Nekomprenebla erararo aperados en Libera Folio

Legantoj ofte plendas, ke en Libera Folio aperas tro malmultaj lingvaj eraroj, kaj sekve malfacilas elpensi, pri kio plendi en la komentoj. Por korekti tiun senerareceraron, ni ekde nun de tempo al tempo aperigos elektitajn erarojn erigitajn kaj arigitajn de nia senerarigisto István Ertl. 

István Ertl parolas pri nekompreneblaĵoj dum la UK en Lisbono.

Kiel ni multfoje raportis, Esperanto degeneras kaj eraroj en publikigitaj tekstoj ade plimultiĝas. Sed tio estas ne nur malbona afero, ĉar ne malofte tio estigas tute neatenditajn kaj pripensindajn signifojn.

Nun ankaŭ en Libera Folio eblos trovi kolektitajn kaj elektitajn erarojn arigitajn de István Ertl. Lia kutima tasko de multaj jaroj estas forigi erarojn el niaj tekstoj, do venis la tempo ke li kompense aldonu kelkajn.

Cetere, la plej ruza el la nun aperantaj eraroj sukcesis resti kaŝita de 1963, ĝis ĝin trovis la akra okulo de provlegisto de Libera Folio.

Ni petis lin klarigi, pri kio entute temas lia preskerara obsedo kaj kial li kredas, ke la legantoj de Libera Folio komprenos la ravon de la erararo, kiun la redakcio de Monato trovis tro subtila.

Libera Folio: De multaj jaroj – cetere kiom? – en la Ondo de Esperanto aperadas via rubriko de preskeraroj. Pri kio temas? Kial eraroj estas kolektindaj kaj disvastigindaj?

István Ertl: – Temas pri tio ke, ĉar mi amase lekas en Esperanto pro misformiĝo profesia, mi regule renkotas erarojn de plej diversaj specioj – de simplaj mistjapoj tra mikskomprenoj ĝis senŝance sensencaj ekspremoj. Foje mi trovas ilin amuzaj, foje mi nur oscedas pri la ducent-dudek-dua “intruisto” anstataŭ “instruisto”.

– Se vi volas tute longan historian retrorigardon: la ĝenro de mia rubriko estas plagiata! Infanaĝe mi legadis hungaran rubrikon kun precize tia formato, probable fare de György Timár kaj kopiis ĝin, unue en mia mallongviva kultura revuo Opus Nigrum. Dum mia jardeko kiel redaktoro de la UEA-revuo, mi daŭre notadis (mane! en kajereto!) similajn erarojn, sen vere scii kion fari pri ili.

– La rubriko, sub la ĉiama (jam en Opus Nigrum!), titolo “Spritaj splitoj kaj preskeraroj” debutis en La Ondo de Esperanto en decembro 2002, n-ro 98, per 12 eroj. La kutima dozo poste fariĝis 8-10 eroj.

La plej-plej unua tekstis:

Sen bomento
La presboboldo malklarigis kelkajn vortojn…
Heroldo de Esperanto, 1998: 14, pĝ. 4

La aperado daŭris ĝis fino 2019, kiam La Ondo ĉesis esti monata revuo, do ĉirkaŭ 200 liveroj. Tiam Monato transprenis la rubrikon, sed tie ĝi trafis mi(k)san akcepton, kaj en 2021 ĝi preferis reveni al sia hejmo en Kaliningrado.

Kiaspecajn fuŝojn vi trovas kolektindaj, kaj kial?

– Hej, mi legis “korektindaj” anstataŭ “kolektindaj”! Ŝajnas ke mi mem produktas preskerarojn, kiam ili mankas. Ĉar en Libera Folio ili praktike mankas!

– Nu, mi notas ĉion kion mi trovas amuza pro ajna konsidero – aŭ, pli malofte, kiam temas pri io imprese sensenca kiel la vivo mem, aŭ neniodira kiel gazetaraj komikoj de UEA, aŭ sinpufiga kiel kvivitoj de la Civito.

– Cetere, ne nur mi koktelas: mi havas ankaŭ plurajn oftajn liverantojn, kiel Valentin Melnikov, Ionel Oneț, Russ Williams, Lu Wunsch, kaj aliaj.

Ĉu ne estas tro malafable tiel afiŝi kaj diskonigi la nomojn de erarintoj? Ĉu vi foje ricevas kolerajn reagojn?

– Diskonigi oni povas… diskon. Nomon oni nomonigus. (Se tio nun dolorigis vin, konsideru la loĝantojn de Libano, kiuj povas esti libananoj – aŭ ŝibananoj.)

