Esperanto aperas duonkaŝe en filmo de Netflix

Netflix diskonigas la ekziston de Esperanto per unu filmo pli efike ol mil konferencoj pri la temo, opinias Federico Gobbo. Li spektis la freŝan filmon pri la Insulo de la rozoj, en kiu Esperanto aperas nur preterpase.

Ekranbildo el la filmo de Netflix.

Ekde ties formiĝo, la ĉefa strebo de la Esperanto-Movado estis ricevi rekonon fare de la ekstera mondo kiel memstara, sendependa, iel prestiĝa, socia realaĵo. Ĉiosume, la retoriko de la pioniroj pri la fina venko kaj tiu de la bunta panoramo kiu konstituas la arĥipelagon de la raŭmistoj, tre similas.

Simpligante kompleksan sociologian aferon, la devizojn “Esperanto estu ĉies dua lingvo!” kaj “respektu Esperantujon kiel kvazaŭpopolon!” kunigas ĉi tiu komuna sopiro pri rekono. Por ke Esperanto ricevu rekonon, la ĝenerala publiko devas scii pri ĝia ekzisto, ne necese koni la lingvon mem. Eĉ pli bone ne koni, tiel oni estas klare kaj senhezite eksterulo en la senteritoria lando kiun ni nomas Esperantujo.

Estas almenaŭ du epizodoj en la historio de Esperanto – kies ĉefa parto estas ja la Movado, sed kiu pli vastas ol ĝi – en kiu homoj volis alproprigi al si Esperanton kiel lingvan flagon de mikroŝtatoj, sen aparta apogo de la Esperanto-Movado.

La plej grava epizodo estas Neŭtrala Moresneto, pri kiu ekzistas esperantigo de libreto kiu prezentas mallonge ties fascinan historion – ĝi titoliĝas Zinko, kaj ĝin aŭtoras fama nederlandlingva aŭtoro, David Van Reybrouck.

La dua epizodo estas la Insulo de la Rozoj, platformo konstruita en la internacia teritorio de la Adriatika Maro, fronte al la plaĝo de Rimini, itala urbo en kiu Esperanto interalie partas la pejzaĝon per preĝejaj mozaikoj.

Sed la Insulo de la Rozoj tute ne koncernas katolikismon aŭ religion. Eĉ, tute male, la temo estas hubriso, tio estas la – tipe vira – defio kontraŭ la ordo de la naturo, simbolata de la grekaj dioj, aŭdaca kaj disrompanta la leĝojn. Aŭ almenaŭ tiu ĉi estas la interpreto de Sydney Sibilia, la reĝisoro de la itala filmo L’incredibile storia de L’Isola delle Rose, La nekredebla historio de La Insulo de la Rozoj.

La inĝeniero Giorgio Rosa defiis la bigotismon de la Italia registaro, subtenata de Vatikano, celante ke la insulo kiun li konstruis en la Adriatiko estu loko de persona libereco kaj kreemo sen burokrataj kaj moralaj kaĝoj, en la jaro 1968, kiam la tiamaj junuloj hubrise aŭdacis defii la establitan ordon kaj klopodis ŝanĝi la mondon.

Por peti rekonon de la Unuiĝintaj Nacioj kiel (mikro)ŝtato, oni bezonas teritorion, flagon, monon, poŝtmarkojn kaj – kompreneble – oficialan lingvon. En la filmo, la rolo de Esperanto rekonatas en kelkaj momentoj: vide, per indikilo kun la skribaĵo “Insulo de la Rozoj”, kaj elmontroj de italaj kaj neitalaj ĵurnaloj kiuj mencias la vorton ”esperanto” en la titolo de la artikoloj; aŭde, per du dialogoj en turnopunktaj momentoj de la filmo mem.

Intrigo-malkaŝoj ne plaĉas al mi, do mi lasos al vi la ŝancon spekti. Itala filmo signifas, ke la filmo estas en la itala: estas dublado en la angla, franca, germana kaj hispana, kaj subtitoloj en diversaj lingvoj. La lingvopolitikon de Netflix elektas Netflix, ne la esperantistoj. Tio signifas, ke la temo de la filmo ne estas Esperanto, sed, ke Esperanto estas ja tem(er)o de la filmo.

Ĉu tio igas la spekton de la filmo malpli interesa? Laŭ mi ne. Esperanto estas aludata, kaj do ĉirkaŭas ĝin iom da mistero kiu eventuale povas ekbruligi flameton de scivolemo en la neesperantistoj kiuj ĝuas la filmon.

Montri ion interesan pri Esperanto, anstataŭ klarigi Esperanton, estas multe pli efika strategio por tiu ekbruligo. Kompreneble, ekbruligo ne signifas, ke la flameto tutcerte vivos longe; tiucele, bruligeblaĵo kiu vivigu la scivolemon pli longe ol filmo certe necesos. Jen Netflix diskonigas la ekziston de Esperanto per unu filmo, pli efike ol mil konferencoj pri la temo.

Pro tio, ni ĵetu indulgeman rigardon al la supraĵaj aspektoj kiuj okulfrapas la konantojn de la historiaj detaloj de la vivo de Giorgio Rosa; la scivolema leganto povas spekti en Jutubo, tute senpage kaj bone dublitan en Esperanto, la dokumentan filmon publikigitan de Cinematica antaŭ kelkaj jaroj.

La tubero en la afero de la filmo reĝisorita de Sydney Sibilia estas rakonti la frenezan agon de ĉampiono de hubriso, kies destino ne povas esti alia ol malvenko. Kaj ĝuste pro tio, la ĉefrolulo altiras la simpation de la spektanto, kaj kune kun li, tute nature, lia alianco kun Esperanto.

Federico Gobbo


Pli pri la temo

12 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Klaus Leith
2020-12-11 9:01

Nun multaj gazetoj en diversaj landoj recenzas la Netflix-filmon. Ne ĉiam ili mencias Esperanton eksplicite, foje nur skribas pri “ŝtateto kun propraj poŝtmarkoj, propra mono, propra lingvo” (ekz. Frankfurter Allgmeine Zeitung, 2020-12-10).

Ni uzu la ŝancon klarigi per leteroj de leganto, ke tiu “propra lingvo” ne estis alia konstruaĵo de la inĝeniero Giorgio Rosa, sed temas pri la Zamenhofa iniciato. Eblas ankaŭ mencii ke ĝuste nun la Esperanto-parolantaro festas lian naskiĝtagon tutmonde, rete. Do ke Esperanto ne pereis kun la Insulo de la rozoj, tute male.

Stefan
Stefan
2020-12-11 10:46
Respondo al  Klaus Leith

La gazetoj ĉefe parolu pri la filmo, ne pri Esperanto. Mi pensas ke ni ne trou pri tiu ĉi filmo, jam bonas kiam esperanto estas menciita en multaj artikoloj.

Tion dirite, mi aldonis Esperanto al la listo de lingvoj de la filmo ĉe IMDB 😉 : https://www.imdb.com/title/tt10287954/

Stefan
Stefan
2020-12-11 10:55
Respondo al  Stefan

Kaj ĝi jam estas forigita denove 🙁

Robin
Robin
2020-12-12 14:57
Respondo al  Stefan

Nu, oni ja tute ne parolas Esperanton en la filmo. Oni nur mencias Esperanton kelkfoje kaj oni povas vidi ŝildon en Esperanto dum kelkaj sekundoj.

Klaus Leith
2020-12-11 11:25
Respondo al  Stefan

Ĝuste. Kaj kiam la gazetoj parolas pri la filmo, sed ne mencias Esperanton, ni ja povas (laŭeble humore kaj sen fanfaronado) memorigi pri ĝi.

Stefan
Stefan
2020-12-11 13:27
Respondo al  Klaus Leith

Jes kiam oni faras tion humore kaj sen fanfaronado ĉio bonas, pardonu mi miskomprenis 🙂

Dieter Rooke
2020-12-12 21:45
Respondo al  Stefan

humure

Klaus Leith
2020-12-15 10:35
Respondo al  Dieter Rooke

Vi pravas, mi fuŝis: humure (ne “humore”).

Laŭ PIV:
humor/o
Kutima aŭ okaza stato de la temperamento aŭ de la psiko […]
(evitinda) = humuro.
(ark.) Ĉiu el la likvoj de organismo (ekz. sango, limfo, galo ktp) […]

Mi dankas pro la atentigo!

korvo
korvo
2020-12-12 10:45
Respondo al  Klaus Leith

Kiahumore? Ĉu bon- aŭ malbonhumore, kolerhumore, ĉu ŝerchumore…?

Klaus Leith
2020-12-15 10:45
Respondo al  korvo

Trafe! Alia bona ebleco esprimi koncepton el tiu vortkampo! (Kvankam por diri la veron mi pensis pri “humure” 🙂 “Bonhumore” aŭ “ŝerchumore” ankaŭ bone esprimas la ideon en tiu kunteksto.

PIV:
humor/o
Kutima aŭ okaza stato de la temperamento aŭ de la psiko: melankolia, milda, akra, acida Z, trankvila, gaja humoro; ĝi tute ne estis en bona humoro Z; li estas en plej furioza humoro Z; li estas la bona humoro mem Z; la humoro k opinio de tiuj ĉi amikoj kun ĉiu tago alie ŝanceliĝas Z; kontraŭ doloro helpas bona humoro Z.
☞ animstato.

Klaus Leith
2020-12-15 10:59
Respondo al  Klaus Leith

… kompleta eniro en lingvan diskuton laŭ leĝo de Tonjo. Devus ekzisti speciala komento-butono: “afiŝi lingvan komenton (en aparta diskutfadeno)”, ĉu ne?

Serioze: Oni atentigu pri lingvaj eraroj, alimaniere fuŝbabilantoj (kiel mi :-)) neniam pliboniĝas, sed eĉ disvastigas lingvajn malbonaĵojn. Aliflanke oni ja ne volas ekster-temigi la diskuton …

Vera dilemo!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-12-15 12:50
Respondo al  Klaus Leith

Se oni atentigus pri lingvaj eraroj ĉiufoje, kiam iu misas, ni skribus plu pri nenio alia (mi tute ne celas vin specife, Klaus): la Leĝo de Tonjo ne plu necesus, ĉar ĉiuj konversacioj de esperantistoj temus nur pri (re- kaj re)korektado. Kutime esperantistoj mizere regas la lingvon.

Tio ne estas nur opinio de sensignifa sengravulo kiel mi: jen legu, kion diris Kabe siatempe (la dikigoj estas miaj):

“La Esperantistoj, jes, ili havas multajn mankojn. Antaŭ ĉio ili ne scias sian lingvon! Ili tiel malbone parolis! (ekzemple, sur ŝipo sur Ĝeneva lago), ke mi petis paroli al mi en nacia lingvo kaj mi respondos Esperante. Mi memoras dum iu universala kongreso diversajn paroladetojn. Ĉiu pledis per sia profesio: do pastro, ke Esperanto estas nepre necesa por pastroj, oficiro ke por oficiroj, komercisto ke komercistoj lernu Esperanton ktp. kaj poste mi parolis: Mi opinias ke Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!.. kion kvitancis la kongreso per granda aplaŭdo” (https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2005/persone/kabeintervjuo1931/).