Unesko ne enkondukos Tagon de Esperanto

La nun daŭranta ĝenerala konferenco de Unesko ne traktos la proponon de UEA enkonduki tutmondan Esperanto-tagon en la 26-a de julio. La tiucela kampanjo estis komencita tro malfrue, laŭ vicprezidanto Huang Yinbao (Trezoro). Prezidanto Duncan Charters tamen trovis la kampanjon modela. 

La iniciato al la kampanjo venis de Renato Corsetti, kiu la 14-an de aprilo en la komitata listo proponis, ke la reprezentantoj de UEA ĉe UN kaj Unesko laboru, por ke la 26-a de julio estu deklarita Monda tago de Esperanto.

– Mi scias, ke tio estas malfacile atingebla per laboro de kelkaj jaroj, ĉar neniu el ni estas Lapenna aŭ Sekelj, sed indas provi, se ni volas ke en la estontaj lernolibroj oni agnosku, ke ankaŭ ĉi tiu generacio faris ion.

Pri tio konsentis vicprezidanto Huang Yinbao (Trezoro), kiu respondecas pri financoj kaj rilatoj kun Unesko. Li komentis en la komitata listo:

– Peti Uneskon deklari la 26-an de julio ”Internacia Tago de Esperanto”, devas esti grava projekto de la Strategia Plano de UEA. Mi okupiĝos.

UEA momente ne havas validan strategian planon. En la neniom plenumita Strategia plano 2013–2017 tute ne estas menciita la Esperanto-tago. La laboro pri nova strategia plano de UEA ŝajne haltis. Lastfoje ĝi estis menciita de prezidanto Duncan Charters en la komitata listo la 15-an de aprilo. Tiam li skribis, ke la plano estu plu diskutata en la forumo de UEA.

La lasta diskutero pri la strategia plano de UEA en la forumo tamen estis afiŝita jam la 22-an de januaro de Alexander Gofen, kiu skribis: ”Zamenhof ne revis pri truda miksado kaj homogenigo de la homaro. Bedaŭrinde UEA fariĝis operaciulo de la UN por tiu ĉi nenobla celo.” Neniu lin kontraŭdiris.

La 5-an de julio UEA en gazetara komuniko publike diskonigis la kampanjon por internacia Esperanto-tago. Laŭ la komuniko, ”la vera naskiĝdato de Esperanto, t.e. la 26-a de julio, estas festata de nia komunumo jam 134 jarojn”. Tamen la tago de la apero de la Unua libro nur dum la lastaj jaroj ekricevis atenton – la tradicia esperantista festotago ja estas la 15-a de decembro, la Zamenhof-tago.

La 30-an de julio prezidanto Duncan Charters en la komitata listo laŭdis partoprenintojn en la kampanjo:

– Efektive ni prenu tion kiel modelon por posta informa agado en niaj planoj, aparte kiam ni laboras por atingi subtenon de Unesko por la agnosko de la Esperanto-tago. Dankon al ĉiuj kiuj subtenis la ĉiujaran informan iniciaton por la tago, kaj la pli vastan kampanjon kiu antaŭeniras. Mi ĵus subskribis oficialajn leterojn por tion apogi, rezulte de la konscienca laboro de Trezoro.

Krom la letero de UEA rekte al Unesko, aktivuloj en 20 landoj sendis proponon pri la enkonduko de internacia Esperanto-tago al siaj landaj Unesko-komisionoj.

La kampanjo fine havis nenian rezulton. Huang Yinbao (Trezoro) la 8-an de novembro skribis en la komitata listo, ke la tempo ne sufiĉis, kaj la ĝenerala konferenco de Unesko, kiu okazos de la 9-a ĝis la 24-a de novembro, ne konsideros la proponon.

– Esperanto ne aperas en la Tagordo. Esperanto ne estas traktita de la Plenuma Estraro, ĉefe pro tro malfrua iniciato. Ĉar la Estraro de UEA decidis lanĉi la kampanjon en junio, kaj publikigis ĝin la 5-an de julio, kaj la 7-an de julio, preskaŭ samtempe, la Plenuma Estraro de Unesko decidis pri la unua versio de la provizora Tagordo.

Li samtempe atentigas, ke kvin reprezentantoj de UEA kaj du de ILEI ĉeestos la konferencon, kaj ke UEA daŭrigos la kampanjon por ke la afero estu traktita en la sekva ĝenerala konferenco de Unesko en 2023.

