Esperanto – ĉu mortanta lingvo?

Asocioj estis la interreto de sia epoko. Falantaj membronombroj ne signifas, ke Esperanto estas mortanta, sed ke la esperantistoj nun troviĝas aliloke. Tamen restas taskoj ankaŭ por asocioj, skribas Johannes Genberg en sia vidpunkta artikolo.

Johannes Genberg kun simio en Japanio.

De kiam mi ekinteresiĝis pri la Esperanto-movado meze de la nulaj jaroj, daŭre revenadas unu temo. Ne, mi ne parolas pri la bezono de lingvaj reformoj aŭ pri la terura akuzativo, sed pri la forpaso de la lingvo mem.

La argumento jenas: ĉiujare malkreskas la kvanto de membroj en la diversaj landaj kaj fakaj asocioj, ĉar maljunaj membroj forpasas pro alta aĝo, sed ilin ne anstataŭas novaj, junaj membroj. Tion oni egaligas kun ĝenerala ŝrumpanta interesiĝo pri Esperanto

Sed ĉu do estas tiel?

Mi estas tiel aĝa, ke mi ĉeestis, kiam interreto iĝis ĉies ludejo meze de la 1990-aj jaroj, kaj mi aktive uzas la reton ekde proksimume 1996. Mi sekve dum 25 jaroj vidis, kiel la reto de amuza (sed iom kosta) distrilo transformiĝis al esenca ero de nia ĉiutaga vivo. Ni uzas la reton ne nur por butikumi, korespondi kaj kontraŭleĝe elŝuti muzikon, nun dum la pandemio ĝi por multaj entreprenoj estas nepraĵo por io tiel ordinara kiel kunsidoj. La reto simple transprenis multajn funkciojn, kiuj ĝis lastatempe estis entreprenataj alimaniere, kaj ĝi ofte ebligas tion malmultekoste aŭ tute senpage.

Pensante pri tio, ni reiru al nia demando kaj respondu per propra demando: precize kian celon havas asocio?

Ekzistas pluraj respondoj al la demando. Unu estas, ke asocio plenumas socian funkcion. Homoj renkontiĝas kaj interrilatas en organizita formo ĉirkaŭ temo aŭ hobio kiu ilin interesas aŭ inspiras. Tiun parton la reto malfacile povas anstataŭi, ĉar paroli per reta kamerao estas tute alia afero ol paroli ĉeeste. Tiom da aferoj perdiĝas en la komunikado, kiam oni ne havas aliron al la tuto de la korpa lingvo. Plej ofte ĝuste tial la pli aĝa generacio plu insistas pri la asocia vivo. Ili ne sentas sin komforte kun la kompromisoj de reta socia vivo.

Tamen estas pli trafa respondo. Asocioj estis la interreto de sia tempo.

Se ni reiros al la infanaĝo de Esperanto, la plej multa komunikado okazis letere. Telegramoj, gazetoj kaj libroj ekzistis, sed estis multekostaj. Homoj ĝenerale estis neriĉaj, kaj ofte ne povis pagi por multo plia ol la leterojn al siaj korespondantoj. Kaj oni ne parolu pri tio, kiel longe daŭris ke la letero atingu la ricevanton.

La solvo iĝis la asocioj. Kolektante iom da mono de ĉiu membro, la asocioj povis aĉeti bezonatajn materialojn, kiujn ĉiuj povis komune uzi. Kaj la asocioj povis mem dissemi informojn malmultekoste, per informiloj kaj asociaj gazetoj. Tra la asocioj oni eksciis pri planataj aranĝoj. Tra la asocioj oni aranĝis prelegojn. Tra la asocioj oni renkontiĝis kaj diskutis, kiel oni plu informadu.

Hodiaŭ oni faras ĉion ĉi per retpoŝto, Zoom kaj Facebook.

Estas grave kompreni la evoluon. Ĉar tiuj iloj estas ne nur facile alireblaj, rapidaj kaj tre malmultekostaj. Ni krome havas jam plurajn generaciojn, kiuj kreskis kun ĉi tio kaj trovas ĉi tion io memevidenta. Por multaj la reto ne plu estas kompletigo de veraj renkontiĝoj, kiel ofte por la pli aĝa generacio, sed la ĉefa maniero interrilati kaj labori.

