Buller: ”Lerni Esperanton plej gravas”

La plej grava tasko de esperantistoj estas ne propagandi, sed lerni Esperanton kaj kleriĝi pri ĝi. Tion skribas la iama ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller en artikolo, kiu reaktualiĝis lige kun ĵusa diskuto pri informado en la komitato de UEA kaj en Facebook. Ni republikigas la artikolon kun permeso de la aŭtoro.

Osmo Buller. Foto: Aleks Andre CC BY-SA 4.0.

Esperantistoj estas tiom entuziasmaj pri sia lingvo, ke ili ne volas resti ĝiaj solaj posedantoj. Tial ili informas pri ĝi ankaŭ aliajn. Renato Corsetti, kiu ĉiam troigas por emfazi sian mesaĝon, lastatempe skribis en reta diskuto, ke “nia tasko estas paroli pri Esperanto al ne-esperantistoj; ĉio cetera estas nur io cetera”.

Mi pensas, ke ankaŭ ĉio cetera estas same grava. Tiel ankaŭ Renato fakte agas, kiel scias ĉiu, kiu aŭdis kanzonojn tradukitajn de li el iu itala dialekto aŭ legis liajn prilingvajn studojn. Ni esperantistoj estas strangaj homoj. Ni povas deklari nin adeptoj de finvenkismo, raŭmismo, uneskismo aŭ io alia, sed en la realo ni estas ajnistoj, en kies pensado kaj agado miksiĝas diversaj, eĉ inter si kontraŭaj ismoj.

Ni laboras pri tri grandaj kampoj: disvastigo, instruado kaj utiligo de Esperanto. Tio ne estas ordo de graveco sed nur alfabeta ordo, ĉar ne eblas elparoli la tri vortojn samtempe. Diskuti pri tio, kiu el ili estas la plej grava, ne havas sencon. Ĉiu rajtas okupiĝi pri tio, kion li aŭ ŝi sentas plej proksima al la koro, kaj ĝuste tiam li aŭ ŝi faras la plej bonan kontribuon al la pluvivo kaj disvastiĝo de Esperanto. Ĉiu havas same valoran lokon en UEA.

Tiuj, kiuj substrekas la “paroladon pri Esperanto al neesperantistoj” kiel la plej gravan taskon de UEA, pravigas sin per la Statuto, laŭ kies 3-a artikolo “disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto” estas la unua celo de UEA.

Tiu celo estas tamen multe pli vasta kaj profunda ol nur informado pri Esperanto. Verki poemojn estas uzado de Esperanto kaj povas esti pli bona kontribuo al la unua celo de la Statuto ol la plej laŭta reklamado, kiu povas doni falsan senton de memkontento pri konkreta agado sed neniun rezulton krom perdo de mono kaj energio.

En la postparolo al la Esperanta Kalevala, Vilho Setälä skribas pri la kredo de prafinnoj al la forto de la vorto. En la 19-a jarcento la filozofo J. V. Snellman instruis siajn samlandanojn, ke la sola forto de malgranda popolo troviĝas en la vorto, tio estas, en strebado por edukado kaj klero. Tial eĉ en la plej mizeraj regionoj de Finnlando oni zorgis pri lernejoj kaj bibliotekoj, kaj pagis decajn salajrojn al la instruistoj. Oni pensis, ke ĉio cetera estas io cetera, ĉar se la popolo estos bone edukita, la cetero venos de si mem. Tiel ankaŭ okazis.

44 jarojn pli frue, en 1920, la juna Setälä resumis la redaktopolitikon de la gazeto Esperanta Finnlando fine de ĝia unua aperjaro en la spirito de Kalevala kaj Snellman: “Por triumfi, la esperantista popolo devas lasi diversajn infanaĵojn kaj evolui ĝis vera kulturpopolo. Eduki la samideanaron en tiu direkto – ankaŭ ni volis partopreni en tiu grava laboro.”

Sendepende de tio, ĉu ni volas koncepti nin kiel ian metaforan popolon aŭ malpli emocie kiel komunumon aŭ movadon, nia vojo al kresko bezonas, ke ni eduku kaj klerigu nin. Eĉ la plej vervaj informistoj ne forgesas tamburi, ke mondaj literaturaĵoj estas tradukitaj en Esperanton kaj ke Esperanto posedas ankaŭ propran originalan literaturon, teatran kaj muzikan kulturon, ktp.

