Ĉu Esperanto-organizaĵoj degeneras?

”Se la Esperanto-organizaĵoj deziras plu vivi kaj haltigi sian degeneron, ili devas realisme rigardi sin mem kaj lerni de la ekstera mondo anstataŭ senfine kaj senfrukte ĝin edifi”, skribis Stano Belov en lastatempa vidpunkta artikolo. Ni petis tri konatajn esperantistojn komenti la artikolon.

En La Ondo de Esperanto aperis vidpunkta artikolo de Stanislav Belov, en kiu li rakontas pri siaj spertoj de Esperanto-organizaĵoj, interalie UEA.

En pli frua artikolo al la vidpunktoj de Belov jam multvorte respondis Fernando Maia, vicprezidanto de UEA. Nun Libera Folio petis ankaŭ la prezidanton de TEJO kaj du aliajn konatajn esperantistojn komenti la temon.

Léon Kamenický, prezidanto de TEJO:

Léon Kamenický.

– Oni havas ofte tiun tendencon paroli pri TEJO (kaj UEA) kvazaŭ estus iu estaĵo kiu devas aŭtomate scii ekzakte kion fari en ĉiu momento kaj de si mem havi ideon pri la plej bona strategio, kiu ideale plaĉas al ĉiu esperantisto. La vero estas, ke TEJO-n reprezentas aro da junaj homoj kiuj ofte ne havas stabilan vivon, sed malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kapablas liveri kaj esti parto de interesaj projektoj, ne nur en la esperanta movado sed ankaŭ ekster ĝi.

– Ekzemple en lastaj jaroj plifortiĝis rilatoj kun aliaj neregistaraj junularaj organizoj, danke al mirinda laboro de multaj aktivuloj. Mi persone taksas tre grava ke tiuj aktivuloj revenas al TEJO kun modernaj kaj ekster-movadaj ideoj.

– Por resti unu el la ŝlosilaj elementoj de Esperanta-vivo mi plene konsentas ke TEJO bezonas unue bone taksi sian nunan situacion. Ni devas kompreni kaj informi la publikon pri la vera stato de niaj landaj sekcioj kaj komisionoj kaj poste venos la dua fazo kiam ni planos kiel efike funkcii kun la rimedoj kiujn ni havas je nia dispono. Mi supozas ke ni identigos plurajn bone funkciantajn kampojn. Ĉe tiuj malfunkciantaj ni devus decidi ĉu ni entute bezonas investi energion por ili, aŭ ĉu ili ne plu aktualas en nuna epoko.

– Mi memkompreneble invitas ĉiujn partopreni en la ŝanĝoj kaj prezenti siajn ideojn, kiujn ni prenas tre serioze. Ni provas nuntempe pligrandigi nian stabon por ke la laboro de la organizo ne restu nur en ŝultroj de homoj kiuj laboras senpage en sia libera tempo.

Michela Lipari. Foto: IEF.

Michela Lipari, estrarano de Itala Esperanto-Federacio, pli frue multjara estrarano de UEA:

– Mi bedaŭras pro la negativaj spertoj de s-ro Belov, sed mi ne estas tiel senespera. Kompreneble la utiligo de la retaj komunikiloj influas forte la vivon de la landaj asocioj, kiuj ne plu havas la rolon esti peranto inter propraj membroj kaj tiuj de aliaj landaj asocioj.

– La unuopaj esperantistoj povas amikiĝi, aĉeti librojn, vojaĝi, sen la perado de landaj asocioj, tio veras. Sed nur landaj asocioj povas ligi rilatojn kun la registaraj instancoj, kun la lernejoj, kun la eduka politiko, civila socio kaj tiel plu. Nur landaj asocioj povas stiri la movadon kiel tuton, decidi kiujn agadojn prioritati, kunordigi la laborfortojn cele al realigo de laborplano. Kaj des pli UEA havas tiun rolon internacie, mondskale, kunordigi la laborfortojn de unuopaj LA kiuj ofte alfrontas similajn problemojn kaj kunlaboro helpus ilin solvi.

– Kompreneble – sed tio ne estas problemo nur de la Esperanto-movado sed de ĉiuj asocioj – ofte unuopuloj ne sentas la bezonon asociiĝi por kontentigi siajn bezonojn. Kaj jen kial oni devas repripensi la rolon de landaj asocioj, kaj sekve de UEA, ke ili ne plu estu kunigo de membroj, sed io alia, ekzemple donanto de servoj, kontraŭ pago.

Wim Jansen, sur kovrilo de libro.

Wim Jansen, prezidanto de Nederlanda Esperanto-Junularo 1966–1971, estro de la katedro pri interlingvistiko kaj esperantologio ĉe la universitato de Amsterdamo 2002–2013, respondis al la kvin finaj tezoj de Stano Belov. La plenajn konkludojn de Stano Belov trovu en lia artikolo.

Unue, necesas agnoski, ke pasis la tempo kiam la Esperanto-organizaĵoj estis la ŝlosila elemento de la Esperanto-vivo.

– Tiun ĉi konkludon mi trovas tro absoluta. Tiel same kiel ĉe multaj aliaj manifestiĝoj de homa agado ĝenerale, iu formo de reala (pli ol virtuala, reta) organiziteco restos necesa ankaŭ inter esperantistoj, ankaŭ sur la nivelo de UEA.

Due, necesas forgesi pri pure esperantistaj projektoj, kiuj nur voras monon kaj tempon por morti senglore, kaj profiti eblecojn, kiujn donas projektoj destinitaj al ĝenerala publiko.

