Esperanto ne estas por ĉiuj

En sia vidpunkta artikolo akademiano Tatjana Auderskaja argumentas, ke Esperanto esence malsamas de aliaj lingvoj, havante trajtojn de intelekta ludo. ”Kreante vorton, ni kreas ankaŭ la mondon post ĝi”, ŝi skribas. Sed tial Esperanto estas facila nur por homoj kreaj kaj inventemaj. Tial ĝi laŭ ŝi neniam povos iĝi lingvo por ĉiuj.

La enhavtabelo de PMEG 2020.

Regule reaperas la diskuto: “Ĉu estas facila nia lingvo Esperanto?”

Sed ĉiam ĝi sin bazas sur unusola kruro: oni pristudas la trajtojn de la lingvo mem. Tamen lernas ja lingvon homoj. Kaj oni ja fakte devas esplori tute alian, ŝajne neniam pristuditan flankon de la problemo: ĉu facila por la homoj estas la lingvo?

Kaj tio estas tre interesa demando, se temi pri Esperanto. Oni konstante rezonadas pri klara strukturo de la lingvo, pri sistemeco de vortklasoj, kio ege plifaciligas la lernadon de Esperanto.
Jes, sed por kiuj plifaciligas?

Ja plimulto de la homoj absolute ne konscias pri ajna lingva strukturo kaj ne komprenas pri vortklasoj. Ili uzas lingvon senkonscie, kiel aĵon. Por ili, ekzemple, tablo povas esti ligna, ronda, kuireja ktp, sed ili ne povas percepti la vorton “tablo”, kiu havas kiel ecojn singularon, nominativon, substantivon (kaj en certaj lingvoj ankaŭ deklinacion, genron kaj tiel plu).

Tiu abstrakta, lingva dimensio ne ekzistas en multaj mensoj, por ĝi simple ne estas loko en ili. Tion bone komprenis Bertilo Wennergren en sia PMEG, kiam li inventis tiujn vortformojn kiel “a-vorto”, “o-vorto” kaj tiel plu, transigante la lingvajn nociojn al aĵa mondo, kie oni povas vidi kaj tuŝi ilin.
Sed por legi kaj kompreni PMEG, oni devas jam bone koni la lingvon, kies reguloj estas klarigataj en la libro; do, la magia cirklo, ĉu ne?

Alia problemo, same tuŝanta la mensojn de lernantoj, estas la kreivo de Esperanto (kion oni formale nomas “skemeco”). Jes, Zamenhof mem pritaksis kiel la plej grandan avantaĝon de Esperanto ĝian krean karakteron, aŭ “elpensadon de regula vortfarado”.

Ajna uzanto povas mem krei vortojn el la pretaj konstruelementoj, kvazaŭ el infanaj kubetoj kunmeti novajn vortojn. Kaj ajna uzanto povas kompreni la signifon de nova vorto, dismetante ĝin je apartaj vorteroj.

Mi ne vane menciis infanajn kubetojn: Esperanto estas ludo*, granda krea ludo de plenpova intelekto, kiu ĝuas sian potencon, kreante novajn vortojn, novajn sencojn, novajn mondojn. Se kognado kaj pensado okazas ene de lingvo, do ankaŭ lingvo mem povas krei novajn terenojn por kogno kaj penso. Kreante vorton, ni kreas ankaŭ la mondon post ĝi.

Kaj se ne ŝvebi en empirio – kia belega mens-disvolviga ludo por komencantoj: mem krei kaj kompreni novajn kunmetitajn vortojn! Kia intelekta ĝuo!

Tatjana Auderskaja. Foto: privata.

Sed por kiuj? Ĉu multaj kapablas akcepti ĝin? Post multjara instruado de Esperanto kaj aliaj fremdlingvoj, kristaliĝis firma konvinko, ke por tre multaj homoj estas pli facile enparkerigi senpense kaj obeeme dekojn da fremdaj vortoj, ol memorfiksi nur unu radikon kaj algoritmon, laŭ kiu oni povas mem krei multnombrajn vortojn. Homoj ne volas aŭ ne povas streĉi la cerbon, serĉi novan agmanieron, se eblas iri laŭ la kutima vojo.