Pasintjare ili ripetadis, ke la lingvo havas jam 125-jaran historion, kies plena priskribo plenigus bibliotekon. Mi tamen timas, ke malmultaj el ili havas eĉ nur supraĵan konon de la Esperanta literaturo kaj eĉ ne bazajn sciojn pri la historio de la lingvo. Krome, fundamento de la Esperanto-klereco estas bona rego de la lingvo, sed ŝajnas esti regulo, ke ju pli laŭte iu reklamas ĝian facilecon kaj advokatas lingvan demokration, des pli malbona estas lia aŭ ŝia propra lingvoscio.

Esperantisto, kiu bone regas la lingvon, regule legas ĝian literaturon kaj orientiĝas pri ĝia historio, estas la plej bona reklamo por la lingvo. Kiu interesiĝas ankaŭ pri lingvopolitikaj aferoj, tiu studu ankaŭ ilin por akiri “sufiĉajn sciojn por kuraĝe kaj konvinke argumenti kontraŭ eraraj prezentoj”, kiel diras “Gvidlinioj pri informado” komence de la Jarlibro.

Serioza eksterulo – pri neseriozaj ni ne interesiĝas – iel sentas ĉe kulturita esperantisto fidindecon kaj eĉ ion allogan, dum informtrudulo tuj elvokas tedon. La unua lasas pozitivan impreson pri Esperanto, la dua nutras malnovajn antaŭjuĝojn.

Jes, informi pri Esperanto ne estas la plej grava tasko de individua esperantisto nek de UEA. La plej grava tasko estas bone lerni Esperanton en la vasta senco de kleriĝo pri ĝi. Helpi en tio estas la plej grava tasko de UEA. Ĉio cetera venos de si mem.

Osmo Buller
(La revuo Esperanto, 2013)


La republikigo en Libera Folio okazas kun permeso de la aŭtoro. Publikigo aliloke nur kun aparta permeso de la aŭtoro.


Pli pri la temo:

38 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Renato Corsetti
2021-01-24 14:22

tio, kio ne venos de si mem, por repreni unu el la lastaj frazoj de Osmo, estas novaj parolantoj de la lingvo, kaj tio estos la vera fino.

Jens Stengaard Larsen
2021-01-24 16:16
Respondo al  Renato Corsetti

Ho, la novaj parolantoj venadas. Se tiel ne ŝajnas, estas pro tio ke ili aperas en novaj landoj kaj ne ŝatas organiziĝi. UEA devus demandi sin kiel allogi (kaj eduki) la jamajn parolantojn antaŭ ol cerbumi kiel krei novajn.

Sebastiano
Sebastiano
2021-01-24 21:15
Respondo al  Renato Corsetti

Tio estas, Corsetti, simple ne vera.

Hejmano
2021-01-25 0:05
Respondo al  Renato Corsetti

Mi emus samopinii, sed fakte mia propra sperto pruvas ke vi ne pravas: mi venis al Esperanto nur ĉar mi traguglis ĝian nomon scivoleme. Mi ne vidis belegan propagandaĵon de UEA en Fejsbuko kaj lokaj esperantistoj ne lasis prospektojn en mia leterkesto.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2021-01-24 16:00

Homoj vivas en malsamaj kulturoj kaj politikaj medioj. Mi pensas ke parolanto de malgranda lingvo, kiu vivis grandan parton de sia vivo timante invado de potenca najbaro pensu sian kulturon kiel ion konstante endanĝeritan kaj pensu ke protekti kulturon kaj lingvon estas urĝa. Parolanto de granda lingvo, vivanta en mondpotenca aŭ minimume regionpotenca lando ne pensas pri tio. Usonanoj kaj angloj neniel pensu ke ĉiuj individue devu lerni gramatikon kaj legi poemojn por protekti usonan aŭ anglan kulturon. Unue, estas multaj specialistoj por fari tion, alie, angloparolantoj eĉ orgojlas pro la uzo de slangoj kaj ”evoluo” de sia lingvo per ”eraroj”, modismoj, mallongigoj. Homo perfekte parolante la angla ŝajnas malmoda kaj fremda. Homo kiu parolus kiel Ŝakespiro sur strato eble ŝajnus frenezulo. Eble tiu sento de amo al perfekta parolado de mortanta lingvo estas tipe eŭropa sento.