– Kvankam la aŭtoro ne donas ekzemplojn (kiujn aŭ kiajn pure esperantistajn projektojn li celas?), mi intuicie konsentas.

Trie, necesas konstati, ke plejparto de la Esperanto-organizaĵoj ekzistas nur surpapere aŭ en fantazioj de iliaj estraranoj.

– La kritiko de la aŭtoro trafas ne tiom la ekziston de fakaj rondoj aŭ asocioj, kiom la konduton de certaj reprezentantoj de certaj tiaj asocioj, kiun li prave kondamnas. Tamen, ĉu tiuj organizaĵoj ne rolas, aŭ devus roli, en la ellaborado kaj ĝisdatigado de fakaj terminaroj? Krome, la esperantologio restas fako ene de la ĝenerala lingvistiko por kiu mi rezervas gvidan rolon por esperantistaj verkistoj-esploristoj.

Kvare, necesas elekti unu vojon por organizaĵoj dezirantaj postvivi – flekseblan kaj neformalan, aŭ formalan kaj strikte reguligatan.

– Ankaŭ tiu ĉi kritiko koncernas ne tiom la ekziston de organizaĵoj, kiom ilian funkciadon, kiu efektive estas pruveble ne tre efika.

Kvine kaj laste, necesas akcepti eblecon kaj eble eĉ utilon de malapero de plejparto de la Esperanto-organizaĵoj.

– Mi malkonsentas kun la konkludo ke estus utile se la plejparto de la Esperanto-organizaĵoj malaperus, sed necesas ke tiuj organizaĵoj alproprigu al si la duan konkludon kaj, inspiritaj de la tria kaj kvara konkludoj, rekonsideru sian rolon en rapide ŝanĝiĝanta mondo. Se ili ne plenumos tiun kondiĉon, ili malaperos per si mem, sen bezono, esprimi la utilon de tio.

31 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-22 14:12

”Oni havas ofte tiun tendencon paroli pri TEJO (kaj UEA) kvazaŭ estus iu estaĵo kiu devas aŭtomate scii ekzakte kion fari en ĉiu momento kaj de si mem havi ideon pri la plej bona strategio”

Mi pensas, ke ĝuste tio estas la problemo: Organizo, kiu ne scias, kie ĝi staras, kien ĝi volas iri, ne havas vojplanon kiel atingi difinitan celon… tiuj organizoj estas kiel boato flosante surakve sen ajna celo.Mi ne volas diri, ke estas tiel ĉe TEJO, mi ne de tre prosime sekvis TEJO-n sed certe nuntempe estas tiel ĉe UEA.

Al Léon Kamenický mi volas rekte diri: plifortiĝo de rilatoj kun aliaj neregistaraj junularaj organizoj kaj atingo de konsulta statuso ĉe UN estas belaj aferoj, kiuj certe plialtigas la prestiĝon de TEJO, sed estas grava malavantaĝo:

Tiaj aktivecoj postulas multe da laboro, energio kaj mono. Kaj -bedaŭrinde- ĉiuj tri: laboro, energio kaj mono ne estas neelĉerpeblaj, ili estas limigitaj.

Do, oni devus tre bone pripensi al kio dediĉi tiun energion, laboron kaj monon.
Laŭ mi la ĉefcelo de TEJO devus -tre simple dirite- esti ”krei novajn esperantistojn”, kiel eble plej multe kaj kiel eble plej bonkvalitajn (=bonaj parolantoj).

Se TEJO opinius kun mi, ke tio estu ĝia ĉefcelo, ĝi devus draste ŝanĝi ĝian nunan agadon.

Se mi rigardas TEJO-n, ĝi jam ĉiam estis tre elitisma organizo, almenaŭ de kiam mi konas ĝin, tio estas, kiam mi estis dekkelkjarulo.
Mi timas, ke se oni organizus enketon inter la membroj, 90-95 % havas/havis pli altan edukadon (altlernejo/universitato).
Tio absolute ne estas normala: TEJO devus direkti sin al junuloj el ĉiuj tavoloj de la homa socio.

Kiam mi rigardas la retpaĝaron de TEJO, mi legas pri Homaj Rajtoj, pri ”tuteŭropa junulara reto kontraŭ naciismo, rasismo, faŝismo kaj por subteno de migrantoj kaj rifuĝintoj”, pri ”junulara deklaracio por konferenco de UN pri la Malplej Evoluintaj Landoj” ktp….
Kaj rigardante la retpaĝaron de TEJO, tio ŝajnas esti la ĉeftemoj, la ĉefagado de TEJO.
Kaj pro tio mi volas demandi: Ĉu TEJO estas unualoke organizo, kiu volas disvastigi Esperanton inter junuloj, aŭ ĉu ĝi estas unualoke homrajta, eble eĉ politika organizo?
Laŭ mi, la respondo devus esti, ke TEJO unualoke okupiĝu pri la disvastigo de Esperanto.
Kaj konsekvence TEJO devus draste ŝanĝi la direkton.

Parolante pri la retpaĝaro: Denove, tre elitisma, celita al tre malgranda parto de la junularo.
Konklude, TEJO devus organizi sin tiel, ke ĝiaj aktivecoj kaj retpaĝaro interesos multe pli grandan parton de la tutmonda junularo, se ĝi volas krei kaj varbi pli da junaj esperantistoj.

