Kataluna Esperantisto promesas reaperi

Lastatempe pli oftas novaĵoj pri ĉeso de gazetoj, sed jen la malo: reaperas Kataluna Esperantisto, rete kaj papere. La nova redaktoro Montserrat Franquesa strebos konservi la iaman altan nivelon de enhavo.

Antaŭ kelka tempo diskoniĝis la informo, ke en Katalunio oni revivigas la revuon Kataluna Esperantisto, pli ol jarcenton aĝan. La nova ĉefredaktoro Montserrat Franquesa rakontas en intervjuo por la Libera Folio historion de la eldonaĵo kaj priskribas la nunajn planojn.

Libera Folio: Kia estas la historio de Kataluna Esperantisto? Kiun signifon havis la periodaĵo dum pli fruaj periodoj de sia ekzisto?

Montserrat Franquesa. Foto: cccb.org

Montserrat Franquesa:Kataluna Esperantisto aperis unue en 1910, post la fondo de Kataluna Esperanto-Federacio. Ĝi havas longan historion, en diversaj periodoj ligitaj al la socia kaj politika historio de Katalunio.

– En decembro 1936 KEF anoncis “provizoran halton” pro la eksplodo de la hispana enlanda milito en julio. Tamen la venko de la faŝista armeo longigis la paŭzon 46 jarojn… ĝis 1982, post la morto de la diktatoro Franco. En tiuj epokoj la revuo Kataluna Esperantisto estis oficiala organo de la asocio, eventoj estis raportataj, oni legis la vivon de kataluna esperantismo, ktp.

Kio okazis al la revuo lastatempe?

– La fondiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio en 1980 ebligis la restarigon de Kataluna Esperantisto ekde 1982 kun daŭrigo de la antaŭmilita numerado. De 1982 ĝis 2016, la diversaj redaktistoj donis al ĝi alian aeron, lastatempe la revuo fariĝis fakaj preskaŭ akademiaj artikoloj. La revuo ĉesis aperi en 2016, kiam la ĉefredaktoro demisiis. La alta nivelo pli frue atingita malkuraĝigis alpreni la defion de la rekomenco.

Kiu kaj kiel faris la decidon relanĉi KE? Kiu estos oficiala eldonanto de KE?

– La eldonanto de KE estas Kataluna Esperanto-Asocio, kiu decidis rekomenci pri KE kiel oficiala organo de la asocio kaj kiel revuo pri la internacia lingvo kaj la lingvaj rajtoj, la minoritataj lingvoj kaj la historio kaj nuno de Esperanto.

Kial estis decidite fari ankaŭ paperan eldonaĵon? Je kio kalkulas kaj esperas la eldonantoj?

– Papera eldonaĵo helpas divastigi la revuon kaj ankaŭ igas legadon pli plaĉa! (Mi konas kelkajn legantojn, kiuj rezignis aboni revuojn, kiam tiuj en papera versio malaperis.) Ni publikigos interesajn artikolojn por membroj de KEA kaj ne-membroj, por ĉiuj legantoj, kun artikoloj kaj informoj pri la Esperanto-movado en la Kataluna Landaro kaj en la mondo.

Ĉu ankaŭ ekzistos reta versio, kaj ĉu ĝi estos pagenda?

– Jes, reta versio ekzistas, senpage.

Kiu eniras la novan teamon?

– La nuna teamo estas Xavier Alcalde, Nicolau Dols, Pere Fornells, Pedro Martín Burutxaga, Carles Vela, Sandra Vives kaj mi, Montserrat Franquesa kiel ĉefredaktorino. Hector Alòs kaj Alexis Llobet laboros kiel lingvaj konsilistoj (korektantoj de Esperanto kaj kataluna respektive) kaj Ferriol Macip kiel grafikisto.

Ĉu via profesio estas ligita kun ĵurnalismo/redaktora laboro?

– Ne rekte, sed iel… Mi estas profesorino en la universitato kaj ankaŭ direktorino de revuo pri literaturo kaj traduko. Mi ŝatas legi, traduki kaj verki… Tamen rekomenci kaj gvidi la novan KE estas tre granda defio. Ni volas konservi la altan nivelon de enhavo de la antaŭa epoko… ni esperas atingi ĝin!

Kion vi opinias pri la nuna stato de la E-gazetaro?

– Mi pensas ke la nunaj Esperanto-revuoj havas tre bonan enhavonivelon kaj estas vere interesaj. Monato, La Ondo, Beletra Almanako kaj Libera Folio havas bonegan nivelon.

