Unu tago en la vivo de la Centra Oficejo

Lige kun la nun planataj fermo kaj vendo de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, la multjara ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, proponis al Libera Folio tekston kiu priskribas ordinaran tagon en la Centra Oficejo en 1991. Tiam la oficejo efektive estis nervocentro de la movado, UEA havis dekon da plentempaj oficistoj kaj ok mil individuajn membrojn.

La teksto unue aperis finnlingve en la gazeto Koillissanomat la 17-an de majo 1991

Okazis pasintan lundon

Redaktoro de tiu ĉi gazeto demandis, el kio konsistas mia labortago kiel la direktoro de la Centra Oficejo. Mi ne sciis, kion respondi, ĉar la tagoj estas tute malsamaj. Jen tamen, kiel pasis la pasinta lundo. 

La labortago normale komenciĝas je la naŭa, sed tiutage mi sidis en mia laborĉambro jam je la oka kaj duono por legi Esperanto-gazetojn alvenintajn dum mia restado en Finnlando en la antaŭa semajno. La legado de gazetoj estas tre grava por resti ĝisdata pri ĉio, kio okazas en la Esperanta mondo.

Dum la semajno oni ricevis el la postlasaĵo de iu nederlandano tri skatolojn kun malnovaj libroj. Mi trarigardas ilin kaj apartigas la plej valorajn por aŭkcio. Sekve mi kontrolas faskon da fakturoj, kiuj atendas mian aprobon.

Iom antaŭ la naŭa komencas alveni aliaj laborantoj. Venas ankaŭ juna polo, kiu montriĝas esti malnova konato. Li fondis libroeldonejon kaj volas, ke nia libroservo ekvendu liajn eldonaĵojn. Tio kompreneble eblas. Mi klarigas al li regulojn de internaciaj pagoj.

Osmo Buller ĉe sia labortablo en la Centra Oficejo 1996.

Sekvas kunsido kun la italo Pasquale kaj la usonano Roy pri la renovigo de nia komputila sistemo. La nuna aĝas jam dek jarojn kaj emas panei. Mi sendas ilin ambaŭ al Amsterdamo por kolekti ideojn en komputila foiro.

La anglo Marvin el la financa fako informas, ke la financaj kalkuloj de la pasinta jaro pretas. Tio ankaŭ necesas, ĉar en vendredo venos revizoro por ekzameni ilin. Marvin krome raportas, kiel estis uzitaj la donacoj por la agado en Afriko. Ĉio en ordo.

Du oficistoj, kiuj uzas trajnon, havas problemon. La fervojistoj strikos en mardo por protesti pro la pasintsemajna murdo de konduktoro. Ni interkonsentas, ke ambaŭ rajtos teni la tagon libera.

Je la dekunua sekvas kafpaŭzo. Kiel akompanaĵon oni ricevas finnajn bombonojn kaj oni mire aŭdas, ke en Taivalkoski ankoraŭ estis neĝo.

Post la paŭzo mi klopodas koncentriĝi al la verkado de la estrara raporto pri la pasintjara agado. Tion interrompas telefonvoko el Moskvo, kiu sciigas, ke Asocio de Sovetiaj Esperantistoj finfine estis oficiale registrita. Tuj poste vokas germano, kiu esploras pri la vivo de sia avo, kaj demandas, ĉu la avo aperas en protokoloj de UEA el la 20-aj jaroj. Mi divenas, ke li certe aperas tie, kaj promesas esplorigi la aferon.

Je la dektria estas lunĉopaŭzo. Mi iras al proksima picejo kun Mark, la novzelanda redaktoro de nia revuo. Ni parolas pri la sveda Esperanto-movado, kies jarkongreson en Gotenburgo Mark ĵus partoprenis. 

8 el la 11 oficistoj antaŭ la Centra Oficejo en 1996.

Reveninte al la oficejo mi reatakas la estraran raporton, sed la telefono tuj sonoras. Itala esperantisto volas informiĝi pri parlamentanoj, kiuj subtenas Esperanton. La itala Radikala Partio advokatas por Esperanto kiel la lingvo de la unuiĝinta Eŭropo kaj bezonas scii tion. Mi konsilas kontakti nian germanan estraranon, kiu respondecas pri la agado en la parlamentoj de diversaj landoj.

Sekve telefonas nederlanda konato. Li ankoraŭ ne trovis vendatan strat-orgenon, pri kiu mi promesis informiĝi laŭ peto de finna amiko, kiu volas veni aĉeti tian.