Tauhro
Tauhro
2021-10-23 11:52
Respondo al  Leon Roijen

>”Laŭ mi la ĉefcelo de TEJO devus -tre simple dirite- esti ”krei novajn esperantistojn”, kiel eble plej multe kaj kiel eble plej bonkvalitajn (=bonaj parolantoj).”
 >”Laŭ mi la plej grava afero estas la sento de aparteno al komunumo.”Grego restas grego sendepende de kvanto de liaj membroj k havus ghi elitajn rasojn au ne. Nure esperantlingva afero estas sencela. La principo de la esperantismo estas justeco k frateco inter homoj; forigi la muroj, kiuj disigas la homojn! Serchu la vojon al tion – jen estas celo!

 

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-23 14:27
Respondo al  Tauhro

Mi timas, ke vi komprenas sub ”esperantismo” pli ol ĝi estas.
Jen la difino de esperantismo:

”Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu ’ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn’, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon interkompreniĝadi , kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj.
Ĉiu alia ideo aǔ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas al esperantismo (inter alie la tn. ’interna ideo’), estos lia afero pure privata, por kiu esperantismo ne respondecas.”

( https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantismo )

Ankaŭ vidu la ”Bulonja Deklaracio”:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Deklaracio_pri_Esperanto

Mi estas simple scivola: Ĉu mi rajtas demandi el kiu lando vi estas?

Tauhro
Tauhro
2021-10-23 16:27
Respondo al  Leon Roijen

” La principo de la esperantismo estas justeco k frateco inter homoj”, diris ne mi, chi tion skribis Zamenhof en 1912, k mi konsentas kun li.
Por kia celo vi demandis min pri mia nuna lando, eble por vi estas interesa mia nacieco? Tiam mia respondo estas:
Lau mia politika-religia konvinko mi estas nek polo, nek ruso, nek hebreo, chi tion skribis ankau Zamenhof.
Nun iomete pri Deklaracio. 
 Per Deklaracio Zamenhof volis montri al la mondo tute klare la celon E-movado. Tamen projekto, kiun li kunportis al Bulonjo, estis forigita dum la Kongreso k estis anstatauigita per alia teksto. Rezulto — anstatau ghuste difini celon, decidis vivi tute sen celo — «tute egale por kiaj celoj li ghin uzas». Ironio de sorto. Chu ne?  Sed!!! La Kongreso kreis la Bulonjan Deklaracion, tiel same alia estonta Kongreso povas ja nuligi ghin, kiam esperantistoj ekkonscios la nocon de ghin k alprenos novan kun klare esprimita celo. Chu ne? 

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-23 18:47
Respondo al  Tauhro

Ne, ne eblas. Esperanto simple estas lingvo kiel iu ajn lingvo.
Vi parolas pri via deziro pri ”justeco kaj frateco inter homoj”, kaj faligon de muroj, sed komprenu, ke tio ne atingeblas inter homoj, kiuj ĉiuj same pensas, ĉar inter ili jam ne plu estas muroj. Ĝuste la principo, ke Esperanto estas lingvo de ĉiuj, kunvenigas homojn, kun plej diversaj pensmanieroj, ideologioj, ktp….ekzakte tio povas faligi murojn….ne engrupiĝo de homoj, kiuj jam same pensas, kion vi sugestas.
Pri via lando/deveno mi estis simple scivola, nenio plu. Kiel oni demandas al amikoj en kiu lando ili ferios. Mi ne havas fortajn sentojn pri nacioj.

Tauhro
Tauhro
2021-10-23 19:44
Respondo al  Leon Roijen

 >Esperanto simple estas lingvo kiel iu ajn lingvo.Ne, tute ne. Esperanto ne staras en komuna vico de lingvoj. Ghi havas internan ideon, havas solidarigan econ, kunigas homojn de diversaj nacioj kun komuna kompreno de vivo (pensmaniero), k ne kunvenigas homojn diversaj ideologioj, kiel parolas vi. Chi tio estis hazarda k provizora unio. Nur pro tio ekzistas nuna krizo en esperantaro, homoj ekkomprenis, ke lupoj k shafoj neniam estos kune en amikeco. Nun venis tempo por unuighi sur la firma fundamento, ne sur la sablo.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-23 20:33
Respondo al  Tauhro

La interna ideo jam estis disigita de la lingvo ekde la unua Universala Kongreso per la Bulonja Deklaracio, kiel mi ĉi-supre jam menciis.
Ŝajnas, ke vi subskribas la homaranismon de Zamenhof, sed tio estis privata afero de Zamenhof.
Ĝuste pro la neŭtraleco de la lingvo, ne subtakseblas la fakto, ke ”Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kia celo.” (Deklaracio pri la esenco de Esperantismo).

Pardonu, se eble mi vin opinias iom naiva aŭ eĉ seniluziigas vin, dirante, ke la Esperantistaro estas same kiel la pli granda ekstera mondo. Oni trovas en Esperantujo homoj kun plej malsamaj konvinkoj, religioj kaj ideologioj.