Jens Stengaard Larsen
2021-01-24 16:39

Ĝenerale mi tre konsentas kun ĉi tiu artikolo, sed mankas unu grava ero: la cikleco. Informado kreas homojn kiuj scias pri Esperanto, instruado kapabligas ilin uzi ĝin, kaj aplikado realigas tiun kapablon. Sed la informado temu ankaŭ pri la aplikado, kaj ĝi estu ĝisdatigata konforme al la evoluo de la aplikado! Iagrade tio okazas aŭtomate, sed povus okazi multe pli efike se UEA estus pli konscia pri la graveco de la cikleco kaj de centra kunordigado de kelkaj difinitaj agadoj en la tri kampoj.

Nia kulturo evoluas, foje ĝis 180-grada turno de la vidpunktoj. En 1950 la problemo estis ne lingva imperiismo, sed la multeco de lingvoj. Kvindek jarojn poste la Angla venkis kiel internacia komunikilo, tamen plu ekzistas Esperantistoj, ĉar iom post iom oni komencis rigardi la problemon alimaniere. La turno tamen estis sufiĉe akra por perdi multege da homoj el la veturilo, ne laste ĉar oni ne ŝatis agnoski ke oni trairas ege radikalan ŝanĝon en sia pensmaniero — tiel radikalan ke iusence temas pri konvertado al nova religio.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2021-01-24 17:20

Mi memoras la unuan renkontiĝon kun Osmo en Bjalistoko, kiam estis pritraktataj aferoj rilataj al UK 2009. Al mi, komencanta esperantisto, li lasis firman impreson de klereco kaj fidindeco, kaj mian detiaman engaĝiĝon en la movado mi dankoŝuldas ankaŭ al li. Tiam UEA prezentiĝis digna kaj subteninda; ve, kiom kadukiĝis la asocio post lia emeritiĝo.

O. Williams
O. Williams
2021-01-25 0:54

Ĉu ĝi vere kadukiĝis? Mi ne sentas tion. Mi pensas, ke ne estas ŝanĝo.

Hejmano
2021-01-25 0:00

“Por triumfi, la esperantista popolo devas lasi diversajn infanaĵojn kaj evolui ĝis vera kulturpopolo.”
Raumismo 60 jaroj antaux la rauxma manifesto!? Finnlandanoj modernas :0

PETIK jÁNOS
PETIK jÁNOS
2021-01-26 21:44
Respondo al  Hejmano

Vi do, Hejmano, plu insistas pri la fermiteco de la E-parolantaro. Kiel iĝos ĉi tiel E-o la vera IL, komunikade kunliganta homojn ankaŭ ekster niaĵ rondoj, kion sopiris ankaŭ Zamenhof?

Hejmano
2021-01-27 0:16
Respondo al  PETIK jÁNOS

Mi ne estas rauxmisto, fakte. Mi nur surpriziĝis pri tio, ke la rauxmisma idealo estas pli maljuna ol ni pensas.
Funde de mia verda koro, mi devas rekoni, ke mi estas finvenkisto. Sed mi subtenas la nunan “rauxmistan finvenkismon” de TEJO kaj UEA, ĉar ĝi estas unuiga, pli realisma kaj pli utila ol ideologieca sistemo.

Dieter Rooke
2021-01-25 11:27

Pri lakona respondo de profesoro Korsetti mi ege miras. Almenau li verku same longan respondon , kiel S-ro Buller. Krome min interesas la opinioj de la nuntempaj estraranoj el UEA – Mi tre scivolemas .

