Tiu lingvopolitika iniciato sendube fiaskos…

Kial esperantistoj partoprenu la iniciaton de Eŭropa Unio pri civitana diskuto, se jam anticipe klaras, ke ĝi apenaŭ povos konkrete influi la lingvopolitikon de la unio? Klaus Leith argumentas, ke eĉ se la proponoj de esperantistoj havas nur malgrandan ŝancon de akcepto, jam la serioza diskuto pri ili utilas, por igi Esperanton pli videbla.

“La estonteco estas en viaj manoj.” La diskuta retejo EU haveblas en ĉiuj oficialaj lingvoj de la unio, sed en la praktiko la diskuto okazas nur en kelkaj grandaj lingvoj, ĉefe la angla.

Tiu lingvopolitika iniciato sendube fiaskos, diras la skeptikuloj. Kaj bedaŭrinde ili denove pravos kaj ankaŭ tiu iniciato fiaskos. Ne estos atingita la supozebla celo, kaj la valoro de la afero dubindas. Sed mi ne estus skribanta tion, se mi pensus, ke estas freneza malŝparo de energio engaĝiĝi en la iniciato.

Pri kio temas? La kunteksto estas la eŭropunia ”Konferenco pri la estonteco de Eŭropo“ (striktasence pri la estonteco de Eŭropa Unio, EU). Informoj pri ĝi troviĝas ekzemple en Vikipedio, laŭ kiu la konferenco ”celas trovadon […] de novaj respondoj al la demando de plievoluigo de eŭropunia demokratio kaj antaŭdesegni venontajn paŝojn por la eŭropa integriĝo“.

Unu elemento de la politika procezo estas ”konsulto“ de la EU-civitanaro. La konsulto okazas dumaniere: per organizitaj eventoj kaj per civitana debato en reta platformo. Konsulto egalas nek balotadon nek referendumon.

La konferencantoj (Eŭropa Parlamento kaj membroŝtataj parlamentoj, Eŭropa Komisiono, la registaroj de la membroŝtatoj per Konsilio de Eŭropa Unio) ”konsideros“ proponojn de la civitanoj. Pri la gvidlinioj por estonta evoluo ili decidos dum la printempo de 2022.

Kio estas la iniciato? La iniciato havas du fazojn. En la unua fazo ĝi celas partoprenigi individuajn esperantistojn en la konsulto de la EU-civitanaro, do en la civitana debato per la reta platformo. La eŭropunia debata platformo ebligas la starigon, apogon kaj komentadon de proponoj.

Kelkaj proponoj jam afiŝitaj rilatas al la lingva reĝimo de EU (komuna lingvo, lingva egalrajteco ktp.). Kelkaj el ili pledas por diversmaniera uzo de Esperanto, aliaj proponas ekzemple la anglan kiel komunan lingvon de EU.

Esperantistoj partoprenu tiun fazon per apogo de por-esperantaj proponoj, ekzemple la jenaj:

Ni povas fiaski jam en tiu unua fazo, se ni ne sukcesas partoprenigi grandan nombron de la organizita esperantistaro, por ne paroli pri ne-organizitaj esperantistoj, en la Eŭropa Unio.

Esperanto-organizoj (UEA per sia Komisiono por eŭropa agado [EKU], Eŭropa Esperanto-Unio [EEU], landaj asocioj) komencis, komencas aŭ baldaŭ komencos informi siajn membrojn pri tiu unua fazo de la iniciato kaj instigos ilin apogi por-esperantajn proponojn. La fenestro por utila partopreno en tiu unua fazo restas malferma ĝis la aŭtuno de 2021.

Kvankam la civitana debato ne havas konkretan limdaton (supozeble ĝi finiĝos iam dum la printempo de 2022), oni devas atenti la alian parton de la politika procezo krom la civitana debato: diskutado kaj debatoj inter la konferencantoj, kiuj ellaboras gvidliniojn kaj devas konsenti antaŭ ol decidi pri ili printempe 2022.

En tiu dua fazo niaflanke ĉefe rolos Esperanto-organizoj. Ili engaĝiĝos en dialogo kun eŭropuniaj kaj naciaj deputitoj, parlamentaj komisionoj, la Eŭropa Komisiono kaj naciaj ministerioj, kaj argumentos favore al nia lingvo kun dokumentita laŭeble grandnombra apogo de por-esperantaj proponoj en la civitana debato.

Tiamaniere ni provos influi la eŭropunian lingvopolitikon. Tiun rezulton ni tre verŝajne ne atingos. Ni tiasence fiaskos. Do kial mi malŝparas mian kaj vian tempon?

La fina venko en eŭropunia versio alvenos ne pro tiu iniciato. Ni ne havu fantasmajn iluziojn pri tio, kion ni kapablas atingi. Do realisme taksante la eblojn, kio estas atingebla? Relative facile (per reta ”voĉdono“) la membraro de niaj organizoj povas valorigi sian pezon en la afero.

Kaj niaj organizoj disponos pri espereble amase apogitaj por-esperantaj proponoj, kiujn ignori iomete pli malfacilos al EU-instancoj ol nurajn asertojn de niaj organizoj pri ilia graveco.

