Vikipedio nun havas 300 000 artikolojn

La Esperanta Vikipedio atingis novan rekordon: 300 000 artikoloj. Ĝi nun estas la 35-a Vikipedio laŭ la amplekso. Malpli grandaj estas ekzemple la bulgara, dana kaj kroata Vikipedioj.

La nova rekordo estis atingita pro instigo de la kampanjo Vikipedio 300 000, subtenita interalie de UEA, ELiSo, ILEI, E@I kaj la Fonduso Instigo. La 300 000-a artikolo aperis la 18-an de julio, kaj ĝi temas pri la franca vilaĝeto Auppegard, kiu laŭ la artikolo havas 704 loĝantojn.

Post tiu eble ne plej bezonata artikolo jam aperis kelkdek pliaj, el kiuj multaj sendube enhavas gravajn informojn kaj estas bonkvalitaj.

La antaŭan grandan mejloŝtonon la Esperanta Vikipedio atingis en 2014, kiam estis publikigita la 200 000-a artikolo. Ĝi temas pri (12731) 1991 RW12, malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 10-an de septembro 1991 de la usona astronomo Henry E. Holt el la Observatorio de Monto Palomar en Kalifornio.

Pri la 30 000-a artikolo oni ĝojis jam en 2004. Dum la 17 jaroj kiuj pasis de tiam do mezume aperis preskaŭ 16 000 novaj artikoloj ĉiujare. En intervjuo pri la kampanjo 300 000 en majo Michal Matúšov – en Esperantujo pli konata sub la nomo KuboF Hromoslav – klarigis, kial gravas atingadi novajn rekordojn:

Michal Matúšov
Foto: Niccolò Caranti CC BY-SA 3.0

– Parte simple pro tio, ke Vikipedio tiel kovros pli multajn aferojn kaj donos al la esperantistoj utilajn informojn pri pli multaj temoj. Kaj tio per si mem pliriĉigas la Esperantan komunumon. Sed, ja, estas ankaŭ alia kialo – pli emocia. Atingo de ronda sojlo per novaj altkvalitaj artikoloj montras kaj al Vikipedianoj mem, kaj al la Esperanta komunumo, ke ni tion kapablas fari kaj sukcesas. Kiam oni venas al tia sojlo, oni nature plirapidigas la kreadon de novaj artikoloj; sed dum kutima tempo oni pli atentas pri jamaj artikoloj kaj plibonigas ilin.

Laŭ la aktuala statistiko la artikoloj en la Esperanta Vikipedio ekde la lanĉo en 2001 estis redaktitaj pli ol 7,2 milionojn da fojoj. Ĉiu paĝo estis averaĝe redaktita pli ol dekfoje, do eblas esperi, ke iom post iom la kvalito de la enhavo pliboniĝas. Kaj se vi trovos eraron, vi povos ĝin mem korekti, atentigas Michal Matúšov:

– Rilate al plibonigado de la jama enhavo mi povas diri: tio ja okazas, kvankam eble ne tiom rapide, kiom iuj volas. En Vikipedio ni havas diraĵon: ”Ĉu vi demandas, kial plu estas tiu aŭ tiu eraro en Vikipedio? Ĉar vi ĝin ne korektis!” Kiel mi skribis, Vikipedio estas malfermita, kaj se vi opinias, ke al iu artikolo io mankas, vi ŝajne estas la plej taŭga persono por tion aldoni!


Pli pri la temo:

29 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-20 0:29

Mi preferus iom malpli da artikoloj kun pli alta nivelo.
Nur la kapvortoj jam ofte estas idiotaĵoj: Homofobio, saĝtelefono…
Kaj MULTE da artikoloj enhavas MULTE da lingvaj eraroj.
Kaj la problemo estas, ke komencantoj transprenas tiujn erarojn, kaj fuŝas la lingvon.
Se la nova PIV-teamo senpripense transprenos vortojn el Vikipedio, Esperanto estos perdita.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Leon Roijen
Sebastiano
Sebastiano
2021-07-20 0:35

Estas interese, ekscii, ke en la E-a Vikipedio oni okupiĝas ankaŭ pri francaj vilaĝoj. Mi memoras la skandalon, kiam antaŭ kelkaj jaroj la Volapuka Vikipedio, interalie per tiaj geografiaj artikoletoj, superis la E-an Vikipedion laŭ la kvanto de artikoloj.

