Estas nun ekzakte 536 voĉoj. Ne, ne 536 mil (kio estus proksimume 0,1% de EU-loĝantaro), sed 536 (do ĉ. 0,0001%). Tiam oni facile konstataas fakton, ke ĝi ja simple jam estas malatentata (kune kun tiu tuta civitana konsulto, kiu, kun apenaŭa partopreno de EU-laĝantoj, mem igis evidenta fiasko). 

Kirill Ŝvedov
2021-11-25 15:05
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Dankon, Klaus kaj Łukasz! Miavide, vi sukcesis bone klarigi la situacion ĉirkaŭ la konferenco. Ja ekzistas regulo, konata kiel “Razinklingo de Hanlon”: Neniam klarigu ion per malico, se stulto estas sufiĉa klarigo.

Tio, tamen, starigas alian demandon: kial ni donas tion da atento al la afero, kiun partoprenas tiom (relative) magra kvanto da homoj kaj kiu estas prizorgata tiom maldiligente, ke eĉ aperas problemoj kun “fuŝa programado”? Honeste, tio memorigas al mi anekdoton pri homo, kiu serĉas perditan aĵon ne tie, kie li povis perdi ĝin, tamen sub strata lanterno, ĉar tie ja estas pli ilumite. Por atentigi la socion pri utileco de Esperanto ni antaŭe devas montri ĉi tiun utilecon en praktiko. Ĉi-momente ni ne kapablas fari tion konvinke por ekstera publiko.

Tauhro
Tauhro
2021-11-25 16:56
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Tre stranga stulto, kiu chiam estas direktita kontrau Esperanto. Chu ne?

Andreas_K
Andreas_K
2021-11-25 17:50
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Łukasz Żebrowski: “Verdire, krom Renato Corsetti mi ŝajne ne konas aliajn homojn, kiuj fantazius pri iuj povuloj/gravuloj kiuj havus sufiĉan interesiĝon pri tiom marĝena movado kiel nia, ke ili eĉ volus saboti ĝin.”

Mi ne scias, chu tiaj povuloj/gravuloj ekzistas.
Chiuokaze la Bruselan vezikon minacas – el ghia vidpunkto – dilemo:

A) Au devi bagateligi la tutan spektaklon nome EU-estontecokonferencon laustile de ekzemple “ghiaj rezultoj ne estas sufiche reprezentaj pro ne sufiche da partoprenintoj kaj tial ignorendaj”, kio kauzus plian perdon de bona reputacio,
B) au devi konfesi, ke unu rezulto estas, ke pri pli bona lingvolernado per Esperanto temas la plej subtenata propono el la chirkau 10000 proponoj de la Multlingva Cifereca Platformo, kio kauzus malfacilon pravigi tion, ne iniciati pritraktadon de ghuste tiu propono.

Mi estas treege scivola, por kiu dilemoalternativo la Brusela veziko decidighos.

Klaus Leith
2021-11-25 20:59
Respondo al  Andreas_K

La konferencantoj (aŭ “Brusela veziko”, kiel Andreas nomas ĝin) havas trian opcion, ne nur A) kaj B) laŭ la analizo de Andreas.
 
Indas ripeti, ke la civitana konsulto de la Konferenco ne egalas baloton. Tio estis konata ekde la komenco, kaj mi emfazis la fakton en artikolo por Libera Folio en junio. La EU-instancoj neniam intencis realigi la plej apogitajn proponojn, eĉ se tiuj havus milionon da apogantoj. La maksimume esperebla efiko estas, ke la EU-instancoj “prenos en konsideron” la rezultojn de la civitana konsulto, laŭ la publikigita regularo de la Konferenco. Kompare: unu miliono da apogantoj estas la sojlo por “valida” eŭropunia civitana iniciato, kiun la Eŭropa Parlamento kaj la Eŭropa Komisiono estas devigataj trakti (debati kaj respondi, ne nepre realigi).
 
EU ne eĉ provis partoprenigi EU-civitanojn grandnombre. Sed la “civitana konsulto” de la Konferenco havas duan flankon, kiu supozeble estus pli reprezenta ol la mem-elektita grupeto de 15000 partoprenantoj en la reta platformo. Tiu dua flanko estas la “civitanaj panelgrupoj”: 4 grupoj kun 200 membroj po grupo (vidu la detalojn en la informilo “paneloj” https://uea.org/v/images/9/98/Paneloj_v2.1.pdf en la UEA-vikipaĝo).
 
La paneloj supozeble analizis la civitanajn proponojn en la platformo kiam ili komencis sian laboron en oktobro. Nu, detale analizi milojn da proponoj po panelo ili certe ne kapablis. Ŝajnas, ke ili baziĝas la traktadon je dokumentoj preparitaj de la Komuna Sekretariato de la Konferenco. Kaj la panelajn laborgrupojn asistis moderantoj, supozeble neŭtralaj – kaj memkompreneble eblas, ke manipulado de la panelgrupoj okazis. La laborsesioj de la paneloj estis nepublikaj, kvankam ĵurnalistoj kaj politikaj analizistoj rajtis observi. Andreas en laŭtema diskutlisto jam atentigis pri tiaspecaj raportoj, i.a. de European Policy Centre.
 