Tauhro
Tauhro
2021-10-24 6:59
Respondo al  Leon Roijen

Mi neniel povas kompreni kial vi k multaj aliaj esperantistoj tiel timas demandojn pri justeco inter homoj. Vi defendas vin per Bulonja deklaracio. Ghi estas via shildo. Kial vi ne povas rekte diri, ke justeco timigas vin? Jes, esperantisto povas esti naciisto, shovinisto, malamanto de homoj, se li nur uzas la lingvon Esperanto. Sed ni mem rajtas elekti, el kiuj esperantistoj konsistos nia komunumo, ni rajtas shanghi statuton de asosio k nuligi Bulonjan Deklaracion. Chu ne? Tiuj esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tiuj chiam sentos k shatos en Esperanto antau chio ghian internan ideon. Krom la oficiala esenco de la esperantismo, kiu estas esprimita en la Bulonja Deklaracio, esperantismo enhavas ankorau ideon internan, kiu ne estas devigita por chiuj, sed kiun memvole kulturas en si chiuj esperantistoj-idealistoj kredantaj je justeco.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-24 19:56
Respondo al  Tauhro

Kara Tauhro, mi amegas idealistojn kaj homojn strebantajn al justeco, al pli bona mondo, vere! Vi nur ne troigu:

Mi neniel povas kompreni kial vi k multaj aliaj esperantistoj tiel timas demandojn pri justeco inter homoj”

Tio estas tre stranga aserto. Kial mi timus “demandojn pri justeco inter homoj” ?

“Jes, esperantisto povas esti naciisto, shovinisto, malamanto de homoj”

Ŝovinismo kaj malamo estas malbonaj aferoj, sed naciismo ne nepre.
Naciismo fariĝas malbona, kiam ĝi fariĝas ŝovinisma: La ideo, ke nur la propra kulturo kaj lando bonas.
Sana formo de naciismo povas kunigi homojn en unu lando kaj ne apriore kaŭzas malamon al aliaj popoloj kaj kulturoj.

Ĉu vi ne vidas, ke ĝuste vi kreas murojn inter homoj?
Mi ne estas forta naciisto, speciale ne ĉar mi loĝas tre proksime al du aliaj landoj kaj pro tio mi eĉ povus diri, ke mi estas trikultura. Tamen ja gravas al mi mia lando kaj kulturo, la nacio al kiu mi apartenas.
Negrave el kiu lando vi estas, se ni renkontiĝus, ni renkontiĝus kiel homo kun homo, mi esperas…sed tamen vi jam kunportas viajn ideojn pri mi…. mi timus justecon… naciismo nepre estas malbona… tiel vi ne povas havi malferman renkonton kun homoj.

Sed ni mem rajtas elekti, el kiuj esperantistoj konsistos nia komunumo”

Ne. Absolute ne. Vi rajtas elekti kun kiu vi private interagas, sed neniu rajtas – aŭ eĉ pli bone povas – dikti, kiu apartenas al la esperanto-komunumo.
Tio simple ne eblas, Esperanto en si mem estas lingvo, kaj krom diktatoroj en siaj landoj, neniu povas dikiti, ke por aparteni al la E-komunumo, homoj devas havi iun difinitan ideologion.

Vi pensas tre ideologie, sed kiel tio praktike devus funkcii?
Ekzemple, mi estas samseksama. Estas katolikaj kaj islamaj organizoj en E-o. Eble “malamo” ne estas la ĝusta vorto, sed mi malŝatas, malestimas la islamanojn eĉ pli ol la katolikojn.
Tiuj religioj simple ne estas kongruaj kun samseksamo.

Do nun diru al mi, kiel vi solvus tiun problemon?
Vi strebas al justeco. Ĉu ekz. islamanoj laŭ vi ne apartenu al la E-komunumo, ĉar ili diskriminacias gejojn, ofte samterure kiel en antaŭaj tempoj nigruloj diskriminaciiĝis?

Tauhro
Tauhro
2021-10-25 11:46
Respondo al  Leon Roijen

>”Sed ni mem rajtas elekti, el kiuj esperantistoj konsistos nia komunumo”
Ne. Absolute ne. Vi rajtas elekti kun kiu vi private interagas, sed neniu rajtas – aŭ eĉ pli bone povas – dikti, kiu apartenas al la esperanto-komunumo.
Mi tute ne parolis pri diktado, la asocio povas k rajtas per libera vochdonado shanghi la propran statuton k elekti novan.
Multaj esperantistoj nun venis al konkludo, ke nur sur la lingva bazo ne eblas konstrui firman asocion, devas esti idea bazo. Sed la ideo devas esti tuthomara.
Rimarku, ke unu fojo en historio de UEA estis epizodo, kiam en statuto de UEA aperis ideaj ghermoj, sed ili estis urghe forigitaj. Mi rememorigu al vi la tekston de statuto de 1947: “UEA deklaras, ke la respekto de la Homaj Rajtoj estas por ghia laboro esenca kondicho, ghia sinteno estas diktata de la ideaj celoj de E-movado”.
Pri nacioj k naciismo, ankau pri religioj mi kun plezuro interparolus kun vi, sed chi tie vershajne ne estas konvena loko por tio.

Sebastiano
Sebastiano
2021-10-23 22:24
Respondo al  Tauhro

(erare lokita)

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Sebastiano
chielismo
2021-10-24 1:22
Respondo al  Leon Roijen

Mi konsentas kun vi. Ni devas scii, kio estas celo de Esperanto? Fari pli multajn E-parolantojn. Kio estas celo de E-organizaĵo? Doni pli multajn servojn al siaj membroj.

Jens Stengaard Larsen
2021-10-22 14:46

Miaj reagoj al la konkludoj de Stanislav Belov:

Unue, necesas agnoski, ke pasis la tempo kiam la Esperanto-organizaĵoj estis la ŝlosila elemento de la Esperanto-vivo.

Eble la ŝlosila. Nia komunumo havas multajn domojn, ĉiu kun propra ŝlosilo, kaj la tradiciaj organizaĵoj nur estas la plej malnova urboparto.