Tial ajna nacia lingvo povus esti por multaj lernantoj pli facila ol Esperanto: ĝi ja ne postulas komprenemon, inventemon, kreemon, liberan pensadon, sed nur la konatan manieron, laŭ kiu oni agis dum miljaroj: laŭŝtupan memorfiksadon.

Do, tiu nekutima trajto de Esperanto povas eĉ forpeli “simplajn homojn”, kiuj ne alkutimiĝis al cerbostreĉoj. Jen, vidu: oni promesis al ili “simplan lingvon” – sed mensogis ja, ĝi ne estas “simpla”, estas nekutima, en ĝia kadro oni sentas sin maloportune kaj incitite, ĝi postulas ĉiupaŝe kompreni kaj krei. Kompreneble ja, ke tre multaj forkuras de ĝi, seniluziigitaj.

Do, ĉu estas facila nia lingvo Esperanto? Por kreantoj – jes; sed ĉu multas sur la Tero kreantoj? Tial, neniam venos la Fina Venko, kiam la tuta homaro alproprigos Esperanton; tiu procentaĵo, kiu ekzistas nun, estas, verŝajne, la justa procentaĵo de tiuj, kiuj volas kaj povas uzi “nian karan lingvon”. Esperanto – ne por ĉiuj.

Tatjana Auderskaja

* Laŭ opinio de Johan Huizinga, la ludo povas koncerni sciencon, morojn kaj vivaranĝon, justicon, religion, militon… La ludo estas libera homa agado, kiu eliras el la kadro de la ĉiutaga vivo kaj ne eblas sen reguloj. Lingvon li ne menciis, sed tre trafe rimarkis pri reguloj. “Nova filozofia enciklopedio” difinas ludon kiel unu el ĉefaj formoj de memsufiĉa agado, kiu donas al partoprenantoj plezuron kaj ĝojon. Ĝi ankaŭ estas uzata kiel trejnilo por sportistoj, militistoj. Fakte, ĝi ĉeestas en ĉiuj sferoj de la materia kaj spirita kulturo. (Noto de la aŭtoro)


Pli pri la temo

 

46 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2021-05-24 10:31

Ĉu ĉinaj infanoj, kiuj devas alproprigi la ĉinan, kiu estas lingvo en kiu oni ankaux konstruas vortojn iom kiel en Esperanto, bezonas esti « kreaj kaj inventemaj » por povi regi sian unuan lingvon? Ĉu multe da denaskaj ĉinlingvanoj do estas kreaj kaj inventemaj?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2021-05-24 11:01
Respondo al  Hejmano

En sia denaska lingvo oni lernas la aferojn parkere. Ankaŭ Esperantaj denaskuloj miras, kiam ili kreskinte rimarkas, ke “necesejo” aŭ “manĝilaro” konsistas el partoj. Kiam miaj infanoj lernis en lernejo, kio estas substantivo, mi rakontis al ili, ke ĉiuj substantivoj en Esperanto finiĝas per -o – ili antaŭe ne konsciis pri la afero, kvankam ili tute ĝuste uzis la lingvon. Same pri la ĉinaj infanoj…

Laurent Mariko
Laurent Mariko
2021-05-24 13:30
Respondo al  Hejmano

Ne, mi malkonsentas, la ĉina lingvo estas kristaliĝinta lingvo: en la ĉina lingvo ne eblas uzi vorton kiu jam ne estas en vortaroj.
La kialo estas simpla, en la ĉina lingvo multas samsonaj radikoj. Do ne eblas konstrui vorton kaj esti komprenata, kiel en Esperanto, ĉar la konstruitaj vortoj, pro samsoneco de radikoj, ne estas sonsence sendubigeblaj. Nur konataj, kaj fiksaj duradikaĵoj estas sendubaj de la aŭskultantoj.
Kompreneble, en la skribita lingvo la situacio povus esti malsama sed la skriba uzo en la ĉina tiuteme laŭiĝas laŭ la parola uzo.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Laurent Mariko
Martin
Martin
2021-05-24 10:42

