Forpasis la fondinto de Esperanta respubliko

Dum kelkaj semajnoj en 1968 ekzistis artefarita insula ŝtato kies oficiala lingvo estis Esperanto. Laŭplane ĝi devus iĝi turisma celo, sed ĝin rapide detruis la italaj aŭtoritatoj. Nun forpasis ĝia fondinto, Giorgio Rosa.

La insulo de la rozoj

Alvenis sciigo pri la morto de la Bolonja inĝeniero Giorgio Rosa (1925-2017), la kreinto de la “Insulo de la Rozoj”, artefarita platformo starigita en la Adriatika maro, fronte al Rimini, 400 metrojn ekster la italaj teritoriaj akvoj, kiu la unuan de majo 1968 estis memproklamita sendependa ŝtato kun nomo en Esperanto, “Esperanta Respubliko de la Insulo de la Rozoj”.

La ”respubliko” elektis  kiel sian oficialan lingvon Esperanton, havis registaron, monunuon kaj eldonis poŝtmarkojn. Ĝi tamen neniam estis rekonita de iu ajn lando de la mondo kiel sendependa ŝtato.

Laŭ artikolo tiutempe aperinta en la revuo Esperanto, Giorgio Rosa komencis plani la fondon de sia insula respubliko jam en 1958, kaj baldaŭ trovis 12 kilometrojn ekster Rimini punkton, kie la maro estas nur 14 metrojn profunda – kaj precize ekster la 12-kilometra teritoria zono de Italio, sekve en internacia maro, kiel asertis Esperanto.

Giorgio Rosa.

Por financi la konstruadon Giorgio Rosa sukcesis havigi al si la subtenon de ses entreprenistoj, kiuj disponigis la bezonatan kapitalon. Laŭ la supozo de Giorgio Rosa, la artefarita insulo povus iĝi turisma vidindaĵo kaj eble eĉ profita. Same kiel la proksima respubliketo San-Marino, ankaŭ la Esperanta insulo ja interalie povus eldoni proprajn poŝtmarkojn kaj vendi ilin.

La unua versio de la insula respubliko estis detruita de la ondoj jam dum la konstruado en februaro 1965. Tamen la insulanoj ne rezignis, sed daŭrigis la laboron, rakontis la revuo Esperanto en 1968:

La sperto estis instrua. La dua provo estis jam pli ambicia: novaj kolonoj el ŝtalo, pli larĝaj ol la antaŭaj, ekstaris firme sur la marfundo, plenaj de cemento. Kiel kapo sur tiuj multaj koloj ekestis larĝa plataĵo kun solidaj ĉambroj kaj ĉirkaŭa koridoro. La Insulo de la Rozoj jam proksimiĝis al sia definitiva formo. La plano realigata antaŭvidis trinkejon, restoracion, poŝtofìcejon, bankon, vendejojn, kiuj estus ĉiuj rekte alireblaj el la ĉirkaŭa promenejo. Tute supre, sur la “tegmento”, estus teraso.

Jam post la finkonstruo oni anoncis la insulon sendependa ŝtato:

La planoj iris rapide antaŭen. Super la nova ŝtato ekflirtis ĝia nacia flago: oranĝkolora, kun tri ruĝaj rozoj kaj tri verdaj steloj sur fono blanka. Valuto estis elektita (nomita “Mills”), moneroj estis fabrikotaj. Poŝtmarkoj, iom amatore presitaj, tuj aperis, kvankam la poŝtofìcejo ankoraŭ ne funkciis. Ili estis, tamen, la unua pruvo, ke la ŝtato elektis kiel sian oficialan lingvon – la Internacian.

La situo de la insulo.

Tamen la sendependo ne daŭris longe. Jam kelkajn semajnojn post la deklaro pri nova ŝtato, fine de junio 1968, la itala polico okupis la insulon.

La platformo poste estis detruita de la itala mararmeo, per eksplodaĵoj, inter la 11-a kaj la 13-a de februaro 1969. La restaĵoj dronis nur la 26-an de februaro, pro ŝtormo.

La revuo Esperanto raportis pri la sorto de la projekto en tri artikoloj, aperintaj en 1968 kaj 1969.

Spite la rapidan detruon de la sendependa insulo, restis spuroj de ĝi en la itala kulturo. En 2012, Walter Veltroni (i.a. eksa urbestro de Romo) publikigis romanon, L’isola e le rose (”La insulo kaj la rozoj”), libere inspiritan de la eventoj.

La 17-an de decembro 2016 estis inaŭgurita en Pian di Macina, Pianoro (Bolonjo) la sidejo de la kultura asocio Isola delle Rose – Insulo de la Rozoj, kun la projekcio de la filmo L’isola delle Rose – La libertà fa paura (“La insulo de la Rozoj – libereco timigas”). La filmo spekteblas en Youtube kun esperantlingva teksto.