Due, necesas forgesi pri pure esperantistaj projektoj.

Dependas de la lokaj cirkonstancoj. Ĉe UEA fakte estas male. UEA (kaj TEJO) tre sukcese kunlaboras en la UN-sistemo, sed eble iom forgesas la membroflegadon.

Trie, necesas konstati, ke plejparto de la Esperanto-organizaĵoj ekzistas nur surpapere aŭ en fantazioj de iliaj estraranoj. 

Necesas konstati ke la esperantistaro estas tre malbone organizita. Ĉu revivigi ekzistantan asocion, lasi ĝin morti aŭ vegeti, aŭ fondi novan — denove, dependas de la lokaj cirkonstancoj. UEA estas la sola organizaĵo pri kiu eblas diri ke ĝia kontinua pluvivado — en iu ajn formo — estas nepra.

Kvare, necesas elekti unu vojon por organizaĵoj dezirantaj postvivi – flekseblan kaj neformalan, aŭ formalan kaj strikte reguligatan.

UEA necesas por nia ekstera reprezentiĝo kaj tiucele bezonas sufiĉe formalan strukturon. Sed kvankam la reprezentiĝo mem fartas bone, mankas vizio al kio ĝi finfine konduku. Se estus tute klare kion Esperanto bezonas hodiaŭ krom la reprezentiĝo mem, ni baldaŭ havus (ĝenerale, ne nur efemere en “novaj” Esperantolandoj) la entuziasmon kiu necesas por vigligi la asocian kaj eksterasocian vivojn kaj interkonekti ilin.

Kvine kaj laste, necesas akcepti eblecon kaj eble eĉ utilon de malapero de plejparto de la Esperanto-organizaĵoj.

Stanislav mencias “Black Lives Matter” kiel sukcesegan movadon sen centra organizo. Nigruloj en Usono scias precize kaj konkrete kiajn aktualajn sociajn ŝanĝojn ili deziras, kaj multaj simpatias kun ili. Ankaŭ Esperanto ĝuas multe da simpatio en la mondo, sed kiajn precizajn, konkretajn kaj aktualajn dezirojn pri la socia evoluo havas la esperantistaro de la mondo ĝuste nun? Se iu povas difini tiujn dezirojn, UEA estas eminente kvalifikita por reprezenti ilin.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-22 21:11

”UEA estas la sola organizaĵo pri kiu eblas diri ke ĝia kontinua pluvivado — en iu ajn formo — estas nepra”

Mi ne konsentas. Jam okazas tiom multe ekster/sen la neceso de UEA…
Nun UEA eĉ transdonis la libroservon kaj la organizadon de UK-oj, baldaŭ ne plu estos Centra Oficejo…
UEA mem ŝajne plej penas pruvi, ke ĝi estas nenecesa…

Mi kredas, ke se venus nova estraro, kiu haltigus la detruojn, kiu kreus novan membrosenton, tre klaran planon montrante la vojon antaŭen, kun servoj indaj por la membroj kaj klaraj ideoj kiel disvastigi E-on… tiukaze ankoraŭ povus esti rolo por UEA.
Sed ni estu honestaj: Kun apenaŭ vivantaj landaj asocioj, kun nur 4000 individuaj membroj… UEA estas nur marĝena afero en Esperantujo, ĝi ne plu ludas centran rolon. Tio iam estis en la historio, sed ne plu. Certe ne, se oni kredas, ke estas almenaŭ 500.000 homoj, kiuj pli-malpli parolas E-on.

Miaopinie, forta, centra rolo de UEA estas tamen dezirinda, sed nuntempe tio ne estas la kazo. Ĝi estas organizo aktive malkonstruata – fare de la du lastaj estraroj speciale, kaj la komitato rigardas kaj lasas okazi.

”UEA necesas por nia ekstera reprezentiĝo”

Kial? Esperanto estas lingvo kiel ĉiu alia…eble ILEI povas reprezenti la lingvon, sed UEA ne necesas por tio.

”Sed kvankam la reprezentiĝo mem fartas bone”

Laŭ kiuj kriterioj? UEA eĉ sin mem ne prezentas dece en la reto kun retpaĝaro, kiu aspektas antikve.
Ĉu vi celas la reprezentiĝon en UN ktp? Estas nur prestiĝa afero, ne vera reprezentiĝo ĉe la ”normala homo”.

”Se estus tute klare kion Esperanto bezonas hodiaŭ krom la reprezentiĝo mem”

Laŭ mi la plej grava afero estas la sento de aparteno al komunumo. Kaj ĝuste ankaŭ en tio UEA verve malsukcesas nuntempe.
Al nia komunumo mankas la plej bazaj aferoj, kiujn eĉ urboj havas. Ekz. ni eĉ ne havas seriozan radiostacion, tagĵurnalon ktp… sed tio estas nur ekzemploj…cerbumante oni sendube povus fari longan liston de komunumaj mankoj.