Mi konstatis dum la pasintaj 44 jaroj, ke la plej malfacila afero por lernantoj de E troviĝas ne en la lingvo mem, sed en la neceso “forgesi” la malfacilaĵojn de la ĉiutaga denaska lingvo, ĉu temas pri gramatiko aŭ pri elparolo,

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2021-05-24 15:45
Respondo al  Martin

Ĉu vi povus precizigi? Kion vi celas per „forgeso”?

dieter rooke
2021-05-25 9:38

“forgesu” la ne regulan elparolon kaj ne regulan gramatikon de chiutaga denaska lingvo . Ekz. poloj prononcas polajn nomojn pole (Radio Varsovio)

Gamliel Fiŝkin
2021-05-31 1:11

Ekzemple, en la rusa lingvo la litero “e” estas prononcata mole, kaj en neakcentata pozicio ĝi estas prononcata simile al “i”. Mi memoras okazaĵon en Esperanto-societo, kiam parolanto ridigis la ĉeestantojn, misprononcinte la vorton “spertulo” kiel “spirtulo”.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Gamliel Fiŝkin
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2021-05-24 10:44

Laŭ mi temas ne pri tio, kio Esperanto estas, sed pri tio, kiel oni ĝin instruas. Jes, oni povas tro emfazi kreeman ludadon per lingvaj elementoj. Sed principe oni ja povas instrui Esperanton ankaŭ per parkerigo – kaj tiam en ĝi estas tamen malpli da aferoj por parkeri (ekzemple en deklinacio kaj konjugacio) ol en multaj aliaj lingvoj.

Sed estas vere, ke en la nuna mondo multaj homoj lernas la anglan pro multa kontakto kun ĝi, ne pensante pri reguloj. Ili ne aparte pensas, ke “children” estas neregula pluralo, ĉar ili vidis ĝin tiel ofte ke ĝi aperas aŭtomate. En tia situacio la principa reguleco de Esperano ne plu estas tiel granda avantaĝo kiel iam en la pasinteco.

Tobias
Tobias
2021-05-24 13:59
Respondo al  Jouko Lindstedt

Jes mi pensas ke vi trafas ĝuste la veron, kiun ankaŭ Tatjana ankaŭ celas trafi. La principa reguleco de Esperanto estas mirinda kaj dezirinda por lingvemuloj, lingvistikistoj, poliglotoj, programistoj kaj idealistoj, sed ĉu ĝi vere estas tiel grava? Se tiaj ecoj estus tiel gravaj por homaro ĉu ili ne per si mem aperus en naturaj lingvoj?

La respondo verŝajne estas ‘ne estas tiel grava’, kio kondutas al la sama konkludo, kiun Tatjana atingas iom devojiĝinte, ke Esperanto ne estas grava por ĉiu homo.

Analizi lingvon simple malsamas de lerni kaj uzi lingvon, kiel vi diris, oni fakte lernas multajn aferojn plimalpli aŭtomate. La cerbo estas tiel mirinda. Tamen, Esperanto estas lingvo por la lingvoanalizantoj.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2021-05-24 18:25
Respondo al  Tobias

“Se tiaj ecoj estus tiel gravaj por homaro ĉu ili ne per si mem aperus en naturaj lingvoj?” – Ne, ĉar la lingvolerna kapablo de infano estas tiel granda, ke ĉiuj komplikaĵoj senprobleme transdoniĝas de unu generacio al la sekva. Nur en esceptaj kazoj, se iun naturan lingvon uzas longatempe granda nombro de plenkreskaj ne-denaskaj parolantoj, ĝi povas iom simpliĝi.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-05-24 19:57
Respondo al  Tobias

> Se tiaj ecoj estus tiel gravaj por homaro ĉu ili ne per si mem aperus en naturaj lingvoj?

