Esperanto-Stacio proponas lokon por kuna agado

Dum UEA malmuntas sian Centran Oficejon, apud Berlino Ralf Fröhlich starigas novan ejon por Esperanta aktivado. ”Por la identeco de nia komunumo ni bezonas ankaŭ fizikajn lokojn kie vivas esperantlingva laboretoso”, li diras al Libera Folio. Post kelkaj tagoj oni ludos komputilajn ludojn en la Esperanto-Stacio.

La Esperanto-Stacio.

La Esperanto-Stacio en Halbe, kvindek kilometrojn sude de la centro de Berlino, estas konstruaĵo, de kiu la germania fervoj-kompanio volis liberiĝi. Ĝin en 2019 aĉetis la konata aktivulo Ralf Fröhlich, kaj de tiam ĝi estas renovigata.

Kiam la riparoj pretos, laŭplane post pliaj ses monatoj, en la domo estos kvar loĝejoj por kunlaborantoj, kvin ĉambroj kun propraj banĉambroj por gastoj, du ejoj por aranĝoj kaj kunabora spaco por oficeja laboro.

– La domo estas internacia renkontiĝejo por esperantistoj kaj samtempe regiona kultura centro. Ĝi ĵus estis nomumita kultura centro de la federacia ŝtato Brandenburgio kaj pro tio havos subtenon por regiona kulturlaboro dum almenaŭ tri jaroj, Ralf Fröhlich rakontas.

Dum la renovigado jam okazis diversaj aranĝoj, kaj post la jarŝanĝo en la komuna oficeja spaco laboros kaj aktivuloj de la Esperanto-Stacio kaj tiuj de aliaj kulturaj organizaĵoj. Ralf Fröhlich proponis lokon en la ejo ankaŭ al UEA kaj TEJO.

– Sed ŝajne la decidoj daŭras, li aldonas.

Kial laŭ vi en la nuna reta epoko, kiam eĉ UEA planas vendi sian Centran Oficejon, esperantistoj plu bezonas proprajn fizikajn ejojn?

Prezentado en la Esperanto-Stacio.

– La retigo kaj ciferecigo de la mondo ankaŭ ŝanĝas la kondiĉojn por la esperanto-movado. Kompare al nia grandeco ni bonege uzas la eblecojn retajn kaj tion daŭre devas fortigi.

– Samtempe mi estas konvinkita ke por la identeco de nia komunumo ni bezonas ankaŭ fizikajn lokojn kie vivas esperantlingva laboretoso, kie eblas kuniĝi kaj kune labori kaj kie eblas krei kondiĉojn por retaj aktivaĵoj. La Esperanto-Stacio celas esti vigla loko kaj por kulturo, edukado, libertempado kaj kunlaboro.

La sekva aranĝo estos Ludo, laŭ la organizantoj la unua esperantista videoluda aranĝo. Ĝi okazos de la 29-a ĝis la 31-a de oktobro en Esperanto. En la posta semajnfino okazos la sama aranĝo germanlingve, por lokanoj.

– Ni havas multe da spaco kaj nun, kiam estas renovigitaj grandaj partoj de la domo, ni finfine povas uzi la spacon. Estas perfekte por videoludoj, ke ni havas tiujn grandegajn ĉambrojn por ludi, rakontas Ralf Fröhlich.

– Mi volas okazigi novspecan aranĝon, kiu vere montrus superrigardon de ludoj, de la unua ludo, Pong, ĝis la plej modernaj ludoj en Virtuala Realeco. Ralf zorgos pri ĉio rilate al la ejo kaj rilatoj kun organizoj kaj la loka registaro. Tanja Orme kaj mi zorgos pri starigo de la ludsistemoj kaj helpos al partoprenantoj kompreni kiel ludi ĉion, diras Chuck Smith.

Kiamaniere oni uzos Esperanton en la ludoj?

Chuck Smith: – Same kiel en tabulludaj renkontiĝoj de esperantistoj, oni ja ne ludas esperantistajn tabulludojn, ĉar tiaj apenaŭ ekzistas. Sed malkiel tabulludoj, multaj videoludoj ne havas grandan lingvoelementon kaj tial eblas bone ludi eĉ se oni ne komprenas la lingvon de la ludo. Ekzemple ni multe prezentos muzikludojn kaj ĝuste en tiaj ludoj eĉ se estas kantado, oni ja ne devas povi kompreni la tekston por bone ludi kaj ĝui la muzikon kaj ludojn.