PETIK jÁNOS
PETIK jÁNOS
2021-01-26 15:23

Ĉu al s-ro Buller kaj iamaj, nunaj UEA-gvidantoj tio, ke E-o estas destinita por ebligi la internacian komunikadon NE EN PROPRAJ RONDOJ, SED EN LA REALA VIVO (PRECIPE EKSTER-MOVADA) ankoraŭ venis neniam en ilian kapon? Ĉu ili pri tio ankoraŭ ne pensis, ke oni en tiu “alia” mondo E-on taksis, taksas kaj taksos LAŬ TIES ROLO LUDITA EN TIU MONDO? Oni en E-ujo multe babilas pri la “fina venko” poe E-o, sed sen AJNA OPORTUNA PROPONO POR almenaŭ proksimiĝi al ĝi. Mi proponis tian stretegian koncepton, sed la gvidantaro de UEA ĝin ne indigis eĉ reago. En UEA regas LA MALAMIKOJ DE E-O. La fina venko (“almenaŭ” prakitke, ne oficiale) facile atingeblus, se E-ISTOJ KAJ UEA VOLUS TION. Sed ne, ili preferas fari nenion, nur vivteni siajn burokratojn Ve al E-o! Zamenhof turnadas pro kolero en sia tombo pro ili.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-01-26 16:24
Respondo al  PETIK jÁNOS

> La fina venko (“almenaŭ” prakitke, ne oficiale) facile atingeblus, se E-ISTOJ KAJ UEA VOLUS TION.

Se la praktika venko tiom facile atingeblas, bv. lumigi al ni, ke ni (kaj UEA) nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante iru la vojon celitan.

Cetere, se vi jam delonge trovis la solvon al la problemo, mi ne tute komprenas, kial vi ne disvastigis ĝin pli frue.

PETIK jÁNOS
PETIK jÁNOS
2021-01-26 17:15

Ke mi ĝin “ne disvastigis” kial? Mi ĝin disvastigas jam de jardekoj – i.a. ankaŭ al la UEA-burokratoj. Sed al la proponoj venis aŭ nenia reago, aŭ kategoria, eĉ ofenda rifuzado, orgojla edukado (de homo, e-ista jam de pli ol 40 jaroj…)- kaj “supre”, kaj “malsupre” ekz-e en HEA (Hungaria E-Asocio) kaj ankoraŭ “pli malsupre”. Mi jam -rezulte de la senĉesaj frustriĝoj – iĝis tro apatia por daŭrigi la batalon ALMENAŬ POR ke ONI INDIGU LA IDEON JE ATENTO. E-o estas buĉejo kaj tombejo de ideoj. Estas nenio mirinda pri la eterna stagnado de la aferode E-o.

Jovana
Jovana
2021-01-26 21:57
Respondo al  PETIK jÁNOS

Se “E-o estas buĉejo kaj tombejo de ideoj.” kial vi daŭre uzas ĝin?

PETIK jÁNOS
PETIK jÁNOS
2021-01-27 4:05
Respondo al  Jovana

Mi ĝin uzas tial, ĉar malgraŭ miaj multaj frustriĝoj kaj senreviĝoj la espero, ke kelka progresemo en e-jstoj tamen ekzistas. Plurajn aperaĵojn en la “movado” mi ne komprenas. Ekz-e: kiel eblas tio, ke por e-istoj pli gravas la multiĝo de E-parolantoj ol la uzebleco de la lingvo tie, kie lingvoj ordinare estas uzataj (nome en la reala vivo, pri kio zorgi devus NI MEM…). Tiu ĉi nekompreno estas des pli granda, ĉar objektive ankaŭ mia proponaĵo celas popularigi E-on – nur kun la diferenco, ke kreskigi la popularigon mi imagas per kreado de uzeblecoj en la ekstermovada vivo. Kial ne estas ĉi tio – laŭ ili – celo tute kongrua kun la baza celaro de nia movado? Ĉu e-istoj vivas ekskluzive inter e-istoj? Certe ne.

leganto
leganto
2021-01-27 0:09
Respondo al  PETIK jÁNOS

Bone, sed kiu estas tiu ideo por facile atingi la finan venkon?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-01-27 0:42
Respondo al  PETIK jÁNOS

Se mi bone komprenis, vi proponis vian ideon multloke: al la altaj sferoj (UEA kun siaj burokratoj), al malpli altaj (ekz. HEA) kaj al ankoraŭ pli malaltaj (supozeble lokaj grupoj aŭ individuoj). Ĉiuj reagis ignore, malestime kaj eĉ ofende.

La fakto, ke ĉiuj senescepte reagis simile, devus pensigi onin – eble oni tamen malpravas.