Dum mia vivo, mia lando iris de la brita mezur-sistemo al la metra sistemo. Mi vidis la ŝanĝojn okazi: mi ankoraŭ povas diri al vi kiom da jardoj estas en mejlo; miaj fratinoj, kiuj estas pli junaj ol mi je nur du jaroj, neniam lernis tion.

Lerni novan mezur-sistemon estas pli facile ol lerni novan lingvon. La metra sistemo estas nekompareble pli utila, sed la brita sistemo ne nature evoluis al ĝi: iu devis elpensi ĝin kaj ekuzi ĝin.

dieter rooke
2021-05-25 9:40
Respondo al  Tobias

kondutas=kondukas

Gamliel Fiŝkin
2021-05-24 10:57

> tiu nekutima trajto de Esperanto povas eĉ forpeli “simplajn homojn”, kiuj ne alkutimiĝis al cerbostreĉoj

Laŭ mia kompreno, la esprimo «simplaj homoj» ĉi tie estas diplomatieca titolo por stultuloj. 🙂 En antaŭaj epokoj oni bezonis pli parkeri ol kompreni. Sed evoluo de teĥniko pli kaj pli postulas komprenadon.

Vadim
Vadim
2021-05-24 11:01

Oni diras, ke se vi ne laŭdas vin, do neniu laudos. Estas multaj lingvoj en tutmondo kun samaj lingvaj principoj, sed neniu el posedantoj de la lingvoj pensas fanfaroni pri tio kiel esperantistoj.

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-05-24 14:20

Antaŭ kvardeko da jaroj mi havis lernantinon, kiu estis “simpla homo”, ĉ. 60-jara fabriklaboristino, kies eduko limiĝis al kelkaj jaroj da elementa lernejo. Mi kredis ŝin senespera kazo, ĉar ŝajne neniuj klarigoj igis ŝin kompreni la plej bazajn gramatikajn aferojn. Ŝi enkapigis iom da vortoj, sed ŝi ne sciis konstrui el ili frazojn. Ŝi tamen fidele vizitis la lecionojn, ĉiujare komencante de la komenco, ĝis en la tria aŭ kvara jaro ŝi spertis revelacion. Ĉio klariĝis al ŝi kvazaŭ en unu momento kaj ŝi komencis rapide progresi. Mi bone memoras tiun momenton — en ŝtorma vintra vespero. Sole pro ĝi indis, ke mi iam instruis la lingvon.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2021-05-24 15:47
Respondo al  Osmo Buller

Gloron al la Ŝtorm-Vintr-Vesper-Finna Metodo!

korvo
korvo
2021-05-25 12:15
Respondo al  Osmo Buller

Mi ankau iomete opinias ke homoj denature estas kreemaj, sed en nefavoraj kondichoj tiu kreemo estas punata kaj fortrejnata.

Renato Corsetti
Renato Corsetti
2021-05-24 14:45

Estas facile pravigi Tatjana-n. Laŭ mia sperto de instruanto de Esperanto, ĉefe homoj, kiuj interesiĝas pri lingvoj kaj fremdaj kulturoj lernas Esperanton. Se en Romo estas iu, kiu lernas la mongolan, estas granda ebleco, ke li lernos ankaŭ Esperanton. Tion mi konstatas ankaŭ en Londono. En la lasta ĉeesta kurso antaŭ la pandemio, estis unu anglalingvano, kiu estis lerninta la afrikansan, same senutilan en Londono kiel Esperanto kaj finfine en la grupo ni eĉ trovis unu, kiu ne parolis alian lingvon krom la angla, sed li estis programisto kun aparta personeco. Se oni ne interesiĝas pri lingvoj, oni ne lernas Esperanton. Mi ne interesiĝas pri religio, kaj eĉ la plej belaj prezentoj pri religioj ne sukcesas igi min konvertiĝi al iu religio. Cetere, se Zamenhof povus partopreni la kurson de Duolingo, li konstatus, ke tio, kio estis memkomprenebla por parolantoj de la rusa, de la pola, de la germana, ktp. prezentas problemojn al parolantoj de la angla. Ne nur unu fojon en la diskutgrupoj de la lernantoj de Duolingo leviĝis la demando: “Bone, ke ĉiuj substantivoj finiĝas per -o, sed kio estas substantivo?” Kial post estas poŝto en unu okazo kaj poŝta en alia kaj eĉ enpoŝtigi ankoraŭ en alia okazo, dum en la angla ĝi estas ĉiam post. Estas frenezaj ĉi tiuj esperantistoj.

