Ĉu Esperanto degeneras – plenaj respondoj

Pluraj el la spertuloj, al kiuj ni sendis demandon pri la eventuala degenero de Esperanto, respondis tre amplekse. Por interesiĝantoj ni publikigas la kompletajn respondojn.

La artikolo kun la redaktitaj respondoj legeblas ĉi tie.

Demando de Libera Folio: Audiĝas opinioj (nu, eble kiel ĉiam…) ke Esperanto degeneras, ke en la reto legeblas ĝenerale mizera lingva nivelo – kaj proponoj pri lingvaj reformoj verkitaj en mizera lingvaĵo.

Ĉu falsa percepto? Aŭ ĉu kreskas la proporcio de lingvolernantoj kiuj vivas la lingvon precipe en ne-rektaj kontaktoj, kaj sekve sentas Esperanton pli kiel projekton ol kiel realaĵon?

Male ol en la antaŭreta epoko, mankas ajna sojlo por disvastigo de lingvaĵo en ajna kvalito. Sed ĉu nur pri tio temas?


Goro Christoph Kimura

Goro Christoph Kimura

Novaj proponoj kaj mizera lingvaĵo ja ne estas novaĵoj, ili ĉiam ekzistis. Sed kiel vi skribas, nova fenomeno en la nuna epoko estas, ke ĉiu povas libere skribi surrete al la “tuta mondo”.

Mi ne povas juĝi ĉu temas pri degenero, sed certe konstateblas ŝanĝo. Lasttempe mi fojfoje cerbumas, ĉu ankoraŭ taŭgas la priskribo “movado” au “komunumo” pri tiuj novaj retaj uzantoj. La klasika duisma koncepto de “movado” kaj “komunumo” eble ne plu validas por la nova generacio. Ĝia homa reto en interreto ŝajne almenaŭ parte havas trajtojn nek de movado nek de komunumo.

En tiu senco mi emas pensi, ke povas esti tempo por trovi novan priskribon pri esperantujo kiel socia fenomeno.


Jouko Lindstedt

Jouko Lindstedt

Mi konas neniujn studojn aŭ observojn, en kiuj estus komparataj similaj Esperantaj tekstoj de malsamaj jardekoj laŭ sia lingva kvalito. Mi ne supozas, ke okazis ia ĝenerala falo de la nivelo. En la reto ja eblas vidi multajn tekstojn kun eraroj, kaj tio memorigas al ni, ke Esperanto ne estas tiel facila lingvo, kiel oni ofte diras propagandece. (Vidu ankaŭ mian iaman blogaĵon.) Sed grandparte temas pri tio, ke komencantoj, kiuj iam skribis nur privatajn paperajn leterojn al siaj korespond-amikoj, nun skribas publike videblajn tekstojn en la reto.

Krome, mi suspektas, ke multaj komencantoj, kiuj lernas Esperanton en la reto kaj ne en tradiciaj kursoj, restas sub la impreso, ke la artefariteco estas la ĉefa ideo de nia lingvo, kaj tial parto de ili komencas tuj proponadi diversajn lingvajn ŝanĝojn kaj reformojn. En tradiciaj kursoj oni eble pli bone ekkomprenas, ke malgraŭ la planita komenco de Esperanto, ties nuna normo estas egale malfacile ŝanĝebla kiel tiu de la etnolingvoj.

Se mi devus nomi unu lokon, kie la malbona kvalito de la lingvaĵo min ĝenas, estus Vikipedio. Tie la lingva kvalito de la artikoloj tre varias. Krome, la elpensado de novaj terminoj – kiuj ofte aperas kiel kapvortoj – ne baziĝas sur unuecaj principoj, sen paroli pri sistema terminologia laboro.


Marc van Oostendorp:

Marc van Oostendorp

Estas bona signo Ke ekzistas voĉoj plendantaj pri la degenero de Esperanto: lingvo ne vivas sen plendado.

Unu el la efikoj de interreto, kaj precipe de sociaj retoj, estas, ke multaj pli da homoj sin aŭdigas publike. La ”eterna komencanto” ekzistas, nu, eterne, sed en la pasinteco oni nur renkontis rin en lokaj kluboj, aŭ ĉe universala kongreso en la koridoroj, neniam sur scenejo. Ĉiuj povas surscenejiĝi ĉe Facebook aŭ Telegram.