Ĉu la partoprenantoj devas jam havi sperton pri komputilaj ludoj?

Chuck Smith: – Ni bonvenigas ĉiujn. Pri infanoj, indas, ke ili estu almenaŭ 13-jaraj por ludi VR-n, sed ekde 6 jaroj estas en ordo por kunludi preskaŭ ĉion alian. Alikaze, la ideo estas, ke ne gravas ĉu oni estas spertulo aŭ komencanto, ni helpos montri la plenan historion de videoludado diversmaniere. Tial ni ankaŭ havas multajn muzikludojn, ĉar komencantoj kutime pli rapide sukcesas ekludi kaj ĝui ilin…

– Krome, oni ne ĉiam sidos kiel oni povas imagi. Per VR, ni proponos muzikludon, Beat Saber, en kiu oni tranĉas blokojn per glavoj laŭ la muziko kune kun virtuala minigolfo kaj tabloteniso. Per Rock Band oni povas ludi drumon, kaj en Donkey Konga ĉiu ludanto frapas bongojn, kio povas esti tre intensa. Krom tio, oni povas ludi Stepmania, kiu estas tre sportuma ludo, en kiu oni ludas per la piedoj!

28 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jovana
Jovana
2021-10-25 8:28

“Ralf Fröhlich proponis lokon en la ejo ankaŭ al UEA kaj TEJO.” Ĉiuj tiuj/tiaj proponoj estas vanaj: la lukraj partoj de UEA devas iri al e@i, ĉar tion oni jam antaŭaranĝis (malantaŭ fermitaj pordoj).

Raĉjo
Raĉjo
2021-10-25 12:49
Respondo al  Jovana

E@I jam havas bonan strukturon por plenumi multajn servojn por UEA. Estas bonege ke ili tion rapide povas transpreni. La Esperanto-Stacio estas ejo por kunlabori, kunsidi, doni oficejan spacon al oficistoj ktp. Estus bone por nia movado havi plurajn iom malsimilajn lokojn.

Avidulo
Avidulo
2021-10-26 12:34
Respondo al  Jovana

e$i

Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
2021-10-28 21:07
Respondo al  Jovana

Saluton. Mi notas la kalumnian tonon en tiu komento de Jovana. Jovana asertas, ke ĉiuj tiuj/tiaj proponoj estas vanaj, sen scii pri la enhavo de la proponoj, kiuj fakte nuntempe kaj daŭre estas traktataj inter UEA kaj Esperanto-Stacio en tre bona etoso. En neniu momento Esperanto-Stacio deziris konkurenci kun E@I en siaj proponoj, tiel ke la kalmunia komento havas neniun sencon. Ankaŭ Jovana asertas, ke la lukraj partoj de UEA devas iri al E@I. Kompreneble tio ne okazas laŭ iu fantaziata “devo”. La kontraktaj rilatoj, kiuj stariĝos inter UEA kaj E@I ne estas trudo en la Asocio, sed fina decido de la Komitato, kies enorma plimulto pozitive konsideris la kialojn por tio. Inter la kialoj troviĝas la taksojn pri la kapabloj de E@I bone servi al UEA. En ĉiu ajn momentoj interesatoj laŭkontrakte servi al UEA estas bonvenaj serĉi la Estraron kaj la Ĝeneralan Direktoron por trakti siajn interesojn. Kompreneble la proponoj devas laŭatende esti kvalitaj kaj, se ili celas kun iu konkurenci, la interesatoj devas zorgi, ke la propono estas avantaĝa al UEA. Jovana cetere komentas pri lukreco. Ĉu Jovana povus laŭ si detale klarigi kiom profitaj (al UEA) estis la Libroservo kaj la Universalaj Kongresoj en la lastaj 21 jaroj?

Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
2021-10-28 21:27
Respondo al  Fernando Maia Jr.