Duolingo, unu el la plej popularaj apoj por lingvolernado, havas pli ol 250 000 lernantojn de Esperanto. Eĉ se nur unu procento bone lernos la lingvon kaj iĝos esperantistoj, tio devus grave influi la falantajn membronombrojn. Sed tio ne okazas. UEA raportas pri stabiliĝo de la membronombro, sed nenia menciinda kresko. Kie do estas ĉiuj retemaj junuloj?

En la reto, evidente. Se oni pasigas tempon en Facebook, Telegram aŭ aliloke rete, oni vidas febran aktivadon. Se ne temas pri diskutoj pri la rolo de Esperanto en la GLAT-movado, do estas komencanto kiu petas konsilojn kaj helpon. Ĉiuj ili trovis sian vojon al Esperanto tra la reto, kaj ili trovis uzon por Esperanto ĝuste en la reto. Por kio ili bezonus asociojn? La reto ja donas al ili preskaŭ ĉion, kion proponas la asocioj.

Multaj asociaj aktivuloj kun kiuj mi parolis, ne nur inter esperantistoj, ĉar la fenomeno similas en la plej multaj nuntempaj asocioj, opinias ke homoj nuntempe ne pretas uzi sian tempon por pli altaj celoj. Mi opinias ke tio ne veras. Homoj simple volas labori per tiuj metodoj, kiujn ili trovas naturaj, kiuj donas pli por la sama elspezo kaj plifaciligas atingon de vasta publiko.

Esperanto ne estas mortanta. Prefere ĉio indikas la malon, nome ke Esperanto kreskas. Sed la maniero, per kiu homoj trovas kaj uzas la lingvon funde ŝanĝiĝis. La problemo troviĝas ĉe la asocioj. Por ili malfacilas kompreni, kiel ili uzu ĉi tiun evoluon. Sed ilia rolo ne estas finita. Oni plu bezonas lokojn por personaj renkontiĝoj, por arkivigo de materialo, lingvokursoj, vendado, kaj ne malplej grave – ilojn por labori en la reto.

Estas kiel oni diras: se la sola ilo kiun vi havas estas martelo, ĉio ekaspektos kiel najloj. Sed jam tempas vidi la limigojn de la martelo, kaj ekuzi ankaŭ la aliajn laborilojn. Tio kompreneble ne signifas, ke ne plu necesos marteli najlojn.

Johannes Genberg

Retestro de miavivo.net

La teksto pli frue aperis en la sveda.

54 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lu Wunsch-Rolshoven
2021-06-22 8:20

Mi tre konsentas pri la baza aserto de la artikolo. Estas por mi tre klare, laŭ ĉiuj nombroj, kiujn mi konas, ke Esperantujo kreskas en tre multaj kampoj (kaj eble stagnas en aliaj). Por esti certa pri la situacio mi antaŭ pli ol jardeko komencis kolekti ĉiujn haveblajn nombrojn pri Esperantujo sur https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo ; aliaj helpis. Eble speciale tie vidu la parton pri “Kresko kaj malkresko”.

Klara kreskokampo estas la interreta prezentado de Esperanto inkluzive de kursoj kaj aliaj lerniloj. Simile la denaskularo – verŝajne nia denaskularo kreskas laŭprocente pli rapide ol tiu de iu ajn alia lingvo.

Pri Duolingo ni konsideru ne nur la anglalingvan kurson, sed ankaŭ tiujn en franca, hispana kaj portugala – tiam sume estas proks. 700.000 novaj lernantoj jare.

Mi tre ŝatis la paralelon de interreto kaj frua Esperantujo, dankon!

Pablo
2021-06-22 8:31

Estas mirinde kiel interreto multe helpis Esperanton, sed bedaŭrinde, malhelpas la organizatan kaj formalan movadon. Ni vidu la estontecon

Klaus Leith
2021-06-22 9:29

La ligilo ja la fino de la artikolo ne funkcias, ĉar la ligila kodo tekstas “miavivo.ne”, ĝi memkompreneble estu miavivo.net

Temas pri tre amuza, vigla kaj tute nekomerca, nur esperantlingva socia retejo (kie mi jam foje malŝparas tro multon de mia tempo … 🙂 Rekomendinda!