Kvankam la proponoj, kiujn niaj organizoj pridiskutos kun EU-instancoj, havos nur malgrandan ŝancon de akcepto, jam la serioza diskuto pri ili utilas, ĉar tiamaniere ni plividebligas Esperanton ĝenerale kaj specife vidalvide al eŭropuniaj kaj naciaj politikistoj kaj funkciuloj.

Miaopinie tio estas pli bona opcio ol preĝi por fina venko aŭ rezigni kaj flegi nian lingvon en pli-malpli fermitaj cirkloj. Tamen mi konfesas, ke mi jam nun antaŭĝojas pri la fino de tiu iniciato, kiam mi denove povos dediĉi la plejparton de mia energio al okupoj per Esperanto, ne daŭre nur por kaj pri Esperanto.

Ĝis tiam mi pretas disponigi mian tempon por kompilado kaj diskutado de konsideroj pri teknikaj, taktikaj kaj strategiaj aspektoj kaj instigado al ilia disvastigo, en diversaj forumoj, ekzemple diskutgrupoj uea-membroj kaj Informa reto pri Esperanto, kunlabore kun UEA-EKU, EEU kaj GEA (Germana Esperanto-Asocio), ankaŭ per virtualaj aranĝoj.

Klaus Leith

51 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Benoit philippe
Benoit philippe
2021-06-02 17:01

Por multegaj homoj partoprenado estas tro malfacila au tute neebla pro teknikaj kialoj au pro devigo uzi fremdan lingvon kiun ili ne regas.

Roland Schnell
2021-06-02 18:45
Respondo al  Benoit philippe

Mi elektis la germanan kaj ricevis proponon en la angla: I propose to gradually promote the teaching of Esperanto, as common and neutral language, designed to be easy to learn. A new tool for a more united European Union.
Denove la sama problemo: Esperantistoj povus cxie kaj cxiam instrui Esperanton sen la helpo de EU.
La maksimumo povus esti, ke EU ne malpermesas Esperanton..
Do, Ek, instruu! Ne petegu!
Mi scias, ke cxiaj malsxatas min pro cxi tiuj klaraj vortoj.

Kirill Ŝvedov
2021-06-02 20:04
Respondo al  Roland Schnell

Mi persone ne malŝatas. Mi same opinias, ke la sorto de Esperanto troviĝas en la manoj de nur la Esperantistoj mem.

Klaus Leith
2021-06-04 21:22
Respondo al  Roland Schnell

Vi ricevis proponon en la angla, Roland, ĉar la proponanto publikigis sian proponon en la angla. Se vi alklakas la ligilon ”aŭtomata traduko” (supre, dekstre), la tradukilo liveras tradukon en la lingvon, kiun vi elektis.

Ĉiu propono estas afiŝita en la lingvo, en kiu ĝi estis verkita. Estas por-esperantaj proponoj en la nederlanda, la franca, la hispana, …

(Cetere, la aŭtomata tradukilo en tiu platformo vere aĉas …)

Klaus Leith
2021-06-05 13:39
Respondo al  Klaus Leith

Kaj pro la kialo, ke la aŭtomata tradukilo de la diskuta platformo aĉas, kelkaj partoprenantoj nun afiŝas proprajn altkvalitajn homfaritajn tradukojn en komentoj al proponoj. Mi vidis ekzemplon, kie la originalan anglalingvan proponon oni tiamaniere publikigis ankaŭ en franca, gaela kaj germana tradukoj neartefaritaj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-06-05 15:58
Respondo al  Klaus Leith

> la aŭtomata tradukilo de la diskuta platformo aĉas

Mi ne scias, kiujn aŭtomatajn tradukojn vi ricevas, sed mi testis la tradukilon por la nederlandlingva teksto Taalonderwijs in Europa:

Ik zou willen voorstellen om op elke school in Europa het Esperanto als tweede taal te onderwijzen. Op die manier kan deze taal de officiële taal van Europa worden. Nu is Engels veel gebruikt, terwijl geen enkel land van de E.U. deze taal als moedertaal heeft.
 
kaj ricevis jenan hispanan aŭtomatan tradukon:

Me gustaría proponer que cada escuela de Europa enseñe el Esperanto como segunda lengua. De este modo, esta lengua puede convertirse en la lengua oficial de Europa. En la actualidad, el inglés es ampliamente utilizado, mientras que ningún país de la UE tiene esta lengua como lengua materna.

La hispana traduko ne estas nur akceptebla: ĝi estas superba. Kaj la nederlanda lingvo certe ne estas kutima fontlingvo.

Eble mi havis grandan bonŝancon kaj trafis la solan tekston, kiun la maŝino kapablas brile traduki – pli brile ol multaj homoj. Sed tiom bonŝanca mi kutime ne estas.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Klaus Leith
2021-06-05 19:24

Bonege, Francisco! Mi nur vidis vere aĉajn ekzemplojn ĝis nun, tradukojn en la anglan, francan kaj germanan (el tiuj lingvoj inter si). Oni ja povas libere elekti la uzantlingvon, do mi provos kun la hispana. (Aliflanke mi ne vere kapablas juĝi la kvaliton de hispana teksto, do eble ne tre taŭga provo, se mi faras tion.)