Estus ne seninterese, ekkoni ankaŭ la nombron de konsultoj de la E-a Vikipedio kompare al tiuj de ekz-e la dana ekz-e dum la lasta duonjaro. Aŭ kio pri la mezumaj artikololongecoj? 🙂

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Sebastiano
Tjeri
2021-07-20 8:45

Jen la sola utileco de la esperantlingva vikipedio: trejnilo por komencintoj, kiuj ofte tre fieras pri la plenaj de lingvaj eraroj banalaj artikoloj, kiujn ili verkis. Nu, eble ĝi ankaŭ utilas, kiel fanfaronilo.

Krome, mi senpacience atendas, ke iu svisa kabeinto denove funkciigos roboton por ke la volapuka vikipedio superu tiujn 300 000 artikolojn.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Tjeri
Jens Stengaard Larsen
2021-07-20 10:21
Respondo al  Tjeri

Laŭ mia sperto, Vikipedio plej gravas kiel informilo al la Esperantistoj mem pri la Esperantomovado kaj ĝia historio. Ĝi nur malrapide evoluas al trejnejo de pli multe da pli spertaj homoj.

Sebastiano
Sebastiano
2021-07-20 10:53

Jes, tion Roland Schnell antaŭ kelka tempo jam menciis: La Vikipedio povas servi kiel granda, senkoste kaj facile alirebla arĥivo por la E-movado.

Kion la E-Vikipedio scias pri la resto de la mondo ne tiel multe interesas min. La informojn, kiujn mi serĉas, mi ricevas (en pli bona kvalito) aŭ en mia gepatralingva aŭ en la anglalingva Vikipedio, fojfoje, se temas pri specifa alia regiono, en alia nacilingva versio de la Vikipedio. La E-Vikipedio havas veran informan valoron tie, kie ĝi informas pri specife E-aj aferoj.

Tjeri
Tjeri
2021-07-20 15:13

M agnoskas, ke mi eble subtaksis tiun utilecon pri la historio de nia movado.
Sed ŝajnas al mi, ke ankaŭ la vikipediuloj subtaksas ĝin, neniu rubriko de la ĉefpago direktas al la esperanta movado, sed al la banalaĵoj de filozofio, geografio aŭ matematiko, ktp, jes ja!
Kaj mi demandas kian proporcion de la 300 000 artikoloj rilatas al ĝi. Ĉu 0,1%, ĉu 1%, ĉu pli?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Tjeri
dieter rooke
2021-07-21 11:59
Respondo al  Tjeri

en svislando multas kabeintoj

Vadim
Vadim
2021-07-20 10:50

La plej neuzata Vikipedio.
Multaj artikoloj ne estas multaj legantoj.
Ekzistas Vikipedio en lantina lingvo en kiu “135 567paginarum Latine scriptarum“, ĉu oni amase uzas ĝin? 🙂
….Mi miras, kiel esperantistoj ŝatas imiti agadon

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de La Vojaĝo
Tonjo
Tonjo
2021-07-20 11:06

Min ofte mirigas la kompleta negativeco de la komentoj en Libera Folio, sed tiu ĉi eble atingis rekordon. Ĉu vere ĉiuj legantoj tiom malbone sintenas pri la esperanta Vikipedio, aŭ ĉu simple okazas ke la pozitivuloj simple kapjesas kaj ne perdas la tempon por komenti, dum nur la plej negativemaj homoj enŝaltas la komentojn por verŝi sian galon?

