Forpasis la redaktoro de Kataluna Esperantisto

Antaŭ tri monatoj en Libera Folio aperis intervjuo de Montserrat Franquesa, la nova ĉefredaktoro de Kataluna Esperantisto. Nun atingis nin informo pri ŝia bedaŭrinda antaŭtempa forpaso en la aĝo de 55 jaroj. Ni publikigas komunikon de Kataluna Esperanto-Asocio.

Montserrat Franquesa i Gòdia.

Kun granda malĝojo, Kataluna Esperanto Asocio informas pri la forpaso, ĉi-lunde la 18-an de oktobro 2021, de Montserrat Franquesa i Gòdia. Elstara esperantisto, ŝi estis estrarano de KEA kaj ĉefredaktoro de la revuo Kataluna Esperantisto, la oficiala organo de la asocio.

Magistro pri klasika kaj ĝermana filologioj, kaj ankaŭ doktoro pri tradukado en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono, Montserrat Franquesa estis fondinto de la Kataluna Societo de Novhelenistoj, kaj prezidanto de la Asocio de Instruistoj de la germana en Katalunio.

Ŝi ankaŭ estis rekdatoro de Visat, la cifereca revuo de kataluna PEN-klubo. Ŝi ĵus revigligis la revuon de Kataluna Esperanto-Asocio en ĝia sesa periodo, tasko kiun ŝi plenumis per la aperigo de la numero 369-135 en junio, tre festata inter la kataluna kaj internacia esperantistaro.

Kataluna Esperantisto pluvivos sendube post ŝia malapero. La dua ĉi-jara numero estas preskaŭ prespretigita de ŝi kaj la nuna redaktora stabo daŭrigos la laboron kaj eldonos pliajn numerojn de nia jarcenta organo, rakontas Òscar Puig, prezidanto de KEA.

Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo profunde bedaŭras ŝian perdon, kaj ni volas kondolenci ŝiajn familianojn kaj amikojn. Same ni kondolencas la internacian esperantistaron, el kiu ŝi estis parto.

(Komuniko de Kataluna Esperanto-Asocio)


Rilata artikolo:

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2021-10-19 13:32

Kiel reagi al novaĵo tiel malfeliĉiga, pri la morto de aktiva kaj sprita persono en aĝo relative juna, ol per esprimo de bedaŭro? Mi bedaŭras la novaĵon; la konstaton, ke afabla homo ne plu vivas; kaj la doloron, kiun nun sentas ŝiaj familio, amikaro, kaj kolegoj. Kiel triste.

Rughulo
2021-10-19 21:15

Rekdatoro=redaktoro vere mi ege shatus legi artikolojn au librojn de la forpasinto ,
chu iam shi verkis por magazino Monato?