Ĉu Esperanto degeneras?

Neniam antaŭe en la monda historio eblis legi tiom da fuŝaj tekstoj en Esperanto. Ĉu degeneris la ĝenerala lingvonivelo de esperantistoj, ĉu aperis pli da eternaj komencantoj, aŭ ĉu simple la reto videbligis ion, kio antaŭe estis kaŝita?

Fuŝa karikaturo: radaro.org. Originalo: Bizarro.com. Konsternita Zamenhof desegnita de Rachel Singh.

Iam novbakitaj esperantistoj ekverkis poemojn kaj reformproponojn. Nun ili kreas proprajn retejojn – kaj reformproponojn. Sed de ĉiam spertuloj plendas pri la eternaj komencantoj.

Tamen, neniam antaŭe estis same facile disvastigi lingvajn fuŝaĵojn mondskale. Ili saltas en la okulojn el plej diversaj retejoj, kaj facile estiĝas la impreso, ke Esperanto en la reta epoko rapide degeneras.

Sed ĉu vere estas tiel? Dependas de tio, al kiu oni demandas – kaj kion oni celas per “degenero”.

– Sendube la pli spertaj esperantistoj komencis plendi jam en 1905, ke la lingvo degeneras. Ĉiam estis pli aŭ malpli bonaj parolantoj, homoj kiuj pli aŭ malpli bone konis kaj aplikis la gramatikon, homoj kiuj atente kontrolis vortojn en la vortaro, kaj aliaj kiuj senzorge aldonis o-finaĵon al iu ajn latinida radiko, opinias akademiano Anna Löwenstein.

Anna Löwenstein.

Tamen la retaj kursoj kun sia luda instrumaniero laŭ ŝi kaŭzas, ke komencantoj nuntempe tro ofte tute ne studas la gramatikon de Esperanto.

– En la pasinteco komencantoj nepre devis sekvi lernolibron, legi la gramatikajn klarigojn, fari la ekzercojn kaj tiel plu, sed nun eksterordinara nombro da homoj eklernas Esperanton sen la neceso entute informiĝi pri la gramatiko. En la forumoj por lernantoj aperas tute bazaj demandoj pri la subita apero de finaĵo -n ĉe jam lernita vorto. Eble la ekapero de miloj da gramatike nekonsciaj esperantistoj ne estas novaĵo. De ĉiam ekzistas la eternaj komencantoj; eble tamen la diferenco nuntempe troviĝas en ilia kvanto.

Marc van Oostendorp.

Laŭ Marc van Oostendorp, konata nederlanda lingvisto, la eternaj komencantoj ĉiam ekzistis, sed male ol antaŭe, ili nun facile povas surscenejiĝi en la reto.

– La degenero kompreneble ankaŭ estas kromefiko de la enfluo de novaj parolantoj, kiuj scivolemas nur pri la lingvo. Antaǔ kelkaj jardekoj oni ne povis lerni la gramatikon sen ankaǔ almaenaǔ iom de la lingva ideologio, inkluzive ”la netuŝeblecon de la Fundamento”. Tio fortimigis homojn, kaj do eble malrapidigis la kreskadon de la parolantaro.

– Neniu scias, kion la alfluo de novaj parolantoj signifas sociologie por lingvo sen naciaj aǔ etnaj radikoj kiel Esperanto. Mi supozas, ke ĝi finfine ne damaĝas la lingvon. Meze de ĉi tiu granda grupo de fuŝistoj ĉiam troviĝos kerno de homoj, kiuj serioze uzas la ‘klasikan lingvaĵon’. Kaj iuj novuloj ĉiam volos aliĝi al ĉi tiu kerno.

Marcos Cramer

Akademiano Marcos Cramer atentigas, ke ĉiam ekzistis diversaj niveloj de lingva sperteco en Esperantujo. Li ne kredas, ke dum la pasintaj jardekoj okazis signifaj ŝanĝoj en la proporcioj de diversnivelaj lingvouzantoj. Sed ja kreskis la proporcio de lingvaj eraroj en la skribaj tekstoj, ĉar oni multe pli uzas la lingvon skribe en diversaj retaj forumoj, li diras.

– Sed pro la ŝanĝiĝinta kulturo de skriba lingvouzo, estus maljuste kompari la nuntempan skriban lingvouzon kun la skriba lingvouzo de la antaŭreta epoko. Fakte temas pri spontana lingvouzo komparebla al la parola lingvouzo, kaj sekve la pli justa komparo estas tiu kun la parola lingvouzo de la antaŭreta epoko. Kaj en la parola lingvouzo oni ĉiam renkontis similajn nivelojn de erara lingvouzo, kiajn oni nun trovas en la spontana skriba lingvouzo en la reto.