Roland Schnell
2021-10-23 13:43
Respondo al  Leon Roijen

“…. ni eĉ ne havas seriozan radiostacion, tagĵurnalon ktp” – La kutimaj revoj pri la pasinteco. Radiostacio sur mallongaj ondoj kun mizera kvalito? Neniu bezonas. La sama validas pri ĉiuj aferoj, pri la veteranto de la blovado revas. Tamen kelkaj amatoroj investas sian laboron en la fikcion. Samtempe ili ne havas tempon por la vere necesaj taskoj.
Se oni demandas “Al kio utilas Esperanto?” oni kutime nur ricevas respondojn, kiuj kongruis kun la sitacio antaux jardekoj. Eble UNESKO estis la plej nova ideo (en la 1950aj jaroj). “Lingo-Inperiismo” fiaskis. Ekologio aux klimato ne indas mencion. Oni (nome UEA) bezonas la bonkarajn amatorojn por montri, ke Esperanto estas utila por ĉiuj aferoj. Supozeble la “Esperanto-kastelo” hejtas per nuklea energio, ne per ligno el sia propra arbaro aus per sunenergio. La afrika movado, ke abundas suno, insiste negleklas la temon.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Roland Schnell
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-23 14:44
Respondo al  Roland Schnell

”Radiostacio sur mallongaj ondoj kun mizera kvalito? ” Vi parolas pri la ”kutimaj revoj pri la pasinteco”… sed kiu parolas pri mallongonda radiostacio? Ne mi.
En la nuna tempo, evidente ekzistas retradio, Roland.
Kaj por eviti la sekvontan miskomprenon, mi jam diru: ĵurnaloj aperas bitforme nuntage.
Mi nur donis du ekzemplojn, de aferoj, ,kiuj mankas, kaj al la E-komunumo kaj en Esperanto kiel lingvo.
Oni povus fari longan liston.
Ne ĉio estas realigebla, kompreneble.
Sed ekzemple Esperanta retradioelsendoj apartenas al la eblecoj, se oni vere volas. Kaj mi nun ne parolas pri elsendoj en kiuj oni nur elsendas 24-hore E-muzikon aŭ parolas la tutan tempon, sed simple pri muzikprogramaro, kiu, evidente, estas prezentata en E-o.

Ni ne havu grandajn revojn, ekz. ĉiuj sciencaj esploroj en Esperanto aŭ Esperanta Televido estas revoj nun ne realigeblaj.
Sed ni vere bezonas ĉiutagajn aferojn (radio, ĵurnalo ktp) kiuj ligas nin al la komunumo. Kiuj povas krei tiun senton de aparteneco.

Kirill Ŝvedov
2021-10-23 16:00
Respondo al  Leon Roijen

>ĉiuj sciencaj esploroj en Esperanto aŭ Esperanta Televido estas revoj nun ne realigeblaj.

Nu, miavide, Esperanta televido estas tute realigebla kaj eĉ sen grandaj elspezoj. Mi skribis pri tio en Mia Vivo.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-23 16:23
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi ĵus legis, sed oni ne povas plenigi TV-elsendojn nur per intervjuoj. Oni bezonas mikson de programoj kaj tio tute ne estas atingebla (miaopinie) nuntempe. Ne se oni volas fari tion bonkvalite, laŭ la kvalito de naciaj aŭ regionaj TV-stacioj.

Mi jam feliĉus, se oni povus starigi seriozan radiostacion, ie en lando kun malaltaj kostoj, kie eble oni povus pagi kelkajn esperantistajn profesiulojn, kiuj faru la programon, mikson de populara muziko tutmonda kaj tutmondaj novaĵoj. Radioprogramo ĉefe per Esperanto, ne ĉefe pri, kvankam malofte povus esti kelkaj E-programeroj.

Kirill Ŝvedov
2021-10-23 18:10
Respondo al  Leon Roijen

Nu, hodiaŭ estas nemalmulte da Jutubaj kanaloj, kiuj funkcias en intervjua formato kaj iĝis popularaj. Krome, kiel mi skribis, dum disvolviĝo de tia projekto endos serĉi kunlaboron kun ne-Esperantistaj videoproduktantoj. Tio donos ankaŭ diversecon.

Fakte, tian kunlaboron oni povus realigi jam ekde komenco — por tio sufiĉas uzi videojn, publikigitajn sub libera licenso. Inter tiuj ja troveblas aĵoj atentindaj. Jen, ekzemple, ruslingva projekto GetAClass, kiu popularigas fizikajn sciojn per interesaj eksperimentoj. Ĝia enhavo estas vere altkvalita kaj libere uzebla.

Vadim
Vadim
2021-10-24 18:16

“UEA (kaj TEJO) tre sukcese kunlaboras en la UN-sistemo”

Kiel valoras ĉi tiu “kunlaboro” por mi (li, ŝi)?
Ĉi tio estas nur burokratiaj ludoj de funkciuloj.
Ili esas en ordo, ili “kunlaboras kun UN”, sed la mondo ĉirkaŭ ili, kaj ĉirkaŭ ni, ne uzas Esperanton en sia vivo, kaj eĉ ne planas tion.
Kion fari?! Eble subskribu pliajn kvin interkonsentojn kun UN kaj Unesko, kaj ĉio tuj pliboniĝos, tuj komencos anonci esperantajn flugojn en mia flughaveno per esperanto kaj mi sukcsos mendi picon per esperanto?