PS: pri la malica mencio al ”malantaŭe femitaj pordoj”, mi atentigas, ke la intertraktoj inter UEA kaj kontraktaj partioj (inkluzive de dungitoj) normale okazas private ĉe la koncernaj instancoj de la Asocio. Tio ofte okazas pro respekto al kelkaj aspektoj, kiuj devas resti privataj respekte al la koncernuloj. Ĝi ankaŭ povas okazi strategie, ĉar povas utili al UEA, ke tio restu privata. Finfine ĝi ankaŭ normale okazas kiel parto de la rutino de la Asocio, ne nur ĉe la Ĝenerala Direktoro, sed ankaŭ ĉe la aliaj ofichavantoj kompentaj zorgi pri tiaj intertraktoj, kiel ankaŭ la Kongresa Fako kaj la Libroservo, kies rutinaj agadoj senpere traktas kun servo-liverantoj kaj eldonejoj ”malantaŭe femitaj pordoj”, sen la bezono, ke oni malicu pri tio. Eventuale la Asocio povus ŝanĝi tion, ke ĉio estu publike konsultebla kaj travidebla, sed la nuna praktiko plene havas siajn instrumentojn por protekto de UEA: por komenci ĉio devas respekti la buĝetojn aprobitajn de la Komitato, proceduroj okazas konsulte kun juristoj kaj spezokontoj kaj oficeja laborado estas normale kontrolitaj de komitataj reviziantoj kaj periode de revizoroj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-28 21:52
Respondo al  Fernando Maia Jr.

”proponoj (…) kiuj fakte nuntempe kaj daŭre estas traktataj inter UEA kaj Esperanto-Stacio en tre bona etoso.”

Do, kiel mi jam suspektis. Ĉio estas tiel travidebla…
Unue UEA devas finance resaniĝi, oficistoj ĵetiĝas surstraten, LA Esperanto-domo vendota kaj samtempe estas tiuj ĉi intertraktoj ĉar S-ro Fröhlich bezonas luprenantojn por sia E-stacio…

Konklude, membroj de UEA pagas por la detruo de sia propra asocio kaj la bonfarto de eksteruloj.

Grandioze.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-29 13:28
Respondo al  Fernando Maia Jr.

“Eventuale la Asocio povus ŝanĝi tion, ke ĉio estu publike konsultebla kaj travidebla”

Kompreneble… post la skandalecaj maldungoj, post la fordono de elementaj servoj de UEA al eksteruloj kaj vendo de la domo subite ĉio povos fariĝi “publike konsultebla kaj travidebla”.

Maia, vi pensas, ke vi estas ruza, sed malgraŭ ke viaj manovroj parte okazas en la mallumo, viaj rezultoj detruaj estas ĉie videblaj.

Vi, Fettes kaj Corsetti kiel UEA prezidintoj eniros la historion kiel la Triopo de Grandaj Detruantoj.

Kaj mi kredas, ke vi eĉ fieros je tio.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-10-29 0:19
Respondo al  Fernando Maia Jr.

> sed fina decido de la Komitato, kies enorma plimulto pozitive konsideris la kialojn por tio

Fernando, apogo de la komitato jam longe ne plu estas garantio pri saĝo de decidoj. La komitato apenaŭ havas decidokapablon (ja decidopovon sed ne decidokapablon) kaj simple jesas ĉion, kion oni metas antaŭ ĝin.

Se vi estus proponintaj ĝuste la malon, la komitato kun sama entuziasmo aprobus tiun malon. Se homo/organo senescepte diras al ĉio ”Jes jes jes” (aŭ ”Ne ne ne”), tiu opinio havas nenian valoron, ĉar la opinianto plene malkapablas distingi bonon disde malbono. Apogo de la komitato havas do nenian valoron.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
2021-10-29 14:40