La atingo de 300 000 artikoloj en Vikipedio, danke al sindona laboro de multaj samideanoj pli praktikaj ol kritikaj estas fierinda atingo. Jes, certe, oni povas plibonigi iujn aspektojn, kaj ĉiu havas sian opinion pri tiu aŭ alia vorto, sed nenie ni trovas tiom da informoj en nia lingvo pri multaj aferoj kiuj nin interesas. Kiam mi volas scii ion pri esperantistaj pioniroj aŭ pri asocioj aŭ pri multaj aferoj mi venas al Vikipedio.

Certe la angla Vikipedio estas pli kompleta (kiel povus esti aliel?), kaj eĉ tiel homoj kritikas ĝin, sed ĉu tiom negative? Ĉu ni estas tiom masoĥismaj? Kaj ĉu ĉiuj esperantistoj aŭ ĉu nur la komentantoj de Libera Folio?

Vadim
Vadim
2021-07-20 18:12
Respondo al  Tonjo

E-Vikipediaj aktivuloj aspektas kiel homoj, kiuj revas aĉeti Mercedes’on kaj fanfaronas, ke jam aĉetis ŝlosilingon por tio.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-21 15:38
Respondo al  Tonjo

Mi ĝojegas, ke neesperantistoj ne povas legi Esperanton. Imagu, se ili vidus, kiom abundas la lingvaj eraroj en la Esperanta Vikipedio… estus EGA malreklamo por Esperanto. Estus eĉ katastrofo.
Kompreneble ne kulpas Esperanto, sed la (eternaj) komencantoj, kiuj pensas, ke ili povas tuj ekverki en Esperanto. Memkompreneble kulpas ankaŭ la malferma karaktero de Vikipedio.

ĵeromo vaŝe
ĵeromo vaŝe
2021-07-21 17:05
Respondo al  Tonjo

saluton tonjo. se temas pri utileco, jes, kiel supre rimarkigis ankaŭ jens, la vikipedio utilas pri esperantaj temoj, do pri “aferoj kiuj nin interesas”. ĉi tiu malgranda parto de ĝi rolas kiel ia nova ‘enciklopedio de e-o’.

sed aldone artikoloj pri “asteroidoj de la ĉefa zono” estas nuntempe 26021, pri “stacioj de la metroo de parizo” estas 307, pri “hungaraj vilaĝoj” estas 2436, kaj simile pri aliaj temoj, kiujn mi ne nomas “aferoj kiuj interesas min”. kaj entute se ili interesas iun, mi ne komprenas kial ili estu en multaj disaj, kelkliniaj paĝoj.

do se mi asertas ke la esperanta vikipedio utilas, tiam mi ne diras ke ĝi enhavas 300000 artikolojn. se mi diras ke ĝi enhavas 300000 artikolojn, mi ne diras samfraze ke ĝi estas interesa.

Stefan
Stefan
2021-07-20 11:06

Mi laboras por la jutuba kanalo Scivolemo, kaj por ni la Esperanta Vikipedio estas ege grava ilo. Kompreneble oni ankaŭ devas pensi mem kaj kelkaj artikoloj enhavas erarojn, sed malgraŭ tion ni verŝajne ne povus krei niajn vidojn sen vikipedio.

Vikipedio ne estas “la vero”. Kiam oni trovas vortojn oni kompreneble devas kontroli ĉu la PIV kaj aliaj fontoj konsentas. Sed ĝi restas nia plej grava fonto kaj ni ankaŭ aktive redaktas la enciklopedion.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-21 15:31
Respondo al  Stefan

Ĝi verŝajne estas “grava” ilo por vi, ĉar aŭ mankas al vi la necesaj fakvortaroj aŭ eble mankas la bezonataj fakvortaroj entute. Alia problemo evidente estas, ke Esperanto science ne sufiĉe multe uziĝas por akiri findindan vortostokon sciencnivele.

Stefan
Stefan
2021-07-22 11:58
Respondo al  Leon Roijen

Ĉu vi povas doni al mi ligilojn al fakaj vortaroj? Ni ja uzas ilin, sed ili plejparte ne vere estas utilaj. Nur https://komputeko.net vere estas utilega faka vortaro kaj mi kelkfoje uzas la esperantan bildvortaron.