Jouko Lindstedt

Akademiano Jouko Lindstedt ne konas studojn, kiuj komparus similajn Esperantajn tekstojn de diversaj jardekoj laŭ la lingva kvalito, sed li ne supozas ke okazis ia ĝenerala falo de la lingva nivelo.

Li ja konsentas, ke en la reto eblas vidi multajn tekstojn kun eraroj.

– Tio memorigas al ni, ke Esperanto ne estas tiel facila lingvo, kiel oni ofte diras propagandece. (Vidu ankaŭ mian iaman blogaĵon.) Sed grandparte temas pri tio, ke komencantoj, kiuj iam skribis nur privatajn paperajn leterojn al siaj korespond-amikoj, nun skribas publike videblajn tekstojn en la reto.

– Se mi devus nomi unu lokon, kie la malbona kvalito de la lingvaĵo min ĝenas, estus Vikipedio. Tie la lingva kvalito de la artikoloj tre varias. Krome, la elpensado de novaj terminoj – kiuj ofte aperas kiel kapvortoj – ne baziĝas sur unuecaj principoj, sen paroli pri sistema terminologia laboro.

Goro Christoph Kimura

Ankaŭ Goro Christoph Kimura, japana lingvisto, memorigas, ke reformproponoj kaj mizera lingvaĵo en si mem ne estas novaĵoj, eĉ se nun ĉiu ajn povas libere disvastigi siajn skribaĵojn al la tuta mondo.

– Mi ne povas juĝi ĉu temas pri degenero, sed certe konstateblas ŝanĝo. Lasttempe mi fojfoje cerbumas, ĉu ankoraŭ taŭgas la priskribo “movado” aŭ “komunumo” pri tiuj novaj retaj uzantoj. La klasika duisma koncepto de “movado” kaj “komunumo” eble ne plu validas por la nova generacio. Ĝia homa reto en interreto ŝajne almenaŭ parte havas trajtojn nek de movado nek de komunumo.

Sendepende de tio, ĉu efektive okazis degenero, io ja ŝanĝiĝis en la reta epoko, laŭ li.

– En tiu senco mi emas pensi, ke povas esti tempo por trovi novan priskribon pri esperantujo kiel socia fenomeno.


Pluraj el la spertuloj, al kiuj ni sendis demandon pri la eventuala degenero de Esperanto, respondis tre amplekse. Por interesiĝantoj ni publikigas la kompletajn respondojn.

50 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
dieter rooke
2020-12-20 10:37
Komento pri enhavo de la afiŝo Sed ĉu vere estas tiel?" Legi pli »

ni ghoju pro la multnombraj komencantoj

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2020-12-20 12:34

Kiom aĝas Esperanto, tiom daŭras ĉi tia veado. Ĉiuj menciitaj lamentaĵoj de 130 jaroj aperas en diskutoj kaj gazetoj esperantistaj, nenio nova.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-12-20 15:45

Se Esperanto aĝus kelkajn jarmilojn, sendube plendojn pri degenero de lingvo kaj pri krizo de la movado, ni legus en la plej malnovaj trovitaj argilaj tabuloj en Esperanto.

korvo
korvo
2020-12-20 12:57

Jes la lingvo degeneras. Ordinare en artikolo de Libera Folio oni apenaŭ trovas erarajn vortojn, sed jen 😉
antaǔ ankaǔ almaenaǔ 

Ŝandor Hideg
Ŝandor Hideg
2020-12-20 13:19

Jam ankaŭ ekde la fruaj tempoj abundis lingve eraraj surpaperaj eldonaĵoj, memeldonitaj libroj kies aŭtoroj estis memfidaj ne peti lingvan kontrolon aŭ ne havis kontakton kun fidindaj kontrolantoj. 
Tiuj lingve fuŝaj eldonaĵoj ankaŭ damaĝis multe al komencantoj, kiuj vidis la eraran uzon serioza, ĉar oni ja legis ĝin en presita formo. Iam homoj kredis, se io estas presita certe estas kontrolita.

Kvantumo
Kvantumo
2020-12-20 13:46

Dankon pri la artikolo. Ĝi estas tre interesa.

Ĉi tiuj fuŝistoj pri kiuj vi parolis memorigis min pri mi mem.
Fakte, kiam mi komencis uzi Esperanton tiam miaj eraroj estis kompreneble multaj. Tamen mi skribis multe en interreto. Do mi aktive partoprenis la pliigadon de la eraroj.
Eĉ nuntempe, post multaj jaroj da uzado de tiu ĉi belega lingvo, aperas okazoj kiam mi ne certas pri kiel esprimi koncepton.

