Léon Kamenický iĝis la nova prezidanto de TEJO

Léon Kamenický estas elektita kiel la nova prezidanto de TEJO. Veronika Venislovas estis elektita kiel kasisto kaj Rogier Huurman kiel ĝenerala sekretario. Cyprien Guiya, kiu estis forpelita de IJK 2018 pro seksĝenado al alia partoprenanto, retiris sian kandidatiĝon.

Ĉiu el la tri elektitoj estis la sola kandidato por la koncerna posteno. Kamenický kaj Venislovas ricevis po 27 porajn voĉojn kaj neniun blankan balotilon.

La nova prezidanto, Léon Kamenický, komentis sian elektiĝon al Libera Folio:

– Nun mi havas monaton por plani mian estraran jaron, kaj mi honeste antaŭĝojas kunlabori kun la aliaj estraranoj kiel ekzemple la ĵuselektita Ĝenerala Sekretario Roĉjo kaj nova Kasistino Veronika. Mi esperas ke ni povus daŭrigi en la bona laboro de la pasinta Estraro kaj mi aparte ŝatus okupiĝi pri la kampoj de Eksteraj Rilatoj, EU-subvencioj kaj rilatoj kun UEA.

La nova kasisto Veronika Venislovas dankas la komitataton pro la esprimita fido, kaj esperas, ke ŝi povos plenumi ĉies atendojn:

– Mi ĝojatendas ekkunlabori kun Feliĉa por certigi glatan transdonon de konoj kaj garantii kontinuecon de la ofico. Mi ŝatus ankaŭ gratuli al miaj jam elektitaj kunestraranoj, Léon kaj Roĉjo, mi antaŭĝojas kunlaboron kun ili.

Rogier Huurman ricevis 26 porajn voĉojn kaj unu blankan balotilon. Li jene rakontis al Libera Folio pri siaj planoj:

– Unuavice mi zorgos pri la esencaj taskoj de ĝenerala sekretario, do ĝustatempa okazigo de voĉdonoj, anoncoj kaj kunsidoj, kaj pri bona dokumentado de ĉio. Specife en la eliranta estraro ni nun komencas krei instrukciojn pri ĉiu rolo en la estraro, kaj mi ŝatus vidi vastigon de tiu projekto, por helpi glatan funkciadon de TEJO-estraro ankaŭ en malpli fortaj periodoj.”

La mandatperiodo de la la nova estraro komenciĝos je la 1-a de septembro kaj daŭros por unu jaro.

TEJO starigas tri novajn laborgrupojn pri Daŭripoveco, Egaleco kaj Membronombro. TEJO ne oficiale publikigas kiom da membroj ĝi havas kaj la celo de la laborgrupo estas “ellabori strategion por kreskigi la membronombron kaj trovi manieron mastrumi la datumojn.” En la komitatkunsido en Januaro 2020 la komitato petis ke la estraro prezentu planon kiel kreskigi la kvanton de membroj, ne estas klare pri kio okazis progreso dum la pasintaj 18 monatoj.

Retiris sian kandidatiĝon Cyprien Guiya, komitatano A por Benino. Tiu informo ne estis anoncita publike, sed tion eblas konkludi laŭ nova versio de la raporto de Elekta Komisiono, kiu estis preskaŭ la sama kiel la unua versio, krom ke ĉiu mencio de Cyprien malaperis kaj la aldono de la frazo “alia kandidato rezignis pro polemiko en la Komitata Listo.”

Antaŭ la publikigo de la koncerna artikolo en Libera Folio, venis nur unu komento en la komitata retlisto pri la kandidatiĝo de Cyprien, de komisiito Ana Ribeiro. Poste, Marko Konijnenberg, komitatano A por Nederlando, esprimis sian subtenon por Ana kaj skribis:

“Gravas agnoski erarojn kaj gravas rebonvenigi tiujn homojn kiuj plene agnoskis ilin. Sed, ĉu refoje elekti al la Estraro? Kion tio montrus al la mondo, al niaj membroj, al tiu kuraĝa knabino kiu malsilentis dum nia IJK en Badajoz en 2018?”

Vicprezidanto Carlos Pesquera Alonso, respondis: “Mi devas esprimi mian malkonsenton, ĉar mi vidas grandan mankon de kohereco en viaj vortoj.” Li opinias ke se oni rebonvenigas Cyprien al la movado, li rajtu aliĝi al la estraro. Se li ne rajtas esti en la estraro, li ne estu en la movado, io alia laŭ li estas “hipokrita pozicio”.

Querino Neto, komitatano Ĉ, atentigis ke en simila situacio “la respondo de la Komitato antaŭ same malbona konduto (ĉu pli grava, ĉu malpli grava, mi ne scias) de alia(j) aktivulo(j) de TEJO, estis simple nula” kaj “Se ni nur vigle kaj fervore kontraŭstaras Cyprien kaj ne la aliajn kiuj same kondutis, ĉu vere ni estas koheraj?”

La aludo temas pri Luis Obando, estrarano kiu pardonpetis dum komitatkunsido en januaro 2020 pro seksĝenado al aktivulinoj. Lia eksigo estis proponita sed la komitato voĉdonis kontraŭ tio kaj li restis estrarano ĝis la fino de la mandato. Obando lastatempe estis premiita de UEA kiel ”elstara aganto”.

Hans Becklin, komitatano Ĉ, skribis ke “Egaleco postulas, ke ni iom post iom rebonvenigu homojn, kiuj pardonpetas kaj pentas pri siaj agoj, sed tio laŭ mi okazu gute anstataŭ torente.”