Paul Desailly
2021-05-25 5:53
Respondo al  Renato Corsetti

Renato: “Mi ne interesiĝas pri religio, kaj eĉ la plej belaj prezentoj pri religioj ne sukcesas igi min konvertiĝi al iu religio.” Kvankam mult-multaj esperantistoj taksas Homaranismon filozofio kelkaj opinias ke ghi estas religio au teisma filozofio. Kiel ajn, eble vi kunsentas kun Bahola (1817 – 1892), la fondinto de bahaismo: “Religio similas al kuracilo, tamen se ĝi plimalbonigas la malsanon, estus preferinde forlasi ĝin entute.” La agoj de Bahola igis min konvertighi de ateismo! 🙂

dieter rooke
2021-05-25 9:50
Respondo al  Paul Desailly

la bahaa religio – ne estas ateismo . Vi bv. aboni la bultenon de ATEO

Paul Desailly
2021-05-25 12:37
Respondo al  dieter rooke

En via unua frazo Dieter, kion vi celas diri per ĉi tiuj vortoj?
Memevidente (neniu dubas!) ke la bahaa kredo ne estas ateisma!
Anglalingve: ‘Elementary my dear witless’, I tell myself. 🙂

dieter rooke
2021-05-26 16:52
Respondo al  Paul Desailly

Kara Paulo , Bahola = Baha-ulah estis fondinto de religio – (vian krokodilajhon mi ne komprenas ) . Renato , la memdeklarita komunisto en revuo esperanto – devus interesighi pri religio – ghi estas intelekta ludo de s-ino Auderskaja

Neil
Neil
2021-05-24 15:12

Ŝajnas al mi ke male, homoj povas havi naturan instinkton pri la klasoj de vortoj eĉ se ili ne scias la gramatikajn fakvortojn por priskribi ilin. Ekzemple, en la angla estas la sufikso “-y” por krei adjektivon el substantivo. Mi pensas ke ĉiu denaska anglaparolanto instinkte scias kiel uzi ĝin eĉ se ili ne scias kio estas adjektivo. La problemo estas ke se oni tro uzas tiun sufikson por inventi vortojn, oni ŝajnas havi “infanecan” parolmanieron, kaj por paroli kiel vera plenkreskulo oni devas lerni la fiksitan liston de vortoj kiuj estas akcepteblaj kun tiu sufikso. La malfacilaĵo de esperanto estas mallerni tiujn limigojn de sia denaska lingvo kaj reveni al sia simpla, instinkta kaj “infaneca” parolmaniero.

Laurent Mariko
Laurent Mariko
2021-05-25 7:11
Respondo al  Neil

En la franca la problemo ne jeniĝas: se oni ne uzas la ĝustan vorton, oni tute simple riskas miskomprenon, kaj la frazo ŝajnas nefranca…

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2021-05-24 15:44

Se temas pri komencantoj: pri la facileco senpense enparkerigi mi konsentas kun la aŭtorino. Ekzemple la tabelvortoj, kiuj laŭ la iniciatinto devis tre faciligi la lernadon, laŭ mia instruista sperto ne estas uzataj logike (tio estas: oni memorfiksas kelkajn el ili, kiujn bezonas plej ofte, sed ne serĉas en la imagita tabelo la aliajn). Tamen tiuj, kiuj transsaltis la sojlon de komencanteco, kutime sukcesas agordi la lingvon por siaj bezonoj multe pli senĝene ol en la lingvoj naciaj.