Klaus Leith
2021-06-05 20:45

Jen ekzemplo de fuŝa aŭtomata traduko en la civitana platformo (el la germana anglen). Kaj ĝi ne estas la plej malaltkvalita, kiun mi vidis. Foje oni tute ne komprenas la tradukon.

DE
Und man könnte sogar mal die Europahymne singen! Weil man sich schlecht auf eine Sprachfassung einigen kann, wird die Hymne bei offiziellen Anlässen stets nur in der Instrumentalversion zu Gehör gebracht. Dabei klingt die Esperantofassung sehr schön und ist auch sehr gut singbar.
 
DE > EN
And you could even eat the European anthem! Because it is difficult to agree on a language version, the anthem is always heard on official occasions only in the instrument version. The Esperan version sounds very beautiful and is also very singable.

Klaus Leith
2021-06-04 21:13
Respondo al  Benoit philippe

Mi ne komprenas vin. Kiun fremdan lingvon homoj estas devigitaj uzi? La civitana platformo haveblas en ĉiuj 24 oficialaj lingvoj de la 27 EU-membroŝtatoj, vi povas elekti iun el ili je la eniro (aŭ ŝanĝi ĝin dum la sesio).

La platformo ne ofertas pliajn lingvojn, la celgrupo estas EU-civitanoj. (Bone, oni povus argumenti pri minoritataj lingvoj ene de EU.)

dieter rooke
2021-06-03 9:45

Kial EU anoj uzu lingvon – el lando ekster la europa unio ?

Same mi spertis lingvan diskriminacion – nur ricevante informojn en la angla .

Jovana
Jovana
2021-06-03 16:56
Respondo al  dieter rooke

Ĉu vi estas civitano de EU? Se ne, lasu ilin solvi siajn problemojn. Eble ili pli kompetentas ol vi, kiu eĉ ne scias ĝuste literumi la nomon de la unio, kaj eĉ ne scias ke la angla ja estas oficiala lingvo en EU-landoj. Tiu (via) fanatika sinteno kontraŭ la angla ne estas konstruiva.

dieter rooke
2021-06-03 21:46
Respondo al  Jovana

Kara S-ano Jovana – la anglan mi ne sufiche komprenas . Krome mi ja estas civitano de EU= europa unio. ( La anglan mi kontrauvole devis eklerni ) Bv. instrui al mi – kiel literumi ghuste la nomon de europa unio . Lau mia modesta scio Britio ne plu membras en EU – tial nur en insuleto Malto estas oficiala la angla lingvo.

Jovana
Jovana
2021-06-04 17:22
Respondo al  dieter rooke

Pri la ĝusta literumo de la numo de EU, vidu Eŭropa Unio – Vikipedio (wikipedia.org). La komencaj literoj estu majusklaj.
La angla estas oficiala lingvo ne nur en Malto.

Sebastiano
Sebastiano
2021-06-05 19:39
Respondo al  Jovana

Pri majuskligo de plurvortaj nomoj ekzistas diversaj kutimoj. Certe la de vi menciita maniero – majuskligu ĉiun komencon de substantivoj kaj adjektivoj – estas vaste uzata, sed ĝi ne estas la ununura.

Mi miras, ke vi ne skoldis ankaŭ min, kiam mi skribis pri la Eŭropa unio.

Sebastiano
Sebastiano
2021-06-04 14:53
Respondo al  dieter rooke

Vi demandis, kial EU-anoj uzu lingvon el lando ekster la Eŭropa unio.

Ĉar la angla lingvo ene de multaj EU-membroŝtatoj estas nun vaste uzata kiel internacia lingvo. Mi supozas, ke la angla estas la plej vaste lernata kaj instruata lingvo en la EU kaj la plej vaste internacie uzata inter la EU-civitanoj. Se mi kiel germano troviĝas en alia EU-lando escepte de Aŭstrujo kaj devas paroli kun homo, mi unue provas interkomuniki per la angla. Surprize ofte tio funkcias.

Nur marĝena noto: La angla lingvo estas oficiala lingvo ankaŭ en la EU-membroŝtato Irlando.

Klaus Leith
2021-06-04 21:23
Respondo al  Sebastiano

… kaj Maltio, ĉu ne?

Jovana
Jovana
2021-06-04 23:15
Respondo al  Klaus Leith

Malto, ĉu ne?

Klaus Leith
2021-06-05 1:48
Respondo al  Jovana

Jes, Malto. (Kaj mi ne atentis, ke Dieter Rooke jam menciis Malton.)

Andreas
Andreas
2021-06-03 10:44

En la artikolo tekstas: “Esperanto-organizoj [..] landaj asocioj) komencis, komencas aŭ baldaŭ komencos informi siajn membrojn pri tiu unua fazo de la iniciato kaj instigos ilin apogi por-esperantajn proponojn.”

Kurioze mi ankorau ne trovas la nomojn de chiuj anoj de la estraro de Germana Esperanto-Asocio en la listo de subtenantoj de la menciitaj por-Esperantaj proponoj.
Kiu klarigo estas por tio?

Cetere: Mi jam subtenas ilin kaj de kelkaj semajnoj varbas por pliaj subtenantoj en diversaj sociaj retoj utiligataj de Esperanto-parolantoj, kiel Tvitero*), Telegramo, Vibero kaj Signalo.
Kaj mi opinias vian agadon, Klaus, tre laudinda.

*) Interalie per repepado de tiu pepo de Enrique:
https://twitter.com/procurador_info/status/1396876048088932356

Sebastiano
Sebastiano
2021-06-04 15:08
Respondo al  Andreas

Vi demandis: Kurioze mi ankorau ne trovas la nomojn de chiuj anoj de la estraro de Germana Esperanto-Asocio en la listo de subtenantoj de la menciitaj por-Esperantaj proponoj. Kiu klarigo estas por tio?

Certe vera respondo povas veni nur de la koncernitaj GEA-estraranoj. Sed ebla respondo povus esti, ke tiuj proponoj leviĝis kadre de t. n. „konsulto“ por la „eŭropunia ‚Konferenco pri la estonteco de Eŭropo‘“. S-ro Leith informas en sia artikolo, ke tiu Konferenco celas pliigi la t. n. „eŭropan integriĝon“, t. e. la dissolvon de la eŭropaj ŝtatoj kaj nacioj en grandan mikspoton, regatan de elita burokrataro. Eble ne ĉiu e-isto ŝatas tiun elitisman distopion kaj eble ankaŭ pro tio hezitas meti sian bonan nomon sub tiun memsklavigan projekton.

Hejmano
2021-06-04 16:36
Respondo al  Sebastiano

Eŭropa integriĝo per Esperanto signifus, ke EU-civitanoj, kaj ne nur EU-elitanoj, povus vere kompreni unu la alian.
Ekzistas homoj, kiuj pretus pori eŭropan integriĝon, sed nur se ĝi estas civitana integriĝo kaj ne ekonomia, elitisma ktp. Mi pensas ke multaj el tiuj homoj, se bone informitaj pri Esperanto, opinius ke ĝi estas bona por efektivigi la (civitanan) tipon de eŭropa integriĝo, kiun ili poras.

Sebastiano
Sebastiano
2021-06-04 18:16
Respondo al  Hejmano

Jes, tiaj homoj sendube ekzistas. Mi supozas, ke ankaŭ tiuj el la GEA-estraranoj, kiuj ĝis nun metis sian nomon sub la anglalingvan E-proponon, pri kio Andreo atentigis en sia komento, apartenas al ili.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Sebastiano
Andreas
Andreas
2021-06-06 16:08
Respondo al  Sebastiano

Sebastiano: “Eble ne ĉiu e-isto ŝatas tiun elitisman distopion kaj eble ankaŭ pro tio hezitas meti sian bonan nomon sub tiun memsklavigan projekton.”

Eble. – Chiuokaze nun ankau la nomo de la GEA-prezidanto aperas en la listo de la aktuale 187 subtenantoj.

Chu ghis 2021-06-10 ni atingos almenau 200?
Donu pushon al via koro – kiel ni diras germane 😉

Sebastiano
Sebastiano
2021-06-06 18:29
Respondo al  Andreas

Mi? Por EU-truko? – Nur trans mian kadavron – kiel ni diras germane. 😉

Klaus Leith
2021-06-08 10:00
Respondo al  Sebastiano

Via elekto! “Estas libera lando”, kiel oni ankaŭ diras, angle kaj germane, kaj kial ne: esperante. Aŭ kaze de EU, “libera landaro”, ĉu ne? 🙂

Klaus Leith
2021-06-08 10:49
Respondo al  Andreas

“Chu ghis 2021-06-10 ni atingos almenau 200?”

Tre verŝajne. Pli gravos, ke por-esperantaj proponoj komence de la dua fazo de la iniciato, do ĝis komenco de septembro, estu inter la eble dudek, tridek plej “popularaj” proponoj en ĉiu koncerna temaro de la civitana platformo, per kiu la EU-Konferenco “konsultas” la EU-civitanaron.

Fakte la plej grava elemento de tiu “civitana konsulto” estos la eŭropuniaj “civitanaj paneloj“, ekfunkciontaj en septembro. Tiuj laboros parte surbaze de la proponoj en la platformo. Tial ni decidis, ke tio estu la limdato por nia unua fazo, kaj ke la paneloj estas celgrupo de niaj proponoj. Nu, la proponoj plejparte ja estis starigitaj antaŭ ol ni, nur komence de junio, alvenis al tiu konkludo. Sed tiu konkludo devus influi kiamaniere ni kondutas la diskuton en la komentoj al por-esperantaj proponoj jam starigitaj. (Miaopinie foje terure en kelkaj tiaj proponoj: iuj “samideanoj” donas kvazaŭ lingvokurson en dekoj de sinsekvaj komentoj aŭ instruas la historion de nia lingvo …) Kaj ĝi certe influos la starigon de novaj proponoj en temaroj, kie por-esperantaj proponoj malĉeestas.

Se tre interesas vin la mekanismoj de la tuta afero kaj kiamaniere ni provas adapti nian iniciaton al ili, lernante dum ni kuras, sekvu ekzemple la diskutfadenon en la diskutlisto [informa reto pri Esperanto] Esperantista iniciato kadre de la eŭropunia konsulto de la EU-civitanaro aŭ la samteman (ekzakte samnoman) diskutfadenon en [uea-membroj], kie ni (t.e. EKU = la Komisiono por eŭropa agado de UEA, kaj EEU = Eŭropa Esperanto-Unio) daŭre informas pri kio okazas.

(Ne nepre rekomendinda por homoj, kiuj pensas ke la “civitana konsulto” estas komploto de EU. Ĝi miaopinie eble estas fanfaronaĵo de EU. Ni juĝu je la fino de la Konferenco en printempo 2022 laŭ niaj observoj de la procezo kaj ties rezultoj.)

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Klaus Leith
Ulriko
Ulriko
2021-06-03 18:47

Kial tiu akra tono! Jes, EU volas ŝajnigi esti porcivitana kaj demokratia, kaj tamen, ne tiom verŝajnas, ke ili promociigos la laŭvoĉan venkintan proponon, se tiu estas Esperanto. Tamen, ni ĉiuj subtenu la anglalingvan proponon de Enriko (Esperanton ili ja ne akceptas).
Kaj miaopinie, ĉiu ĉi tie rajtas diri sian opinion, ĉu ri estas civitano de la Eŭropunio aŭ ne, ĉu ri ortografie perfektas aŭ ne. La EU celas nur al la EU, sed ni esperantistoj al la tuta mondo. Ne havas sencon nin nun disigi en EU-civitanojn kaj ne-EU-civitanojn, se eĉ la EU (kompreneble) faras tiun distingon.

Klaus Leith
2021-06-04 21:42
Respondo al  Ulriko

Mi metas kelkajn esperojn en la eŭropunian konsulton de la EU-civitanaro, alimaniere mi ne partoprenus tiun cirkon. Mi havas des pli da esperoj ekde kiam mi komencis kompreni la gravecon de tiuj “civitanaj paneloj”:

800 homoj el la tuta Unio, aleatore selektitaj sed reprezentaj por la tuta civitanaro, ktp., pridiskutos kaj taksos civitanajn proponojn, kiuj rezultis el la debato en la platformo, kaj en formala maniero siaflanke proponos la akcepton de certaj civitanaj proponoj. La metodo baziĝas sur formo de konsultado, kiun la franca prezidanto Macron uzis en 2019 (… kun miksitaj rezultoj, cetere).

Kadre de la EU tio estos la tutunua fojo, ke ne la kutimaj eŭropuniaj politikistoj kaj funkciuloj havos la rolon prijuĝi civitanajn proponojn, almenaŭ ne dum tiu fazo de la afero – ili eble provos saboti ĝin dum la dua fazo, sed tiam la afero estos iomete pli travidebla. Simpla rifuzo pridiskuti proponojn, kiujn la paneloj subtenas, estos espereble ĝena afero por ili. Do verŝajne ia diskuto okazos, kaj eĉ tio jam estus sukceseto.

Amadeo Sendiulo
Amadeo Sendiulo
2021-06-05 18:37

Ĉu ĝi fiaskos? Eble ĝi fiaskos, sed eŭropanoj javidos la proponoj! Ja vidos, ke esperantistoj estas! Do io por meza venko.

Kirill Ŝvedov
2021-06-05 19:40
Respondo al  Amadeo Sendiulo

Gravas, ke oni vidu ne nur, ke Esperanto ekzistas, sed ankaŭ tion, ke por oni ĝi havas gravecon. Ja en la mondo ekzistas multege da diversaj aĵoj — ĉu do oni devu atenti ilin ĉiujn? Kaj ununura vojo montri, ke ĝi havas gravecon, estas prezenti, kiel ĝi servas al homoj kun utilo por ili. Tamen, niaj atingoj sur ĉi tiu vojo ankoraŭ tre magras…

Roland Schnell
2021-06-05 20:41
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Bedauxrinde tion la Esperantistoj, fiksitaj en siaj lingvaj disputoj, ne povas montri. Eble ekestos realisma bildo pri la vera rolo de Esperanto. Sed la Esperantistoj ja ne volas vidi tion.

Kirill Ŝvedov
2021-06-05 21:00
Respondo al  Roland Schnell

Nu, unua paŝo sur ĉi tiu vojo, espereble, jam estas farita — ĉi tiu Jutuba kanalo havas priskribon en kvin naciaj lingvoj, tradukitan per Esperanto.

Roland Schnell
2021-06-06 9:51
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Vi devus diri, ke temas pri iu “Asocio Nova Familio” en la milion-enlogxanto urbo Goma (Kongo), aktuale kontata pro vulkano. Krom amatoraj fimetoj vi vidas nenion kaj ne ricevas informon.
Estas dulingva prezento: https://www.esperanto.de/eo/asocio-nova-familio-eo
sen ligilo al pliaj informoj, sen nomoj de aktivuloj kaj sen adreso. Krom germana konto (Betti Maul, GLS-Bank).
Multe pli cxarma, agrabla kaj profesia estas la komento de iu Chelsey
https://tubaro.aperu.net/v/ytb_sgd25DUnDVg/

kun ligilo al

Prezento de Betti: https://www.youtube.com/watch?v=gClF9ShGMFQ&
Pli ol 30 minutoj kun amaso de malgrandaj nigruloj en mizera kvalito filmitaj.
Jes estas bonintenca, sed oni prefere ne montru tion al ekstera publiko aux al EU decidpovuloj. Nutri nigrajn bebojn per euxropa mono estas tute eksmoda. Gravas helpo al memhelpo, starigo de profidonaj komercaj kaj agrikulturaj projektoj ktp. La Esperantistoj – kiel kutime – estas minimume 20 jaroj malantaxu la evoluo.