Tauhro
Tauhro
2021-10-23 12:35

Sur kiuj principoj ni povus organizi nian novan komunumon/asocion?
Por tio estas utile rememori pensojn de Zamenhof.
>Estas facile interfratigi homojn liberajn k egalrajtan, sed estas nefareble interfratigi homojn, el kiuj unuj rigardas sin kiel rajtajn mastrojn super la aliaj.
Por mi ekzistas nur idealoj pure homoj, chefa inter ili estas libereco.
Fortika libereco povas esti atingita nur per absoluta justeco k egaleco, sed ne per modifikado de kruda besta forto, por kiu ekzistas nur la demando “kiu kie super kiu k en kia grado devas regi”.
Char ekzistas homoj, kiuj meze de la aperinta intergrupa haoso serchas la veron k deziras scii unu pri la alia, tial ni proponu al chiuj homoj unuighi en aparta grupon, kiu inter amikoj de internacia lingvo prezentas apartan sekcion, al kiu pasho post pasho alighas aliaj.
Lingvo devas esti por la homo ne celo, sed nur rimedo.
Pli grave havi nur 20 partoprenantojn, kiuj havas intereson por la afero, ol 50 partoprenantojn indiferentajn, kiuj ne havas la senton de justeco en sia koro.
Mi proponas, ke oni kreu konkretan komunumon, al kiu povus alighi libere pensanta homo sen perfido kontrau sia konscienco.

Sebastiano
Sebastiano
2021-10-23 15:58
Respondo al  Tauhro

„Mi proponas, ke oni kreu …“

Ne. Tiel ne funkcias en E-ujo. Tiu fama oni simple ne faras tion. En E-ujo vi mem devas fari.

Se vi volas komunumon de liberpensantoj, vi mem kreu ĝin. (Cetere, tiu ideo estas neniel nova. Ekzistas ja jam komunumetoj por preskaŭ ĉiu nuanco de „libere pensantaj homoj“. Anstataŭ krei propran, vi povus konsideri aliĝi al unu el la aliaj.)

Tauhro
Tauhro
2021-10-23 18:14
Respondo al  Sebastiano

Vershajne vi ne tiel atente tralegis mian komenton, vi pravas chi tio estas malnova ideo. Chi tio estas pensoj de Zamenhof.

Sebastiano
Sebastiano
2021-10-23 22:27
Respondo al  Tauhro

Ho ve! Pardonon kaj dankon por via atentigo! 🤗

Tauhro
Tauhro
2021-10-23 14:52

” Esperantujo estas vivanta komunumo, kies ekzistado ne plu dependas de iu ajn organizaĵo.”
St. Belov denove, kiel pli ol cent jaroj antau, starigas demandon – Chu ni bezonas internacian organizajhon au ne?
Nia historio multe fojoj respondas Jes! Sed demando devas starigas laualie. Kia organizajho devas esti, sur kia fundamento?
”La historio de nia lingvo klare pruvas, ke ni bezonas internacian organizacion por chiuj gheneralaj aferoj, kiuj koncernas la tutan esperantistaron. Ghi k nur ghi povas kunigi la fortojn de chiuj samideanoj. Esperantistaj kongresaj, ekspozicioj, reprezentanto de Esperanto en neesperantistaj kongresoj k ekspozicioj, vasta propagando k multaj aliaj aferoj povas esti aranghataj nur de internacia organizacio. La utilo de la organizacio estas nedubebla, tion facile konsentos ech ghiaj kontrauuloj.” (Kabe)

Roland Schnell
2021-10-23 15:03
Respondo al  Tauhro

Kabe? – Denove nur revoj el frua periodo! Ni vivas en 21-a jarcento, kie multaj Esperantistoj evidente ne alvenis.

Tauhro
Tauhro
2021-10-23 15:22
Respondo al  Roland Schnell

Kion alportis ghi? Nur plagojn k la forgesadon pri homaj rajtoj. Chu vi serjoze pensas, ke intereto solvos chiujn problemojn? Vivi en nuna tempo tute ne signifas esti Homo, povas en moderna mondo resti barbaro. Chiuj malnovaj demandoj restis, ech farighis pli akraj. Chu ne?

Kirill Ŝvedov
2021-10-23 15:56

Finfine ŝajnas aperi pli-malpli serioza diskuto koncenre demandon, kernan por hodiaŭa ekzistado de la E-komunumo. Tio ĝojigas min. Notindas, ke en pli fruaj komentoj oni jam eldiris konsiderojn, esploro de kiuj povas venigi nin al ĝustaj konkludoj.

Mi vidas la ĉefan problemon en tio, ke Esperanto ne trovis por si lokon en la nuntempa mondo. En la diskuto oni menciis ekzemplojn de sukcesaj movadoj, kiuj ne bezonis por si formojn de organizo. Tamen ajna movado tiaspeca povas aperi nur kiam homoj konscias, ke ili havas komunan celon — konkretan, bezonatan kaj atingeblan. En tiu kazo ili ja povas efike kunlabori por realigi ĝin. Hodiaŭ, dank’ al modernaj rimedoj de interkomunikado, ili povas fari tion ankaŭ sen organiza formo, tamen se ili bezonos por tio organizon, ili senprobleme ĝin kreos.

Kiajn do komunajn celojn havas nun tiuj, kiuj uzas Esperanton? Ajnaj tradiciaj variantoj — “plibonigi la mondon”, “atingi internacian komprenadon”, eĉ ne parolante pri la Fina Venko — aspektas tro nebulaj kaj malprobablaj; apenaŭ ili povas stimuli al laboro celkonscia kaj skrupula. Dum tuta nia historio ni nur “semas kaj semas konstante”, kaj ĉio, kion ni povas observi, estas, ke “cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas”.