Eniras la hispano Francisco, kiu redaktas la programlibron de la ĉi-jara Esperanta mondkongreso kaj volas diskuti pri ĝia enhavo. Tio memorigas min, ke antaŭ ol vojaĝi al Finnlando mi petis esplori, kiel transporti al Norvegio sen dogano la librojn kaj aliajn varojn bezonotajn en la kongreso. La informoj estis ricevitaj kaj solvo trovita.

Mi sukcesas ŝpini kelkajn liniojn por la jarraporto, kiam venas jam la kvara horo kaj tempo por la posttagmeza kafo. Post la kafo mi verkas artikolon pri la montrado de la filmo pri la vizito de pola eksmilitkaptito al Taivalkoski kaj sendas ĝin telefakse al la Pola Radio. Venas demando el Hispanio, ĉu nia oficejo povus akcepti de tie civilservantojn. Mi respondas, ke se tio estas senpaga al ni, tio certe eblus. Mi petas pli detalajn informojn. 

La horloĝo montras la kvinan kaj duonon. La oficiala labortago finiĝas, sed la laboro daŭras ĝis la noktomezo, ĉar la estrara raporto urĝas.

Osmo Buller

30 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Junulo
Junulo
2021-09-10 9:21

Ĉi tio sopirigas min al tempo kiam mi ankoraŭ ne naskiĝis.

Dieter Rooke
2021-09-10 11:28

Post aligho de sovetunia Esperanto asocio en jaro 1991 – ghi tuj kolapsis

Sebastiano
Sebastiano
2021-09-10 20:41
Respondo al  Dieter Rooke

Ĉu ASE ankoraŭ ekzistis en 1991a j.? Mi memoras, ke en tiuj jaroj multaj s-anoj el (Eks-)Sovetiaj landoj vizitis nian urbon, sed mi apenaŭ ion scias pri la asocia historio. La vortigo en la jena artikolo de H. Gorecka ne estas tute klara: https://esperanto-ondo.ru/H-ase20.htm

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-09-10 23:05
Respondo al  Sebastiano

Fakte en majo 1991, kiam mi verkis la tekston, la nomo ne plu estis ASE sed Sovetrespublikara Esperantista Unio. Mi ne kontrolis tion, kiam mi tradukis la tekston el la finna, en kiu eblas uzi por ASE kaj REU saman vortumon. Fine de decembro 1991 SEU iĝis Rusia Esperantista Unio (REU).

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Osmo Buller
Sebastiano
Sebastiano
2021-09-10 23:36
Respondo al  Osmo Buller

Dankon por la detaligo!

boris kolker
boris kolker
2021-09-15 4:03
Respondo al  Osmo Buller

Prave, Osmo!

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-12 3:19

Sen Centra Oficejo UEA estas perdita.

La Komitato estu prudenta kaj ne akceptu planon sen restarigo de CO.
La domo Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo povus esti bona investaĵo kaj tiel resti kun UEA.

CO-n oni povus restarigi ekzemple en Kroatio kie kostoj estas malpli altaj.

La nuna estraro per siaj planoj sen CO detruas la laboron de generacioj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Leon Roijen
Roland Schnell
2021-09-12 15:24
Respondo al  Leon Roijen

En la retejo de UEA mi sen respondo (komprenebele) proponis utiligi la domon en Nieuwe Binnenweg 176 kiel “Co working space” – moderna metodo por reagi al malkonstanta laborkvanto. Roterdamo estas nun centro de “inovativaj” entreprenoj (Haveno kaj internacieco estas historio kaj revo de la 1960aj jaroj).
Pli bona varbado ol se modernaj entreprenoj havas sian adreson en “Esperanto” ne povus ekzisti. Sed estraro kaj komitato vivas en pasinteco.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-12 20:07
Respondo al  Roland Schnell

Nu, la haveno de Rotterdam tamen ankoraŭ estas la plej granda de Eŭropo kaj rilate internaciecon… bedaŭrinde loĝas nun pli da eksterlandanoj kaj homoj devenantaj el aliaj kulturoj en la urbo ol nederlandanoj mem… sed mi komprenas vian analizon.
Mi ankaŭ komprenas la problemon de altaj salajrokostoj, speciale nun, kiam la membraro, kompare kun tiu de la naŭdekaj jaroj, duoniĝis. Logike, ĉar la nuntempa UEA ne plu ofertas ion indan al siaj membroj.
Tamen, forigi la Centran Oficejon entute estas absurda ideo. La estraro komplete perdis la vojon.

Dieter Rooke
2021-09-13 10:22
Respondo al  Leon Roijen

Kara Leon , Chu vi esprimas vin kontrau alilandanoj ,eksterlandanoj en Rotterdamo? En CO de UEA tamen laboradas pli da fremduloj – ol nederlandanoj.