Ĉiukaze, mia pasio por Esperanto ĉiam estis granda. Tial oni povas aserti, ke la eraroj, kiujn mi senvole disvastigis interrete, aperis pro pasio por Esperanto.
Laŭ mi tio estas grava parto de la ekvacio pri komprenado de la esperantistoj.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kvantumo
Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2020-12-20 16:04
Respondo al  Kvantumo

Kiam mi komencis, ne estis interreto, sekve mi devis atendi jarojn por kontaktigi kun homoj, kiuj indikis miajn erarojn. Mi ĉiam loĝis tre internan parton de Sudameriko, tro fore grandajn urbojn, kaj dum 20 jaroj mi kontaktigis kun esperantistoj nur per leteroj, kiujn mi devis atendi 40 tagojn, aŭ kiam mi vojaĝis al grandaj urboj ĉiujn du jarojn. Mi pasis foje 5 jarojn sen kontakto kun esperantistoj. Mi nuntempe povas uzi esperanton ĉiutage kaj mia lingvonivelo tre multe plibonigis.

Jorge
Jorge
2020-12-20 15:09
Komento pri enhavo de la afiŝo Sed ĉu vere estas tiel?" Legi pli »

Mi ne konas la probleon sufiĉe por havi opinion pri ĝi.

James Bridge
James Bridge
2020-12-20 15:15

Oni volas ke ĉiu en la mondo parolu Esperanton, sed ĉu ni ne memoras kiom da homoj misparolas la propran lingvon eĉ kun la helpo de 18 jaroj da studo en publika lernejo kaj ankaŭ konstanta ĉeesto de la lingvo pere de radio, televido, interreto, kaj fine ĉiutaga babilado kun aliaj parolantoj de naskiĝo?

Mi aŭdacas proponi ke la problemo ne estas la komencantoj, sed la supozoj de la movadestroj.

Niko
Niko
2020-12-20 21:06
Respondo al  James Bridge

Neniu misparolas la propran lingvon.

James Bridge
James Bridge
2020-12-20 20:35
Respondo al  Niko

Evidente vi neniam loĝis en Usono

Niko
Niko
2020-12-20 23:37
Respondo al  James Bridge

Mi naskiĝis en Usono, loĝis tie tridek jarojn, kaj doktoriĝis pri lingvistiko tie. Kaj mi denove asertas, ke neniu misparolas la propran lingvon. Ne ekzistas bonaj kaj malbonaj variaĵoj de lingvoj. Ekzistas naciaj normoj, sed homoj, kiuj ne parolas la norman formon de lingvo ne misparolas. Ankaŭ iliaj lingvoformoj havas propran gramatikon. Estas nur historia hazardo, ke unu formo de lingvo fariĝas prestiĝa, kaj alia formo malprestiĝa. Vi eble parolas laŭ la normo prestiĝa en Usono, sed tio ne pravigas vian emon kondamni la parolmanieron de viaj samlandanoj. La norma formo de nacia lingvo estas tiu parolata de la riĉuloj kaj potenculoj en la metropoloj, kaj via lingva sinteno apenaŭ kaŝas ĝeneralan elitismon, ne nur lingvan.

Mi eĉ ne malkonsentas kun vi pri la kerno de via unua komento. Verŝajne ĉiam estos homoj, kiuj neperfekte lernos Esperanton, kaj ni eble ne tro bedaŭru tion. Sed la kialo ne rilatas al la lingva nivelo de homoj en la denaska lingvo; ĝi rilatas al la fakto, ke estas malfacile por multaj plenkreskuloj perfekte ellerni duan lingvon, kaj Esperanto ne estas escepto al tiu regulo, eĉ se ĝi estas pli facila ol la neartefaritaj lingvoj.

James Bridge
James Bridge
2020-12-21 0:53
Respondo al  Niko

Jes.

Ni konsentas: “Sed la kialo ne rilatas al la lingva nivelo de homoj en la denaska lingvo; ĝi rilatas al la fakto, ke estas malfacile por multaj plenkreskuloj perfekte ellerni duan lingvon,”

Mi tute ne scias de kie vi prenis la restaĵon.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de James Bridge
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-12-22 19:15
Respondo al  Niko

Ĉu vi do opinias, ke laŭdefine neniu povas paroli malbone sian lingvon, kaj ke simple temas pri amaso da diversaj “ideolektoj”?

Aŭ ĉu vi simple defendas diversajn dialektojn?

Niko
Niko
2020-12-22 19:39
Respondo al  Yves Bellefeuille

Efektive jes, mi opinias, ke neniu povas malbone paroli sian lingvon, ĉar ĉies “lingvo” estas ties idiolekto, laŭdifine. En socia senco, “lingvo” aŭ “dialekto” estas simple aro de pli-malpli similaj idiolektoj. Ekzistas neniu scienca kialo taksi unu idiolekton pli bona ol alia.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-12-22 21:50
Respondo al  Niko

Do se vi diras “Mi manĝas pomon”, tio estas via ideolekto, kaj se mi diras “Mi manĝas pomo”, tio estas mia ideolekto, kaj ne estas eraro.