Memevidente eblas ankaŭ, ke ONI pravas kaj ĈIUJ ALIAJ malpravas: ne okazus unuafoje en la historio. Sed se estas tiel, vi havas ĉi tie perfektan tribunon por finfine disvastigi al la mondo vian ideon pri la praktika venko. Se tamen la mondo plu ignoros, malestimos kaj eĉ ofendos, tiam vi kredeble povus fine konkludi, ke la ideo eble tamen ne estas tiom majstra, aŭ ke la cetero de la esperantista homaro estas idiotoj kaj ke vi devos atendi la sekvan vivon por havi sukceson.

PETIK jÁNOS
PETIK jÁNOS
2021-01-27 4:41

Mi trudiĝas per demando respondi: ĉu vi (kaj aliaj) iam jam provis doni sinceran respondon al la baza demando: ĉu tio estas en ordo, ke mi – kaj ĉiuj e-istoj – dediĉis multan energion kaj tempon por povi ju pli bone majstri en la uzado de E-o, kaj kiam mi deziras uzadi ĝin en la ORDINARA VIVO, do ĝui la profiton de la lernado (precipe kiel turisto eksterlande), tiam ĉi tio tute NE EBLAS? Tiu ĉi malebleco malagrablas unuavice ne por mi, ĉar en aliajn landojn veturas tre malofte, (dum mi uzadas E-on aliterene), sed por la ekstera, ne-e-ista mondo, kiu pri nia lingvo ne interesiĝas ĝuste tial, ĉar ili vidas la neŭzeblecon – kaj sekve: LA MANKON DE RESPEKTO – DE E-O. Male al ĉi tio, se ni atingus, ke ju pli da homoj, laborantaj en la substrukturo de turismo scipovu almenaŭ ĝis malalta nivelo E-on, kaj tiun scipovon ili INDIKUS PER AFIŜITA AVIZO KUN LA TEKSTO “ESPERANTO UZEBLAS” AŬ SIMILE, tiam tio jam konvinkus des pli forte aliajn pri la valoro de E-o, ju pli multe da tiaj avioj li/ŝi renkontas. Do, por la plimultiĝo de E-istoj PLEDAS ANKAŬ MI, sed – ĉar zorgi pri tia uzebleco ni devus ankaŭ post la “atingo de la fina venko”, – ni tiel esence jam ATINGUS LA FINAN VENKON ANTAŬ OFICIALIGO DE E-O FARE DE PLEJ ALTAJ ORGANIZAĴOJ KOMPETENTAJ. Konsideru, ke ankaŭ la kutimo eklerni la anglan kiel IL-on disvastiĝis grandmezure rezulte de la spertoj de ĝia uzebleco en tiaj lokoj. Ĉi tion scipovus ankaŭ ni atingi, se en e-istoj troveblus alm. minimuma emo labori, oferi por tio. Ĝi en ili ĝis nun ne ekzistis.

Sebastiano
Sebastiano
2021-01-27 21:52
Respondo al  PETIK jÁNOS

Mi legis multajn vortojn, sed ankoraŭ ne komprenis, pri kio vi parolas.

Jen mi. Mi havas du horojn ĉiusemajne por finvenikigi E-on. Kion mi konkrete faru? Kaj post kiom da monatoj E-o finvenkos?

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Sebastiano
Kirill Ŝvedov
2021-01-28 22:01
Respondo al  Sebastiano

Nu, fakte tio ja estis priskribita en la komento supre:

se ni atingus, ke ju pli da homoj, laborantaj en la substrukturo de turismo scipovu almenaŭ ĝis malalta nivelo E-on, kaj tiun scipovon ili INDIKUS PER AFIŜITA AVIZO KUN LA TEKSTO “ESPERANTO UZEBLAS” AŬ SIMILE, tiam tio jam konvinkus des pli forte aliajn pri la valoro de E-o, ju pli multe da tiaj avioj li/ŝi renkontas.