Antonio De Salvo kaj Libera Folio

20 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-03-07 15:02

La limo por la mara teritoria zono ne estas 12 km, sed 12 maraj mejloj (22 km). Ŝajne tiu “insulo”(fakte platformo) estis en itala teritorio, kaj do Italio rajtis malkonstrui ĝin.

Rogener Pavinski
2017-03-07 16:21
Respondo al  Libera Folio

Do ĉu vere stulta miskalkulo estis la kialo ke oni perdis la tutan laboron kaj monon investitan? Ĉu oni ne antaŭe interkonsentis kun la itala registaro antaŭ ol ekkonstrui?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-03-09 3:20
Respondo al  Libera Folio

Oni atentigis min, ke la limo de 12 maraj mejloj estas ĝenerale akceptata nur de 1994. Antaŭ tio, diversaj landoj pretendis je diversaj limoj, plej ofte malpli ol 12 maraj mejloj. Tamen, la limoj ĉiam estis en maraj mejloj (1852 m), neniam en kilometroj, kaj do ne eblas ke Italio pretendis je ekzakte 12 km.

Gunnar Gallmo
Gunnar Gallmo
2017-03-07 15:40

Mi ektimis ke temas pri Jorge – http://esperantarespubliko.blogspot.se/

Dieter Rooke
2017-03-08 9:24
Respondo al  Gunnar Gallmo

Italio estas nur fikcia nomo de ” Itistoj” char fine ili interkonsentis kun la io -istoj kiuj formis apartan alon .
La itala Esperanto- Federacio kontrauis la projekton , char ili preferis la sufikson “ujo”.

Pri aliaj strangaj landnomoj prave jam ege malkontentis nia majstro Zamenhof.

Vlado Romanov
2017-03-08 9:10

Cxu oni povas komuniki la gxustan daton de la forpaso?

pistike65
pistike65
2017-03-08 11:25
Respondo al  Libera Folio

La 3an de marto, lau tiu sama artikolo.

Molnár László
Molnár László
2017-03-12 10:02

Pardonu, ke mi skribas ne koheran tekston, nur kelkajn rimarkojn. Intertempe mi informigxis ke ekzistas filmo pri cxi tiu temo, kiun mi intencas spekti. Do, la subaj pensoj eniris en mian kapon dum kelkfoja tralegado.

Estas tute hazarde, ke, unuflanke ” Dum kelkaj semajnoj en 1968 ekzistis artefarita insula sxtato kies oficiala lingvo estis Esperanto ” kaj, aliflanke mia esperantistigxo okazis samjare, en 1968.

Sincere dirite, mi ne rememoras, kiam mi legis tian instru/iv/an, pri- kaj plupensindan ,ekscitigitan artikolon, kiu rakontis realan okazintajxon.

Dum legado en mia fantazio iom post iom elformigxis – nomu gxin- literatura kompilajxo, kiu , lau mi, el multaj vidpunktoj similas al la mondfama perlo de la Nobelpremiita verkisto, E. Hemingway – La oldulo kaj la maro – memkompreneble kun tiu granda diferenco, ke la Insulon de la rozoj kaj la simbolan kreajxon de s-ro Giorgia Rosa grandparte kaj tute konscie ecx perforte detruis “…la italaj autoritatoj “, “polico “,”mararmeo.” Cxu paseron oni pafas per kanono?

Cxio cxi, kion G.R. elpensis kaj klopodis realigi, estas simbolo de la homa aktiveco kaj liberecdeziro kontrau perfortajxoj -simple, eufemisme dirite.

Ne forgesu: Li volis krei respublikon- ne diktaturon, plue, intencis montri ke Esperanto taugas por komuniki unu kun la aliaj. Sekvindaj ekzemploj !

Mi ne estas juristo do ne scias, kion rajtintus fari la potenco konsiderante, ke cxio okazis “…en internacia maro ” Ankau tion ne scias, kiomlonga distanco estas inter Italio kaj la insulo.

Mi scias nur , ke la sorto de diktaturoj kun paso de tempo estas la subfalo gxenerale kaj G.S. estas unu el elstaruloj-esperantistoj.

Dieter Rooke
2017-03-12 11:06
Respondo al  Molnár László

Kara Molnar Lazlo, Via espero shajnas al mi iomete naiva . La insulo de Rozoj ja mem dependis de richuloj- kiuj kapablis konstrui diktatore platformon en la maro. Li ech riskis mortighon de civitanoj- insulanoj.
La t.n. “demokatiaj landoj ” same estas diktatoraj kaj imperiismaj .
Por mi estas instrua la poemo de Schulhof : la despero konklude : Esperantistoj estas samaj au similaj al ” normalaj ” homoj.

michel
michel
2017-03-13 15:41

Tamen tre bela revo!!!! Eble kelkaj en la mondo reprenos la ideon!!!