Tio eble estas utila defino por lingvistoj, sed ne por instruistoj kaj recenzantoj. Ĉiu faru kiel li volas, kaj neniam estos eraro.

Niko
Niko
2020-12-22 22:53
Respondo al  Yves Bellefeuille

Iuj idiolektoj/dialektoj estas prestiĝaj, aliaj malprestiĝaj. Instruistoj kaj recenzantoj celas subteni la prestiĝajn. La kialoj estas diversaj: utileco de unueco en fakliteraturo, nacia/genta ŝovinismo, persona gusto, ktp. Oni rajtas debati la meritojn de la diversaj motivoj. Kiam temas pri instruado de dua lingvo, mi konsentas, ke estas utile paroli pri “ĝusta” kaj “malĝusta” lingvouzo. Sed ni memoru, ke la demando pri kial iuj idiolektoj/dialektoj estas prestiĝaj kaj aliaj malprestiĝaj estas socia afero, kaj ne rilatas al lingvoj mem. Kiam prafrancoj ekdiris latine “Mi manĝas pomo” anstataŭ “Mi manĝas pomon”, tio estis “eraro” laŭ la latina normo, sed nun la franca estas lingvo de potenca naciŝtato kaj ĝi havas proprajn normojn. Tio estas socipolitika demando, ne lingva.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-12-22 23:49
Respondo al  Niko

Tamen la artikolo kaj la posta diskuto ne estis pri prestiĝo kaj malprestiĝo de dialektoj, aŭ “ĝusteco” en lingvistika senco, sed ja pri aferoj pri kiuj oni povas paroli pri “ĝusta” kaj “malĝusta” lingvouzo.

La ekzemplo de Anna estas:”En la forumoj por lernantoj aperas tute bazaj demandoj pri la subita apero de finaĵo -n ĉe jam lernita vorto.”

Mi komprenas, ke iuj volas aserti ke “I be eating” estas ĝusta en iu dialekto. Mi ne konsentas, sed mi ankaŭ ne estas lingvisto. Sed certe abundas eraroj laŭ la kutima difino, kiel “it’s” anstataŭ “its” kaj “their” anstataŭ “there”, kiel diris James Bridge.

Niko
Niko
2020-12-23 0:32
Respondo al  Yves Bellefeuille

Nu, mi konsentas, ke multaj komencantoj (eternaj kaj neeternaj) eraras en Esperanto, foje tre grave. Ĉi-kaze temas ne pri idiolekta variado, sed pri malsukcesa lernado de dua lingvo.

“I be eating” ja estas ĝusta en iuj dialektoj de la angla. Se vi povas legi la anglan, vidu tiun ĉi artikolon pri tiu fenomeno ĉe la Projekto pri Gramatika Diverseco de Yale (Yale Grammatical Diversity Project). En AAVE (angla nomo por lingvo de afrikdevenaj usonanoj), tiu helpverbo be esprimas specialan aspekton, indikante kutimecon/oftecon/ripetadon de agado. Kial tiu gramatika sistemo ne estas la normo en Usono? Ĉar regantaj blankuloj decidas pri la lingvaj normoj.

Pri “it’s”/”its” kaj “their”/”there”: En sia unua komento, James Bridge diris, ke homoj “misparolas”, ne ke ili malfacile lernas la arbitrajn regulojn de literumado kaj interpunkcio de la angla. Estas neniu diferenco inter “its” kaj “it’s” en la parolado, nur en la skribado, do tiaj aferoj neniel rilatas al la demando pri “misparolado”.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Niko
Hoss Firooznia
Hoss Firooznia
2020-12-26 6:43
Respondo al  Niko

Indas memori, ke la vorto ”misparolo” ne ĉiam estas subtakso de nenormaj dialektoj. Foje ĝi simple priskribas mankon de tia lingva kompetenteco, kian oni akiras nur per pena studado.

Laŭ mia interpreto de lia komento, James neniel mallaŭdis dialektojn; li nur rimarkis aferon evidentan kaj ne disputindan: por multaj homoj, regi eĉ la gepatran lingvon estas malfacile. Aŭ, kiel LLZ mem diris en la Unua libro, “tre malofte iu el ni posedas perfekte eĉ sian patran lingvon”. Do ni ne surpriziĝu kiam oni eraras en dua lingvo multe malpli ofte parolata ol la gepatra – eĉ se tiu lingvo estas relative ”facila”.