– Nu, serioze, se iu preskeraro jam papere aperis ie, aŭ rete disvatiĝis, tiam oni ĉiel jam scias pri la kulpinto. Al kulpinto aldonu kulfundon, tiel konstruiĝas kulturo. Kolerajn reagojn mi ne memoras – sed eble nur pro forges(t)emo.

Foje necesas iom longe cerbumi por trovi la eraron en viaj ekzemploj, kaj precipe kompreni, kial ĝi estas amuza. Ĉu ne estas risko, ke multaj legantoj simple ne komprenos?

– Eĉ al mi okazas ke, rigardante malnovan preskeraron, mi ne tuj komprenas… sed probable pro mia kadukiĝo. Se leganto ne komprenas, tiu povas salti al sekva ero, aŭ tute transsalti mian rubrikon, aŭ salti el sia fenestro.

– Cetere, mia edzino kutimis diri: “Kiam vi prelegas, homoj streĉe aŭskultas vin. Kompreneble – ĉar vi parolas tiom nekompreneble.” Do, tiun problemon mi kutimas, ĉu parole ĉu skribe. Foje mi ankaŭ testas patroprenantojn de Esperantaj oranĝoj, voĉe prezentante al ili erekton el miaj preskeraroj.

Kiu estas via plej ŝatata preskeraro? Kial?

– Mi ankoraŭ atendas ĝian aperon. Eble en la nekrologo pri mi, kiam mi estos forpisanta?


Tutmonda lingva dancigo
Unesko deklaris la 21-an de februaro ĉiujare kiel la Internacian Tango de la Gepatra Lingvo.
Vortoj tiel eldiritaj de Huang Yinbao /Trezoro/ en “UEA salutas UN-n kaj Uneskon okaze de la Internacia Tago de La Gepatra Lingvo

Muta disvendo
Dum la semajnfino 17-18 aprilo, ĉio en nia stoko (escepte de brokantaĵoj) vendiĝas kun sensona rabato sendepende de la mendata kvanto.
Aleks K(adar), el la babilejo de la Malferma Tago de la Centra Oficejo, 17 aprilo. Trovis Valentin Melnikov

Rondulo forruliĝis
La granda bulara esperantisto. ĵurnalisto, poeto, verkisto kaj tradukisto V.M. foriris de ni…
Turka Stelo, majo 2021, p. 4

Jupon por ekvacioj?
Ni ankaŭ eksciis… kiel Euklido investis matematikon…
Liba Gabalda: La 18-a Novjara Renkontiĝo en Wiesbaden, Hungara Fervojista Mondo 2020/2, p. 24

Kulturo barbohava?
Esperanta kulturo estas ja neniel libera de seksismo, razismo aŭ aliaj formoj de antaŭjuĝo, kiuj markas iun ajn komunumon.
Pri kio ni parolas/parolu, parolante pri tradukado de Esperanta literaturo?

Cerealoj likaj
500 junaj geesperantistoj… alvenis post, tre ofte, plej buntaj aventruoj survoje…
Humphrey Tonkin: Internacia Junulara Kongreso en Bulgario, JEN Bulteno, 1963 okt.-nov., p. 10

Muziko kun moralo
en junio 2009, la retejo vinilkosmo-mp3.com kreiĝis por vendi virtulajn albumojn.
La retejo de Vinilkosmo

Instituto abismen
…artikolon pri Esperanto, kiu estis disvastigata itale per la Instituto de la Itala Enciklopedio fundita de Giovanni Treccani…
Informilo por Interlingvistoj n-ro 111 (2/2020), p. 19

15 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Grollemund Pierre
Grollemund Pierre
2021-06-08 10:25

Respondo al Libera Folio far Pierre Grollemund (saint-Etienne / Francio) :
Kara amiko, redaktoro de Libera Folio : en via lasta letero de la 08/06/2021, vi atentigas la legantojn pri oftaj eraroj. Sed kion mi trovas en iu paragrafo :
István Ertl: – Temas pri tio ke, ĉar mi amase lekas [ ĉu legas?]  en Esperanto pro misformiĝo profesia, mi regule renkotas [renkontas] erarojn de plej diversaj specioj – de simplaj mistjapoj [mistajpoj] tra mikskomprenoj ĝis senŝance sensencaj ekspremoj.[ ĉu esprimoj?] Foje mi trovas ilin amuzaj, foje mi nur oscedas pri la ducent-dudek-dua “intruisto” anstataŭ “instruisto”.

Sajne, estas kelkaj mistajpoj, ĉu ne ? (mi kolorigis ilin flave)  Mi pensas, ke vi ilin faris intence por kontroli, ĉu iuj legas viajn komentojn. Ĉu tiel ?
Ĝis revido !