La degenero kompreneble ankaŭ estas kromefiko de la enfluo de novaj parolantoj, kiuj scivolemas nur pri la la lingvo. Antaǔ kelkaj jardekoj oni ne povis lerni la gramatikon sen ankaǔ almenaǔ iom de la lingva ideologio, inkluzive ‘la netuŝeblecon de la Fundamento’. Tio fortimigis homojn, kaj do eble malrapidigis la kreskadon de la parolantaro.

Neniu scias, kion la alfluo de novaj parolantoj signifas sociologie por lingvo sen naciaj aǔ etnaj radikoj kiel Esperanto. Mi supozas, ke ĝi finfine ne damaĝas la lingvon. Meze de ĉi tiu granda grupo de fuŝistoj ĉiam troviĝos kerno de homoj, kiuj serioze uzas la ‘klasikan lingvaĵon’. Kaj iuj novuloj ĉiam volos aliĝi al ĉi tiu kerno.

Kaj eĉ se ĉiuj ĉi evoluoj ne plaĉus al nu, ni povus nenion fari pri ĝi, krom se oni deziras fari Esperanton sekreta lingvo.


Marcos Cramer

Marcos Cramer.

Mi opinias, ke ĉiam ekzistis diversaj niveloj de lingva sperteco en Esperantujo, kaj ke dum la pasintaj jardekoj ne okazis signifaj ŝanĝoj en la proporcioj de diversnivelaj lingvouzantoj.

Nuntempe oni uzas skriban lingvaĵon multe pli ol antaŭe. Interrete oni skribe babilas kun amikoj aŭ skribe diskutas pri diversaj temoj kun esperantistoj el pluraj landoj. En tiaj babiloj kaj diskutoj oni simple rapide tajpas mesaĝojn, sen la lingva kontrolo, kiu okazas ĉe la kreado de gazetoj kaj libroj. Pro tio certe kreskis la proporcio de lingvaj eraroj en skribaj tekstoj. Sed pro la ŝanĝiĝinta kulturo de skriba lingvouzo, estus maljuste kompari la nuntempan skriban lingvouzon kun la skriba lingvouzo de la antaŭreta epoko. Fakte temas pri spontana lingvouzo komparebla al la parola lingvouzo, kaj sekve la pli justa komparo estas tiu kun la parola lingvouzo de la antaŭreta epoko. Kaj en la parola lingvouzo oni ĉiam renkontis similajn nivelojn de erara lingvouzo, kiun oni nun trovas en la spontana skriba lingvouzo en la reto.

Koncerne la temon de lingvaj reformoj: Mi pensas, ke pri ĉi tiu temo ekzistas multe da konfuzo, ĉar eĉ ne ekzistas klara interkonsento inter la esperantistoj pri tio, kiel distingi akcepteblan evoluon de la lingvo disde rifuzendaj reformproponoj. Se oni ial ŝatas iun ne-Zamenhofan lingvouzon, oni nomas la aperon de tiu lingvouzo natura evoluo de la lingvo, kaj se oni ial ne ŝatas iun ne-Zamenhofan lingvouzon, oni nomas ĝin reformpropono aŭ eĉ anatemas ĝin kiel kontraŭ-Fundamentaĵon. Kutime tiaj juĝoj pri kontraŭ-Fundamenteco tute ne baziĝas sur atenta legado de la Fundamento, sed nur estas vanaj provoj pravigi subjektivan malŝaton al iu nova lingva fenomeno. Kompreneble lingva stabileco alportas multajn avantaĝojn, sed vivanta lingvo ĉiam devas adaptiĝi al la komunikaj bezonoj de ĝiaj parolantoj, do la stabileco de la lingvo ne povas esti absoluta. Mi pensas, ke la ekvilibro inter adaptiĝ-kapablo kaj stabileco, kiun Esperanto devas daŭre teni, tute similas al la sama ekvilibro trovebla en naciaj lingvoj. Jam Zamenhof konsciis pri ĉi tiu simileco, kiel atestas ekzemple la jena frazo de la Bulonja Deklaracio: «Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la “Fundamento de Esperanto”, ĉiu Esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo.»