Kalle Kniivilä
2021-06-22 10:00
Respondo al  Klaus Leith

Dankon pro la atentigo. Mi korektis la ligilon.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-06-23 11:52
Respondo al  Kalle Kniivilä

miavivo.ne – ĉu Freudeca eraro? 😉

DICCON MASTERMAN
DICCON MASTERMAN
2021-06-22 10:18

Ni imagu ke ono de la centmiloj da homoj kiuj lernis Esperanton rete, laŭ la aserto de la artikolo, povus esti persvadita registri sian subtenon de la E-movado samtempe donacante simbolan sumon kiu kovru la koston de kunordigitaj retaj informoj pri ĝi. Tio povus esti la kerno de renaskita UEA kiu povus fanfaroni pri dekmiloj da membroj kunordigataj dise en nia interreta mondo, ne en altekosta konstruaĵo.

dieter rooke
2021-06-22 10:25

La teksto pli frue aperis en la sveda . Tio shajnas al mi ne kredebla. char ja temas pri nia lingvo Esperanto.

El 160 svisaj Esperantistoj nur manpleno uzas la eventaservo.org

Antonia Montaro
Antonia Montaro
2021-06-22 13:51
Respondo al  dieter rooke

Kiom negativa vi estas! Cxu vi ne povis pensi pri io ajn pozitiva por diri?

Anstataux plendi, mi petas ke vi aprezu ke la artikolo estis republikigita kaj alirebligita en LF.

La artikolo temas pri movada evoluo kiu koncernas cxiujn, ne nur esperantistojn. Mi jxus plusendis la svedlingvan version al neespersntista amiko kiu interesigxas pri ascocioj.

dieter rooke
2021-06-23 11:25
Respondo al  Antonia Montaro

Kara S-ano , kial vi jughas min negativa? Bv. pruvi, ke la svedlingva artikolo , aperis publike : diru la nomon de svedlingva gazeto ! Vi bv. mem agu pozitive , kaj partopreni virtualajn eventojn en eventaservo.org . Mi ghojas, ke vi sendis svedlingvan artikolon al “neespersntisto “

Harri Laine
Harri Laine
2021-06-23 16:03
Respondo al  dieter rooke

Mi legis la artikolon de Johannes Genberg en publika retejo jam antaŭ unu semajno kaj povas atesti, ke ĝi estis en la sveda lingvo. La adreson de la retejo mi tamen ne publikigas ĉi tie, ĉar tio povus ŝajni kvazaŭ invito al D. Rooke partopreni la tiean diskuton. Tian misservon al la retejo mi neniel volas fari.

Kalle Kniivilä
2021-06-23 16:22
Respondo al  Harri Laine

Tamen la ligilo al la retejo kie aperis la sveda versio jam dekomence troviĝas plej sube en la artikolo 🙂

Harri Laine
Harri Laine
2021-06-23 18:04
Respondo al  Kalle Kniivilä

Terure, vi devus almenaŭ kamufli ĝin ☹️. Nu, bv kompreni mian malatenton pri detaloj en la Esperanta teksto kiel plian pruvon ke mi jam legis la svedan tekston kaj ke ĝi do ekzistas.

dieter rooke
2021-06-24 10:08
Respondo al  Harri Laine

Kara “S-ano” Harri ,
En nia tutmonda vilagho , senescepte chiu havas la rajton informi kaj informighi. cit. el deklaracio pri homaj rajtoj . Mi ege dankas la respondon de Kalle.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-06-22 14:38
Respondo al  dieter rooke

Jes! Kaj la teksto havas tro da literoj! Kaj la spacoj inter alineoj estas multe tro larĝaj! Kaj la foto montras simion anstataŭ elefanton!

Se oni volas nepre plendi, facilas trovi kialojn. Eĉ sensencajn.

Antonia Montaro
Antonia Montaro
2021-06-22 13:43

Tio pensigas min pri io kion mi jxus auxdis en la podkastserio pri Denaskuloj de LBR (ligilo sube). La renkontigxo por Esperanto-familioj komence disvastigxis per papera bulteno. Anoj de la kontaktoreto sendis tekstojn al Anna Löwenstein kaj sxia edzo kiuj kopiis kaj dissendis ilin al cxiuj ”abonantoj”. Gxuste kiel homoj nuntempe afisxas anoncojn, demandojn kaj konsilojn en fejsbuko oni tiutempe faris tion per la posxto.