Kirill Ŝvedov
2021-05-24 19:11

Eksterdube, inter eŭropaj laboristoj de la 1920-aj kaj la 1930-aj jaroj estis tre multe da kreemaj homoj, laŭ tio, kiel ili uzis la lingvon…

Ĝenerale, apero de ĉi tiu artikolo nur atestas mankon de ajnaj gravaj eventoj en Esperantujo.

dieter rooke
2021-05-25 9:55
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Chu vi imagas aperon de mesio ?
La europaj laboristoj nuntempe kolektighas en SAT= porlaborista fakorganizo kadre de UEA.

Kirill Ŝvedov
2021-05-25 11:00
Respondo al  dieter rooke

>>Chu vi imagas aperon de mesio?

Kion vi celas diri per ĉi tiuj vortoj?

dieter rooke
2021-05-25 12:26
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Char vi mem plendas pro manko de ajnaj gravaj eventoj .>Inter la jaroj 1920- 30 E-istoj plurfoje skismis inter neutrala kaj laborista movadoj – chu tion vi nomus signo de kreemo ? ( SAT fondighis antau 100 jaroj )

Kirill Ŝvedov
2021-05-25 12:44
Respondo al  dieter rooke

Kiel ĉio ĉi tio rilatas al la pridiskutata temo? Tio, kion mi volis diri en mia komento, estis, ke dum la historio de Esperanto ĝin sukcese uzis multe da homoj ne tre edukitaj kaj, verŝajne, ne tre “kreaj kaj inventemaj”. Gravis, ke estis motivitaj por tio. Miavide, priskribita en la artikolo rilato al Esperanto eblas tiam, kiam oni traktas ĝin nur kiel ludilon, ne vidante realigebaljn aplikojn por ĝi. Tiuj, kiuj bezonis Esperanton kiel ilon por praktikaj agoj, ne atentis problemon de “kreado de mondo post vorto”.

dieter rooke
2021-05-26 16:45
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Kara Kirill, la kreemo, nia historio, kaj scienco kun praktiko , sendube havas firman ligon kun nia lingvo – kaj ghenerale kun chiaj lingvoj . La estonon kreos la homaro per vorto – tial malpravas Akademiano s-ino Auderskaja .

Tauhro
Tauhro
2021-05-26 17:27

“Esperanto – ne por chiuj” estas tre stranga deklaro. Male Esperanto – por chiuj, sed bedaurinde ne chiuj uzas ghin pro diversaj kialoj.
“La justa procentajho de tiuj, kiuj volas k povas uzi E-on”?
Vershajne Tatjana tute forgesis, ke pli ol duono de homaro simple ne audis pri Esperanto. Multaj komencantoj forkuras k kabeis tute ne pro la neordinarajhoj de lingvo, sed pro oftaj neordinarajhoj (aliafoje ech stulto) de esperantistoj mem.

Kirill Ŝvedov
2021-05-29 3:10
Respondo al  Tauhro

>”Esperanto – ne por chiuj” estas tre stranga deklaro. Male Esperanto – por chiuj, sed bedaurinde ne chiuj uzas ghin pro diversaj kialoj.

Mi dirus: “Esperanto estas por tiuj, kiuj havas eblon kaj bezonon uzi ĝin”. En nunaj kondiĉoj tio estas, kiel notas Tatjana, precipe lingvemuloj kaj kreivuloj. Sed en aliaj kondiĉoj, tio povas esti homoj kun tute aliaj karakterizaĵoj. Kiel mi jam menciis ĉi tie, partoprenantojn de laborista E-korespondado en la unua duono de la 20-a jarcento Esperanto interesis ne pro siaj trajtoj de intelekta ludo (kiajn ĝi efektive havas), sed kiel ilo por antaŭenigi sociajn sanĝojn. Do ne ekzistas, miavide, ajna firma konekto inter ecoj de la lingvo kaj la sociologia bildo de tiuj, kiuj ĝin uzas.