Kara Francisco, tamen la Komitato NE diris al ĉio jes/jes/jes (cetere se ĝi estus dirinta ne/ne/ne, estus la mala senco, tio estas, la Komitato ne aprobas ĉion, kion oni proponas). Tio estas malĝusta aserto. La konstruo de tiu bildo de la Komitato utilas nur por tiuj, kiuj ne volas honeste analizi la aferon, kaj ĝi ne estas justa. La diskutoj en la Komitato estis kaj estas sufiĉe longaj kaj ne malprave. En la unuaj kunsidoj la Komitato ne deziris akcepti sen sufiĉe da diskutoj la lastatempajn specifajn proponojn de la Estraro kaj Komisiono pri Financo, tiel ke en la unuaj kunsidoj la aferoj ne plene solviĝis kaj la laboroj ankoraŭ daŭras. Oni devis multe labori kaj kompari informojn. Oni tenu enmense, ke la nunaj diskutoj ne estas surprizaj: ili jam estis plene atendeblaj de la instrukcioj donitaj de la Komitato en 2020, sed ŝajne kelkaj homoj ne estis atentaj pri tio, kvazaŭ nun ĉio subite okazas. Kiel vi scias, tiuj instrukcioj estas por daŭripovigi al UEA kaj permesi al ĝi pli efike agi anstataŭ senespere barakti por kovri la rutinajn altajn elspezojn. Mi legas viajn kritikojn kaj dezirojn kaj ĝuste tio, kion oni intencas, estas agi efike por deziroj tre similaj al tiuj viaj. Kaj la Estraro kaj la Komitato estis kaj daŭre estas malfermaj al kontraŭproponoj, kiuj simile evitu deficitegojn, formanĝon de kapitalo kaj malefikecon en UEA. Sed simple tiuj, kiuj forte kontraŭis la specifajn proponojn, ne sukcesas doni solidajn alternativojn – ili nur kontraŭas kaj ne malofte per miskomprenigo. Do la plimulto en la Komitato finfine subtenis kaj decidis por kelkaj el la specifaj proponoj. Diskutoj ankoraŭ okazas pri la aliaj. Mi notas, ke vi estis unu el tiuj, kiuj publike defendis la fortigon de la rilatoj kun Vieno. Vi agnoskas, ke la stato de koservado de arkivo kaj de la Biblioteko Hodler (esence senprotekta deponejo) de jardekoj okazas nekontentige en la CO. Tial mi komprenas, ke, se vi estus en la Komitato, ankaŭ vi estus decidinta por la kontrakto kun Vieno, ke ili flegu la Arkivon de UEA kaj eventuale pri neduoblaĵoj el BHH. Kara Francisco, mi tre admiras vian agadon kaj historion. Mi nur volas atentigi, ke tia diskutado, kiu estiĝis en tiu ĉi forumo, ne estas konsekvenca. Oni ofte deiras de falsaj ideoj kaj miskomprenoj, sufiĉe ofte akompanataj de kalumniecaj kaj malicaj tonoj, ne de prudenta argumentado. Mi tamen ne rezignis interveni ĉi tie, ĉar mi kredas, ke valoras esti pacienca por ke finfine la diskutoj okazu konsekvence kaj aferece kaj ke fine venku etiko kaj honesteco. Ni praktiku pensi longperspektive kaj ni ne perdu esperojn, ĉefe ni ne perdu esperon pri ni mem. Tial mi reagas al vi kun respekto. Fartu bone, kaj dankon pro viaj elstaraj kontribuoj al la Belartaj Konkursoj de UEA. Mi ilin tre aprezas.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-10-29 21:46
Respondo al  Fernando Maia Jr.

Fernando, vi povas fari facilan eksperimenton: anoncu al la komitato, ke la estraro, post multaj kaj profundaj esploroj (kies detalojn vi ne donos sed la komitato simple fidu), decidis, ke por sanigi la financojn de la Asocio oni plutenos la domon en Roterdamo, gardos BHH kaj dungos kvin pliajn oficistojn. Kaj vidu, kiom da komitatanoj silente voĉdonos favore kaj kiom da krios, ke tio estas malbona.

Jovana
Jovana
2021-10-29 17:12
Respondo al  Fernando Maia Jr.

Fernando,

a) Ĉu vi povas indiki al la legantoj la bibliografiajn informojn de la revuo(j) en kiu(j) aperis la anonco, per kiu oni serĉas kunlaboron (aŭ kiel ajn vi volas nomi tiun) rilate al transdono/transloko/vendo/donaco de la diversaj servoj/fakoj de UEA?
b) Krome, ĉu vi povas doni la bibliografiajn informojn de la revuo(j) en kiu(j) aperis la anonco, per kiu oni serĉas novan ĝeneralan direktoron, kiam montriĝis ke Veronika Poór ne estas taŭga por la posteno de ĝenerala direktoro?En neniu normala organizaĵo, la estraro ne elektus unu el siaj membroj por pagata posteno.

Sen klaraj publikaj informoj disponigitaj al la membraro de UEA, oni rajtas supozi ke ĉio aranĝiĝis/decidiĝis malantaŭ fermitaj pordoj. Dum oni ne prezentas nerefuteblajn faktojn pri la malo, oni rajtas, prave, supozi tion.

