”Belartaj Konkursoj estu pordo por novuloj”

Miguel Fernández ne tuj entuziasmis, kiam la “mirindaj frenezuloj de UEA” petis lin estri la Belartajn Konkursojn. La kvalito de la konkursaĵoj laŭ li ofte estas malalta – sed aliflanke la konkurso unuavice estu pordo por novaj verkemuloj.

Miguel Fernández deklamas Esperanto-poemojn surstrate en Madrido.

Fine de novembro la estraro de UEA elektis la novan prezidanton kaj la novan sekretarion de la Belartaj Konkursoj de UEA: Miguel Fernández Martín kaj Miguel Gutiérrez Adúriz. Sur tiuj postenoj ili sekvas la multjarajn prezidanton Humphrey Tonkin kaj sekretarion Michela Lipari.

La novaj gvidantoj de la Belartaj Konkursoj estis inter la fondintoj de la tiel nomata Ibera skolo de la Esperanta literaturo, kiun karakterizas modernismaj kaj ofte eksperimentaj stilo kaj lingvaĵo.

Antaŭ kelkaj tagoj la novaj gvidantoj publikigis aktualigitan liston de la ĵurianoj de Belartaj Konkursoj. Lige kun tio Libera Folio petis la prezidanton de la Belartaj Konkursoj respondi al kelkaj demandoj.

Libera Folio: Kial necesis la personaj ŝanĝoj en la ĉefaj pozicioj?

Miguel Fernández: – Mi tute ne scias. Pri tio, vi devus demandi ne nin, sed, ekzemple, la estraranon pri kulturo de UEA.

Kiel okazis, ke la prezidanto kaj sekretario estas samgeneraciaj hispanoj? Ĉu ne estus bone kun pli da diverseco?

– Rilate al la unua parto de la demando, jen la kialo: oni proponis al mi transpreni la prezidantecon kaj tial, ke, laŭregule, la prezidanto proponas la sekretarion, mi proponis por tiu posteno la, miaopinie, plej bonan el ĉiuj eblaj sekretarioj: mian amikon kaj kamaradon ĉe la “Ibera Grupo” Miguel Gutiérrez Adúriz (pseŭdonime, Liven Dek). Kial? Ĉar li estas honesta homo kaj veterana esperantisto elstara kiel verkisto, pedagogo, artisto, muzikisto, organizanto… kaj kompetenta pri diversaj teknikaĵoj.

– La duan parton de via demando (“Ĉu ne estus bone kun pli da diverseco?”) mi respondas jene: Ĉi-terene, ne nepre. Ekzemple, pli bone efikas gvida duopo el samgeneraciaj samlandanoj, kie regas empatio (kunsentivo) rilate al esencaj punktoj, ol duopo diferenc-generacia kaj -landa, kie mankas akordo pri fundamentaj aferoj. Krome, samlandaneco faciligas kontaktojn kaj renkontiĝojn. Ĉi lastaj plej oportunas, se oni havas enkape la ideon peni renovigi ŝtupe – laŭ la mezuro de niaj modestaj kapabloj – ne nur la BK-konsiston, sed eĉ la ceremonion de disdono de la premioj, kadre de la Universalaj Kongresoj de UEA.

Ĉu vi du kandidatis kiel teamo, aŭ ĉu oni konvinkis vin du alpreni la gvidajn poziciojn? Kiel vi intencas evoluigi la konkurson?

– La unuan parton de la demando mi jam respondis. Mi aldonu, ke mi ne tuj akceptis la proponon al mi faritan de mirindaj frenezuloj de UEA. Tio ja honoris min, sed lokis min antaŭ grava kaj kvazaŭ sakrilegia responso: transpreni la torĉon de la majstro Tonkin. Nu, oni fine konvinkis min, kaj mi akceptis. Nun mi penos por plenumi la taskon kiel eble plej digne, laŭ la mezuro de miaj modestaj kapabloj.

– Jes ja, ni intencas evoluigi BK-on, tamen ne draste sed grade kaj paŝo-post-paŝe. Ekzemple, unu el la aferoj, kiujn ni jam komencis distamtami ĉi-jare, estas, ke ni volas potencigi kategoriojn de verkoj iel nesufiĉe kulturatajn en Esperantujo kvankam sukcese florantajn en la nuntempaj etnaj literaturoj. Temas, ĉefe, pri la ĝenroj mikronovelo, ene de la branĉo Prozo, kaj skeĉo kaj monologo aŭ monodramo, ene de la branĉo Teatro. Poiome ni vidos, kiel strukturi plej konvene tiujn subbranĉojn. Sed ni anoncas, ke ĉiuj premiitaj (kaj eĉ ne premiitaj sed lingve, stile kaj teme aprezindaj) konkursaĵoj apartenantaj al tiuj kategorioj, estos prezentataj en la kongresoj de Hispana Esperanto-Federacio, kadre de la kolektiva spektaklo Vivu la teatro! Aliflanke, mi jam sciigis vin pri nia intenco renovigi la ceremonion de disdono de la premioj.

