Rusio kalkulas esperantistojn

En Rusio nun okazas la unua tutlanda popolnombrado post 2010. Rusia Esperantista Unio instigas ĉiujn esperantistojn indiki en la censo, ke ili scipovas Esperanton. En la pasinta popolnombrado oni trovis malpli ol mil esperantistojn en Rusio.

Ekde la 15-a de oktobro ĝis la 14-a de novembro en Rusio okazas tutlanda popolnombrado (censo). Ankoraŭ dum la nuna semajno loĝantoj de Rusio povos plenigi la censan formularon en la reto, dum la lasta semajno tion jam eblos fari nur dum hejma vizito de censisto, aŭ mem vizitante ŝtatan oficejon.

Krom en la rusa, la formularon eblas plenigi en dek pliaj lingvoj, ĉefe diversaj lokaj lingvoj parolataj en Rusio, sed ankaŭ en la angla kaj la ĉina. La celo estas, ke la censon partoprenu ĉiuj, kiuj troviĝis en Rusio en la 15-a de oktobro, eĉ eksterlandaj turistoj.

En la formularo estas interalie demando pri parolataj lingvoj, kaj Rusia Esperantista Unio instigas ĉiujn parolantojn de Esperanto nepre indiki en la enketo, ke ili scipovas la lingvon. Ni petis la prezidanton de REU, Aleksandr Lebedev, klarigi, por kio tio utilu.

Libera Folio: Kiom da rusianoj laŭ la pasinta censo parolas Esperanton?

Aleksandr Lebedev: – La antaŭa censo okazis en la 2010-a jaro, laŭ ĝiaj rezultoj 992 personoj en Rusio indikis scion de Esperanto.

Ĉu vi supozas, ke la vera kvanto de homoj, kiuj parolas Esperanton, estas pli granda, aŭ malpli granda?

Aleksandr Lebedev, prezidanto de REU.

– Mi povas supozi pli grandan kvanton, kvankam mi ne havas troajn esperojn. Dum censo censistoj ne ĉiam diligente pridemandas homojn, foje okazas, ke ili enmetas iujn respondojn laŭ sia supozo, ekzemple tuj skribas la naciecon ”ruso”, kiam ili vidas tipan rusan homon, kaj eĉ ne faras la koncernan demandon, kvankam ili devas ĝin fari. Mi mem spertis, ke censistino ne demandis pri nacieco kaj pri parolataj lingvoj, kvankam ambaŭ demandoj estas en la censa formularo. La kvalito de la censo forte dependas de la diligenta laboro de censistoj.

– Ofte okazas, ke esperantisto ne estas hejme, censisto komunikas kun ties parencoj, kaj enmetas informon pri la homo laŭ vortoj de la parencoj. Se la parencoj ne estas esperantistoj, apenaŭ ili zorgos mencii scion de Esperanto por tiu homo. Krome, iuj havas antaŭjuĝojn pri censo (ekzemple timo pri diskonigo de personaj datumoj, kaj similaj timoj) kaj simple ne volas ĝin partopreni.

– Do, abundas ebloj ne trafi en censon aŭ trafi, sed kun neplenaj aŭ malĝustaj datumoj.
La nuna censo havas avantaĝon: oni ne nepre devas atendi hejme censiston, sed povas memstare plenigi formularon per interreta ŝtata servo. Tio donas esperon, ke informperdoj iom malpliiĝos, ĉar mankos la homa faktoro de censisto en okazo kiam homo mem plenigas la formularon.

Kiel bone oni parolu Esperanton, por ke oni kun bona konscienco povu tion indiki en censo?

– Ĉiu esperantisto tion decidu memstare por si mem.

Kian utilon oni havus de pli alta cifero en la sekva censo?

– Unue, tio estas simple ago de ekstera informado pri Esperanto. Oni sciu, ke ekzistas tia lingvo, kaj ĝi eĉ havas kvanton de parolantoj pli grandan ol kelkaj minoritataj lingvoj. La rezultoj de censoj estas publike atingeblaj, do eventuala interesiĝanto povos vidi tie la lingvon Esperanto kaj eble deziros ekscii, kio tio estas.

– Due, antaŭ nelonga tempo REU partoprenis internacian kampanjon pri peno oficialigi Esperanto-tagon (la 26-a de julio) ĉe Unesko. Nome, ni sendis al la rusia Unesko-komisiono petleteron kun peto subteni tiun ideon kaj iniciati ĉe Unesko proklamon de Internacia Esperanto-tago. La komisiono respondis nee, argumentante tion per jenaj vortoj:

Ĉar Esperanto ne havas oficialan statuson en la Rusia Federacio kaj ĝiaj konsistigaj regionoj, kaj la nombro de la parolantoj de ĉi tiu planlingvo en la lando estas [nur] ĉirkaŭ mil homoj, ĉi-etape [ni] ne pretas iniciati la proklamon de la respektiva Tago…

– Tiu ”ĉirkaŭ mil homoj” ŝajnas evidenta referenco al la rezultoj de la pasinta censo — 992 Esperanto-parolantoj. Do oficiala instanco atentas tiun laŭcensan nombron, kaj ju pli granda ĝi estos, des pli bone.

Kiel REU faros por instigi homojn indiki scion de Esperanto?

– Ni dissendis alvokmesaĝojn en informkanaloj, kiujn ni havas: en la sociaj retoj Facebook kaj VK, en Telegramo, en landa retpoŝta dissendolisto, publikigis la alvokon en la landa movada Esperanto-revuo Ponto kaj en nia paĝaro.

