Netflix faris filmon pri Esperanta respubliko

La 9-an de decembro ĉe la retservo Netflix aperos itallingva filmo pri La Insulo de la Rozoj, artefarita insula ŝtato, kies oficiala lingvo estis Esperanto. Ne klaras, ĉu la filmo entute mencios la rolon de Esperanto.

Bildo el la oficiala reklamfilmeto de Netflix montras ŝildon kun teksto en Esperanto.

Insulo de la Rozoj estis artefarita insulo en la Adriatika maro ĉe la bordo de Italio, 12 kilometrojn de Rimini, kiun oni deklaris sendependa ŝtato. Esperanto estis la oficiala lingvo de la ”ŝtato”, kiu ekzistis dum kelkaj semajnoj en 1968.

Jam kelkajn semajnojn post la deklaro pri nova ŝtato, fine de junio 1968, la itala polico okupis la insulon. La platformo poste estis detruita de la itala mararmeo, per eksplodaĵoj, inter la 11-a kaj la 13-a de februaro 1969.

La revuo Esperanto raportis pri la sorto de la projekto en tri artikoloj, aperintaj en 1968 kaj 1969. En marto 2017 Libera Folio raportis pri la forpaso de ĝia fondinto, Giorgio Rosa.

Nun la tutmondiĝanta usona televida retservo Netflix produktis itallingvan filmon pri la Insulo de la Rozoj.

La filmo estos pubikigita en merkredo, la 9-a de decembro. Laŭ la informoj ĝis nun publikigitaj de Netflix ne klaras, ĉu la rolo de Esperanto en la ”respubliko” estos iel menciita en la filmo.

Laŭ la reklamteksto, la filmo temas pri idealisma inĝeniero kiu konstruas sian propran insulon apud la marbordo de Italio kaj deklaras ĝin sendependa: ”Valoroj estas elprovataj, kiam la registaro de Italio deklaras lin malamiko, sed por ŝangi la mondon oni devas riski.”

Antaŭ sia forpaso Giorgio Rosa renkontis la filmfaristojn kaj post iom da persvadado donis sian konsenton al ilia plano surekranigi la historion, laŭ artikolo de BBC. La filmo temas pri la konstruado de la insulo kaj la rifuzo de Giorgio Rosa subiĝi al la postuloj de la registaro de Italio malkonstrui la insulon.

Laŭ la produktinto de la filmo, Matteo Rovere, citita en la sama artikolo de BBC, la filmo efektive estas rakonto pri libereco – sed Giorgio Rosa ĉefe fieris pri la solvoj kiujn li elpensis por realigi sian insulon:

– Fakte, kiam ni parolis kun li, li ne tre interesiĝis pri la historio mem, sed entuziasme rakontis pri la teknologio kiun li inventis por konstrui ĝin.


Pli pri la temo:


7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Pablo
2020-12-07 21:32

Pri ĝi, 1 hora filmo, en Esperanto:

https://tubaro.aperu.net/v/ytb_ci226cf1JOQ/

Hejmano
2020-12-07 23:15

Kiam mi legis la titolon, mi kredis, ke Netflix faris filmon pri la Esperanta civito.
Ho, diable, neesperantistoj neniam sciu pri ĝi! Kia honto estus por nia movado.

Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua
2020-12-08 9:44
Respondo al  Hejmano

Fakte mi tuj ekpensis pri la sole vera Esperanta Respubliko:

http://esperantarespubliko.blogspot.com/?m=1

Kaj mi iom miris, ke Netflix ne kontaktis min kiel unu el ĝiaj fondintaj ministroj.

Stefan
Stefan
2020-12-08 22:16

Mojosas vidi esperantlingvaj diskutoj en la diskutejo de la jutuba reklamfilmeto.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de stergro
Stefan
Stefan
2020-12-09 14:51

Amiko de mi jam vidis la filmon, ŝajnas ke Esperanto estas menciita dufoje en pozitiva maniero. Ankaŭ la resto de la filmo plaĉis al ri.

Jen interesa filmeto pri la produktado de la filmo:

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de stergro
Fresko
Fresko
2020-12-11 9:59

Mi ne certas ke “Netflix faris filmon” estas ĝusta esprimo. Ĝi nur distribuas ĝin

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Fresko
Jacek Warda
Jacek Warda
2020-12-23 22:04

Mi certigis – bedaŭrinde la filmo ne havas subtekstojn en Esperanto ;-( (en Netflix)

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Jacek Warda