Dieter Rooke
2017-03-13 21:21
Respondo al  michel

La revo estas formulita en nia himno : ghis la bela songho de l’ homaro por eterna ben’ efektivighos!
En la historio de nia lingvo ekzistis kaj ekzistas multaj similaj projektoj: Mi citu realajn ekzemplojn : la E- vilagho en Chinio , la kastelo Gresiljono, la E- civito. k.a.

Molnár László
Molnár László
2017-03-14 10:57
Respondo al  Dieter Rooke

Kara Dieter Rooke !
Mi respondis al via letero, kiu komencigxas : ” Kara Molnar Lazlo, Via espero…”

Antau ol reagi je via respondo, mi volis tralegi denove, kion mi skribis, , sed mia reago troveblas nenie, malaperis de sur la retejo.

Kio okazis, mi ne scias. Simple mi komentis, mallonge rakontis mian opinion.

Antaue okazis problemo dum registrigxo, kiun sukcesis solvi. Neniun mi ofendis, skribis gxentile. Rilate la komentadeblecon, cxio estas en ordo. Kaj devone iu problemo. Mi ne komprenas… Cxu la enhavo kauzas problemon ?Pri kio pensi ?

Mi esperas, ke ricevos kontentigan respondon pri la malaper/ig/o de la komento

Gxis tiam mi petas vian paciencon.

Molnár László
Molnár László
2017-03-16 9:39
Respondo al  Libera Folio

Estimataj Redaktoro, Dieter Rooke,

Mi kontrolis, sed mia respondo ne troveblas. Faras nenion. La esenco estas, ke la komentantpartnero ricevis mian reagon.

Mi promesis, ke post informigxo mi daurigos komentadon kaj sukcesos cxion meti klara konsiderante, ke la originala temo estis la Insulo

Molnár László
Molnár László
2017-03-19 13:19
Respondo al  Molnár László

Kara Dieter Rooke,

Menciinte la nomon de Schulhof kaj lian poemon, mi komencis tralegadi miajn malnovajn notojn literaturajn, surpaperigitajn cx. 1970, partopreninte la internacian esperantan renkontigxon. Tiam mi preparigxis por lingvoekzameno .

Krom tio mi sercxadis en leksikono kaj trovis respektive multon pri elstara poeto Schulhof kaj Kalocsay Kálmán / Kolomano Kalocsay, kiu estas eminenta , multflanka esperantisto -kuracisto.

Dankon, ke Vi alvokis mian atenton pri Schulhof. Miaj konoj multe ricxigxis.

Pri kio Vi skribis, povas esti projekciado fare de talentaj verkistoj, sed lau mi la originala temo kaj la literaturo estas du malsamaj aferoj.

Pri la insulo krom la enhavo de artikolo -kiel mi skribis- sciis nenion, do sen konkretajxoj – argumentoj- pri tio mi ne kapablas diskuti.

Mi pensas, ke cxi tio estas korekta starpunkto.

Dieter Rooke
2017-03-23 8:55
Respondo al  Molnár László

Kara S-ano Molnar Laszlo,
La ” insulo de rozoj ” estis konkreta aperajho . Pri ghi eblas informighi kaj argumenti. Nekapablo estas chefa eco de Esperantistoj – ghi ne estas korekta starpunkto.
Krom la “insulo de rozoj ” ekzistis kaj ekzistas similaj projektoj

Molnár László
Molnár László
2017-03-31 12:00
Respondo al  Dieter Rooke

Kara Dieter Rooke,

Pardonu pro la malfrua reago . Mi havis multe da farendajxoj, sed krom tio -sincere dirite – ne malmultan problemon kauzis la traduko ecx la kompreno de via tria frazo malgrau tio, ke mi konsideris ankau la kuntekston.

Por ke Vi konkrete vidu, interalie kio okazis malfacilajxojn , mi montras kelkajn el ili, esperante, ke cxi tio ne sxajnus esti harfendado au sercxado de tubero sur junko.

Mi ne scias, de kie falis cxi tien -en vian tekston- : ” Nekapablo”, cxefa eco de Esperantistoj “?
Plue, pronomo “gxi ” al kiu vortelemento anaforas, kiun vorton
anstatauas ? Sen scii tion, adekvata traduko ne eblas. Do, ankau nun mi ne komprenas klare, kion Vi volis diri ?

Ofte povas kauzi problemon jam komence de la interparolado, diskutado la tro granda opinio -kaj konceptodiferenco de la partneroj, kiuj igas la daurigon de la temo neebla.

Bonvolu komprenigi min, ke mi eraris. Kion Vi skribis, estas tute klara, komprenebla nur mi ne sukcesis sekvi viajn sinsekvojn de pensoj.

Multsalute:
M.L.