Parolante pri diverseco, apenaŭ estas virinoj inter la 17 teamanoj. Ĉu tiu konsisto reflektas la nuntempan staton de la Esperanta literaturo? De la movado ĝenerale?

– Estas ja du virinoj: Wera Blanke, en la branĉo Teatro, kaj Krys Williams (iama Krys Ungar), en la branĉo Poezio. Ja la proporcio virinoj/viroj en nia tuta teamo skandale etas, kaj tio dornas niakore, sed, ve, nia penado por grandigi ĝin vanis. Mi ne scias, ĉu tiu proporcio estas simila en ĉiuj sferoj de Esperantujo, kvankam mi timas, ke, proksimume, jes. Krome, en nia sfero tiu problemo aparte bedaŭrindas: el la malmultaj E-beletristinoj ni ne povis engaĝi plurajn kiel juĝantinojn, ĉar tio malebligus al ili konkursi. Ĉi-kuntekste min fierigas la mirinda laboro farita de la sekretario: li sukcesis atingi, ke Krys, iame fama E-poetino, kiu jam de longe ne verkis kaj troviĝis for de la movado, revenis al ĝi kiel BK-juĝantino. Bele, se ŝi revenos ankaŭ al la E-poezio, kiu tiel soifas je virinaj voĉoj!

Kiel vi vidas la evoluon de la nivelo en Belartaj Konkursoj dum la lastaj jaroj? Antaŭ kelkaj jaroj Beletra Almanako eĉ decidis ne publikigi la premiitajn verkojn – kion tio diras pri la nivelo?

– La iradon de la Belartaj Konkursoj neniam mi sisteme kontrolis. Distiam mi legis konkursaĵojn, kaj mia impreso estas, ke, krom en esceptaj okazoj, la ĝenerala nivelo ne altas, se ne diri, ke ĝi malaltas. Tamen tio min ne surprizas. BK-on mi ne rigardas kiel platformon por malkovro de geniuloj, sed, ĉefe, kiel pordon apertan al novaj verkemuloj, en kies elplumaĵoj spureblas talento, por ke, per enprofundiĝo en la lingvon kaj en la beletrajn teknikojn, ili iam donu bonkvalitajn produktojn al la E-literaturo. Fakte, pluraj el niaj nuntempaj agnoskitaj literatoroj, kies verkoj aperas en niaj revuoj, antologioj ktp, alvenis al tio tra tiuspeca pordo. Kio min ja surprizas estas ke ne pokaj el ili konkursas plue! Kompreneble, tio levas la averaĝan nivelon de la Belartaj Konkursoj, kaj donas al ĉi tiuj prestiĝon, tamen, miakomprene, deturnas BK-on de ties ĉefa celo.

– Sed permesu al mi fini per demando. Jen ĝi: Ĉu la ĝenerala nivelo de la verkoj, kiujn ni E-beletristoj produktas, eltenas komparon kun la ĝenerala nivelo de la etnolingvaj literaturaĵoj?

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2017-01-29 22:10

Ĉu ne mankas la respondo al la lasta demando?

verdeca
2017-01-31 8:52

Belartaj konkursoj estas tre gravaj en nia esperantujo precipe por verkemuloj ,cxar ili povas montri siajn verkajxojn al publiko

Cindy McKee
2017-01-31 17:01

Esperantujo estas eta komunumo. Esperanto estas planlingvo. Kompreneble, la konkursaĵoj estas ofte amatorecaj.
Dum jaroj mi legas la opinion, ke la kvalito estas aĉa. Mi ne volas insulti Humphrey Tonkin, mi ne volas insulti Jorge Camacho, sed tiu dumjara mantro rompas la spiriton de la kandidatoj.
Estas neniu kialo konkuri, kun antaŭscio ke la konkursaĵo preskaŭ certe estos malestimita. Publike.
Aldone, mi ĉiam bedaŭris ke ofte oni rifuzas aljuĝi la unuan premion.
Lasu min montri la rimarkon el Reta Vortaro, sub “konkurso -> ekzameno”:

Rim.: En ekzameno oni atentas nur la individuan valoron de la kandidatoj, en konkurso oni atentas pri ilia relativa valoro.
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/konkur2.html#konkur2.0o

‘Relativa valoro’ – inter la tiujaraj konkursaĵoj de la konkurso, ĉu ne?

Mi ĉiam kredis la Movadon tro nerealisme severa rilate atendatan lingvonivelon. Lernantoj izolitaj de lingvoparola komunumo ne atingas subliman majstrecon.
Tamen, la atendo al ĝuste tia majstreca lingvonivelo estas vasta atendo en la Movado. Tiu senindulga sinteno estas memdonita vundo.

Nu, mi havas la supran opinion dumlonge kaj mi esprimas ĝin NE cele al kritikaĉo. Male, cele al konstrua kritiko.