Tauhro
Tauhro
2021-05-29 8:52
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Chu vi serioze opinias, ke komuna internacia lingvo kreinta por unuigi homaron, elpensita speciale facile lernebla destinas nur por lingvemuloj k kreimuloj?

Kirill Ŝvedov
2021-05-29 14:46
Respondo al  Tauhro

Mi nenion diris pri tio, por kiuj Esperanto “destinas”. En la supra komento mi diris nur, ke ĝin uzas tiuj, kiuj: 1) havas objektivan eblon apliki ĝin por ajna agado; 2) sentas emon uzi ĝin. En la nuntempa situacio tio estas precipe “lingvemuloj k kreimuloj”, tamen se kondiĉoj ŝanĝiĝos, tio povos esti jam homoj tute aliaj.

Ahmad Mamduhi
Ahmad Mamduhi
2021-05-28 12:32

Unue, elkoran dankon al Tatjana por tiel originala, interesa kaj diskutiga artikolo.
 
Due, jen miaj konstatoj:
 
A- La (mal)facilecon de Esperanta ellernado ĉefe difinas la instru-metodo – ĉu al infanoj, ĉu al adoleskantoj, plenkreskuloj, kaj maljunuloj. Jes, certe oni povas instrui Espernton tute kiel neregulaj kaj esceptoplenaj etnlingvoj, farante ĝian lernadon ne pli facile lernebla ol tiuj – se ne pli malfacile ol ili. Bedaŭrinde ne malmultaj faras tion!
Tamen, ankaŭ eblas instrui ĝin tute Esperantece, t.e. utiligante kaj elmontrante specifajn karakterizaĵojn de Esperanto, pli faciligante ĝian lernadon nekompareble kun tiu de la etnlingvoj.
Ekzemple, mi ĉiam (“malrekt-metode”) komencas per la Esperanta alfabeto, kaj en miaj (mem)lernolibro kaj aliaj lernigiloj, kaj dum la elementaj kaj dum la meznivelaj lecionoj, mi elstare montris/as ĉiujn vorterojn disigante ilin per punktoj: en la unuaj elementaj lecionoj eĉ la fin.aĵ.o.j.n!
Aŭ, la tebelvortojn mi instruas unue per la tuta tabelo kune, kaj eĉ montrante ties disvastigeblon (ali.es, ali.am, sam.el, …). Nur poste, mi montros diagramojn kaj tabelojn pri iliaj uz-frekvencoj.
Simile, kiam temas pri solstarivaj morfemoj, ekz-e prepozicioj, mi instruas ankaŭ pri ilia uziĝado kiel vorteroj (al.veni, pri.paroli, el.cent.o, ĉi.pri.e, …)

B- Fakte tiela instruado de Esperanto, helpas al kreemo kaj kreivo de la lernantoj (i.a. laŭ la Hipotezo de Sapir-Whorf https://eo.wikipedia.org/wiki/Hipotezo_de_Sapir-Whorf), ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj lingvoj kaj pli ĝenerale en ĉiuj terenoj por pli logikaj kaj pli efikaj rezonadoj, analizadoj, dacidadoj…

Kirill Ŝvedov
2021-05-29 2:58
Respondo al  Ahmad Mamduhi

>mi elstare montris/as ĉiujn vorterojn disigante ilin per punktoj: en la unuaj elementaj lecionoj eĉ la fin.aĵ.o.j.n!

Ĝenerale, estas ege strange, ke tute mankas lernaj tekstoj, kie limoj inter vortoelementoj estus markitaj. Tiaj ja ĉeestis ankoraŭ en la Unua libro, kaj certa kvanto da ili aperis en la fruaj jaroj de Esperanto (vd. ekzemple, la eldonon de “Kato kun botoj” de 1907). Tiaspecaj lerniloj kapablus bone helpi pri akiro de lingvosperto.