Intervjuis Konstanten Krysakov


El la historio de Kataluna Esperantisto

Montserrat Franquesa rakontis pliajn interesajn detalojn pri la historio de la periodaĵo:

En la unua periodo de Kataluna Esperantisto la Unua mondmilito kaŭzis profundan krizon en la kataluna movado kaj revuo ĉesis aperi post 71 numeroj. Tiuj unuaj numeroj de la revuo estas tre interesaj, ili reflektis la vivon de la asocio, la esperantistajn kunvenojn, internaciajn kongresojn, novaĵojn kaj tiel plu.

Post la mondmilito, inter 1918 kaj 1920 estis eldonata Bulteno de la Kataluna Esperanto-Federacio, kiel provo por reviviglis la movadon. Sed ekde januaro 1921, kelkajn monatojn post asembleo de KEF, dua periodo de Kataluna Esperantisto estis lanĉita kun Jaume Grau Casas kiel redaktoro.

La revuo estis preskaŭ ĉiam monata, ĝis la fino de 1923: la politikaj kaj ekonomiaj problemoj, ligitaj al la diktaturo de generalo Miguel Primo de Rivera kaŭzis ĝian refojan ĉesigon. En ĉi tiu periodo aperis 36 numeroj, kelkaj duoblaj, kun altnivela enhavo.

En junio 1924 renaskiĝas Kataluna Esperantisto por tria periodo daŭronta ĝis 1928. Entute eldoniĝis 48 numeroj, el kiuj kelkaj estis duoblaj kaj aliaj kun grafikaj suplementoj. Ĝia aperado estis neregula. En julio 1930 KEF restariĝis kaj ĝi denove eldonis Katalunan Esperantiston.

En decembro 1936 KEF anoncis ”provizoran halton” pro la eksplodo de la hispana enlanda milito en julio. Tiu halto, kiel dirite, daŭris ĝis 1982.


9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Roger
Roger
2021-07-06 22:01

En siaj lastaj jaroj Kataluna Esperantisto estis plene verkita en la kataluna, laux la respondeculoj la celo estis veki intereson pri esperanto.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Roger
Xavi
Xavi
2021-07-07 8:56
Respondo al  Roger

Vi pravas. Ĉi-foje la ideo malsamas kaj pli ambicias en la senco ke ĝi celas plurajn malsamajn publikojn. Tiel en la nova epoko la revuo estos dulingva.

dieter rooke
2021-07-07 11:32
Respondo al  Xavi

Kia miraklo : Esperantistoj kuraghas skribi en Esperanto! Xavi= Ksavi

leganto
leganto
2021-07-07 13:29
Respondo al  dieter rooke

dieter=dita

dieter rooke
2021-07-08 10:46
Respondo al  leganto

Kara k-do Ksavi: la litero “X” ne ekzistas en la E- alfabeto .

(Ankau fremdas literoj : q,y,ö,ä. k.a.)
Vi trovus la devigan alfabeton sur la unua pagho de FdE.
la sonkombino ” ie” male estas tute normala – kaj ne riprochenda

leganto
leganto
2021-07-08 13:04
Respondo al  dieter rooke

Deviga eble por skribi Esperanton sed certe ne por personaj nomoj. Grabowski skribis sian nomon per litero neekzistanta en la Esperanta alfabeto kaj Zamenhof ne skoldis lin por devigi ŝanĝi la skribmanieron kiel faras vi nuntempe. Poste venis Baghy, Kalocsay, Waringhien kaj aliaj gravuloj kiuj skribis sian nomon laŭ naciaj alfabetoj sen ricevi riproĉojn. Ĉu vi estas ŝulcisto, eble?

dieter rooke
2021-07-08 17:05
Respondo al  leganto

Kara Shavi , Char mi estas esperanto – mi ankau respektas la E-ortografion . Zamenhof mem shanghis sian nomon , pri Grabovski mi ne scias- char en jaro 1905 mi ne vivis- sed mi scias. ke en chiuj lingvoj ekzistas reguloj por prononcado k ortografio. Tial mi konsilas al S-ino Montserrat e-igi sian familian nomon. La kataluna lingvo estas krokodila , kaj de alilingvano de prononcebla

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-07-08 18:29
Respondo al  dieter rooke

Kial vi ne sekvas vian propran konsilon kun via propra nomo? Kial vi ne uzas esperantajn supersignojn?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Yves Bellefeuille
dieter rooke
2021-07-08 23:08
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kara S-ano Bv . surmeti okulvitrojn : Mia nomo estas perfekte en esperanto – ne necesas supersignoj.