Komitatano Ileana Schröder trovis bedaŭrinda, ke la estraro de UEA tro malfrue lanĉis la kampanjon. Tiun kritikon vicprezidanto Fernando Maia siavice trovis ”absolute maltaŭga”:

– La Estraro iniciatis la kampanjon tiam, kiam eblis, kaj per propra iniciatemo … Mi preferas diri: tre bone, ke la Estraro kaj kunlaborantoj iniciatis tian kampanjon kaj daŭrigos.

 

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Roland Schnell
2021-11-09 13:27

Ruza decido. La Esperantistoj havas tute malrealisman ideon pri la agnosko de Esperanto en la nuntempa mondo. Ili venas 100 jaroj tro malfrue. En la “Ligo de Nacioj” de la 1920aj jaroj la enkondunko de Esperanto estis realisma celo.
Sed hodiaux estas sekteca grupeto sen iu efiko en la reala mondo.
Ili certe ne komprenos kaj dauxrigos senutile elspezi monon apud UN kaj UNESKO. Tie oni simple demandas pri la praktika utilo kaj signifo por la evoluo de la mondo, la batalo kontraux la klimata problemo.

Kirill Ŝvedov
2021-11-09 18:22
Respondo al  Roland Schnell

>La Esperantistoj havas tute malrealisman ideon pri la agnosko de Esperanto en la nuntempa mondo.

Dependas de tio, kiel kompreni signifon de termino “agnosko”. Se temas pri akcepto de situacio, kiam aplikado de Eo disvastiĝis desube, mi ne opinias tiun varianton malrealisma, kvankam por realigi ĝin bezonatos penadoj multe pli grandaj, ol ĉio, kion la Esperanta komunumo entreprenis ĝis nun. Mi kurtege priskribis ĉi tiun vojon en alia komento.

Anonimulo
Anonimulo
2021-11-10 9:47

Diru kion ajn vi volas, sed ĉi tiajn kampanjojn mi atendas de UEA.

En ĉi tiaj aferoj, provi kaj malsukcesi estas bezonata kaj spertiga paŝo al sukcesa provo.

Roland Schnell
2021-11-11 16:16
Respondo al  Anonimulo

Tio signifas konstante investi tempon kaj monon por lerni ion, kion oni povus scii per simpla analizo de la situacio. Oni nun povas scii, ke UNESKO postulas praktikan agadon por la bonfarto de la mondo (ekologiaj problemoj) aux de la homaro. Esperantistoj kutime nur parolas pri lingvaj aspektoj, sed tio utilas al neniu. Alternative oni povus pruvi, ke la lingvaj aspektoj estas kialoj por la nuntemplaj problemoj kaj per lingvaj aspektoj eblus prezenti solvojn.
En la 1920aj jaroj la “nekompreno” inter la kleruloj fakte estis reala problemo kaj oni fidis, ke iu komuna lingvo povus helpi. En la 1950aj la ideo, ke la problemoj (dangxero de milito, ecs per atombomboj) inter la kapitalsma kaj komunisma mondparto estas mildigeblaj, se enlogxantoj de la du blokoj kun malsamaj lingvoj povus rekte interparoli, estis vaste akzeptata. Tio funciis ekzemple en la german-franca-interrilato, sed oni instruis la koncernajn naciajn lingvojn.Iam la Esperantistoj lasis de la afero kaj ne plu estis vidataj. Simile pri la gxemelurbaj aktivecoj.
Estas tipe pro Esperantistoj en la asocioj, ke ili obstine ne traktas la temojn, kiuj promesus rapidan sukceson, sed male elektas tiujn kun la plej altaj bariloj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Roland Schnell
Patricio Agustín Iglesias
2021-11-10 21:56

Kiel Zamenhof mi estas ĉefe desubisto. Tamen mi ne ŝatas falsajn dilemojn do mi tute kredas, ke tiaj proponoj ankaŭ estas gravaj, kaj en la estonteco, kun konstanco, iam sukcesos. Kelkaj esperantistoj kreas muzikon, aliaj instruas, aliaj laboras kun registaraj kaj internaciaj organizaĵoj… ĉiuj helpas al la movado.

Amominulo
Amominulo
2021-11-15 15:04

Kompreneble la kampanjo malfruis. La estraro estis tro okupita kun la detruo de la azocio. Kiam mi povos aczeti librojn de UEA pere de firmao E€I?