Laŭ mi gravas ĉi tie aparte atenti la lastajn vortojn, “kiel estas farate en ĉiu alia lingvo”. En aliaj lingvoj ne okazas, ke surbaze de konscia propono marki rektajn objektojn per nova prepozicio anstataŭ per gramatika finaĵo subite disvastiĝas en la lingvouzo tia nova prepozicio. Tial oni estu tre singarda kun la propono de la naistoj enkonduki tian prepozicion en Esperanton. En antaŭaj jarcentoj ankaŭ ne okazis en aliaj lingvoj, ke nova seksneŭtrala pronomo ekuziĝis surbaze de konscia propono de tia pronomo. Do antaŭe estis laŭ ĉi tiu kriterio tute pravigeble malakcepti la uzadon de “ri”. Tamen intertempe okazis, ke en la sveda jam disvastiĝis la nova seksneŭtrala pronomo”hen”, dum en la angla la ununombra uzado de “they” akiris novajn uzkampojn kaj pli grandan nivelon de akceptiteco, kaj okazas multaj similaj evoluoj en aliaj lingvoj. Se oni nun aplikas la kriterion, ke oni povas enkonduki novajn lingverojn tiel “kiel estas farate en ĉiu alia lingvo”, oni do venas al la konkludo, ke la uzado de “ri” estas akceptebla laŭ ĉi tiu kriterio.

Mi jam de pli ol ses jaroj observas iom-post-ioman kreskon en la uzado de “ri” en la junulara Esperanto-movado, kaj dum la pasintaj du jaroj ĉi tiu fenomeno ankaŭ pli kaj pli eliras el la spacoj de la junulara movado. Tio ĉi-jare kondukis al tio, ke en multaj retaj diskutejoj aperis intensaj diskutoj pri la akceptebleco kaj uzindeco de “ri”. En tiuj diskutoj oni same kiel en ĉiuj aliaj retaj diskutoj trovas mesaĝojn verkitajn en bona lingvaĵo kaj mesaĝojn en malbona lingvaĵo, kaj oni trovas proksimume la samajn proporciojn da lingvaj eraroj ĉe la subtenantoj de “ri” kaj la kontraŭantoj de “ri”. Inter la subtenantoj de “ri” estas multaj lingve tre spertaj esperantistoj, interalie pluraj membroj de la Akademio de Esperanto. Malgraŭ ĉio ĉi, en la diskutoj ree kaj ree aperas la argumento, ke oni unue lernu bone la lingvon antaŭ ol fari proponon por ŝanĝi Esperanton. Pro la multaj lingve spertaj subtenantoj de “ri”, ĉi tiu argumento vere havas nenian forton.

Miaimprese la sola nuntempe relative multe pridiskutata lingva novaĵo, kiu ne plenumas tiun kriterion el la Bulonja Deklaracio, estas naismo. Sed la diskutoj pri ĝi ne okupas pli da spaco ol aliaj kompareblaj diskutoj en antaŭaj tempoj. Ekzemple la propono forlasi la Zamenhofan modelon koncerne la uzadon de “-ata” kaj “-ita” ankaŭ ne plenumis ĉi tiun kriterion kaj estis diskutata multe pli grandskale. Krome ankoraŭ en la antaŭreta epoko aperis la propono forlasi la distingon inter transitivaj kaj netransitivaj verboj, kaj ĝi pro almenaŭ unu tre fama subtenanto estis dum iom da tempo ankaŭ relative multe pridiskutata. Do la fakto, ke ankaŭ en la nuna tempo ni havas unu tian proponon, ne estas signo de degenero, sed simple signo de tio, ke la rado plu turniĝas simile kiel antaŭe. Mi tamen pensas, ke naismo same kiel atismo aŭ la propono ne zorgi pri transitiveco ne sukcesos vere influi la lingvouzon. Ĉe riismo aliflanke la situacio estas tute alia, ĉar temas pri fenomeno bazita je socia ŝanĝo, kiu influas la lingvouzon en multaj lingvoj en la mondo, ne nur en Esperanto.


Anna Löwenstein

Anna Löwenstein.

Sendube la pli spertaj esperantistoj komencis plendi jam en 1905, ke la lingvo degeneras. Ĉiam estis pli aŭ malpli bonaj parolantoj, homoj kiuj pli aŭ malpli bone konis kaj aplikis la gramatikon, homoj kiuj atente kontrolis vortojn en la vortaro, kaj aliaj kiuj senzorge aldonis o-finaĵon al iu ajn latinida radiko. Kvankam la gramatiko restis stabila, la daŭra aldonado de novaj radikoj, pli aŭ malpli konscia, evidente kontribuis al iompostioma pligrandiĝo de la vortaro, ne ĉiam utila.

Preter tiu demando, tamen, ni nun troviĝas antaŭ tute nova fenomeno. Ni kompreneble ĉiuj estas tre kontentaj pro la aldonado de centoj da miloj da novaj lernantoj pro la kvar kursoj de Duolingo. Tia afero neniam okazis en la tuta historio de la lingvo, kaj efektive estas tio, kion ni ĉiam sopiris kaj revis.