Ankaŭ mi siatempe pridiskutis ĉi tiun ideon kun la aŭtoro de ĝi. Miavide, ĝi estas esence ĝusta, tamen en la proponita formo ĝi realiĝus tro malrapide kaj malefike. Tio, kion proponas mi, estas servo, simila laŭ funkcioj al socia reto — gi ebligu, ke diverslingvaj homoj, kiuj havas samajn interesojn, aferojn, hobiojn k.a., povu trovi unu la aliajn kaj establi kontaktojn inter si, uzante nur gepatran lingvon. Kiam ili konvinkiĝos, ke ili havos antaŭ si atentindajn partnerojn por interkomuniki, ili povos elekti Esperanton kiel ilon por fari tion facile.

Sebastiano
Sebastiano
2021-01-29 0:27
Respondo al  Kirill Ŝvedov

„Nu, fakte tio ja estis priskribita en la komento supre“ – Kion mi konkrete faru? Kaj post kiom da monatoj E-o finvenkos?

Mi ne trovis respondon al miaj du demandoj en la komento supre, nek en tiu de s-ro Petik nek en la via. Mi trovis nebulajn revojn.

Kirill Ŝvedov
2021-01-29 3:18
Respondo al  Sebastiano

Kion mi konkrete faru?

Evidente, varbu homojn en turisma industrio, kiuj laboras kun alilandaj gastoj, por ke ili ekposedu Esperanton “almenaŭ ĝis malalta nivelo” kaj havu sur brusto ŝildetojn “kun la teksto “ESPERANTO UZEBLAS’ aŭ simile”. Post kiom da monatoj Esperanto finvenkos kaj ĉu ĝi entute kapablas venki tiumaniere, mi ne povas diri. Interese, tamen, ke en la 1930-aj jaroj io simila estis certagrade realigita en Francio: policejoj sur Lazura Marbordo havis ŝildojn en Esperanto.

Sebastiano
Sebastiano
2021-01-31 11:06
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Dankon por via respondo! Strange, ke s-ro Petik ne respondas.

Varbu homojn en turisma industrio – tio ne estas konkreta.

Sed kiel ajn, la demando ja restas. Kial la sukceso de varbado inter „homoj en turisma industrio, kiuj laboras kun alilandaj gastoj“ estu pli granda ol inter la ĝenerala popolo? Ni do eble sukcesos esperantigi 0,1 centonojn de la „homoj en turisma industrio“. Mi ne komprenas, kiel tio signife alproksimigas la finan venkon.

Mike Jones
Mike Jones
2021-03-08 18:09
Respondo al  Sebastiano

Konkrete, vi povus akcepti la proponon traduki al via gepatra lingvo la Esperanto-tradukojn de la eroj de la ejo ‘Epsilon-Teorio’, kaj poste afiŝi ilin, kompreneble. Tiu ejo, fare de ne-Esperantistoj, pritraktas monajn kaj investajn aferojn de Usono. Jen estas la ligilo al la loko de la Esperanto-tradukoj:https://ekonomiabultenopriusono.com/

Iu Ulo
Iu Ulo
2021-01-26 17:11
Respondo al  PETIK jÁNOS

Kion aŭ kiun Zamenhof turnadas en sia tombo?

PETIK jÁNOS
PETIK jÁNOS
2021-01-26 17:58
Respondo al  Iu Ulo

Bv. pardoni min pro la eraro esti forlasinta la pronomon “sin”. La frazo do aspektas jene. “Zamanhof turnadas sin pro kolero en sia tombo.”

Jovana
Jovana
2021-01-26 21:54
Respondo al  PETIK jÁNOS

Ĉu la burokratoj, al kiuj vi aludas en la fino de via komento, estas tiuj, kiuj vendas viajn eldonaĵojn?

PETIK jÁNOS
PETIK jÁNOS
2021-01-27 9:20
Respondo al  Jovana

Burokratoj, mi miras devi klarigi tiel elementan aferon, sidadas ne en vendejoj, sed en organizaĵoj, kia estas ankaŭ la UEA-centro en Roterdam. E-o sen ili veŝajne estus jam atinginta pli da sukcesoj. La finan venkon por E-o rezultigos la agado ne de tiuj pagitaj burokratoj, sed la e-istaro, se ili kapablos liberiĝi de tiuj hirudoj, kiuj kreadas tiajn “laborplanojn”, per kiuj la stagnado de nia afero sukcese bremseblas. Sed la e-istoj ŝajnas malkapablaj kaj malemaj al tio. Sed ĉi tio klarigeblas jam per la ideismo, reganta ankaŭ en okcidentaj filozofioj.