La tasko de la panelgrupoj estas ellabori proprajn rekomendojn, kiujn la konferencantoj debatos en la plenkunsidoj. Fine la Konferenco rekomendos agadon de la EU-instancoj.
 
Resume: EU-instancoj emfazos la aspekton de la civitana konsulto, kiu okazas pere de la panela procezo, ne la aspekton de civitanaj proponoj. Tiujn ili sendanĝere kaj senhonte ignoros. Tamen, ni fanfaros pri niaj multnombre apogitaj proponoj kaj kalkulas, ke almenaŭ parlamentanoj pretas atenti kaj serioze pripensi kelkajn. Tion celas la dua fazo de la UEA/EEU-kampanjo.

Andreas_K
Andreas_K
2021-11-26 8:01
Respondo al  Klaus Leith

Novajho estas, ke estos aldonaj – nome naciaj – Civitanaj Paneloj en Belgujo, Francujo, Germanujo kaj kelkaj aliaj landoj:
https://twitter.com/Conf_Observ/status/1463453670083805190?s=20

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Andreas_K
Andreas_K
Andreas_K
2021-11-26 14:58
Respondo al  Klaus Leith

Klaus Leith: “La konferencantoj (aŭ “Brusela veziko”, kiel Andreas nomas ĝin) …”

Jam antau la EU-estontecokonferenco tiun esprimon uzis – etnolingve – aliaj (mi ne scias, kiusence precize).
Mi uzas ghin pleje en proksimume jena signifo:
Aro de

  • homoj havantaj au alstrebantaj salajratan postenon en EU-institucio au EU-organo
  • anoj de kaj kandidatoj por la EU-parlamento
  • jhurnalistoj kun fokuso al EU-aferoj
Andreas_K
Andreas_K
2021-11-30 17:16
Respondo al  Klaus Leith

Jen leginda artikolo “Demokratieexperte: CoFoE droht zur PR-Übung zu werden” (demoktrieksperto: CoFoE riskas farighi ekzerco de publika informado).

Tekstas interalie (jen mia esperantigo):

“… la CoFoE [EU-estontecokonferenco] ankorau ne estas klariginta, kiel la rekomendoj estu sekvataj plu. Ili ghenerale diris, ke la deputitoj diskutos ilin kun la delegitoj kaj ke ilin taksos la tri prezidantoj de Komisiono, Konsilio kaj Parlamento. Tio ne estas suficha por demokratiproceso kun aktiva partoprenigo de civitanoj. Normo por la plua sekvado devas esti difinita, antau ol la afero komencighos.”

Andreas_K
Andreas_K
2021-11-25 18:34
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Łukasz Żebrowski: “Efektive, la ‘manovro’ por ‘igi’ la proponon malatentata estas ege facila …”

Unu dilemoalternativo por la Brusela veziko estas forfluigi la infanon kune kun la bano – kiel ni diras germane kaj Zamenhof Esperante.

Praktike la Brusela veziko jam sukcesis alie, nome per ruza manovro, igi la proponojn de temaro “Pliaj ideoj” ne videblaj – do ankau la tiejn por-Esperantajn proponojn en rangoj 1 kaj 2 lausubtene, nome en la 2a raporto provizora pri la Multlingva Cifereca Platformo.

Unuflanke tekstas, ke “Pliaj ideoj”-proponojn oni asignis al aliaj temaroj, aliflanke en chi ties tabeloj listigantaj la po 5 plej subtenataj kaj la po 5 plej komentitaj proponoj la du por-Esperantaj proponoj tamen nenie aperas, kvankam lau la respektivaj nombroj de subtenoj au komentoj ili devus.

Marek Bamberski
Marek Bamberski
2021-12-03 12:44

En la artikolo la aûtoro skribas pri “civitana dialogo” kaj “civitana konsulto” tamen lastatempe la komisarino de EU pri egaleco Helena Dalli en sia ĵus preparita gvidilo pri “inkluziva” komunikacio prezentas kiuj vortoj estas akcepteblaj por EU kaj kiuj ne estas akcepteblaj. En la listo de malbonvenaj vortoj troviĝas: «sinjorinoj kaj sinjoroj, Kristnasko, baptonomo, Maria, Johano, civitano…» Interesa ke anstataû la kristana nomo Maria EU proponas Malika, kaj anstataû Johano bonvena estos Julio. Do, karaj esperantistoj ne uzu la vorton civitano kiam vi turnas vin al EU. Mi nun scivolas ĉu la Esperanta Civito en Ĉaûdefono ŝanĝos sian nomon por kongrui al la brukselaj normoj…