Almenau mi mem favoras CO de UEA ekster europo, char la kontinento estas postrestinta, kaduka, arkaika.

Jovana
Jovana
2021-09-13 13:32
Respondo al  Dieter Rooke

Eble ests tempo por vi formigri el tia “postrestinta, kaduka, arkaika” kontinento.

Sebastiano
Sebastiano
2021-09-14 15:08
Respondo al  Jovana

Tiun chi argumenton mi konas el mia juneco. Se oni en FRG kritikis la registaron, oni ofte ricevis tiun respondon: “Se ne plachas al vi tie chi, vi eble iru al GDR!” 😀

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-13 20:14
Respondo al  Dieter Rooke

Legu mian respondon al Francisco en tiu ĉi fadeno.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-09-13 10:25
Respondo al  Leon Roijen

> bedaŭrinde loĝas nun pli da eksterlandanoj […] en la urbo ol nederlandanoj

Mi ne tute komprenas, kial tio estas bedaŭrinda. Cetere memoru, ke plejmulto da siatempaj CO-oficistoj estis “eksterlandanoj”. Ĉu ankaŭ tio estis bedaŭrinda? Mi supozas (kaj esperas), ke tio ne estis via celo, sed tiu frazo legiĝas kiel la ksenofobiaj eldiroj de ekstremdekstruloj (“Eksterlandanojn for!”).

Sed ni revenu al pli centra temo:

> Logike, ĉar la nuntempa UEA ne plu ofertas ion indan al siaj membroj.

Tio estas la kerna punkto de ĉio, kaj tiun kernan punkton UEA ĝis nun malsukcesis kompreni. Ĝi proponas nenion indan al siaj aŭ al novaj membroj. La nura kaj tradicia “Tiel vi kontribuas al disvastigo de Esperanto!” (ĉiam kun krisigno) ne plu havas allogon. Homoj ne vidas apartan kialon (re)aliĝi al UEA. Mi ne miras.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-13 20:11

“> bedaŭrinde loĝas nun pli da eksterlandanoj […] en la urbo ol nederlandanoj

Mi ne tute komprenas, kial tio estas bedaŭrinda. Cetere memoru, ke plejmulto da siatempaj CO-oficistoj estis “eksterlandanoj”. Ĉu ankaŭ tio estis bedaŭrinda? Mi supozas (kaj esperas), ke tio ne estis via celo, sed tiu frazo legiĝas kiel la ksenofobiaj eldiroj de ekstremdekstruloj (“Eksterlandanojn for!”).”

Tio estas bedaŭrinda pro pluraj kialoj. Nederlando estas unu el la plej dense loĝataj landoj en la mondo. Estas ŝerco pri Sovetunio, kie oni pro komunismo devus mendi aŭtomobilon tuj post naskiĝo de infano, por ke 18 aŭ 20 jarojn poste la plenkreskinta infano finfine havu ĝin… bedaŭrinde tiu malnova ŝerco pri Sovetunio kaj komunismo fariĝis realeco en Nederlando: Homoj en la grandaj urboj en Nederlando sen multe da mono ne plu trovas loĝejon. Ili nun atendas 13-15 jarojn aŭ pli…
Ne plu estas spaco en la lando, mankas pli ol 100.000 loĝejoj kaj tamen oni daŭre venigas eksterlandanojn.

Due, eksterlandanoj alportas krimon kaj terorismon.
Pri la terorismo mi espereble ne devos klarigi. Tion vi ankaŭ en Hispanio jam spertis. Ĉe ni en Nederlando ĝis nun, feliĉe, restas plejparte “nur” minaco, sed tamen ni devas vivi kun tiu minaco.
Eksterlandanoj kaj specife “novaj nederlandanoj” el iuj kulturoj estas troreprezentitaj en krimaj statistikoj: Seksperforto de virinoj, perforto kontraŭ gejoj, tranĉilatakoj kiuj nun okazas ĉiusemajne kaj pro kiuj multaj mortas, multe pli da “organizita krimo” ktp.

Mi havas nenion kontraŭ eksterlandanoj aŭ homoj el aliaj kulturoj ĝenerale, sed oni ne fermu la okulojn pro la grandegaj problemoj, kiuj nuntempe okazas en okcidenteŭropaj socioj pro senbrida importo de eksterlandanoj.
Mi tute ne kontraŭas, ke oni helpas homojn, kiuj devas fuĝi el sia lando por savi sian vivon, sed

  1. Ne koste de la propra, nederlanda loĝantaro
  2. Ne por homoj, kiuj ne meritas tion: Ekz. okazis, ke afganoj, kiuj antaŭ kelkaj jaroj petis azilon en Nederlando kaj pro la leĝo tute ne rajtis vojaĝi al Afganio, tamen faris tion dum la pasintaj monatoj kaj oni eĉ devis “savi” ilin kaj reflugigi ilin al Nederlando pro la freŝdata alveno de la talibanoj… tiaj homoj tute ne meritas azilon
  3. Homoj, kiuj petis azilon restu gastoj kaj reiru al sia propra lando kiam ili sekure povos fari tion. Nederlando estas tro plena.