Jes, antaŭe Esperanto kapablis kontentigi ankaŭ bezonojn pli konkretajn — pri internaciaj aktivismo, solidareco k.t.p., ne menciate “ordinarajn” korespondadon kaj vojaĝojn alilanden. Tamen post la fino de la Malvarma milito montriĝis, ke ĉion ĉi tion oni povas multe pli efike realigi per la angla. Kiel rezulto, por homoj energiaj kaj ambiciaj Esperanto perdis ajnan allogecon kiel instrumento. Nun ĝin uzas plejparte tiuj, al kiuj simple plaĉas ĉeesti en la Esperanta medio kaj kiuj povas atingi en ĝi siajn individuajn celojn. Tamen iom ajn seriozajn komunajn celojn ili ne konscias kaj, rezulte, kolektiva laboro forestas (jam delonge tio rimarkeblas en la Interreto — praktike ĉiuj sukcesaj projektoj tie estas individuaj aŭ dependas de volo de sola iniciatinto).

Hodiaŭ, tamen, ni havas apogon por ŝanĝi ĉi tiun staton. Ni jam kapablas ne nur semi; venis tempo ankaŭ rikolti kaj donaci fruktojn de ĉi tiu rikolto al aliaj. Konata maksimo diras, ke se vi volas plibonigi la mondon, helpu konkretajn homojn. Do ni povas helpi homojn, kiuj havas komunajn celojn, sed estas dividitaj per la lingva bariero, trovi unu la alian; ni povas teksi informajn retojn, kies fadenoj kunligos malsamlandajn samokupananojn. Kaj tiuj en la komenca etapo eĉ ne bezonos scii Esperanton por uzi ĉi tiun eblon, do por ili estos neniu kialo por ne akcepti tion.

Kirill Ŝvedov
2021-10-23 15:57
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Tio, pri kio mi parolas, estas konata jam delonge — en broŝuro “Факты и краткие сведения об эсперанто” (“Faktoj kaj mallongaj sciigoj pri Esperanto”) de Nikolao Gudskov, laŭ kiu mi antaŭ dudek jaroj komencis lerni la lingvon, estis priskribita skemo de uzado de Esperanto en rolo de pontolingvo (ĝi eĉ estis ilustrita). Do la rimedo haveblas, bezonatas nur volo apliki ĝin.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Vadim
Vadim
2021-10-24 18:08

“Do oni povas esperantumi malpli koste – necesas nur bone koni la anglan.”

Bona trolaĵo kaj, plej grave, ĝusta.:))

Mi memoras mian sperton, kiam mi dum kelkaj jaroj provis efektivigi projekton en esperanta medio, kaj samtempe mi provis disputi kun movadanoj en ruslingva grupo pri Esperanto en socia reto.
Mi proponis plejparte samajn ideojn kiel Stano.
Rezulte mi ricevis nur multecon da mokado kaj ĉikanado, kaj ricevis neniun kunlaboron por la projekto de movadanoj, kaj fin-fine fermis ĝin. Kaj tuj mi lanĉis similan projekton en angla lingvo, kaj tuj sentis gravan efikon de ĝi kaj ĝiaj aliĝontoj…
Esperanton mortigos emo revi pri aerkasteloj, rigideco, pigreco kaj envio. Kaj la kialoj jam duone plenumis sian laboron.

Kirill Ŝvedov
2021-10-25 13:47

Mi volas pli klare resumi mian vidpunkton pri la temo de la diskuto.

La krizo de la Esperanto-organizoj estas nur unu el manifestiĝoj de ĝenerala krizo, kiu aperis pro tio, ke la Esperantistoj ne havas komunajn celojn. Tio okazas, ĉar ni ne vidas respondojn al demandoj “Kian lokon Esperanto povas okupi en la moderna mondo?”, “Al kiuj kaj kiel ĝi povas servi?”.

Estas sufiĉe da homoj tra la mondo, kiuj okupiĝas pri samaj aferoj en tiaj kampoj kiel hobioj, kreado, arto, neregistaraj organizoj, civitana scienco k.a. Multaj el ili emus interŝanĝi informon kun siaj samokupananoj alilandaj kaj eĉ entrepreni ajnan komunan agadon. Certe, tiuj el ili, kiuj posedas la anglan, jam faras tion anglalingve. Sed konsiderinda parto da ili la anglan ne posedas. Kutime ni ne rimarkas tion, ĉar, kompreneble, tiaj homoj nevideblas en la nuntempa internacia komunikado, kiu okazas plejparte en la angla, tamen ili ja ekzistas. Do por ili Esperanto povus servi kiel ilo, kunliganta ilin transnacie.

Sed por tio ne sufiĉas proponi al ili nur la lingvon mem — tio estas same kiel vendi poŝtelefonojn en loko, kie forestas anteno-turoj. Bezonatas ankaŭ infrastrukturo, kiu ebligos facile serĉi aliajn interkomunikontojn kaj establi kontaktojn kun tiuj. Tio garantios, ke investoj en studadon de la lingvo ne montriĝos vanaj.

Tia infrastrukturo aspekus kiel hibrido de socia reto (laŭ siaj aspekto kaj funkcioj) kaj Vikipedio (ĝi havu versiojn en naciaj lingvoj, informon inter kiuj tradukados volontula teamo). La dua eco ebligos uzi ĝin ankaŭ al tiuj, kiuj ankoraŭ ne scios Esperanton.

Tasko krei infrastrukturon tiaspecan estas multe pli komplika ol ĉio, kion la Esperanto-komunumo entreprenis ĝis nun, tamen ĝi estas plene realigebla kaj en la skalo de la “ekstera” mondo eĉ ne elstara. Do nur de ni dependas, ĉu ni sukcesos respondi al ĉi tiu defio fare de la nuna epoko. Alternativo por tio povas esti nur plua stagnado.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov