Legorondo logas libremulojn el ĉiuj kontinentoj

Legemuloj el ĉiuj kontinentoj krom Aŭstralio kaj Antarkto partoprenas en la legorondo de TEJO. La sukceso de la libroklubo eble parte ŝuldiĝas al la kronviruso, kiu pliigis la emon renkontiĝi almenaŭ rete, supozas la gvidanto de la legorondo, Hans Becklin.

Hans Becklin

Kial ekzistas la legorondo de TEJO?

– Priparoli libron kune estas, kompreneble, ĝojige por ajna adoranto de libroj; oni povas dividi ĉiujn impresojn kaj spertojn kun aliaj. Ĉar mi kalkuliĝas al tiu kulto, mi persone plian kialon ne bezonas. Tamen, la libro-kapelo estas preskaŭ vaka. Ofte mi parolas kun flua Esperantisto, kiu en la lasta jaro legis neniun libron en Esperanto, ĉu pro manko de tempo, atento, aŭ elektemo. Bedaŭrinde oni ne vidas reklamojn ĉie por libroj Esperantaj, nek povas ofte mendi ilin facile.

– Al tiuj ne jam konvinkitaj pri la utilo de komuna legado, mi simple klarigas, ke ĝi multe ekzercos vin mense kaj lingve. Ni ĉiuj scias, ke legi estas stimule por la menso. Sed komuna legado spronas ĉiun ne nur al pli atenta legado, sed al fera formulado de ofte nebulaj kaj konfliktantaj pensoj. Aldone al tio, la kuneco donas al ĉiu kialon por legi apartan libron dum difinita periodo – alie vi ne povos pribabili! Tiu socia premo helpas al ĉiuj fari tion, kion li deziras.

Certe oni jam pli frue pensis pri tio?

– Efektive, mi ne estis la unua, kiu rimarkis ĉi tion. Esperanta legorondo estis de longe postulata de diversaj enmovadaj planoj, inkluzive de la du lastaj Strategiaj Laborplanoj de UEA. Tamen, malofte efektiviĝis ajna grupo tia sub la egido de UEA aŭ TEJO; bona escepto al tio estis en 2013, kiam Veronika Poór organizis diversajn libroklubojn kun modera sukceso; ĉar nuligo neniam estis anoncita, ankoraŭ legataj estas tri libroj de 2013.

– Mi atribuas la miksitan sukceson de la tiutempa legoklubo al la teĥnologiaj rimedoj disvastiĝintaj; oni priparolis literaturon per Google-grupo. Krei varman, salonecan etoson per retmesaĝoj estas malfacile, kaj tio detenas homojn de kontribuado, precipe se ili ne sentas sin aparte komforte pri literatura komentariado.

– Kiam mi oficis en la estraro de TEJO antaŭ du jaroj, ankaŭ mi planis varti legorondon kiel aktivaĵon de du el miaj respondecoj, kulturo kaj edukado. Tamen, tiutempe la estraro havis aliajn, pli urĝajn aferojn por fari, komisiitoj estis malfacile troveblaj, kaj mi mem pro neantaŭvidita promocio devis translokiĝi 2 000 kilometrojn dum la mandato. Nun, tamen, ni havas kaj la teĥnikon kaj komisiiton de TEJO pri Kulturo, nome min.

Kiel funkcias la legorondo?

– Ni kunvenas ĉiun unuan sabaton de la monato je la 13a UTC per Zoom. Tiu horo jam dum la retaj kongresoj montriĝis tre alirebla por homoj el diversaj landoj; bonŝance, nia unua monato pruvis, ke homoj el preskaŭ ĉiuj enloĝataj horzonoj povas bone partopreni la rondon je tiu horo.

– Ĉar mi elektas nur librojn haveblajn senpage kaj interrete, estas facile elŝuti kaj eklegi la elektitan libron per diversaj aparatoj. Mi komunikas la informojn ĉiumonate per retpoŝto kaj Telegramo al la membroj.

Por kiuj estas celita la legorondo?

– Esence la grupo estas por junaj esperantistoj, sed same kiel junulara evento, tio donas pli etoson kaj spiriton ol firman aĝlimon. La ununura postulo estas, ke oni estu membro aŭ patrono de TEJO. Kelkaj demandas al mi, kial forbari interesitojn? Mi neniun volas forbari, sed en ĉi tiu epoko de nemembriĝemo en ĉiaj organizaĵoj (ne nur Esperantaj), io devas impulsi homojn al la organizaĵo.

– Jam aliĝis preskaŭ 20 homoj de ĉiuj kontinentoj krom Antarkto kaj Aŭstralio, kaj ankoraŭ venas homoj ĉiusemajne. Oni povas aliĝi en la retejo de TEJO.

Kion oni legas?

– En la legorondo ni legas bonkvalitajn verkojn en Esperanto de ĉiuj ĝenroj. Pro nia internacieco kaj mia deziro alirebligi la grupon al ĉiuj, sendepende de pagpovo, mi elektas nur librojn senpage alireblajn per interreto. Bonŝance, ekzistas multe da libroj tiaj, precipe dank’ al la laboro de la forpasinta Franko Luin en sia eLibrejo.

– Ni jam legis Fajron sentas mi interne kaj La stranga butiko. Nun ni legas Marta, fruan verkon tradukitan de Zamenhof. Mi planas plu kontrastigi tiujn kun aliaj nefikciaj kaj tradukitaj verkoj, precipe tiaj, kiuj povas prilumi la kulturon de Esperanto. Mi bonvenigas proponojn, precipe de nuntempaj verkistoj, eldonejoj, kaj bitigistoj, havigi verkojn al la grupo senpage aŭ rabatite kaj bite, kaj ankaŭ donacojn al TEJO, por aĉeti librojn por tiuj, kiuj ne havas la rimedojn.

– Kiam ni alfrontos longajn verkojn, mi imagas, ke ni ne legos la tuton en unu monato. Prenante kiel ekzemplon la epokfaran tradukon La faraono, mi imagas, ke se la bindistoj devis apartigi en tri volumojn la tekston, ankaŭ ni ne entreprenu la legadon de pli ol unu volumo en monato. La fakto, ke postaj bindistoj hispanaj sukcesis bindi kiel unu volumon La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha tamen ne signifas, ke ni legos ĝin en unu monato…

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Roland Schnell
2020-12-10 15:02

Kial ne estas mencio de Esperanto-sumoo? (ekzemple http://www.esperanto-sumoo.pl). Kial la junuloj de tejo deziras inventi la radon? La agado de Hori Jasuo – La Esperantisto de la Jaro 2018 tute ne estas sekreta.

Kalle Kniivilä
2020-12-10 15:04
Respondo al  Roland Schnell

Ni raportis pri la agado de Hori Jasuo antaŭ kelkaj monatoj, sed certe eblus mencii ĝin ankaŭ ĉi tie. Tamen temas pri sufiĉe malsamaj aferoj.
https://www.liberafolio.org/2020/04/12/sumoo-instigas-al-vekado-de-dormantaj-libroj/

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kalle Kniivilä
Dieter Rooke
2020-12-11 17:47

La libron de Don Kihhoto ni kune legadas kaj prikomentos, gvidata de Dennis Keefe ( ligilo troveblas en eventaservo.org )