Laŭ mi vikipedio estas ege utila, ĉar ĉiuj lingvoj estas ligitaj. Do oni povas serĉi artikolon en alia lingvo kaj simple salti al la esperanta versio de la artikolo. Tio estas ege pli facila ol uzi vortaron. Tial mi diras ke ne vere indas krei novajn fakajn vortarojn, anstataŭ pli utilas plibonigi la vikipedio.

Tim Owen
2021-07-22 14:44
Respondo al  Stefan

Ĉu vi povas doni al mi ligilojn al fakaj vortaroj?

Jen kolekto, Stefan.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-22 15:36
Respondo al  Stefan

Saluton Stefan! Per fakvortaroj, mi celas vortarojn faritajn de profesiuloj.
En Esperanto fakvortaroj rare estas faritaj de profesiaj vortaristoj (se entute…) sed almenaŭ ekzistas fakvortaroj faritaj de homoj kiuj estas fakuloj pri la koncerna fako. Vi trovos tiajn verkojn ekz. per la katalogo de UEA aŭ la flandra retbutiko.
Ankaŭ tre interesa estas “Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko (STEB): http://www.eventoj.hu/steb/index.html

Mi komprenegas, ke vi, kiu verŝajne naskiĝis en la retepoko, verŝajne konsideras surpaperajn verkojn maloportunaj kaj multekostaj, sed tie, surpapere, troviĝas la pli granda E-vortostoko, se temas pri scienctemaj vortoj. Kaj de tie ni devus prenis niajn vortojn – estus strange, se antaŭaj generacioj jam kreis, uzis scienctemajn vortojn, kaj ni nun subite ekuzus aliajn vortojn por la sama afero, ĉu ne?
Sed kiel dirite, akiri la necesajn verkojn estas multekosta afero kaj sendube multaj verkoj ankaŭ ne plu estas aceteblaj…estas granda problemo 🙁

Mi komprenas vian “saltadon” de nacilingva artikolo en Vikipedio al la E-versio, ankaŭ mi faras tion.
Tamen, mi ne kredas, ke Vikipedio povas transpreni la rolon de fakaj vortaroj: Por bona faka vortaro necesas veraj fakuloj, kiuj kaj estas tre kompetentaj en siaj fakoj kaj kiuj bonege regas Esperanton.
Tio, ĝenerale, ne estas la kazo en Vikipedio.

Stefan
Stefan
2021-07-22 17:42
Respondo al  Leon Roijen

Laŭ mia sperto ankaŭ la fakaj vortaroj enhavas erarojn (aŭ malnovajn esprimojn kiuj hodiaŭ ne plu taŭgas). La beleco de vikipedio estas ke (en la ideala kazo) ĉiu paĝo enhavas fontojn. Tio donas al vi la ŝancon kompari la tradukoj el multaj fakaj vortaroj.

“Tio, ĝenerale, ne estas la kazo en Vikipedio.”
Nu, kial ni ne ŝanĝu tion? Mi ne diras ke vikipedio perfektas, mi nur diras ke ĝi estas la plej bona ilo, kion ni havas. Laŭ mi ni bezonas ambaŭ, la fakaj vortaroj, kaj vikipediaj artikoloj, kiuj referencas al la vortaroj.

Parenteze: Legu la listo de elstaraj artikoloj kaj la listo de legindaj artikoloj ĉe vikipedio. Estas altkvalitaj artikoloj kaj pli ol 300 personoj prilaboras la artikolojn monate. Jes, multaj artikoloj estas mallongaj kaj enhavas erarojn, sed se oni revenas al malbona artikolo post kelkaj jaroj, ĝi ofte aspektas ege pli bone.

