107 homoj aliĝis al la UK en Belfasto

La Universala Kongreso en 2021 multmaniere diferencos de la kutimaj kongresoj, sed laŭ UEA ĝi ja okazos. La kongreson en Belfasto aranĝos ne lokanoj, sed ĉefe UEA mem, kaj ĝis nun aktive aliĝis nur kvindeko da homoj.

Entute 107 homoj aliĝis al la 106-a Universala Kongreso, kiu laŭplane okazos en Belfasto, Britio en julio 2021. Ĉirkaŭ 60 el ili ne aliĝis mem, sed estis aŭtomate aligitaj (honoraj membroj, estraranoj, oficistoj), kaj el ili certe parto ne iros. Nur unu aliĝinto loĝas en Belfasto.

La konstanta kongresa sekretario de UEA, Clay Magalhães, agnoskas malfacilaĵojn en la organizado de la kongreso:

La nunaj preparlaboroj iras malpli rapide ol en aliaj jaroj pro la sekvoj de la pandemio. Homoj laboras de hejme, atendas reagojn aŭ respondojn de kolegoj, ne plene certas pri maksimuma kvanto de personoj permesitaj en iuj ekskursaj lokoj, atendas la evoluon de vakcinado. Sed ĉiuj estas pozitivaj ke dum la someraj monatoj en Nord-Irlando la situacio estos multe pli bona ol en la nuna momento kaj ke la kongreso bone okazos.

Laŭ Clay Magalhães, la kvanto de la aliĝintoj estas simila al pasintaj UK-oj, kaj kutime multaj homoj aliĝas antaŭ la fino de la unua aliĝperiodo je la 31-a de decembro.

Tim Owen, direktoro de edukado kaj evoluo de EAB (Esperanto Asocio de Britio) kaj membro de la LKK (Loka Kongresa Komitato) klarigis ke UEA faras “preskaŭ ĉion, pri kio mi estas tre kontenta”.

La ĉefa agado de la LKK estas serĉi homojn kiuj povus esti la Alta Protektanto aŭ membro de la Honora Komitato de la kongreso.

– Kelkajn prelegojn pri interesaj, lokaj temoj ni proponos, sed la vastan plejmulton de la programo organizos UEA mem.

Eĉ la propono okazigi la kongreson en Belfasto venis ne de la loka esperantista klubo sed rekte de UEA.

Clay Magalhães konsentas ke UEA faras la plejmulton de la laboro kaj laŭ li tio eĉ pli bonas ol la ĝisnuna kutima aranĝo:

– Mi uzis tiom da energio por klarigi kial iuj aferoj ne funkcius en UK, sed foje devis cedi ĉar la lokuloj ne volis kredi min, nur por poste aŭdi de ili ke mi pravis kaj ke ili uzis sian tempon por io, kio en la fino ne funkciis. Mi ege ĝojas ke por Belfasto la LKK komprenas bone tion kaj ni havas tre bonan, harmonian rilaton.

Laŭ li oni ne timu, ke Briteliro malfaciligos vojaĝeblecojn:

– La Briteliro ne estos problemo por ke eksterlandanoj vizitu Belfaston. La ĉefaj ŝanĝoj rilate vojaĝdokumentojn por EU-anoj okazos nur en oktobro 2021, por homoj el ekster EU ne estos ŝanĝoj.

Robert Nielsen

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2020-12-16 13:40

Eĉ la propono okazigi la kongreson en Belfasto venis ne de la loka esperantista klubo sed rekte de UEA.

Tiu aserto ne estas tute ĝusta: UEA mem ne proponas, sed decidas, elektas, akceptas inviton, ktp, de iu proponinta.

La invito okazigi Universalan Kongreson en Belfasto venis ne, kiel kutime, de lokaj esperantistoj, sed ĉi-foje (ĉu eĉ unuafoje?) de iu loka instanco, kiu proponis, inter aliajn allogaĵojn, senpagan uzadon de bela kongresejo. Mi imagas, ke por UEA, kiu troviĝas en malfacila financa situacio, estis relative facile akcepti proponon tian.

Mark Fettes, tiama prezidanto de UEA, afable kontaktis kaj min kaj la Delegiton por Nord-Irlando antaŭ ol UEA konfirmis la decidon. Li diris tiam, ke se UEA ja akceptus la inviton, ĝi okupiĝus pri pli-malpli ĉio. La sekvo montris tiun promeson vera. Kiel mi jam respondis, “pri kio mi estas tre kontenta”.

Mi kaptas la okazon publike danki kaj al Clay kaj al UEA pli ĝenerale, pro tio, ke ili pretis aŭskulti la lokulojn rilate la nomon de la kongreslando: UEA konsentis prezenti la kongreson kiel okazontan en “Belfasto, Nord-Irlando”. Pro apartaj politikaj problemoj en la pasintenco, la fakta “Unuiĝinta Reĝlando”, apenaŭ uzata en Esperanto, ne estas ideala, kaj necesas certe eviti “Brit(uj/i)o”: eĉ se oni volus argumenti, ke la (miaopinie ĝisdatiginda) dua difino en PIV permesas tion, kio gravas estas, ke la ne-esperantistaj lokuloj trovante detalojn pri la aranĝo komprenus “Britain”, nomon por la insulo entenanta Kimrujon, Skotlandon, kaj Anglujon, sed ne Nord-Irlandon mem.

Tim Owen.

Ba, vi intertempe ĝustigis tion dum mi klopodis elsarkigi mian kapuĉjakon … mi estis dironta, ke mi finfine post tiom da jaroj trovis la homon, kiu ŝuldas al mi la monon, kiun mi pagis kontraŭ tiu vestaĵo, kiun mi kompreneble ne vere povas porti:

20201216_105355.jpg
Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2020-12-17 8:58

Ĉu estos glaciaĵoj?

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2020-12-20 2:28

Nu, pli “serioze”…

Tiu UK estas planata por okazi post 7 monatoj.

Antaŭ 7 monatoj ĝenerala opinio kaj medioj vetis por fino de la kronvirusa krizo por komenco de vintro 2020-2021, alidire nun.

Laŭ statistikoj de Worldometers, la kronvirusaj ĉiutagaj malsaniĝoj kaj forpasoj neniam estis tiom altaj kiom nun.

Inter la plej trafitaj landoj laŭ malsaniĝaj kazoj troviĝas Usono kun la prezidanto de UEA (1), Brazilo (3), Rusio (4), Francio (5), Britio kun la eventejo kaj kiu ĉe la statistikujo ironie nomiĝas “UK” (7), Italio (8), Hispanio (9), Germanio (12), Polio (14), Nederlando (19).
Tiuj ĉi landoj estas de la plej reprezentataj ĉe UKoj, ĉefe la eŭropaj.

Parenteze, troviĝas la planata venonta IJKejo ĉe 17a pozicio.

Laŭ New York City Health, denove samlandeco de la prezidanto de UEA, 3/4 de la forpasantoj estas 65+ jaruloj, devaste ĉefa publiko de la UKoj.
Tiu alta risko pri 65+ jaruloj ankaŭ estas plejverŝajne tutmonda afero.

UEA ludas danĝeran ludon.