Niko
Niko
2020-12-26 16:13
Respondo al  Hoss Firooznia

Se ni interpretas “mis-” laŭ ĝia difino en PIV, la vorto “misparolo” ja indikas subtakson de nenormaj variaĵoj. Se oni diras, ke “ago estas nekonvene, erare aŭ malĝuste farata”, aŭ ke “eco aŭ aĵo ne prezentas la esperatajn pozitivajn kriteriojn”, tio ja estas negativa prijuĝo.

Vi povas diri, ke la afero estas “evidenta kaj ne disputinda”, sed pli-malpli ĉiuj profesiaj lingvistoj ja konsideras tion tute erara, pro la kialoj kiujn mi priskribis ĉi-supre, interalie. Zamenhof vivis en epoko, kiam la lingvistoj ankoraŭ havis tiajn malmodernajn ideojn, kaj laŭ la moderna lingvistiko li simple malpravis. (Li tamen kompreneble pravis, ke estas tre malfacile lerni novan lingvon kiel plenkreskulo.)

Hoss Firooznia
Hoss Firooznia
2020-12-26 21:38
Respondo al  Niko

Laŭ PIV, “misparolo” estas simple “Nekonscia eraro en la parolo”, do ĝi ne nepre rilatas al dialektoj. Kaj se ni supozas (tute pravigeble) ke dialektoj ne estas eraraj en si mem, do “misparolo” eĉ ne povas rilati al dialektoj.

Pri la vidpunkto de “pli-malpli ĉiuj profesiaj lingvistoj”: nu, efektive eĉ ortodokse priskribismaj lingvistoj malkonsentas kun vi. Priskribismo ne signifas, ke ĉio dirita en la gepatra lingvo estas laŭdifine senerara. Se vi vere opinias tiel, via kompreno de priskribismo estas absurda parodio de la realo.

Parolantoj ja eraras en siaj gepatraj lingvoj. Ofte. Kaj, kiel prave asertis LLZ, ilia posedo de tiu lingvo – ekzemple la leksikono kaj ties diversaj signifonuancoj – neniam estas perfekta, nek povas esti.

Daun \"Milda\" Jeong
Daun \"Milda\" Jeong
2020-12-20 15:35
Komento pri enhavo de la afiŝo Sed ĉu vere estas tiel?" Legi pli »

Esperanto, kiel aliaj artefaritaj lingvoj, estas malforta je efektiva komunikado, kontraŭ la angla en IT-tekniko, la germana en filozofio, la japana en otakado ktp. Tio bedaŭre kaŭzas “degeneron” de Esperanto.

Roland Schnell
2020-12-23 14:02

Strange! Ĉu oni ne konstante substrekas en la propagando, ke Esperanto estas “forta” precipe pro la trajtoj de artefarita lingvo? Estas logika, facile lernebla sen la cindroj de la “naturaj” lingvoj.. Eble la pli ol centjara fanfaronado ne funkciis. Kelkaj nun traktas la fiaskon de varbado kiel degeneron de la lingvo. La lingvo restis pli aŭ malpli la sama. Oni povas facile kompreni la plej fruajn tekstojn.Estas aliaj uzantoj kun aliaj celoj.

Kirill Ŝvedov
2020-12-23 18:50
Respondo al  Roland Schnell

“Fiasko de varbado” — t.e., ke la nombro da Esperanto-uzantoj ne kreskas en granda temposkalo (vd., ekzemple, la statistikon de UKoj) — okazas pro tio, ke la lingvo troviĝas en “fermita cirklo”: amasa interso al ĝi povas aperi nur kiam ĝin uzos sufiĉe multe da homoj (Zamenhof en la Unua libro nomis nombron je 10 milionoj), kaj tiaj povas aperi, nur se jam ekzistos amasa intereso al ĝi. La tradicia sistemo de varbado kapablas subteni la jam ekzistantan kvanton da E-parolantoj, sed ĝi ne povas serioze pligrandigi ĝin, kaj la Esperanta komunumo, ŝajne, jam delonge atingis pli-mapli stabilan staton.

Por eliri el ĉi tiu cirklo necesas solvi problemon, pri kiu Zamenhof ankaŭ skribis jam en la Unua libro kaj kiun mi jam menciis ĉi-reteje — necesas, ke homoj, al kiuj oni proponos Esperanton kiel ilon por ilia agado, havu certecon, ke ĝi estos por ili utila, sendepende de ĝia stato en la mondo.

Aleksandro
Aleksandro
2020-12-21 1:03
Komento pri enhavo de la afiŝo Sed ĉu vere estas tiel?" Legi pli »

Komence aperis tro da “liberaj versoj”, kaj nun estas tro da “liberaj posedantoj”.