(Jen la listo de elstaraj artikoloj: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Elstaraj_artikoloj)

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-22 19:06
Respondo al  Stefan

Resaluton, Stefan, mi rigardis tiun liston de elstaraj artikoloj, sed…

“nur 304 estis akceptitaj en la liston de elstaraj artikoloj, tio estas proksimume 1.01‰”

Mi rigardis nur du artikolojn:
“Budhoj el Bamijano” Mi nur rapide legis jen kaj jen, sed laŭ tio, kion mi vidis, ĝi ŝajnas esti sufiĉe altkvalita.
tamen, kiam mi rigardas “Samseksemo” mi vidas artikolon tute ne altkvaliton. Tio jam komenciĝas pro malĝusta elekto de la titolo “samseksemo”, kiu devus esti “samseksamo”. Sed nu, oni povas disputi pri tio. Sed ne pri ekz. jena frazo:
“Plej multaj landoj ne malpermesas la interkonsentitajn seksrilatojn inter ne-rilatantaj personoj super la varianta loka aĝo de konsento por seksumado.”
Kio estas “ne-rilatantaj personoj”?”super la aĝo de” —-> preter la aĝo de”varianta” —-> oni celas malsamajn aĝojn…la aĝoj NE variANTas…”aĝo de konsento” – tro rekta traduko de la angla “age of consent”.
Nu, eble mi estas tro kritikema…. 😉

Stefan
Stefan
2021-07-27 13:52
Respondo al  Leon Roijen

Por mi vikipedio estas pli ol nur la artikoloj. La teknika infrastrukturo de vikipedio estas fortega ilo en multaj kampoj de la vivo. Ekzemple vikipedio kreis la nuran esperantan retan mapon: http://maps.wikimedia.org/?lang=eo

Ofte tiaj aferoj estas kreitaj de komencantoj. La laboro ĉe Scivolemo tre similas al tio: Mi ne perfekte parolas Esperanton, sed mi ŝatas verki en Esperanto. Ni kapablas krei altkvalitajn videojn ĉar mi estas parto de bonega teamo kun tre kapablaj esperantistoj. Ofte mi kreas la unuan version de traduko, kaj la teamo poste plibonigas ĝin. Tiel mi povas lerni kaj la resto de la teamo havas malpli da laboro.

Same mi pensas ke kapablaj Esperantistoj kunlaboru kune kun komencantoj kaj progresantoj en la vikipedio. Kontroli tekston estas pli facila ol krei tekston. Tial laŭ mi laboremaj progresantoj povas esti tre utila por tiu ĉi projekto. Sed ni ankaŭ bezonas profesiulojn kiujn helpas kaj kontrolas. Sen ili la tuta sistemo ne funkcias.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Stefan
Cornevin
Cornevin
2021-07-20 19:21

En 1887 Esperanto estis la lasta lingvo. En 2021 Esperanto estas proksimume la 35-a lingvo inter 7000 lingvoj pri la nombro de artikoloj en Vikipedio. Esperanto antauiras pli rapide ol la plimulto de la lingvoj. Ghi estas en la unuaj 1% de la lingvoj pri tiu kriterio.

Andreas
Andreas
2021-07-21 14:03
Sebastiano
Sebastiano
2021-07-22 22:23
Respondo al  Andreas

Mi ne nomus tion “utilo”, ke en la E-Vikipedio ne ekzistas rubokolektado aŭ kvalitokontrolo.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-21 21:10

Iu bonvolu ŝanĝi la sekvan eraron:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Nacia_Societo_de_la_Belgaj_Fervojoj

“Societo” estas eraro. Devas esti “kompanio”

Stefan
Stefan
2021-07-22 12:05
Respondo al  Leon Roijen

Simple redaktu la paĝo mem aŭ skribu ĝin al la diskutejo de la paĝo, vi eĉ ne bezonas konton!

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-22 14:59
Respondo al  Stefan

Jes, mi scias, Stefan, sed dum eblas ŝanĝi la tekston, ne eblas ŝanĝi la titolon de la paĝo. Diskutejo cetere (ankoraŭ) ne ekzistas.