es

Klaus Leith
2021-06-06 12:31
Respondo al  Roland Schnell

Esperantistaj verduloj agadas ekde jaroj per Esperanto, inter alie por Afriko. Retpaĝo http://www.verduloj.org/afriko.htm

Kirill Ŝvedov
2021-06-06 13:39
Respondo al  Roland Schnell

>>Vi devus diri

Kial? Mi montris tion nur kiel ekzemplon de per-Esperanta laboro, videbla por nacilingvanoj. La temo de la kanalo ĉi-kuntekste ne gravas.

>> Krom amatoraj fimetoj vi vidas nenion kaj ne ricevas informon.

Mi bone scias ĉi tiun problemon kaj celas solvi ĝin. La intervjuo, en kiu oni rakontas pri la agado de la Asocio, jam legeblas en kvin naciaj lingvoj.

>>Multe pli cxarma, agrabla kaj profesia estas la komento de iu Chelsey

Dankon pro ĉi informo.

>>Pli ol 30 minutoj kun amaso de malgrandaj nigruloj en mizera kvalito filmitaj.

Nu, nuntempe en la Asocio oni jam povas filmi tiajn videojn en kvalito vere alta. 🙂

>>Jes estas bonintenca, sed oni prefere ne montru tion al ekstera publiko aux al EU decidpovuloj. Nutri nigrajn bebojn per euxropa mono estas tute eksmoda.

En la kunteksto de ĉi tiu diskuto gravas, ke tio montras eblon de laboro per-Esperanta, kiu celas nacilingvan publikon. Krome, oni ja povas okupiĝi ankaŭ pri ajoj “eksmodaj”. Ĉu ni mem, Esperantistoj, ne estas tiaj? 😉

Krome, la ĉefa tasko de la Asocio estas ne “nutri la bebojn”, sed ebligi al ili ricevi kleron, do tio estas investoj en “homan kapitalon”.

>>Gravas helpo al memhelpo, starigo de profidonaj komercaj kaj agrikulturaj projektoj ktp.

Tio estas evidentaj pluaj paŝoj plenumendaj. Inter alie, en la inverjuo vi jam povus trovi certajn ĝermojn de tio.

>>La Esperantistoj – kiel kutime – estas minimume 20 jaroj malantaxu la evoluo.

Nu, tiu ĉi iniciato ĝin antaŭas. 🙂

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2021-06-13 20:57
Respondo al  Kirill Ŝvedov

En la Jutuba kanalo de Asocio Nova Familio ĵus aperis prezenta video, kiu havas priskribojn kaj subtekstojn en Esperanto kaj kvin naciaj lingvoj kaj do kapablas aliri vastan spektantaron en diversaj landoj. Jen konkreta paŝo, kiu montras la potencon de Esperanto pli bone, ol senĉesaj vortoj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
dieter rooke
2021-06-14 9:36
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Kara Kirill, La diskuto deviis de chefa temo , en europo estas pli ol kvin naciaj lingvoj- tial la videoajho el afriko estu sinkronizita en chiuj oficialaj k ne oficialaj lingvoj de europo .

Kirill Ŝvedov
2021-06-14 16:56
Respondo al  dieter rooke

Mi menciis ĉi tiun videon kiel konkretan ekzemplon de agado per-Esperanta, kiu kapablas esti utila por granda nombro da homoj. Sed tiaj ekzemploj demonstreblaj ni ne povos atingi, ke publika opinio rilatu Esperanton pozitive, kaj sen tio, siavice, ajnaj “desupraj” iniciatoj estos vanaj.

Roland Schnell
2021-06-14 19:30
Respondo al  dieter rooke

Estas tipa eraro, ke tradukoj utilas al Esperanto. Se estas tradukoj, oni ne plu bezonus Esperanton. La sola vojo estus prezenti interesajn enhavojn, kiujn oni nur povas atingi kaj utiligi per Esperanto. Antaux “Couch Surving” havis “Pasporta Servo” certan allogon relative ekzkluzive, sed la amatoroj de tejo fusxis. Ekskluziva enhavo abundas, sed la lingvoinstuistoj, kiuj direktas Esperanton, ne kapablas vidi.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Roland Schnell
Kirill Ŝvedov
2021-06-15 10:35
Respondo al  Roland Schnell

>Se estas tradukoj, oni ne plu bezonus Esperanton.

Oni bezonus Esperanton kiel ilon por produkti tradukojn rapide kaj facile.

> La sola vojo estus prezenti interesajn enhavojn, kiujn oni nur povas atingi kaj utiligi per Esperanto.

Tio eblas, tamen nur por konkretaj, relative malgrandaj celgrupoj. Por averaĝa homo intereso al Esperanto povos aperi nur kiam ĝin jam uzos sufiĉe da aliaj homoj. Zamenhof notis tion ankoraŭ en la Unua libro.