Vi mem juĝu, ĉu vi opinias tion “ekstremdekstra” aŭ ne, al mi ne gravas. Mi rifuzas nei problemojn, kiuj, vere ekzistas.

Grigorii Arosev
2021-09-14 16:25
Respondo al  Leon Roijen

Vi unue ne volas, ke TEJO havu oficejon en Pollando, ĉar tie estas malbona rilato al LGBTIQ kaj “malrespekto al sendependeco de juĝistaro” kaj poste vi uzas multe pli obskuran terminaron kaj argumentaron, ol estas uzataj en ekz. Pollando rilate samseksamulojn. Leon, viaj argumentoj ĉie estas plej primitivaj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-14 21:20
Respondo al  Grigorii Arosev

Estas plej primitive, Grigorii, fari malmultekostan rimarkon sen eniri la debaton.
La argumentoj, ne, eĉ faktoj, kiujn mi prezentas, ne estas “primitivaj” ĉar ili ne plaĉas al vi.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-14 22:41
Respondo al  Grigorii Arosev

Cetere, Grigorii, kontraŭ Pollando EU komencis leĝan persekuton pro “senGLATaj” zonoj.
Estas do iom strange, ke ĝuste vi faras tiel sensencan komparon.
Ĝuste vi kiel judo devus scii al kio kondukas tiaj ideologioj kiaj nuntempe en Pollando kaj Hungario instaliĝas.
Ho, mi forgesis… vi originas el same maltolerema Rusujo… tio donas iom pli da senco al via sensenca komparo.

Grigorii Arosev
2021-09-15 6:09
Respondo al  Leon Roijen

Mi abomenas nuntemas maltolereman sistemon en Rusio kaj ĝuste pro tio ŝanĝis loĝlandon, sed tio havas neniun rilaton al via primitiva argumentado, kiu jes estas primitiva 😉

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-15 7:03
Respondo al  Grigorii Arosev

Feliĉe, Rusujo konas ankaŭ bravulojn, kiuj ne ŝangas loĝlandon sed kuraĝe atakas la sistemon… 😉

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-09-13 20:58

Urbo kiu havas la plej grandan havenon en Eŭropo devas akcepti, ke en ĝi estos eksterlandanoj, sed ili estu la ĝustaj eksterlandanoj, kiel tiuj en CO, ekzemple.

(Ĉu vere mi devas precizigi, ke mi fakte ne pensas tiel?)

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-13 21:17
Respondo al  Yves Bellefeuille

Vi uzas la vorton “ĝusta” :
PIV: “Precize konforma al regulo, leĝo”

Vi precizigas, ke vi ne pensas tiel… Ĉu mi precizigu, ke vi do preferas enmigron de krimuloj kaj homoj, kiuj ne respektas la okcidentan kulturon kaj valorojn?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Jovana
Jovana
2021-09-13 13:36
Respondo al  Leon Roijen

“bedaŭrinde loĝas nun pli da eksterlandanoj kaj homoj devenantaj el aliaj kulturoj en la urbo ol nederlandanoj mem”. Tio sonas plene ksenofobia!

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-13 20:12
Respondo al  Jovana

Nur sonas tiel, legu mian respondon al Francisco en tiu ĉi sama fadeno.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-09-15 10:39

Mi bedaŭras, ke ĝuste en la semajno, kiam la komitato de UEA kredeble akceptos la proponojn de la estraro, forvendos la CO-domon, per tio praktike findetruos la CO* kaj per tio ĵetos UEA en (ankoraŭ pli grandan) sensignifon, LF-legantoj enplektiĝas en diskutojn tute ekstertemajn, kiom ajn gravaj kaj pravaj.