Sebastiano
Sebastiano
2017-01-31 19:33
Respondo al  Cindy McKee

Jes, Cindy, vi certe pravas, ke la publika plendado pri aĉa kvalito kaj amatoreco de la konkursaĵoj ne estas bona instigilo. Aliflanke mi ne bone scias, kiel oni esprimu sin, se oni ja havas tiun opinion pri la plejparto de la konkursaĵoj.

Via admono rilate al la diferenco inter ekzameno kaj konkurso estas interesa kaj pripensinda, eĉ se mi ja ankaŭ povas kompreni, ke literatura konkurso ne estas tute egala al vetkurada konkurso.

Vian kritikon, ke vaste en la movado oni atendas majstrecan lingvonivelon, mi ne dividas. Lingvonivelo kaj verkado estas diversaj aferoj. Iu eble havas bonegan lingvonivelon, sed tamen ne nepre verkas literature bone. (Aliflanke, kompreneble, literaturaĵo estu almenaŭ ne makultia de eraraj akuzativoj ktp.)

Cindy McKee
2017-02-01 13:22
Respondo al  Sebastiano

Mia ideo estas, ke la (ne)eblo manipuli la lingvon devas influi la literaturan kvaliton.
Sed vi prave reliefigas la fakton, ke temas pri literatura konkurso. Ja la ĵurianoj devas konsideri la konkursaĵojn literaturaĵoj.

Mia unua komento fakte diris ke la ĵurianoj devus malaltigi siajn atendojn. Sed ili rajtas fiksi la nivelon de kvalito laŭplaĉe.
Cetere, mi neniam partoprenis.

Jes, mi kredas ke la eterna mokado de eternaj komencantoj signas atendon, ke multaj lernantoj el la tuto studu ĝis flua parolo. Eble mi troigas kiam mi diras ke ekzistas vasta atendo al _majstreca_ lingvonivelo.

Sebastiano
Sebastiano
2017-02-01 19:12
Respondo al  Cindy McKee

Mi trovas interesa la temon de literatura kvalito. Kiel oni povas mezuri ĝin? Certe, mi povas facil(anim)e diri: “Tiu ĉi verko plaĉas al mi, ĝi estas altkvalita!” Sed mi havas ĉiam problemojn, se mi volas detale klarigi la kialojn. Mi povus, cetere, ankaŭ diri pri alia verko: “Tiu ĉi verko estas senkvalita, sed ĝi tamen plaĉas al mi.”

Do, kio estas literatura kvalito? Ni iam diskutis kun la aminda prof. Bociort pri simila temo, sed verŝajne mia kapo estas tro ligna, ĉar mi ne vere komprenis, kiel mezuri tian kvaliton.

Iam mi legis esperantan tradukon de ne senkvalita sveda romano. La literatura kvalito (aŭ eble “literatura nivelo”) de la verko certe estis ne malbona. Sed la lingva nivelo de la traduko estis larmiga. En la traduko svarmis gramatikaj eraroj (ne iuj subtilaĵoj, sed rektaj, ĝenaj eraroj) kaj maltaŭgaj vortoj. Sed tamen mi ja ĝuis la romaneton, ĉar mi vidis la literaturon sub la ĉifona vesto de la malbona traduko. Pensante pri tio, mi nun demandas min, ĉu literatura kvalito eble tamen ne tiomagrade dependas de la lingva nivelo. Kontentigan respondon mi ne scias.

Francisco Javier Moleón
2017-02-01 20:14
Respondo al  Sebastiano

> Pensante pri tio, mi nun demandas min, ĉu literatura kvalito eble tamen ne tiomagrade dependas de la lingva nivelo.

Literatura kvalito dependas, almenaŭ iomagrade, de lingva kvalito, aŭ alivorte: lingva (mis)kvalito plene kapablas kaŝi literaturan kvaliton. Tion pruvas ekz. la verko “Perfidulo” (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6114&id=1545&recenzo=montru#ek), kies lingve katastrofa traduko neniigas ĉian eblan ĝuon pri la ne malinteresa verko kaj apenaŭ ebligas al la leganto formi al si opinion pri la verko.

La recenzinto (kiu, cetere, estis mi) diras i.a.: “Ekz., kiu do kaj kial rajtis posedi la sekreton pri atombombo? Kaj ĉu perfido kaj transdono de sekretoj al “malamiko” (?) foje estas eble la ĝusta morala elekto? Aŭ ĉu tiuj aspektoj entute ne ludas gravan rolon en la romano? Mi ne scias, la lingva katastrofo lasis tian vaporan ĥaoson en mia kapo, ke mi apenaŭ povas certi, kio gravas kaj kio ne”.

Tjeri
Tjeri
2017-02-01 21:51

“lingve katastrofa traduko neniigas ĉian eblan ĝuon pri la ne malinteresa verko kaj apenaŭ ebligas al la leganto formi al si opinion pri la verko.”

Tiurilate estas bedaŭrinde, ke ne ekzistas premio pri beletra tradukado.

István Ertl
2017-02-05 18:41
Respondo al  Tjeri

Ghis 1975 ekzistis brancho pri tradukita poezio. Sed ne eblas ke jhurio konu chiujn eblajn lingvojn de la originaloj, do…