“Mi estas kreema, mi tiel vidas la lingvon”.

Lee Miller
Lee Miller
2020-12-21 1:13

Aspektas al mi, ke ekzistas nuntempe du malsamaj tendencoj rilate al Esperanto. Nu, minimume du.

Estas homoj, kiuj iel konscias pri Esperanto kiel “Internacia Lingvo”, havas intereson, kaj emas lerni ĝin. Homoj kiuj konscias pri komunikado, lingvo-komunumoj, interkulturaj kaj interlingvaj kontaktoj, ktp.

Kaj estas homoj, kiuj renkontas la ideon “Esperanto” Interrete, vidas en ĝi ludilon, lingvo-projekton, logiko-problemon, ktp. Tiuj homoj ĝenerale nenion scias pri la estiĝo, historio, aŭ lingvokomunumo de Esperanto, kaj efektive fajfas pri tiaj aferoj.

Laŭ mi, okazis aparte grava paŝo (mi emas diri “mispaŝon”) kiam la kurs-kreantoj de novaj lern-programoj, kiel ekzemple Duolingo, intence elektis prezenti Esperanton kiel “mojosan alian lingvon”, sen ia ajn informado pri la historia kaj filozofia kunteksto de la lingvo.

En la epoko de lernolibroj kaj poŝta komunikado, certe estis malpli facile lerni la lingvon, trovi materialojn, ktp. Sed tamen, ĉiu lernolibro enhavis ian enkondukan parton kiu klarigis la kialon por internacia lingvo, kaj aparte emfazis la kialojn lerni Esperanton.

La nova Duolingo-generacio eble rekonas la nomon “Zamenhof”, sed ne ĝenerale povas multon diri pri la homo. Ili eble aŭdis la vorton “Fundamento”, sed ne scias kio ĝi estas, kio estas en ĝi, aŭ kiel ĝi efikas. Ili scias nenion pri Baghy, Kalocsay, Auld, Engholm, Boulton . . . ĉar ili ne kutime emas legi librojn, kaj ĉar estas pli kaj pli malfacile trovi librojn en Esperanto.

Mi nek plendas, nek rezistas. Nur provas iom priskribi. Sed la disiĝo inter la “lingvolernemuloj” kaj la “lingvoludemuloj” estas tre forta fenomeno.

Enrique
2020-12-21 4:04
Respondo al  Lee Miller

Estas multe pli facile trovi senpagajn esperantajn librojn en la reto, ol librojn en iu ajn alia lingvo. http://esperantofre.com/edu/librojh.htm

Enrique
2020-12-21 3:07
Respondo al  Enrique

Mi bedaŭras mi metis la adreson de la hispana retpaĝo. Ĉi tie estas angla kaj esperanta.http://esperantofre.com/edu/libroja.htm . . . anglahttp://esperantofre.com/edu/libroje.htm . . . esperanta

Kirill Ŝvedov
2020-12-21 19:09
Respondo al  Enrique

Bedaŭrinde, tio ne veras. Mi ripetis jam multe da fojoj, ke unu el la plej gravaj problemoj de la Esperanta interreto estas ĝia malbona kunligiteco, rezulte de kiu oni tre malfacile povas trovi ion vere atentindan en ĝi.

Koncerne la priskribatan situacion mi opinias, ke ĝi devenas grandparte ne pro tio, ke homoj, lernintaj la lingvon per Duolingo aŭ aliaj retaj kursoj, volas nur “komuniki kaj distriĝi”, sed pro tio, ke ili ne vidas aliajn eblojn por uzi ĝin. Kaj tio jam estas en areo de respondeco de la “tradiciaj” Esperanto-organizoj. Mi renkontas de temp’ al tempo en Reddit aŭ Telegram demandon: “Mi estas komencanto. Kie mi povas trovi ion interesan por legi?” Do, komencantoj volas legi, ili volas uzi la lingvon plenskale kaj, sekve, plibonigi sian kapablon uzi ĝin — ja plej bona trejnado de lingvoposedo estas legado de bonkvalita literaturo. Kial do ni ne zorgas pri kontentigi bezonojn de novaj samlingvanoj kaj poste miras lingvonivelon de ili?

robbkvasnak
robbkvasnak
2020-12-21 3:46
Komento pri enhavo de la afiŝo Sed ĉu vere estas tiel?" Legi pli »