Laurent Mariko
Laurent Mariko
2021-06-05 18:56
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Prave, por komencantoj, malfacilaĵo de Esperanto estas scipovi diserigi vortojn por scikompreni ilin.
La penigaĵo forsvenas post iom da tempo, sed ĝi povas esti bremso komence.

Ahmad Mamduhi
Ahmad Mamduhi
2021-05-28 12:33

C- Mallernado de tio, kion induktis al ni (la tradicia metodo de lernado/instruado de) la etnlingvoj kaj ties karakterizaĵoj, precipe sennombraj esceptoj, kiuj ne lasas al la lernantoj alian alternativon ol papagumado, estas eble same grava kiel la lernado mem de Esperanto. Tial mi ĉiam kompar(ig)as ĉion instruatan de Esperanto kun tio en la persa kaj la angla (kiujn miaj lernantoj konas), kaj por tia mallernigado, kaj por konsciigi ilin pri ne/mallogikecoj en etnlingvoj, kaj por pli bone starigi la lernataĵojn en la mensojn de la lernantoj.

Tauhro
Tauhro
2021-05-28 16:40

Uzi la ludon por faciligi la lernadon de lingvo estas bone.
Sed uzi la lingvon por ludi estas strange. Chu ne?

Kirill Ŝvedov
2021-05-29 3:27
Respondo al  Tauhro

Mi opinias, ke ĝuste ludo kapablus fariĝi efika instrumento por vaste konigi Esperanton al la mondo. Avantaĝo de ludo ĉi tie estas en tio, ke ĝi laŭdifine estas konvencia; ja neniu demandas, kial reguloj de certa ludo estas ĝuste tiaj, sed ne aliaj. Ili estas tiaj simple pro tio, ke oni interkonsentis tiele. Kaj se aperos ludo, kiu estos interesa al multaj homoj kaj uzos Esperanton en sia mekanismo, oni ĝin ludos, ne ŝarĝante sin per teoriaj debatoj. Tio ebligos al ludantoj “gustumi” la lingvon kaj ekscii, kiel ĝi funkcias. Kaj certaj el ili konscios, ke ĉi tiu ilo taŭgas ne nur por ludo…

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Gamliel Fiŝkin
2021-05-31 2:26
Respondo al  Tauhro

Esperanto mem estas iomgrade simila al konstruludilo (ekzemple, tia kiel Lego; mi ne scias, ĉu ĝia nomo devenas el Esperanto). Foje mi ilustris similecon de Esperanto al konstruludilo (anglalingve), kaj foje respondis al esperantlingva vortludo.

Gamliel Fiŝkin
2021-06-01 9:55
Respondo al  Gamliel Fiŝkin

Mia mesaĝo ial kripliĝis.

La vorto ”Lego” devas esti kursiva.
La vortoj ”ilustris similecon de Esperanto al konstruludilo” devas ligi al https://linuxrocks.online/@gamliel/105646385939151055 .
La vortoj ”respondis al esperantlingva vortludo” devas ligi al https://miniwa.moe/notice/A3Kkg476WMTkOD0lMW .

Tauhro
Tauhro
2021-05-29 9:19

Fama Waringhien k nuna Wennergren eldonis multepaghaj dikaj lernolibroj vershajne speciale por montri, ke la lingvo estas ne por chioj.
Nia komuna kara lingvo estas facile lernebla k destinas por chiuj!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-05-29 9:55
Respondo al  Tauhro

La lingvo evidente ne estas tiom facile lernebla.

Tauhro
Tauhro
2021-05-29 10:54

Por esprimi proprajn pensojn ghi estas facila, kiam ili estas kompreneble.
Chu vi do bone komprenis min malgrau mia eraro – mi skribis ”multepagaj dikaj libroj” sen gramatike ghustaj ”N”. Chu ne?