Dankon pro la artikolo, la koncepto estas tre bone vortigita kaj igas min plupensi kaj kompreni.

https://anchor.fm/lbrxink/episodes/Enkonduka-epizodo-de-la-serio-en1qb9

Ĵajro
Ĵajro
2021-06-22 15:49

Esperanto certe ne mortas kaj neniam mortos sed zombias. Mia espero estas, ke tiuj novaj esperantistoj kiuj fervore aktivas en kaj per intereto komencas uzi Eon produktive ne nur kiel hobia distro de burĝaj senokupituloj.

dieter rooke
2021-06-23 11:27
Respondo al  Ĵajro

bv. informi pri NE burghaj senokupituloj – kie ili estas ? Chu en SAT?

Kirill Ŝvedov
2021-06-22 16:10

Dankon pro la artikolo, Johannes! Ĝi bone priskribas evoluon de formoj, en kiuj la uzado de Esperanto okazas.

Tamen koncerne ĉi tiun temon mi vidas unu grandan problemon, kiun oni ial ŝajnas ne rimarki: ni ja atentu ne nur kvanton da aktiveco en Esperanto, sed ankaŭ ĝian kvaliton. Ja kutime ajna agado — ĉu profesia, ĉu amatora — similas monton de “klasika” formo: ju pli alte, des pli specimenoj de agado estas pli altkvalitaj, kvankam kvante malpli grandaj. La Esperanta agado, tamen, similas tablomonton: ĉia agado haltas je certa nivelo, kaj super tiu ajnaj specimenoj tute forestas.

Ĝis nun mi ne sukcesis kompreni, kial tio okazas. Ja ĝuste la nuntempaj ebloj de la informaj teknologioj, kiuj “transformiĝis al esenca ero de nia ĉiutaga vivo”, ebligas fari per Esperanto ion vere bonkvalitan kaj atentindan sendepende de tio, kiel la ekstera mondo rigardas ĝin. Eble, unu en kampo ankoraŭ ne estas batalanto (kvankam mi penas ludi tian rolon en mia agado), tamen fortoj jam haveblaj ja certe kapablus formi taĉmenton batalpretan. Sed kompare kun aliaj ekzemploj de volontula kreiveco, troveblaj en la sama interreto, tiuj en Esperanto aspektas ankoraŭ sufiĉe mizere…

Jens Stengaard Larsen
2021-06-23 10:51
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Nu, kiam ni atingas difinitan nivelon, ni ekbezonas revizii niajn antaŭjuĝojn – pri Esperanto mem, sed unuavice pri la mondo kaj lingvo ĝenerale. Ĉu fakte estas manko de komunikado en la moderna mondo? Eble ni povas konsenti ke estas tro da naciismo, sed ĉu estas tro da naciecoj? Ĉu la ideo ke estas tro da naciecoj efektive situas maldekstre? Ĉu Esperanto estos sufiĉe neŭtrala en mondo ne plu dominata de Eŭrop-lingvaj nacioj? Ĉu ĝi povas resti facile lernebla, se ĝi evoluas? Ĉu gravas? Evidente la interreto estas enorma ŝanco por Esperanto, sed ĉu oni povas unuigi teknologian optimismon kun pesimismo pri aŭtomata tradukado? Ĉu sukceso de tia unuigo signifas ke homa lingvo ne estas teknologiaĵo? Se tiel, do kiel estas _teorie_ ebla artefarita lingvo kiel Esperanto (demando des pli grava, ju pli estas alta la nivelo)? Kaj eĉ se ni povos interkonsenti pri teorio laŭ kiu Esperanto estas natura lingvo, ĉu natura lingvo entute estas komunikilo?

Se oni unu fojon malfermis tiun skatolon, estas kiel tiu de Pandora: novaj problemaj demandoj ne ĉesas elflugi. Tial la plej multaj homoj preferas resti ĉe nivelo kie ili ankoraŭ ne devas malfermi la skatolon.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Jens Stengaard Larsen
Kirill Ŝvedov
2021-06-24 0:58