Christian Cimpa
Christian Cimpa
2021-10-25 10:27

Grandioze!

PAUL DESAILLY
2021-10-25 11:44

Dankojn kaj gratulojn al Ralf kaj Chuck kaj Tanja.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-25 11:58

Ĉarma iniciato. Kompreneble UEA bezonas fizikan lokon, kaj pli ol nur administrejon. Sed de Roterdamo al Halbe? Oni ankaŭ povus reiri al Heronsgate.
Kompreneble, UEA bezonas iom pli prestiĝan lokon.
Se UEA vere volas forlasi Roterdamon, ĝi aĉetu domon en Zagrebo, Kroatio kaj instalu tie plene funkciantan Centran Oficejon kun oficistoj.

Raĉjo
Raĉjo
2021-10-25 12:45
Respondo al  Leon Roijen

La Esperanto-Stacio estas 15 minutojn de la internacia flughaveno de Berlino kaj 35 minutojn de la urbocentro de Berlino. La ideo ne estas ke ĝi estu nova centra oficejo, sed ejo kie eblas labori laŭbezone kaj oficejo kaj evente/kurse.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-25 14:14
Respondo al  Raĉjo

Via iniciatio, Ralf, estas belega. Mi jam sekvas ĝin dum iom da tempo kaj bedaŭras, ke la KOVIM-viruso malrapidigis ĝin.
Iom konante vin, mi certas, ke ĝi estos bonega kontribuo kaj al la germana kaj al la internacia E-komunumo.

El la artikolo:

Ralf Fröhlich proponis lokon en la ejo ankaŭ al UEA kaj TEJO”

Estas kompreneble simpatie, ke vi proponas tion, sed UEA antaŭ ĉio bezonas Centran Oficejon.
Ne nur estas idiotaĵo, ke la nuna estraro pensas, ke UEA ne bezonas Centran Oficejon, sed la detruo de la Centra Oficejo estas eĉ kontraŭstatuta.
Samkiel, cetere, estas kontraŭstatuta la planita transdono de Biblioteko Hector Hodler.

En alia komento vi skribas:

E@I jam havas bonan strukturon por plenumi multajn servojn por UEA. Estas bonege ke ili tion rapide povas transpreni.”

Tute ne estas bonege. Unue, ĉar por efektivigi tion, oni metis kaj metos skandalece surstraten oficistojn, kiuj kune havas pli ol centjaran sperton profesie laborante en E-ujo.
Ekz. Clay Magalhães jam dum du jardekoj fidele kaj sindediĉe laboras pri UK-oj kaj de 2003 estas la Konstanta Kongresa Sekretario. Kiel dankon, doninte la plej bonajn jarojn de sia vivo al UEA, li nun povos ekserĉi novan laboron en tre malcerta tempo.
Kaj kion UEA gajnas? Se pro iu ajn kaŭzo, nun aŭ post 5 jaroj la servoj de E@I montriĝos nekontentigaj, UEA ne plu havos tiun spertegan KKS, kiu posedas ankaŭ profesiajn kvalifikojn por tiu laboro.
Aldone, oni eĉ povus argumenti, ke ankaŭ la organizo de la UK fare de E@I estas kontraŭstatuta.

Pro la kontraŭstatutaj planoj/agado de la estraro, la detruo de la CO, la manko de kohera plano pri la estonto, UEA troviĝas en plena krizo aŭ kadukiĝo, elektu laŭvole.

Mia koro doloregas, kiam mi pensas pri tiuj longjaraj CO-oficistoj, kiuj estis skandalece traktitaj, elĵetitaj de samideanoj.
Kaj mia koro speciale doloregas, kiam mi pensas pri eksa direktoro Osmo Buller, kiu dum tiom multe da jaroj sindediĉante kaj sinofere ne nur estis elstara direktoro sed kiel kvazaŭ plej alta ŝtata oficisto en Esperantujo per sia grandanimeco, erudicio kaj diplomatio kuntenis la E-movadon pli ol iu ajn. Lia UEA (kaj cetere tiu de generacioj) nun estas malaperanta en fumon.