PETIK jÁNOS
PETIK jÁNOS
2021-01-27 9:24
Respondo al  PETIK jÁNOS

Mi devas korekti la antaŭlastan frazon jene “…per kiuj la progreso de nia afero sukcese bremseblas…”

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de PETIK jÁNOS
Dieter Rooke
2021-01-27 13:14
Respondo al  PETIK jÁNOS

Kara k-do Petik, Via argumentado tute ne konvinkas min .Lau mia scio vi mem instruas la anglan lingvon- kaj ne Esperanton .

dealencastrus
dealencastrus
2021-02-08 0:17

Sufiĉas partopreni ajnan virtualan renkontiĝon anoncitan je Eventaservo por konstati la mizeran lingvan kaj kulturan nivelon de la partoprenantoj. Pluraj el ili konsideras sin verkistoj aŭ havas geniajn ideojn pri la disvastigo de Esperanto. Estas deprime vidi tion… Osmo estas klera kaj kompetenta homo kiu profunde konas Esperantion. Post lia pensiiĝo, UEA degeneras iom post iom, sed tio certe ŝuldiĝas ankaŭ al aliaj faktoroj.

O. Williams
O. Williams
2021-02-08 0:49
Respondo al  dealencastrus

Cui honorem honorem, sed ĉu diversaj homoj post Lapenna, ne pensis same: “UEA degeneris”. Ĉu ne temas pri subjektiveco kaj iom da nostalgio? Ĉu vi povus esti iom pli konkreta?

dealencastrus
dealencastrus
2021-02-22 15:56
Respondo al  O. Williams

Vi certe pravas: sento pri “degenero” povas esti tre relativa. Mi intense partoprenis la movadon de 1992 ĝis 2000. Kaj komence de la 1990-aj jaroj mi ofte legis la revuon “Esperanto” (redaktitan de István Ertl) kaj ankaŭ la revuon “Kontakto” (redaktitan de Francisco Veuthey). La nuna kvalito de ambaŭ revuoj certe spegulas la staton de la movado…

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-02-23 12:13
Respondo al  dealencastrus

Via respondo fakte daŭre ne estas aparte konkreta. Ĉu vi povas nomi kio specife en la nuna kvalito de “Esperanto” kaj en la nuna kvalito de “Kontakto” malbonas laŭ vi?
Mi ne demandas celante montri, ke vi malpravas (mi ja havas ankaŭ proprajn rimarkojn pri la revuoj kaj kiel esperantisto ekde 2003 mi bedaŭrinde ne memoras, ke “Esperanto” iam ajn estu leginda revuo), sed celante ke la kritiko estu konstrua kaj utila. Tiel, ke koncernaj redaktoroj povu informiĝi pri specifaj aferoj, kiujn ili povus plibonigi.

Jovana
Jovana
2021-02-23 14:28
Respondo al  Łukasz Żebrowski

La revuo “Esperanto” de UEA difinas sin “Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio”. Tio ĝi NE estas. En “oficiala organo” ne nur la estraro kaj la redaktoroj (kaj iliaj samopiniantoj) esprimu siajn opiniojn, sed ankaŭ aliaj membroj de la organizaĵo. Revuo kiu ne permesas al siaj legantoj libere (sed, ja, respekte) esprimi siajn opiniojn (eĉ tiujn, kiujn oni ne ŝatas), ne estas “organo” de organizaĵo, sed informilo de la estraro kaj ĝiaj subtenantoj. “Esperanto” de UEA perdis multon el siaj valoro kaj fidindo, kiam ĝi ĉesis aperigi leterojn/reagojn de legantoj.
Pri la lingva nivelo de la revuo “Esperanto” de UEA ne necesas plu paroli. Ĝi sinkis kune kun la enhava nivelo.

Roland Schnell
2021-02-23 15:49
Respondo al  Jovana

En la 1970aj jaroj, kiam mi malkovris Esperanton kaj kiam regis Lapenna, la “revuo” estis nelegebla kaj faris ekzaktion tion, kion Jovanna priskribas. Mi havas la impreson, ke post diversaj redaktantoj nun estas iomete pli libera.