Saluton, Jens! Eble, mi ne sukcesis esprimi mian penson sufiĉe klare. Mi volas diri, ke mankas agado, kiu laŭ sia komplekseco troviĝas super certa nivelo. Multe da homoj aperigas en sociaj retoj memeojn en Esperanto, tamen preskaŭ neniu okupiĝas pri, ekzemple, subtekstigado de filmoj Esperanten. Kial do? Mi okupiĝas pri tio jam dekses jarojn kaj, ne malprobable, faris pli da subtekstoj, ol iu ajn alia en Esperantujo. Fruktojn de tiu laboro (ne ĉiujn) vi povas trovi en mia projektaro. Se tion ĉi faris unu homo sen ajnaj financaj investoj, kion do povas fari dekoj da homoj? Kion povas fari cento? Ĉu Esperanto tiukaze ne aspektus pli pozitive kiel por Esperantistoj, tiel ankaŭ por la ekstera mondo? Kaj kio do tion malebligas? Nuntempe oni jam ne plu povas ekspliki tion per manko de mono aŭ io simila — ja min tio ne malhelpis.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-06-22 22:45

Enuiga artikolo. Bona por mezgradlerneja aŭ E-propaganda gazeto sed enhave ne tiom interesa aŭ kvalitplena kiom mi jam kutimas legi en Libera Folio. Tiu eterna umbilika rigardado en Esperanto estas laciga…
Kompreneble Esperanto ne estas mortanta lingvo… kia stranga demando!
Pli bone atentigu pri la plorinda rego de la lingvo de la plimulto de la “esperantistoj” kaj instigu ilin al plulernado. Tio estas pli sencohava.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-06-23 0:37
Respondo al  Leon Roijen

*kiel stranga….” kompreneble 🙂

Vadim
Vadim
2021-06-23 7:06

Alia naiva esperanta propagandaĵo. “Ekzistas esperantistoj, ni ne vidas ilin, sed ni scias, ke ili ekzstas ie … Esperanto estas bezonata kaj grava, tamen ni ne scias, kie uzi ĝin krom por senutila fanfaronado en la interreto, ĉefe pri movado , ne pli … sed ĝi estas grava! kaj bezonata! Kaj se vi malkonsentas, ni malbenos vin.”
Esperanto estas nevidebla ie ajn en la mondo krome ĝiaj rezervejoj de UEA kaj grupetoj en sociaj retoj. Sed la ĉefa afero estas kredi, ke Esperanto ne mortas, ĉu ne?)

dieter rooke
2021-06-23 11:34
Respondo al  Vadim

Kara Vadim, mi bonvenigas vin en virtualaj kunvenoj de eventaservo . Chiutage vi povus vidi propraokule , kaj auskulti propraorele .

Roland Schnell
2021-06-23 13:16
Respondo al  Vadim

Prava priskribo de la realeco. Kial la Esperantistoj ne pretas esti vidataj, en la reto kaj en la reala vivo? Kie estas la problemo?

Muhammad Naeem Javaid
Muhammad Naeem Javaid
2021-06-23 16:03

Tre interesa kaj informo-plena artikolo.Jes Esoeranto ne estas mortanta lingvo en multaj landoj,sed en landoj kie reto ne estas multe uzata kaj la ekonomio ne estas bona,certe Esperanto nek progresa nek kreskas.Tamen la bezono de asocioj estas grava afero eĉ se oni havas bonegan ret-servon kaj uzadon tamen la asocio povas fari pligravan rolon….Kaj tio estas realo,ke nun oni ne povas vivi sen reto kaj ni eĉ se estas maljunaj devas uzi reton propre por antaŭenigi nian movadon!

Foggy67
Foggy67
2021-06-23 18:37

Tre interesa artikolo, kiu bone priskribas la revolucion, kiun Interreto alportas en cxiu aspekto de nia vivo. Tio fakto tusxas ankaux nian rilaton al Esperanto.
Retumante tra Esperantujo, mi ankaux opinias, ke Esperanto ne estas mortanta. Sed la hodiauxaj junuloj ne plu volas investi tempon en asocioj, en kiuj kverelas homoj pri detaloj: vidu tion, kio regulare okazas en TEJO kaj UEA : demisioj de fresxaj membroj, kiuj havas la impreson perdi ilian tempon en senfinaj malgravaj diskutoj…

Se Interreto estas pli efika ol asocioj por progresi, ne hezitu transiri al gxi!