Ĉiam tamen, kiam la feino realigas la deziron, tiu realigo venas kun prezo. La facila, preskaŭ luda instrusistemo de Duolingo kuraĝigas novajn lernantojn aliĝi, kuraĝigas ilin resti en la kurso kaj daŭrigi ĝis la fino, sed tute ne helpas ilin profundiĝi en la gramatikon de la lingvo. En la pasinteco komencantoj nepre devis sekvi lernolibron, legi la gramatikajn klarigojn, fari la ekzercojn ktp., sed nun eksterordinara nombro da homoj eklernas Esperanton sen la neceso entute informiĝi pri la gramatiko. En la forumoj por lernantoj aperas tute bazaj demandoj pri la subita apero de finaĵo -n ĉe jam lernita vorto. Mi vidis antaŭ kelkaj tagoj jenan ĝojkrion en Facebook: “Mi studis unu jaron kaj ses monatojn, sed ĉi-vespero mi finis la kurson. Dankon al ci tiu grupo tute por helpi min lerni. Mi TRE feliĉas!!!” Alia homo demandas, ĉu oni rajtas diri: “Li estis doni libron” por traduki la anglan frazon “He was given a book”.

Kelkaj lernantoj kompreneble interesiĝas pri la gramatiko, studas ĝin, kompletigas Duolingon per aliaj, pli klasikaj kursoj, kaj eklegas librojn en Esperanto. Eble la ekapero de miloj da gramatike nekonsciaj esperantistoj ne estas novaĵo. De ĉiam ekzistas la eternaj komencantoj; eble tamen la diferenco nuntempe troviĝas en ilia kvanto.

Krome ekzistas la nova fenomeno de reta publikigado de blogoj, tradukprogramoj kaj simile. Ne estas novaĵo, ke entuziasmaj komencantoj verkas sian taglibron en fuŝa Esperanto, sed iam tio estis privata afero. Nuntempe aliflanke ili povas aperigi sian taglibron en la reto por disvastigi sian malmodelan lingvouzon al miloj da homoj. En la pasinteco estis malfacile por duonbakitaj novuloj publikigi siajn pensojn, kaj verŝajne ili hezitus fari tion sen kontrolado de pli sperta esperantisto. Sed nun ĉiu rajtas krei tradukprogramojn, afiŝojn aŭ lingvajn ludojn, verki artikolojn en Vikipedio, aldoni Esperantan sekcion al ekzistantaj programoj, aperigi filmetojn en YouTube ktp., kaj novuloj ne plu hezitas fari tion.

Redaktado ŝajne fariĝis eksmoda. Paperaj revuoj havas limigitan spacon, tial en la pasinteco redaktoroj ludis gravan rolon. Ili devis elekti, kiuj leteroj kaj artikoloj estas sufiĉe legindaj por meriti aperigon, kaj krome ili korektis kaj foje ankaŭ poluris la tekstojn. Neniu serioza redaktoro konsentus aperigi fuŝan artikolon, aŭ leteron kun amaso da lingvaj eraroj.
La ĝenerala ideo nuntempe, ŝajne, estas ke oni publikigas unue kaj redaktas poste. Tiel okazis, ke la unua kurso de Duolingo estis lanĉita kun amaso da eraroj, kiuj iom post iom estis elsarkitaj de pli spertaj esperantistoj. Tio signifas, ke la nunaj versioj de Duolingo estas lingve pli bonaj ol la unua provo. Same, la Esperanta Vikipedio multe pliboniĝis de kiam ĝi unue aperis.

Ni ĉiuj komencas kompreni, ke dum Interreto donas eksterordinarajn novajn eblojn, ĝi samtempe enkondukas danĝerojn, kiujn ni ankoraŭ ne scias kiel fronti. Ne temas nur pri Esperanto; tio estas fenomeno, kiu tuŝas la tutan socion, kun timigaj perspektivoj. Per Interreto eblas disvastigi mensogojn, manipuli la publikon, persvadi homojn fari elektojn kontraŭ siaj propraj interesoj, kaj oni ankoraŭ ne plene komprenas, kiel malhelpi tion. Espereble iom post iom oni malkovros kiel regi tiun situacion, kaj trovos la necesan ekvilibron inter senlima libereco kaj danĝera permesemo eĉ kontraŭ la interesoj de la publiko.
La konfuzo kaj manko de potenco, kiujn ni ofte sentas rilate al la neregata kaj ŝajne neregebla agado en Interreto, en malpli granda formo troviĝas ankaŭ en Esperantujo.