Raĉjo
Raĉjo
2021-10-25 18:59
Respondo al  Leon Roijen

Tiu ĉi artikolo temas pri la Esperanto-Stacio kaj la evento Ludo. Mi kredas ke ekzistas sufiĉe da diskutejoj pri la strategioj de UEA. La Esperanto-Stacio tute ne rilatas al tio. Ĝi ekzistas sendepende de la decidoj de UEA. Ĝi estas oferto al la movado uzi 1200 modernigitajn kvadratajn metrojn por si, aŭ ne. Se esperantistoj ne volas (kun-) uzi ĝin, ĝi tuj estos uzata de aliaj. Simple.

rudolfo
rudolfo
2021-10-27 8:49
Respondo al  Raĉjo

Absolute prava! Absolute prava! Esperantistoj ne estas solaj en la mondo

Raĉjo
Raĉjo
2021-10-27 14:11
Respondo al  rudolfo

La Esperanto-Stacio troviĝas en ekonomie, turisme kaj kulture viglega regiono. La intereso uzi la konstruaĵon estas grandega de multaj organizoj kaj la registaro fervore subtenas ĝian kulturan funkcion. Nun estas la ŝanco por esperantistoj rezervi ĝin por siaj bezonoj. Tiel ja faras jam multaj kiel Tanja kaj Chuck per Ludo. Se ne estas emo de esperantistoj, ĝi pleniĝos je aliaj agadoj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-27 20:24
Respondo al  Raĉjo

Vi sonas kiel vendanto 😉

Pluraj faris proponojn al UEA sed tiuj proponoj estis rifuzitaj.

“Sed ŝajne la decidoj [de UEA] daŭras” vi diras en la artikolo…

Ĉu tio signifas, ke okazos same kiel pri E@I, ke la decido dekomence jam estas farita kaj oni nur ŝajnigas, ke ne?
Ne sentu vin devigita respondi… estas precipe rimarko al la kunlegantoj, el kiuj multaj pridubas ankaŭ la okazintaĵojn ĉirkaŭ E@I.

Aŭ ĉu via publika “puŝo” estas pro neceso?

Verdire, mi estas iom surprizita, ĉar en la retpaĝaro de la Esperanto-Stacio estas bunta programo por 2020, ekz. interesa GLAT-programero – sed por sekvantaj jaroj ne plu estas programo.

Verŝajne la viruso ĉefrolas en tio, mi ne dubas, sed ĉu vi mem ne plu organizos programon estonte, kaj tial volas nun ludoni la domon?

UEA laŭdire estas en “grandaj financaj problemoj”. La Centra Oficejo estas jam preskaŭ likvidita, la domo vendota.

Mi supozas, ke via oferto ne temas pri senpaga ludono.
Kial UEA devus elspezi monon por spaco por aktivecoj kiuj ankoraŭ tute ne estas, eble neniam estos planitaj?

Denove, ne sentu vin devigita respondi… mi nur rimarkas kelkajn strangaĵojn, kiuj surprizis min.

Raĉjo
Raĉjo
2021-11-02 1:11
Respondo al  Leon Roijen

La Esperanto-Stacio estas plene financata de rimedoj de ekster la Esperanto-movado. Ĉi-jare okazis i.a. la eventoj Fieru!, LingvaFest’, Ludo (videoluda renkontigxo), tri artekspozicioj kaj demokrati-konferenco. La Stacio ĵus estis elektita kiel kultura centro de la regiono (konkurence kun 30 kultura centroj) kun plurjara publika subteno. En ekonomie kaj turisme rapidege kreskanta regiono ni ne ”bezonas luantojn” kaj certe ne dependas de iuj ebloj de UEA. La misio de la Esperanto-Stacio estas krei lokon por moderna, nuntempa agado kaj fizikan laborejon por esperantistoj kaj aliaj kulturagantoj. Ni invitas Esperanto-organizojn profiti de la plej granda kaj facile atingebla Esperanto-domo de la mondo. Ni interesiĝas pri agado kaj projektoj ne pri forluado de oficejoj aux spaco por ekzemple biblioteko. En tau spirito ni volonte kunlaboras kun esperantistoj kaj organizoj kiuj same kiel ni volas rigardi estontecen pli ol pasintecen. Feliĉe nia movado estas sufiĉe granda por diversspecaj agadoj.

Kirill Ŝvedov
2021-10-25 13:21

“Kompare al nia grandeco ni bonege uzas la eblecojn retajn”.