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-06-25 12:40

Jen anglalingva artikolo pri suproj kaj suboj de Esperanto en Ĉinio.
https://radiichina.com/esperanto-subculture/amp/

Roland Schnell
2021-06-25 16:30
Respondo al  Osmo Buller

Estas interesa informo. Ili diris, ke milionoj lernis Esperanton, sed nur manpleno restis. Kial?
De jardekoj la Esperantistoj malsxparas energion per instruo al personoj, kiuj poste foriras. Cxu ne indus investi energion en la tenadon de la jam konvinkitaj personoj anstataux cxiam varbi novajn?
Oni nur auxdas plendojn, ke la asocioj disfalas kiel kvazaux natura proceso. La plendojn mi konas de jardekoj. Tiam estis la televido, kiu malhelpis la partoprenon en Esperantujo.Aliaj sociaj movadoj kapablas kapti homojn. Do ne estas gxenerala problemo sed nur mito de Esperantistoj.

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-06-25 18:54
Respondo al  Roland Schnell

Mi konsentas kun vi. Bedaŭrinde en UEA regas misiismo, laŭ kiu ĝia ĉefa celo estas disvastigi Esperanton. Tamen, ĝia statuta celo estas disvastigi la uzadon de Esperanto. Tio kontribuus ankaŭ al la tenado de la jam konvinkitaj personoj, inter ili precipe membroj. La plej granda atingo de la misiismo estis la “konkero” de Afriko, sed min ĉiam hantis la demando, ĉu tamen UEA ne faris strategian eraron en la 1980-aj jaroj, kiam ĝi decidis koncentri siajn fortojn al Afriko anstataŭ Ĉinio. Pri disvastigo de Esperanto UEA nuntempe tute ne bezonas okupiĝi, ĉar en Interreto tio okazas kvazaŭ de si mem.

Roland Schnell
2021-06-25 19:18
Respondo al  Osmo Buller

Dankon por la konfirmo de mia impreso. Mi havas la impreso, ke mi estas herezulo, kiu ne suficxe estimas la gravan (sukcesan?) agadon de UEA.
Ne estas vero, ke cxio auxtomate funcias per la reto. Sociaj strukturoj vivas de rektaj, fizikaj kontaktoj, de loka klubo gxis monda kongreso.
Bedauxrinde la lokaj kluboj kredas, ke ili devas nenion fari por esti alloga. Male ili (kiel UEA) kredas, ke estas honoro kaj bona verko por la Movado, finance subteni la aferon.

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-06-25 19:28
Respondo al  Roland Schnell

Mi ja ne celis diri, ke ĉio funkcias per la reto. Mi celis la disvastigon de Esperanto en la senco de propagando pri kaj por ĝi.

Kirill Ŝvedov
2021-06-25 19:47
Respondo al  Osmo Buller

>Bedaŭrinde en UEA regas misiismo, laŭ kiu ĝia ĉefa celo estas disvastigi Esperanton. Tamen, ĝia statuta celo estas disvastigi la uzadon de Esperanto.

Brave! Tio vere estas oraj vortoj.

Mi ĉiam ripetas tion, kaj ja ankaŭ Zamenhof dekomence vidis disvastiĝon de Esperanto ne kiel disvastiĝon de ĝia scio, sed kiel disvastiĝon de ĝia uzado. Se homo havos bezonon uzi Esperanton, li lernos ĝin senprobleme — ja ne vane en la Unua libro Zamenhof formulis kiel unuan postulon al internacia lingvo, ke ĝi estu tiom facila, ke oni povu lerni ĝin ludante. Tamen se homo ne sentas bezonon pri ĝi, do eĉ lerninte ĝin tiel aŭ alie, li ĝin ne uzos kaj forgesos. Unu el plej grandaj eraroj en disvastigo de Esperanto estas, ke sufiĉas nur konigi ĝin al homoj, kaj tiuj ja mem trovos por ĝi aplikojn. La praktiko montras, ke tio ne okazas.

Do oni proponu ne scion de Esperanto, sed eblon uzi ĝin en afero, kiu interesas adresatojn. Certe, ni ne povas fari tian proponon al vasta publiko, tamen al konkretaj celgrupoj — ja povas.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
dieter rooke
2021-06-26 16:58
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Kara S-a no Kirill Shvedov, chu interesas vin virtualaj kunvenoj de eventaservo? Neniam mi vidis vian vizaghon.

Lau deklaracio de Bulonjo 1905 la esperantismo celas disvastigi la uzon de nia lingvo por chiaj celoj .

Kirill Ŝvedov
2021-06-26 17:12
Respondo al  dieter rooke

>chu interesas vin virtualaj kunvenoj de eventaservo?

Ne.