Esperanto estas dua lingvo por (preskaŭ) ni ĉiuj. Kelkaj inter ni atentas la uzmanieron de aliaj Esperanto-parolantoj. Same okazas kun multaj personoj en aliaj lingvoj. Ekzemple la angla en la reto estas multe pli malbona ol la tekstoj en Esperanto. Krom tio, multaj homoj kiuj uzas la anglan kredas (malkorekte) ke ili vere scipovas ĝin!!!! Kaj se mi skribas al ili la korektan uzon ili koleriĝas!! Do pri Esperanto ne tiom maltrankviliĝi. Se tiuj homoj daŭras kaj legas nian lingvon, iom por iom ili akiros bonan stilon. Pri la aliaj, nu, ili ne interesiĝas por lingvoj kaj nur volas komuniki. Mi ne kredas ke ekiĝos iu piĝino. Mi rimarkis ke ĉe tiuj kiuj ne bone lernas la akuzativon, kiam ili estas kune kun homoj kiuj uzas ĝin korekte dum certa tempo, ankaŭ ili komencas kompreni ĝin, ja se nur subkonscie. Mia edzo lernis Esperanton por mi. Lia gepatra lingvo, la portugala, nur havas akuzativon por prepazicioj. Sed nun li ekuzas ĝin senpense sed ja korekte.
Havu paciencon! Esperanto estas homa lingvo. Niaj idoj ne parolas kiel la plenkreskuloj – sed iom post iom li akiras la bonan lingvon.

Antono Lerto
Antono Lerto
2020-12-25 13:35
Respondo al  robbkvasnak

Jes, mia opinio estas sama. Dum la Akademio kaj bonnivelaj Esperantistoj ekzistas, ĝi ne degeneros.
Mi nur volas aldoni, ke ”korekta” estas ”rilata al korektado”, kaj tio, kion vi celis, estas ”ĝusta”.

Laurent Mariko
Laurent Mariko
2020-12-26 9:42
Respondo al  robbkvasnak

Dankon pri ĉi tiu esperoplena atesto !

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Laurent Mariko
Hejmano
2020-12-21 17:34

Ĉu oni nomu tiun fenomenon “kiolafekismo”?

Pauxlo
Pauxlo
2020-12-22 14:14

En Esperantujo, oni multe parolas pri “kion fari por Esperanto?”, “kion fari por disvastigi la lingvon?”, ktp… Mia respondo estas: bone lerni gxin.

Niko
Niko
2020-12-22 16:34
Respondo al  Pauxlo

Mi tute konsentas. Osmo Buller bone esprimis tion ĉi en sia eseeto “Lerni Esperanton plej gravas”, legebla en la revuo Esperanto de marto 2013 (elŝutebla ĉi tie).

Dieter Rooke
2020-12-22 17:50
Respondo al  Niko

Dankon pro via atentigo- bedaurinde en E-ujo raras altnivelaj kursoj, universitato, modelaj flu- parolantoj .

Pauxlo
Pauxlo
2020-12-22 18:33
Respondo al  Dieter Rooke

Ekzistas la PIV (iuepoke eblis ricevi iun PIV-vorton cxiutage el lernu.net, kaj studi tiun difinon estis suficxe rapida kaj permesis efike lerni), ekzistas la Bertilo-gramatiko se oni havas demandon pri preciza punkto, ekzistas multaj libroj (mi fresxdate legis la Mastron de l’Ringoj)…

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Chezkele
Dieter Rooke
2020-12-31 14:58
Respondo al  Pauxlo

Kara Paulo : tute ne eblas efike lerni el PIV- char en ghi kaosas pli ol 30 mil difinoj – mi konsultas ghin tamen chiutage. Mi obstinas pri mia aserto: raras altnivelaj kursoj kaj fluparolantoj . La mastro de la ringoj estas tradukita romano. La sola universitato kun altnivelaj E- studoj trovighas en Poznano , pollando .

Jovana
Jovana
2020-12-30 12:33
Respondo al  Pauxlo

Tute prave. Kaj respekti la Fundamenon, en kiu estas neniu mencio pri la uzo de x anstataŭ h!

Narsames
Narsames
2020-12-27 1:24

Se la lingvo ne evoluas kaj ne estas alloga por junuloj esperanto tute mortos, tiel simple. Lingvo ne estas tiel kontrolebla, se vi ne kredas min vidu kio okazis al volapuk!

Krizipo
Krizipo
2020-12-27 23:39
Respondo al  Narsames

Se vi ne kredas nin, vidu kio okazis al Esperanto!