* Ekdetruis antaŭ jam kelkaj jaroj, tre lerte, tre subtile, tre leĝere: la detruontoj konsciis, ke ĉe fronta atako la rezisto estos enorma kaj ili ne sukcesos. Tial la detruontoj agis iom post iom: (duon)maldungi unu-du homojn ĉi tie, dungi sentaŭgulon tie, sendi fojajn mesaĝojn “Eble necesus…” (anstataŭ “Ni nepre faru…”), ktp., tiel ke homoj laŭgrade kutimiĝis al la renverso kaj en la fino trovis ĝin tute natura, logika, neevitebla, eĉ dezirinda. Domaĝe nur, ke la detruontoj ne uzis tiom da inteligento, energio kaj iniciatemo por pli indaj celoj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-15 20:21

Jam fosiĝas tombo por UEA. Ĉu vi ne jam aŭdas la funebrajn sonorilojn?
UEa nun estas en la manoj de kelkaj radikaluloj kun mondobildo fremda al la ĝenerala E-istaro. La nuntempaj “moŝtoj” uzas UEA kiel sian ludilon kaj uzurpos la laboron kaj kapitalon investitajn de generacioj por postĉasi siajn proprajn iluziojn.
Ĉio ĉi eblas ĉar la Komitato lamas. Vizitu la diskutliston de la Komitato kaj vi komprenos min: regas plena letargeco tie.
Jam estas temp’ por la Esperantistaro fondi novan mondorganizon, ĉar la nuna suferas je ftizo kaŭzanta malrapidan sed certan morton.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-09-15 21:08
Respondo al  Leon Roijen

> Ĉio ĉi eblas ĉar la Komitato lamas. Vizitu la diskutliston de la Komitato kaj vi komprenos min: regas plena letargeco tie.

Mi komprenas vin: mi regule vizitas la diskutliston de la komatato, kies chefa ekzistokialo estas la pli-malpli blinda oficialigo de la “proponoj” de la estraro.

Vidu ekz. la ĝis nun lastan afiŝon pri la tagordo por sabato (https://groups.io/g/komitato-de-uea/message/1407):

“07.03 Kontraktado kun E@I pri administrado de UK kaj funkciigo de la Libroservo – propono kaj decido

07.04 Transdono de difinitaj arkivaĵoj al IEMV – propono kaj decido

07.05. Esploroj rilate al la propraĵo en Nieŭwe Binnenweg 176 – propono kaj decido“.

Indas legi la afiŝon, ĉar tie oni detaligas tiujn tri punktojn. Ekz.:

“La Komitato de UEA […] akceptas ke la Estraro decidu pri vendo [de Nieuwe Binnenweg], se tiu solvo, el racia vidpunkto, estas la plej bona”.

Ĉu mi rajtas veti, kion oni decidos? Aŭ ĉu ne decas veti por certe venkonta ĉevalo?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-16 3:05

Vi rajtas veti, sed, se mi estus vi… mi ne metus tro multe da mono… tamen estas kelkaj komitatanoj kiuj eble silentas ĝis nun, sed certe ne maldormas…

Cetere, Francisco, nur nun mi komprenas vian frazon:

Mi bedaŭras, ke ĝuste en la semajno, kiam la komitato de UEA kredeble akceptos la proponojn de la estraro, forvendos la CO-domon, per tio praktike findetruos la CO* kaj per tio ĵetos UEA en (ankoraŭ pli grandan) sensignifon, LF-legantoj enplektiĝas en diskutojn tute ekstertemajn, kiom ajn gravaj kaj pravaj.”

Ĉu ne estis vi, kiu, eĉ se singarde formulita, tuj reagis uzante vortojn, kiajn “ksenofobiaj” kaj “ekstremdekstruloj”?
Ĉu japanoj, araboj, rusoj, orient-eŭropanoj estas ĉiuj “ksenofobiaj” kaj “ekstremdekstruloj” ĉar ili evitas, ke eksterlandanoj atingu plimulton?
Eble vi estas (ekstrem?)maldekstra, mondcivitanema, sennaciulo…okej, se estas tiel… sed tio ne signifu, ke al homoj, kiuj ne samopinias kun vi, oni tuj ĵetu vortojn, kiajn “ksenofobio” kaj “ekstremdekstrulo”, eĉ se nur demande. Estas homoj, por kiuj vortoj, kiaj “nacio”, “nacia kulturo” kaj “patrujo” ankoraŭ havas valoron.

Dieter Rooke
2021-09-16 14:49
Respondo al  Leon Roijen

Kara Leon , Tutcerte ankau inter japanoj ,rusoj, orienteuropanoj

ekzistas ksenofoboj – malamantoj de aliaj homoj . ( En PIV mankas kesenofobio ) Tre ofte ili ankau estas rasistoj kaj ekstremdekstruloj. Chu vi mem estas leono el afriko ?

Francis
Francis
2021-09-16 0:38

Mi pensas ke cxiuj ofecejoj devus esti tiel ekzempla kiel IEI, tiel bone organizita kaj kun entuziasma laboranto kiel ekz Jolanta von Holstein! ❤