>Lau deklaracio de Bulonjo 1905 la esperantismo celas disvastigi la uzon de nia lingvo por chiaj celoj.

Tamen en la praktiko tio ne okazas.

leganto
leganto
2021-06-27 10:24
Respondo al  dieter rooke

> Via vocho mankis en virtuala kunveno por memortago de Holokausto

> memorshtonoj por pereintaj judoj en Kolonjo – kun malcheesto de U. Lins

> El 160 svisaj Esperantistoj nur manpleno uzas la eventaservo.org

> chu interesas vin virtualaj kunvenoj de eventaservo? Neniam mi vidis vian vizaghon.

Ĉu vi registras ĉiujn kiuj malĉeestas eventojn laŭ vi ne maltrafendajn, por publike fingromontri? Ĉu vi apartenas al la pensopolico?

dieter rooke
2021-07-08 11:03
Respondo al  leganto

Kara Shavi, Ghenerale chiu rajtas fingromontri kaj diri libere sian opinion ( deklaracio pri homaj rajtoj) – polico nur intervenas lau leghe difinitaj deliktoj .

Sebastiano
Sebastiano
2021-07-08 11:58
Respondo al  dieter rooke

polico nur intervenas lau leghe difinitaj deliktoj.

Nu, eble en Svislando statas tiel. Trans la limo alie statas.

dieter rooke
2021-07-08 17:14
Respondo al  Sebastiano

Kara Sebastiano , En E-ujo ne ekzistas cenzuro, nek polico, nek jughejo . Neniu diktas – sed chiu konfliktas ( mia proverbo ) – do ideala anarkio

leganto
leganto
2021-07-08 19:33
Respondo al  dieter rooke

Kompreneble ĉiu rajtas diri sian opinion. Malpli kompreneble estas forpreni indecon de la opinio de aliaj se tiuj ne partoprenis eventojn laŭ vi neprajn. Aparte nekomprenebla estas via mencio pri malĉeesto de U. Lins en kunveno pri Holokaŭsto. Kial entute U. Lins estis menciita en tiu diskuto? Bone, la kunveno okazis en Kolonjo, kiu estis (eble ankoraŭ estas) la loĝloko de Lins, sed ĉu pro tio li estis devigata partopreni? Eble tiam li ne estis en la urbo aŭ estis malsana aŭ tute ne interesiĝis, kial tio koncernu nin kaj kial vi fingromontris al li? Mi menciis pensopolicon ĉar mi devis pensi pri tipa konduto de sekreta polico en totalisma ŝtato: “Vi ne ĉeestis la kunvenon omaĝe al nia kara Gvidanto, do vi estas nun notita kiel malpatrioto” aŭ “Vi ne legis tiun verkon, do vi ne estas bona komunisto/faŝisto/esperantisto kaj frontos la konsekvencojn”.

Hejmano
2021-06-27 16:03
Respondo al  Osmo Buller

Avantaĝoj de fokuso pri Afriko:
– mono (15 eŭroj en Eŭropo estas hodiaŭ io tute malsama ol 15 eŭroj en Afriko; investi estas pli facile)
– eksplodiĝonta nombro da loĝantoj (la nombro de afrikanoj en 2050 eble estos trioble pli granda ol la nuna nombro de afrikanoj)
– Afriko estas nur parte lingve unuigita (plejofte depende de la eksa koloniiginta potenco)
Afriko estas kontinento de estonteco.
Ĉinujo ne estas kontinento, ĝi estas lando. Grandega lando, sed nur lando. Ĉinoj jam komunikas per sia nacia lingvo. Ili ne bezonas lingvan unuigilon.

Kirill Ŝvedov
2021-06-27 17:16
Respondo al  Hejmano

Tamen kiel do afrikanoj povos uzi Esperanton? Aŭ ĉu ni denove proponas nur lerni ĝin, lasante ĉion alian al ili?

La demando, por kio homoj en ekonomie malevoluintaj landoj povas uzi Esperanton, miavide havas jenajn respondojn:

1. Uzi ĝin kiel pontolingvon por informi vastan publikon en “la unua mondo” pri aktuala stato de aferoj en siaj landoj.

2. Uzi ĝin en komunikado kun aktivuloj en “la unua mondo” por realigi konkretajn desubajn iniciatojn, kiuj celas plibonigi ekonomian kaj socian situacion: enpraktikigo de teknologioj, konformaj al daŭropova disvolviĝo, mikrofinancado k.a.