Foggy67
Foggy67
2020-12-30 23:34

Saluton,
Jes ja, la lingvo degeneris rilate al la landnomoj. Malmultaj esperantistoj nuntempe scipovas esprimi landnomojn senerare, speciale cxe la komancantoj. Kulpas la sxajna sufikso -i, kiun Zamenhof neniam aprobis. Je la komenco de la lingvo ekzistis nur la dusistema landonomado: -uj por la gentodevenaj/malnovaj landoj kaj -an pour la geografiaj landoj. Tiu sistemo tre bone funkciis, gxis iuj kleraj esperantistoj enkondukis la literon -i, por ke la esperantaj landnomoj pli similas orele al la naciaj nomadoj. Miaopinie tiu enkonduko estas eble la plej granda eraro kiu estis farita, ecx la Akedemio dauxre hezitas inter aprobo kaj malaprobo kaj lasas al cxiu liberan elekton inter -i kaj -uj por la gentobazaj landoj. Konsekvence, ni konstatas hodiaux tutan fusxadon cxe la landonomado.
La Akedemio devus instigi reveni al la origina Zamenhofa sistemo kaj la esperantista gazetaro devus sekvi tiun puran sistemon.
Tio bezonas antauxe, ke iuj “kleraj” forgesas ilian memamon kaj agnoskas, ke ili eraris.
Sed Esperantistoj difine esperas, do la afero ne estas ankoraux perdita 🙂 🙂

Dieter Rooke
2020-12-31 14:44
Respondo al  Foggy67

Zamenhof mem abunde uzis la morfemon “i” por landnomoj . la sufikso ” an” neniam indikis geografian landon . La gentobazo por landnomoj apenau ekzistas, char en chiu lando loghas pluraj gentoj. La apliko de landnomoj dependas de politika shangigho sur la monda globo. Ni Esperantistoj ne rajtas dikti la landnomojn – la antikva lito de prokusto estu instruo por ni !

José Leite Jr.
José Leite Jr.
2021-01-04 4:17
Respondo al  Foggy67

La tiel nomata sistemo uj spegulas la koloniismon de la kunteksto, kiam Zamenhof ĝin proponis. Se konsideri, ke Brazilo (1822) estas sendependa lando antaŭ ol kelkaj landoj de la hodiaŭa mapo de Eŭropo, kiel Bosnujo kaj Hercegovino (1992) , kion oni faru pri la uja kriterio?

Dieter Rooke
2021-01-04 11:18
Respondo al  José Leite Jr.

Kara Jose Leite , Vi plene pravas – en la tempo de Zamenhof ekzistis koloniismo – kaj hodiau nov- koloniismo . La kriterion de “uj” vi trovas en FdE – ghi signifas rekreskon de la radiko- ( pomujo- fragujo) sed nur metafore shtaton au landon. Kelkaj akademianoj (bonlingvistoj) tamen provas trudi la sufikson uj – por landnomoj .

Leandro Abrahão
2021-01-01 6:48

Estus interese legi respondojn de aliaj spertuloj… de komentintoj, sed artikolece, ie en la reto.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2021-01-01 19:51

Tempo Estas: 2021-1-1

En Utubo

Evildea: 1.194.393 spektoj

UEA: 172.511 spektoj

kaj UEA havis tempon por preterpasi Lin

José Leite Jr.
José Leite Jr.
2021-01-04 0:53

Pardonu min, se mi revarmigas jam konatan averton de Umberto Eco, kiu deklaris, ke interreto ebligas samegale dissendi opinion al idioto (fakte al legionoj da) kaj al Nobel-premiitoj. Tion li deklaris, kiam li ricevis la titolon de doktoro “honoris causa” de Universitato de Turino, la 10-an de junio 2015. Kiel brazilano (kaj universitata esploristo pri semiotiko) mi nur povas pravigi lin, ĉar ĉi tie en Brazilo legionoj da idiotoj pere de sociaj retoj metis la plej abomenindan el ili en la plej alta posteno de nia kompatinda lando. Idiotoj ja kaŭzas degeneron al lando, sed trankviliĝu vi, parolantoj de Esperanto, ĉar lingvo neniam degeneras. Lingvo simple transformiĝas per la uzo. Al Zamenhof neniam mankis la konscienco pri tiu principo de iu ajn lingvo. Minimuma kono pri Esperanto montras, ke ĝi renoviĝas per neologismoj kaj respekteme kolektas arkaismojn. Tial ne konfuziĝu mistajpoj kun degenero. Mi eĉ entuziasmiĝas pro tio, ke vigla aro da novaj uzantoj antaŭenigas nian karan lingvon. Se inter ili svarmas “eraroj”, des pli bone, ĉar nur tiu, kiu uzas ion rajtas iamaniere erari. Lingvo sen eraroj estas mortintaj.

Dieter Rooke
2021-01-04 11:33
Respondo al  José Leite Jr.

Kara “s-ano ” Leite , mi iomege dubas vian orgojlon pri Nobel- premiitoj.

Autoro Umberto Eco tute ne estis Esperantisto- sed ech verkis kontrau Esperanto libron, kun titolo : ” la serchado de perfekta lingvo ”

Li postulis seneraran lingvon !