Nu, mi ne opinias ĉi tiun aserton ĝusta. Ankoraŭ meze de la 2000-aj jaroj mi konstatis, ke la Esperantistoj, male, tre malefike uzas la eblojn, kiujn disponigas la nunaj informteknologioj, kaj ekde tiam la stituacio ne ŝanĝiĝis principe. Ĝis nun ni ne havas eĉ pli-mapli kompletan katalogon de utilaj Esperantaj resursoj en la reto. Rezulte komencantoj denove kaj denove venadas al Reddit kaj Telegram kun demando: “Kie mi povas trovi ion interesan por legi?” Notindas, ke neniu atentas ĉi tiun problemon.

Rughulo
2021-10-26 14:01
Respondo al  Kirill Ŝvedov

La ofert de legajho ja estas impona: Miloj da libroj ekzistas en Esperanto. Reddit kaj telegram mi ne uzas.

Kirill Ŝvedov
2021-10-26 18:27
Respondo al  Rughulo

Mi skribis pri libroj kaj aliaj resursoj, troveblaj rete. Ankaŭ tiaj, feliĉe, ne malmultnombras, tamen por trovi ion atentindan bezonatas multe da tempo. Kial do oni ne zorgu, ke ekzistu katalogo de ili, por ke homoj ne bezonu malŝpari tempon refoje?

Jovana
Jovana
2021-10-27 8:19
Respondo al  Kirill Ŝvedov

“Kial do oni ne zorgu…” Do, zorgu! Ankaŭ vi estas oni

Kirill Ŝvedov
2021-10-27 10:54
Respondo al  Jovana

Jes, tio estas en miaj planoj. Sed la demando restas: kial neniu alia en Esperantujo rimarkas ĉi tiun problemon?

Roland Schnell
2021-10-28 15:00
Respondo al  Kirill Ŝvedov

La problemon mi rimarkis. Sed la deziro de la Esperantistoj estas produkli plejeble dikajn librojn (Biblio, Majstro de Ringoj, ktp.), ne facile legeblan kaj amuzan materialon. Ofte la libroj ne estas por legi, sed por montri, kiel impona estas Esperanto.
En la 1920aj jaroj la situaco estis alia. Oni produktis laux la modelo de “Reclam” maldikajn kaj malmultekostajn brosxurojn en granda eldonkva. Ili troveblas en la bibliotekoj de multaj kluboj, sed neniu proponas ilin al novuloj, cxar neniu konas la enhavon aux ecx ne la titolon.
Mi ne konsilus represi, sed kial ne legi en formo de auskultebla dramo, se eblas aux alimaniere prilabori.
Ne, la brava Esperantisto preferas komenci denove de nulu.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-28 17:06
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Estas multaj mankoj, problemoj, eblecoj, ŝancoj, kiuj ne povas aŭ devas esti prizorgataj de individuoj pro financaj kialoj aŭ pro la problemo, ke se unu individuo prizorgas aferon, ĝi tuj malaperos kiam la individuo pro iu ajn kialo ne plu prizorgos ĝin.
Sed pri tiuj konkretaj mankoj en Esperantujo, pri kiuj vi, mi kaj aliaj ĉi tie jam multfoje parolis, oni tute ne parolas en la Komitato. La komitatanoj de UEA estas absolute mondfremdaj. Rigardu la temojn, kiuj cirkulas en la komitatlisto: https://groups.io/g/komitato-de-uea
Multe da elitisma blablabla, malmultaj kontribuoj pri la grandaj, ĉi tie diskutataj temoj ĉirkaŭ UEA kaj nenio pri praktikaj aferoj rilate mankojn en la komunumo, ĉu en aŭ eksterreta.
Mi miras, ke ankoraŭ estas homoj, kiuj pagas por individua membreco aŭ eĉ donacas.
Mi donu konsilon: anstataŭ malŝpari vian monon pro membreco, kiu apenaŭ alportas ion, uzu vian monon por aĉeti esperantajn librojn, abonu magazinon, partoprenu en kunveno, donacu al edukado.net aŭ ILEI, ktp. Alivorte, utiligu vian monon, tie, kie ĝi rekte donos profiton kaj al Esperanto kaj al vi. En vera merkato malbonaj kompanioj kaj produktoj malaperas. Bonaj kompanioj kaj bonaj produktoj venkas. Estu same en Esperanto.