Per kampanjo inter esperantistoj eblos atingi nur tiujn, kiuj havas kontakton kun la organizita movado. Ĉu vi kredas, ke estas multaj rusianoj, kiuj scipovas Esperanton, sed ne havas kontakton kun la movado? Ĉu iel eblas atingi ilin?

– Jes, devas esti tiaj esperantistoj. Tiujn, kiuj neniam kontaktis la movadon, ni kiel organizaĵo ne atingos. Sola espero estas, ke ili ricevos la informon per personaj kanaloj, ke iliaj amikoj-movadanoj provos puŝi ilin.

– Parton de la esperantistoj, kiuj iam antaŭe membris en REU, sed ne plu membras, ni povas atingi per retpoŝto – ni havas kelkcenton da retpoŝtadresoj de malnovaj membroj. Mi planas ankaŭ al ili sendi alvokmesaĝojn.

La rezultojn de censoj eblas evidente uzi ankaŭ por taksi la nombron de esperantistoj en la tuta mondo. Tion faris antaŭ kelkaj jaroj Svend Vendelbo Nielsen en Danio.

En sia takso li uzis interalie la ciferojn de la rusia censo de 2010, kiujn la Aleksandr Korĵenkov, redaktoro de La Ondo de Esperanto, trovis sufiĉe realismaj. Laŭ Svend Nielsen la haveblaj censaj rezultoj indikas, ke en la tuta mondo troviĝas inter 30 000 kaj 180 000 homoj, kiuj en censo indikus, ke ili parolas Esperanton.


Pli pri la temo:

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Edmundo
Edmundo
2021-11-02 11:29

En la ĉi-jara brita censo oni demandis pri multegaj aferoj, sed ne pri lingvoscio. (Abonantoj de Monato povas legi artikolon pri ĝi: https://www.esperanto.be/fel/publika/012850p.php )

Rughulo
2021-11-02 11:44

Kiel aspektas tipe ” rusa ” homo – rusa naciano? La prezidanto de REU A. Lebedev , bv. publikigi la fotajhon de autenta ruso !

Vjaĉeslav
2021-11-02 19:27
Respondo al  Rughulo

Li ne insistas, ke ekzistas maniero diveni etne rusajn personojn, male — li diras (kun malkontento), ke kelkaj censistoj „divenas“ etnecon de homoj memstare. Tio okazas ne nur en rusaj regionoj cetere, sed ankaŭ en la kaŭkazaj — mia konato en socia reto atestis, ke censa volontulo ne demandis pri nacieco/etno de maljuna geedza paro, supozinte ke ili estas adigeoj; kvankam ĝenerale estis ĝusta konjekto, ili volis sin identigi kiel „ĉerkesoj“. Apenaŭ temas pri iom amasaj eraroj, sed ili ja okazas.

Parolante ĝuste pri Esperanto, unu mia konata fluparolanto konfesis, ke li timeme ne aŭdacis mencii Esperanton al censa volontulo: bone ke REU subtenas kaj instigas mencii la lingvon, nun tio estas afero a) laŭleĝa, Esperanto ne estas malpermesita; b) ne tre stranga, ĉar ja finfine la statistiko pri Esperanto estas kalkulata ekster la linio „aliaj lingvoj“.

Rughulo
2021-11-03 14:36
Respondo al  Vjaĉeslav

Kara S-ano Bv. montri fotajhon de nacieco “”Adigea ” au ” Cherkesa “.Kiel la volontula censisto ekkonas naciecon ?”

Kial vi konato timas konfesi sian scion de Esperanto?

Hektor
Hektor
2021-11-02 11:46

Eble indas aldoni, ke en la nova rusia popolnombrado ekzistas nova kroma demando. Por ĉiu lingvo, kiun oni asertis regi (inkluzive de la rusa, por kiu estas specifa demando), oni krome demandas, ĉu oni uzas ĝin en la ĉiutaga vivo. Tio teorie devus permesi scii pri la hejma (kaj ne nepre nur hejma) uzado de lingvoj en Rusio, i.a. de esperanto.

Vjaĉeslav
2021-11-02 20:30
Respondo al  Hektor

Jes, tio gravegas (mi sincere markis, ke mi uzas Esperanton ĉiutage). Krom tio oni speciale atentigis, ke eblas mencii kelkajn lingvojn en la linio pri la denaska (aŭ, eble pli precize, „nacia“ lingvo — la lingvo plej kara por homo, eĉ kiam ĝi ne vere estas bone parolata). Tiel mia filino povis mencii Esperanton en tiu rubriko, dum ŝi rifuzis mencii ĝin inter la parolataj de ŝi 🙂 Do eĉ se la totalo malgrandiĝos, ni certe havos ian novan informon pri la parolantaro en Rusio (ne nur de Esperanto ja, sed en tiu ĉi kunteksto gravas ĝi).

Hektor
Hektor
2021-11-03 7:49
Respondo al  Vjaĉeslav

Fakte mi tute ne rimarkis, ke eblas ĉi-foje deklari du “naciajn” lingvojn. Tial ni deklaris neniun denaskan lingvon por niaj gefiloj (same kiel ni faris en la antaŭa popolnombrado). Ĉu eblas deklari ankaŭ du naciecojn?

Rughulo
2021-11-03 14:38
Respondo al  Vjaĉeslav

Kial via filino rifuzas mencii ke shi parolas E-ton?