Roland Schnell
2021-06-16 11:05
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Gratulon! Finfine vi komprenis.Prokrastu viajn finvenkistajn fantaziojn kaj faru, kiu donas profiton nun!
Esperanto ne vendas lavpulvoron al la tuta mondo, sed altkvalitan (eble ekologian) sapon al tiuj, kiuj komprenas la utilon.
Tial la modeloj de la grandaj kemiaj entreprenoj, kiuj vendas lavpulvoron (kaj detruas la medion), ne utilas. Ni lernu de la malgrandaj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Roland Schnell
Kirill Ŝvedov
2021-06-16 12:16
Respondo al  Roland Schnell

>Gratulon! Finfine vi komprenis.

Mi komprenis tion jam antaŭ sufiĉe longa tempo. 🙂

>Prokrastu viajn finvenkistajn fantaziojn kaj faru, kiu donas profiton nun!

La Fina Venko plene eblas, kaj ĝi kapablas komenciĝi ĝuste ekde konkretaj celgrupoj kaj de tio, “kio donas profiton nun”.

Sebastiano
Sebastiano
2021-06-18 9:36
Respondo al  Roland Schnell

Ekskluziva enhavo abundas

Kvankam mi ne estas lingvoinstuisto, mi ne kapablas vidi la abundon. Bv. ilustri la abundon de interesa kaj ekskluziva enhavo per kelkaj ekz-oj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Sebastiano
dieter rooke
2021-06-19 9:13
Respondo al  Sebastiano

La diskuttemo estas la civitana platformo de europa unio , bv. konsulti eventaservo.org

Klaus Leith
2021-06-22 9:17

Eŭropa Esperanto-Unio nun uzas la ilon de civitanaj “eventoj” en la eŭropunia platformo. Ni okazigas kelkajn eventojn por vidi, kiamaniere oni povus uzi ilin por la kampanjo. (Unua “provbalona” evento hieraŭ funkciis sufiĉe bone.)

Dum la eventoj ni diskutos kun neesperantistaj partoprenantoj de la civitana konsulto (kun la helpo de kelkaj esperantistoj 🙂 Krokodilado estas deviga – ni ja ne celas la jam konvinkitajn esperantoparolantojn. Tial niaj diskuteventoj okazos en diversaj etnolingvoj: merkrede, 2021-06-23, 11:55 a.m. (horo de Bruselo) en la franca, vendrede en la germana, lunde denove en la angla. Pliajn etnolingvajn diskutrondojn ni planas okazigi pere de landaj asocioj.

Interesas nin paroli kun homoj, kiuj interesiĝas pri eŭropuniaj temoj kaj evidente havas intereson je lingvopolitikaj temoj (alikaze ili ne partoprenus nek la EU-Konferencon, nek niajn diskuteventojn), kaj ni provos konigi al ili Esperanton kaj la avantaĝojn de ties (diversmaniera) uzo en EU. Per diskutado, ne prelegado: nek lingvokurso nek prelego pri la historio de Esperanto okazos. (Aliflanke, kial ne? Oni verŝajne povus oferti ian tion kiel civitanan “eventon”, se ne tro memevidente propagande anoncita kaj tial baldaŭ forigita de la platformo. Se vi havas ideojn kaj emon aranĝi ion, mi pretas helpi.)

Pri amasgranda alfluo al niaj diskuteventoj ni ne revas: en la provbalona evento partoprenis nur du hazardaj neesperantistaj “preterpasantoj”, sed tio jam sufiĉis por elprovi la formaton. Kun esperantista partoprenanto mi longe parolis post la oficiala fino, kaj dua esperantoparolanto multe helpis dum la diskuto kun la du skeptikaj gastoj. Ni nun plibonigis la videblecon de niaj eventoj en la platformo.

Mi rigardas tiun ilon de civitanaj eventoj kiel sablokeston, elprovejon. La sukceson aŭ malsukceson de la kampanjo ĝi ne signife influos.

Klaus Leith
2021-07-02 1:11
Respondo al  Klaus Leith

Bedaŭrinde tiuj eventoj fiaskis! (Vi verŝajne jam anticipis tion, ĉu ne?)

Ne teknike (ĉio funkciis pli-malpli glate), eĉ ne enhave (kvankam mi ŝajne kiel kutime tro multe parolis).

Ili fiaskis, ĉar ni ne sukcesis atingi la celitan partoprenantaron: ne-esperantistojn.

Jen la nombro de ne-esperantistaj partoprenantoj:
Unua evento (anglalingva, 2021-06-21): 2
Dua evento (franclingva, 2021-06-23): 1
Tria evento (germanlingva, 2021-06-25): 0
Kvara evento (anglalingva, 2021-06-28): ? (eble unu aŭ du, sed ne certas, ĉar la “misteraj gastoj” ne partoprenis la diskuton (etnolingvan inter la ĉeestantaj esperantistoj konataj de mi)

Gajnu la (virtualan) premion de 36 mil (virtualaj) eŭroj, se vi scipovas respondi la demandon, kiamaniere ni atingas nian celgrupon en tiuj eventoj en la civitana platformo de la EU-Konferenco: la ne-esperantistojn, skeptikulojn kaj kontraŭulojn rilate Esperanton, interesitajn pri la lingvopolitika temo de “Lingvo por Eŭropo”, al kiuj ni prezentus niajn argumentojn.