Cetere, mi ankaŭ antaŭlonge decidis ne plu partopreni en Vikipedio-laboro.
Mi neniam partoprenis en la E-vikipedio, sed iam provis partopreni en la anglalingva. Ĉar tiutempe mi havis retpaĝaron nederlandlingvan pri la temo, mi komencis kontribui al la temo circumcision (cirkumcido), unu el tre polemikaj temoj en Usono (nu, almenaŭ rete) kaj mi deproksime vidis ĉiajn malagrablaĵojn, kiuj povas okazi kiam homoj ne konsentas…
La malmultajn fojojn kiam mi uzas la esperantan Vikipedion, mi vidas multe da eraroj, sensencaĵoj, ktp – mi jam pli frue donis la ekzemplojn “homofobio” (ĉu iu, kiu timas homojn?) aŭ “saĝtelefono” (tro rekta traduko el la angla), sed… mi decidis ne enmiksiĝi… kvankam mi foje diskutas ĉi tie, mi ne tro emas diskutojn, ofte pri sensencaĵoj, kiaj en Vikipedio.
Min ankaŭ tre ĝenas, ke vere ĉiu povas ŝanĝi artikolojn. Dum tio eble estas bona afero en la nacilingvaj vikipedioj, en Esperanto tio altiras tro da komencantoj, kiuj ne sufiĉe regas la lingvon por verki aŭ redakti tekstojn.
Ankaŭ antaŭ la interreta epoko tio okazis: Komencantoj, kiuj pensis, ke ili tuj povus ektraduki literaturajn verkojn. Sed tiam almenaŭ eldonejoj kontrolis…sed en Vikipedio ne estas ajna kontrolo pri ies lingvo-nivelo, bedaŭrinde.

Stefan
Stefan
2021-07-22 18:16
Respondo al  Leon Roijen

“ne eblas ŝanĝi la titolon de la paĝo.”
Kompreneble eblas ŝanĝi la titolon (kiam oni estas ensalutita).

“sed en Vikipedio ne estas ajna kontrolo pri ies lingvo-nivelo, bedaŭrinde.”

Tio ne pravas. Se novaj uzantoj aŭ ne ensalutitaj homoj redaktas artikolon, spertuloj devas kontroli ĝin. (oni ofte povas legi ekzemple: “2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon.”) Ankaŭ multaj uzantoj montras siajn lingvajn nivelojn en la profilo. Oni eĉ povas peti, ke homoj kontrolu vian tekston. Mi kreis fuŝajn artikolojn kiam mi estis komencanto, kaj homoj korektis la erarojn post kelkaj semajnojn. Vikipedio estas malrapide, sed ĝi funkcias.

Laŭ mi havi erarojn en la teksto ne estas malbona afero. Eraroj estas ŝancoj por komenci diskuton kaj por lerni.

Sed mi ankaŭ bone komprenas kiam homoj elektas ne labori por vikipedio. Ĝi ne estas facile lernebla kaj oni devas ŝati diskuti kaj korekti erarojn.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-22 18:34
Respondo al  Stefan

Mi supozas, ke en Vikipedio “spertuloj” simple estas homoj, kiuj jam pli longe Vikipediumas, ĉu ne? Tio tamen ne signifas, ke ili estas lingvo-spertuloj.

“Ankaŭ multaj uzantoj montras siajn lingvajn nivelojn en la profilo”

Kaj kiu kontrolas la ĝustecon/verecon de la memdonitaj lingvoniveloj? Neniu, ĉu ne?

Certe, neniu faros problemon el etaj eraroj, tiuj ankaŭ troviĝas en nacilingvaj Vikipedioj sed se Vikipedio rolas kiel lingvolernejo (“Mi kreis fuŝajn artikolojn kiam mi estis komencanto, kaj homoj korektis”) – kaj tio nun efektive grandskale okazas – oni havas gravan problemon.

Jes, ĝuste pro tiu neceso esti diskutema, mi rezignas 🙂

Sebastiano
Sebastiano
2021-07-22 22:26
Respondo al  Stefan

Sed mi ankaŭ bone komprenas kiam

Mi dubas.