Bjalistoko memoris pri Zamenhof kun maskoj

Ĉirkaŭ la 15-a decembro esperantistoj ĉie en la mondo memoras pri la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof. Centra loko por la festado kompreneble ĉiam estas lia naskiĝurbo. Ĉi-jare la Bjalistokaj Zamenhof-tagoj pro la pandemio okazis grandparte rete, sed ne nur.

Metado de floroj ĉe busto de Zamenhof. Fotoj: Nina Pietuchowska.
Prezento de la revuo Karta

En la vivo de nia Esperanto-societo decembro estas monato aparta. La semajnfinon plej proksiman al la 15-a de decembro okupas Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj – ĉi-jare por la 21-a fojo.

Kvankam ankoraŭ antaŭ du monatoj regis la espero, ke gastoj el landoj proksimaj kaj malproksimaj povos kunveni en la naskiĝtago de Lazaro Ludoviko, la disvolviĝo de la pandemio niajn planojn tute ŝanĝis. Necesis transiri en la retan mondon. La tuta programo okazis do ĉe la platformo Zoom.

Tradicie la naskiĝfesto de Doktoro Esperanto konsistis el du tagoj prelegaj-koncertaj, kaj unu kun ekskurso. La programo estis ĉefe en la internacia lingvo, krom du intervjuoj: por neesperantistoj Centro Ludoviko Zamenhof proponis intervjuojn kun Jeremi Galdamez pri la kvaronjara revuo ”Karta”, kies lasta numero estis dediĉita ĉefe al la temo ”Lingvo kontraŭ malamo. Esperanto 1887–2020”, kaj kun Zosia Dzierżawska, la aŭtorino de la ilustraĵoj por la libro Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero, kiu lastatempe aperis en pola traduko.

Lige kun la ĉi-jara Zamenhof-tago, la esperantistoj kolektis jam 77 tradukojn de ĉi tiu afiŝeto. Versioj en pliaj lingvoj bonvenas.

Parto de la tempo estis por Bjalistoko. Nina Pietuchowska parolis pri la historio de nia urbo en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ni ankaŭ resumis la literaturan konkurson dediĉitan al la temo de la jaro ”Pandemio: neĉiutaga ĉiutageco”, kiu okazis por la 10-a fojo sub alta protektado de la urbestro, kaj anoncis la gajnintojn.

La literatura konkurso estas organizata kunlabore de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj la biblioteko Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko. Menciindas fervora helpo de Elżbieta Karczewska laboranta en la Esperanto-biblioteko, filio n-ro 14 de la Libraro, kiu iniciatis la konkurson kaj de dek jaroj ĝin popularigas.

En eta grupo, kun la urbestro Tadeusz Truskolaski, kiu parolis al la partoprenantoj, ni metis florojn al la malnova monumento de Zamenhof – kaj ĉar de du jaroj ni havas novan, tiun de knabo, la junan Ludovikon ni ornamis per rubando.

Ĉar ĉi-jare ne okazis la pola Esperanto-kongreso, ni deziris proponi al aliaj Esperanto-centroj de nia lando doni tempon al sinprezentoj. La ideon akceptis Krakovo (Adam Wilkus: Esperantaj Tagoj de Krakovo en la tempo de kronviruso), Poznano (Ilona Koutny pri la interlingvistikaj studoj), Sopoto (spektaklo pri Perkuno) kaj Vroclavo (muzika konkurso de Silezia Esperanto-Asocio kaj Eŭropa Centro de Interkultura Edukado prezentita de Małgosia Komarnicka).

Statuo de juna Ludoviko por la jubileo ricevis flageton kaj balteon.

Krome estis prezentoj de: Szabolcs Szilva pri lia nova lernolibro, Rafał Darasz pri la historio de Esperanto en Ĉinio, Alexandra Paz pri judoj en Portugalio kaj prezento de volontulado en Tuluzo. Danke al Paweł Fischer-Kotowski kiel la unuaj ni ekkonis la esperantiston de la jaro 2020: Fernando Maia.

En dimanĉo okazis la tradicia ekskurso – kun Ines Kahin kaj Iza Walentynowicz ni transportiĝis virtuale al la urbeto Supraśl. Neatendite ni havis ankaŭ ne-virtualan naskiĝtagan kukon bakitan de Nina Pietuchowska.

La ceteron de la lasta tago plenigis trejnado de trejnistoj kadre de la programo Erasmus+, en kiu pluraj en niaj asocioj realigas siajn projektojn.

La aranĝon kompletigis lingvo-kvizo kaj tri bonetosaj koncertoj: de Frey-Lech Trio kaj Uku-Donaco el Bjalistoko, Tim Gallego el Germanio kaj Kajto el Nederlando.

Entute partoprenis ĉirkaŭ 200 personoj. Se vi ne sukcesis veni, iom post iom ni aldonas registraĵojn de la aranĝo al nia Youtube-kanalo.

Estas ĝojige, ke la ĉi-jarajn Zamenhof-Tagojn partoprenis aktive ne nur kutimaj ĉeestantoj, sed ankaŭ tiuj, por kiuj reta esperantumado estis novaĵo. Espereble en la venonta jaro ni povos renkontiĝi dumaniere: kaj surloke, kaj rete. Estu bonvenaj!

Przemysław Wierzbowski
Bjalistoka Esperanto-Societo

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Pavol Petrik
Pavol Petrik
2020-12-15 18:13

dankegon pro tre kortuŝaj momentoj kaj riĉa programo

Dieter Rooke
2020-12-15 19:00

Pshemek jam lerte organizis la chijaran virtualan SAT- kongreson en Bialistoko.

Espereble en 2021 ghi okazos reale !

Hejmano
2020-12-16 11:36

Tre belas la flago de Bjalilostoko.