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-06-08 11:29
Respondo al  Grollemund Pierre

Evitende tute ne temas pri mistalpoj: la testo prenprenas je eraroj, ĉar la LF-redaktoroj estas malsorgaj kaj beraj fiŝuloj!

DICCON MASTERMAN
DICCON MASTERMAN
2021-06-08 12:58
Respondo al  Grollemund Pierre

Ho ve! La brila humuro de Istvan bedaŭrinde ne estas ĉie aprezata.

Klaus Leith
2021-06-08 11:03

Estas artikoloj kiel ĉi tiu, kiuj igas min daŭrigi mian abonon al Libera Folio!

Kial aboni kaj ne simple nur ĝui la senpagan version? Abonantoj rajtas fari ĉiujare cent eraroj en komentoj kaj lingve kritikaj respondoj al iliaj komentoj estas forigitaj de la redaktoraro laŭ ilia peto. Helpas iomete kontraŭi la efikon de la Leĝo de Tonjo.

zmitro la
zmitro la
2021-06-08 11:57

”necesas iom longe cepumi por trovi la eraron en viaj ekzemploj”

jes ja!

kanjo
kanjo
2021-06-08 12:06

Mi pardonpetas, kaj ne intencas pedanti, sed kio estas preskeraro? Ĉu mi komprenu ‘preskaŭeraro’? Mi sincere volas scii, ĉar mi ne povas trovi tion en PIV, nek en ReVo. Mi neniam aŭdis/legis tion, sed se mi aŭdis ĝin orele mi komprenus ‘preskaŭeraro’n, kaj eble notus ĝin kiel presk’eraro.

Mia demando ne estas ideologie celita (kaj mi emas al inkluziveco), sed mi simple ne komprenas la celitan signifon.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-06-08 12:19
Respondo al  kanjo

“Preskeraro” estas vorto, kiu pruvas sin mem.

“Preskeraro” ne ekzistas: vi ne trovos ĝin en vortaro. La celo memevidente estis skribi “preseraro”… sed la skribanto eraris. La vorto “preseraro” suferis do preseraron kaj iĝis “preskeraro”. Kompreneble la preseraro de “preseraro” povis esti io ajn: “presleraro”, “presteraro”, “presneraro”… Sed iĝis “preskeraro”, kio aldonas kroman amuzan efikon pro la similo inter “presk-” kaj “preskaŭ”.

Tro longa klarigo por evidentaĵo.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
kanjo
kanjo
2021-06-08 14:53

Eble tio estas evidenta por vi, sed ne por mi, do mi starigis simplan demandon. Ankaŭ evidentas, ke mi ne estas la sola stultulo, kiu parolas Esperanton, ĉar alia ankaŭ ne komprenis la ŝercon.

Sebastiano
Sebastiano
2021-06-08 20:32
Respondo al  kanjo

Ankaŭ mi stumbletis pri la preskeraro. Laŭ mia persona gusto, Ertl trovis kelkajn pli brilajn vortludojn, tiel ke la preskeraro kompare iom paliĝas.

Pri via demando: Ne malmultajn neologistojn jukis la -aŭ-vortoj en E-o, kaj en la literaturo oni regule trovas provojn, forigi tiun pseŭdosufikson. Tiel oni ja dirus morge, balde, preske aŭ simile. Ertl kiel multleginto kompreneble bone konas tiun ludovariaĵon de E-o. Tamen, mi supozas, ke Ertl ne intence neologismumemis, sed simple ĝojis pri la trovita preskeraro, ĉar la aludo al la „preskaŭeraro“ ja estas klara kaj ĉarma.

Finfine, eble via demando, kvankam vi evidente bone pripensis antaŭe la aferon, malkaŝas neproporcie grandan pezan pedantemon rilate al facilsprita objekto. (Eble la samon oni povas aserti pri mia respondo. 😀 )

dieter rooke
2021-06-09 9:32

Kara Francisko =Francisco la ” ker” vi trovus en PIV p 549….polvkotite sur bretaro putras mia SAT-vortaro

Filozofo
Filozofo
2021-06-10 6:23

Por ke gazeto ne estu prez-erara, ĉio preserara estu prese rara.

Tjeri
Tjeri
2021-06-08 13:49
Respondo al  kanjo

“Ho ve! La brila humuro de Istvan bedaŭrinde ne estas ĉie aprezata.” (bis!)

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Tjeri
dieter rooke
2021-06-09 9:38
Respondo al  Tjeri

Kara Tjeri , En chiuj lingvoj sur nia terglobo oni humuras per kalemburoj.

Nenio nova sub suno – nenio ekschita en ombro !

bazu
bazu
2021-06-09 13:16

ridege

korvo
korvo
2021-06-09 13:21

Alpikante shaumon kaj avon mi estas kontrau chia sekisma razismo!