Hazardaj “preterpasantoj”, kiuj vidis la anoncon de la evento, aŭ kvazaŭ ne estis, aŭ estis tute ne allogitaj per la anonco. (La anoncojn bedaŭrinde ne eblas pli bone prezenti en la platformo, ne eĉ bonaspektigi la tekston eblas.)

Vidu https://futureu.europa.eu/processes/Democracy/f/5/meetings/17722?locale=fr

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Klaus Leith
Andreas
Andreas
2021-07-02 9:02
Respondo al  Klaus Leith

Lau mia ghisnuna kompreno*) estas tiel, ke – depende de la asignita au asignota temgrupo – okupighos unu ghis kvar civitanaj paneloj de po 200 homoj pri espereble ankau la por-Esperantaj proponoj.

Estas do treege neprobabla tio, atingi per tiaj renkontighoj entute ech nur unu anon de estonta civitana panelo. Flanke de la civitanaj paneloj mi ghenerale ne esper-atendas sufiche da favoro por la por-Esperantaj proponoj.

Tial lau mi “nia” strategio simple estu tio, mobilizi plej eble multajn EU-esperantistojn tiuefike, ke ghis Septembro 2021 ili estos subtenintaj chiujn por-Esperantajn proponojn; estu certigite, ke en chiu temgrupo estu almenau unu. Tiaokaze “ni” povos resendi la mondon al tiuj rezultoj kaj diri al ghi: “Jen! En chiu temgrupo la plej subtenata propono estas propono por Esperanto. La veraj EU-anoj estas do tiuj, kiuj pledas por justa lingvopolitiko en EU – per Esperanto”, au simile.

*) Pli:
https://medium.com/westphoenizier/bonvole-subtenu-utiligon-kaj-rolon-de-esperanto-en-europa-unio-nun-4196f32ace3d

Klaus Leith
2021-07-02 12:10
Respondo al  Andreas

Via priskribita plano pli-malpli kongruas kun la strategio de UEA-Komisiono por eŭropa agado kaj Eŭropa Esperanto-Unio.

Ni ne revas pri rekte atingi per “evento” iun anon de la civitanaj paneloj. La celgrupo de niaj “eventoj” kadre de la Konferenco estas ne-esperantistaj partoprenantoj en la civitana platformo ĝenerale. Kiel jam dirite, la efikon de la kampanjo la “eventoj” ne signife influos, certe ne en la nuna formo.

Oni tamen konsciu, ke multo de kio oni faras ligite kun proponoj (komentoj kaj eventoj ligitaj al proponoj, resumoj de pasintaj eventoj) eniras la dokumentaron, sur kiu la civitanaj paneloj bazigos sian internan diskuton. Tial oni ĉiam havu ankaŭ ilin en la menso.

La strategio klare estas la jena:

UEA/EEU alvokas al multnombra apogo de por-esperantaj proponoj en la civitana platformo de la EU-Konferenco (unua fazo de la kampanjo, plej utila ĝis septembro/oktobro, kiam la paneloj ekfunkcios)

UEA, EEU, landaj asocioj kaj unuopuloj kontaktas (ĉefe) parlamentanojn en celita maniero, atentigante pri la apogo al por-esperantaj proponoj (dua fazo ekde ĉ. oktobro ĝis la fino de la Konferenco en marto 2022).

La dua fazo bezonas bonan preparadon: Kiujn parlamentanojn (eŭropuniajn kaj membroŝtatajn) ni alparolu kiamaniere? Kio estas la “hoko” por igi Esperanton interesa por ili? Kiuj jam havas iun konekton al nia afero? (Ekzemplo: EU-Parlamenta grupeto de germanaj SPD-anoj disvastigis tre pozitivan propran mesaĝon per siaj kanaloj okaze de la Esperanto-Tago en 2020.) Kiamaniere veki la intereson de ĵurnalistoj?

Restas multaj farendaĵoj. Ni klopodas organizi la laboron en specifa diskutgrupo: https://groups.io/g/EU-estonteco-konferenco

Kio miaopinie ankoraŭ mankas al ni estas iu pripensita agado ekster la cirkloj de organizitaj esperantistoj. Mi ne spertas pri tio, do ne scias kiel respondi tiajn demandojn: Kiel atingi duolinganojn? Kiujn celitajn mesaĝojn disvastigi per diversaj sociaj retejoj, kie?

Klaus Leith
2021-07-13 8:44
Respondo al  Andreas

Cetere, pri la civitanaj paneloj UEA/EEU antaŭ kelkaj semajnoj publikigis informilon havebla je la UEA-vikipaĝo, kie ankaŭ troviĝas daŭre ĝisdatigitaj informoj pri la kampanjo. La informilo eksplikas, kial ni havu la panelojn en la menso, kiam ni afiŝas proponojn (kaj komentojn).

Andreas
Andreas
2021-07-12 13:17

Se vi volas subteni la Enrique-proponon kaj spertas teknikajn problemojn (ekz. “504 ERROR”), eble helpas jenaj sugestoj:
https://mallonge.net/solvo5399