UK en 2023 okazos en Torino, Italio

La estraro de UEA decidis, ke la Universala Kongreso en 2023 okazos en Torino, Italio. En 2021 la kongreson gastigos Belfasto, Nord-Irlando. En 2022 sekvos la Montreala UK, kiu ĉi-jare estis nuligita pro la kronvirusa pandemio.

Sunsubiro en Torino. Foto: Flesiot CC BY-SA 4.0

Por la 108-a Universala Kongreso (UK), post tri jaroj, la Estraro de UEA unuanime elektis Italion kiel kongreslandon. La kvaran fojon UK okazos en Italio. La gastiga urbo, Torino, estis la unua ĉefurbo de Italio (1861-1865). Urbo en kiu kunfandiĝas la itala kaj la franca etosoj, kie aktivis gravaj intelektuloj kiel Norberto Bobbio, Italo Calvino, Clelia Conterno Guglielminetti, Natalia Ginzburg, Primo Levi, Cesare Pavese kaj Elio Vittorini, kaj en kies universitato longtempe profesiis Giorgio Canuto, iama prezidanto de UEA.

Post la dua mondmilito Torino estis celo de multnombraj suditalaj enmigrintoj, allogitaj de la grandaj fabrikoj, kio donis al la urbo ŝancon malfermiĝi, akcepti kaj helpi al bezonantaj eksteruloj. Tiurilate, aparte grava estis la aŭtomobila fabriko FIAT, kie deĵoris Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, dank’ al kiuj la fabriko eldonis kelkajn broŝurojn kaj mallongajn filmetojn en Esperanto, por diskonigi la urbon kaj la novajn aŭtojn.

Itala Esperanto-Federacio invitis kongresi en Torino ankaŭ pro la tre vigla Esperanto-grupo, kie kunvivas gravaj dojenoj de la movado, kiaj Giancarlo Fighiera, Fabrizio Pennacchietti, Pedro Aguilar-Solà, kaj la nova generacio: mezaĝaj kaj junaj aktivuloj kun alta lingvo-kono. Subtenis la inviton ankaŭ du membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA, la italoj Giuliano Turone, juĝisto, kaj Giorgio Novello, baldaŭa ambasadoro de Italio en Nederlando.

La 108-a UK estas planata de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto. La kongresejo estos la ĉefsidejo de Politekniko, la urba universitato por estontaj inĝenieroj, kiu ebligos favoran kotizon.

Gazetara komuniko de UEA

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

13 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
LAÉRCIO OLIVATTO
LAÉRCIO OLIVATTO
2020-12-21 1:13

Mi treege ŝatus paropreni ĉi tiun UK sed mankas monon em mia poŝo !
Tiu ĉi manko, ŝajne estas la ĉefa kialo por la fiaskoj en la UK ĝiz nun. Nenio anstatauigas la fisika ĉeesto emocia, varmega senespera sperto … eĉ ia virtualaj universalaj kongresoj.

Verdamaro
Verdamaro
2020-12-28 14:48
Respondo al  LAÉRCIO OLIVATTO

pri kiaj fiaskoj vi parolas?

Dieter Rooke
2020-12-29 10:51
Respondo al  Verdamaro

Kara Verdamaro – manko de mono certe estas fiasko por Esperantisto kaj por UK!

Angelos
Angelos
2020-12-21 12:46

Mi rimas, ke ankau la UK de 2021 devos esti prokrastita. Ni esperu pri tiu de 2022…

Angelos
Angelos
2020-12-21 13:47

‘timas’, diable!

Hejmano
2020-12-21 17:28

IJK-umi en norda Italujo? Kia bela insulto al la viruso!

Dieter Rooke
2020-12-21 20:19

Chu ne estis rivalaj kanditatoj por la UK de 2023 ?

UK-partoprenanto
UK-partoprenanto
2020-12-22 14:07
Respondo al  Dieter Rooke

Mi nenie legis alvokon por kandidatiĝoj. Ĉu nova kutimo en UEA?

Dieter Rooke
2020-12-29 10:59
Respondo al  UK-partoprenanto

Vi pravas- en la komuniko de UEA nenie estis legebla alvoko por kanditatigho-

Roland Schnell
2020-12-29 20:21
Respondo al  UK-partoprenanto

Kial publike alvoki, se neniu pretos organizi kongreson? Estas pli facile preni la solan kandidaton, kiu pretas. Eble en Torino la loka mondkonata kompanio pri veturiloj ofertas senpagan uzon de elektra veturilo por la kongresanoj.

leganto
leganto
2020-12-31 1:19
Respondo al  UK-partoprenanto

Ĉu por la antaŭaj UKoj UEA alvokis kandidatiĝi? Mi ne memoras ke ĝi iam faris, nek trovis tiajn alvokojn en la antaŭaj Gazetaraj Komunikoj.

Jovana
Jovana
2020-12-30 12:17

Rapida rigardo al la retejo de UEA pri kongresoj montras ke la ĝenerala direktoro de UEA loĝas en Meksiko, se kredi la tieajn informojn. Se tio estas vera, kiel li povas purigi [la] necesejojn en la CO, kiel li fanfaronis kelkloke? Aŭ, ĉu neniu plu purigas tiujn necesejojn?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-12-30 14:37
Respondo al  Jovana

> Rapida rigardo al la retejo de UEA pri kongresoj

Ĉe mencio de retejoj estas ĉiam utile aldoni la ligilon, tiel ke interesiĝanta leganto povas rapide kaj komforte aliri la tekston. Tio evitas foje longajn (kaj foje sensukcesajn) serĉadojn.

> Aŭ, ĉu neniu plu purigas tiujn necesejojn?

Tiun problemon UEA senprokraste solvos: la CO baldaŭ ne plu ekzistos kaj tial ne necesos purigi la necesejojn. Solvo iom drasta, sed solvo.

Do UEA povos luigi la domon kaj… Atendu momenton: se UEA luigos la domon por gajni monon, ja necesos regule purigadi la necesejojn…