3. Uzi ĝin por komunikado inter aktivuloj el diversaj landoj de sama regiono.

Sebastiano
Sebastiano
2021-06-27 17:56
Respondo al  Hejmano

Amuze, la sama blablao pri Afriko kiel jam dum 60 jaroj, pli longe ol mi entute vivas. Kiu ankoraŭ povas kredi tiun blufon? 🙄 ️

Roland Schnell
2021-06-28 9:37
Respondo al  Sebastiano

Kiril teorie pravas, sed la praktio de Eo en Afriko montras alian bildon. Pri “enpraktikigo de teknologioj, konformaj al daŭropova disvolviĝo, mikrofinancado k.a.” oni malmulte rimarkas. Instruado estas la sola celo. Kaj edukado estas valoro en si mem, sen praktika apliko.
Estas kelkaj raraj esceptoj, ekzemple
Mazingira [de, en, eo, fr, nl] – Tanzanio (per Esperanto)
Jen aktualaj raportoj de Mazingira – mezlernejo, infanoj kun torditaj piedoj, pluva-akva baseno.
kaj PIEADC en D.R. Kongo – salubra trinkakvo por kvartaloj en Kalima.
kaj multaj senesperigaj spertoj kun Esperantistoj, kiuj asertas, ke ili deziras helpi al afrikanoj.

Kirill Ŝvedov
2021-06-28 16:46
Respondo al  Roland Schnell

Dankon pro la informo. Kiel oni diras, estas nenio pli praktika, ol bona teorio. Se tia ĉeestas, estos pli facile ŝanĝi ankaŭ la praktikon.

Sebastiano
Sebastiano
2021-06-28 17:22
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Kion taŭgas la bona teorio, tion brile demonstris la soc-landoj kun la scienca leninismo-marksismo. „La teorio estis bona, sed la stultaj homoj ne volis ĝuste enpraktigi ĝin.“

Nu, hodiaŭ ili jam elpensis novajn bonajn teoriojn kaj same malsukcesos. 😒 ️

Kirill Ŝvedov
2021-06-28 18:34
Respondo al  Sebastiano

Nu, laŭ la marksismo mem, kriterio por taksi bonecon de teorio estas rezultoj de ĝia aplikado en praktiko. Do tiuj, kiuj asertas tiel, certe ne estas “veraj” marksistoj… 🙂

Roland Schnell
2021-06-29 8:10
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Delonge estas la supozo, ke la propagando por Esperanto en afriko estis la ideo de malbonaj marksistoj. Certe, multaj, kiuj nun propagandas por Esperanto en afriko estas for de marksimo, sed same for de iomete “komerca” pensmaniero. Ili ricevis la konvinkon, de la eksaj kolonialistoj havu la taskon finance subteni la malricxulojn. La manoj estas malfermitaj por akcepti.

Justin Case
Justin Case
2021-07-07 14:04
Respondo al  Sebastiano

Esoperanto en Afriko vivas jam. Mi ricevas diversaj mesagxoj de kompatindaj virinoj, kun mortinta edzo, ili petas mia helpo ricevi granda hereda mono, cxio skribita en esperanto. Foje mi gajnas en loterio sen acxeti la bileto.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-07-07 17:45
Respondo al  Justin Case

Mi scivolas: ĉu la leteroj el Afriko montras regon de la akuzativo?

dieter rooke
2021-07-08 17:18
Respondo al  Justin Case

Chu vi malice ironias lau la kulturo de angle-brita kulturo ?

Tauhro
Tauhro
2021-06-28 11:11
Respondo al  Hejmano

Tiam pli bone komence unuigu Europon. Chu ne?

Hejmano
2021-06-29 11:11
Respondo al  Tauhro

Agi kaj en Euxropo kaj en Afriko ne estas malebla, eblas fari ambaux. Aux eble ne se kiam oni agas Afrike, homoj demandas “kio pri Euxropo” kaj kiam oni agas Euxrope, la samaj homoj demandas “kio pri Afriko”.

dieter rooke
2021-07-08 23:12
Respondo al  Hejmano

Ne kunvenas afrikanoj kun europanoj- nek azianoj kun amerikanoj – sed homoj kun homoj ! Zamenhof kongresparolado 1905 bulonjo che maro .