En mardo la komitato voĉdonas por elekti du vicprezidantojn el kvar kandidatoj: Albert Stalin Tancinco Garrido, Inès Kahin, Joop Kiefte, Valentin Ceretto-Bergerat. La voĉdonado pri la aliaj estraranoj komenciĝos en merkredo.

Robert Nielsen

42 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-04 21:39

”La aludo temas pri Luis Obando, estrarano kiu pardonpetis dum komitatkunsido en Januaro 2020 pro seksĝenado al aktivulinoj. Lia eksigo estis proponita sed la komitato voĉdonis kontraŭ tio kaj li restis estrarano ĝis la fino de la mandato. Obando lastatempe estis premiita de UEA kiel ”elstara aganto”.”

Klare kaj TEJO kaj UEA havas grandegan problemon.
Kiel estrarano, kiu seksĝenis virinojn povis resti en la estraro?!! Ĉu Esperantistoj havas nenian moralon? Dum en la tuta mondo nur suspekto de seksĝeno eksigas homojn, esperantistoj simple lasas seksĝenanton en sia posteno.

Kaj eĉ pli nekredeble…UEA eĉ donas al li premion pri ”elstara agado”….
Malbona ŝerco ne povus esti pli malbona….

Do la respondeculoj de UEA:Duncan ChartersFernando MaiaHuang YinbaoAleks KadarSo JinsuJeremie SabiyumvaOrlando E. RaolaAmri Wandel

opinias, ke estas tute normale premii personon, kiu seksĝenis plurajn personojn…
Ĉu la sinjoroj estraranoj (nur viroj!) havas neniun moralon?!

Kial la (baldaŭ eksa) estraro de TEJO,do 

Charlotte Scherping LarssonKonstanze SchönfeldMung BuiCarlos Pesquera AlonsoTomáš StanoKarina Gonçalves de Souza de OliveiraKlára ErtlRogier HuurmanAlbert Stalin Garrido

toleris, ke viro, kiun oni forpelis pro seksĝeno al virino, nur 3 jarojn poste denove kandidatiĝas por la estraro?

Mi sugestas, ke kaj TEJO kaj UEA nuligu kelkajn el la multaj komisionoj/laborgrupoj kaj anstataŭe urĝe starigu komisionon kiu urĝe esploru la problemon pri seksĝenado kaj ĝia prevento, kaj faru regularon kaj por preventi novajn kazojn kaj por havi unuecan konduton rilate novajn kazojn, viktimojn kaj perfortintojn.

Kio jam okazis NE estas normala.
Ankaŭ estas *nekredeble* ke nur kelkaj el la komitato de TEJO entute diris ion pri la afero en la komitatlisto, kaj UEA (kiel gepatra asocio) ne agas (sed anstataŭe do eĉ premias perfortinton….).

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-08-05 0:44
Respondo al  Leon Roijen

“Kial la (baldaŭ eksa) estraro de TEJO […] toleris, ke viro, kiun oni forpelis pro seksĝeno al virino, nur 3 jarojn poste denove kandidatiĝas por la estraro?”

Pri serĉado de kandidatoj kaj elekto-procezo por TEJO-estraro respondecas la Elekta Komisiono, kiu mem estas elektata rekte de la Komitato kaj estas la sola komisiono de TEJO sendependa de la estraro. Do via riproĉo direktita al estraro de TEJO estas plene maltrafa.
Ankaŭ la Elekta Komisiono ne havas eblon malpermesi al kiu ajn kandidatiĝi. Tamen, ĝi ja devus rimarki la problemon, rimarkigi ĝin al la kandidato kaj – se tiu tamen decidus kandidatiĝi – ne rekomendi lin en sia raporto. Tio ne malebligus la kandidatiĝon, sed ja, estas riproĉebla kaj riproĉinda.

Indas unue almenaŭ iom kompreni strukturon de organizo, kies aktivulojn oni (maltrafe) kritikas.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-05 2:29
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Kara Łukasz, bonvolu pli bone legi miajn vortojn: “toleris” estas ŝlosilvorto.

Estraro povas agi ankaŭ en la kulisoj kaj eĉ sursceneje ili povas protesti kontraŭ kandidatiĝo de persono: Estas neniu regulo, kiu malebligas tion al ili.

“Do via riproĉo direktita al estraro de TEJO estas plene maltrafa”

Tute ne. Aparte de la supre menciita, ankaŭ validas la jena:

Vi riproĉas al mi ne koni la strukturon de TEJO.
Klare *vi* ne tro bone komprenas la “strukturon”, aŭ pli bone la statuton de TEJO.

La statuto ja diras:

“Estas kompetentaj la Estaroj de UEA kaj de TEJO kune pri la eksigo de individuaj membroj”

Do ne diru, ke mia “riproĉo direktita al estraro de TEJO estas plene maltrafa”. Se estraroj (de TEJO kaj UEA) estus eksigintaj la du virojn, ili ankaŭ ne povus kandidatiĝi.

Krome, la vicprezidanto de TEJO, Carlos Pesquera Alonso skribis:
“Ciprjan multon faris kaj lernis el tiu aĉa okazo antaŭ 3 jaroj”

kaj Konstanze Schönfeld, la sekretario:
“Gratulojn al la tuta EK (Elekta Komisiono) por la detalega kaj sindediĉema laboro”

Tiuj du rimarkoj almenaŭ ne videbligas riproĉon al la elekta komisiono pro ĝia silento pri la historio de la kandidato. Kontraŭe, la rimarkoj ŝajnigas, ke por ili ne ekzistas problemo…

Ankaŭ: respondeca estraro zorgu pri detala regularo kiu preskribas kiel agi kaze de seksĝenado/perforto, certe se jam estis du seriozaj kazoj.

Sed nek TEJO nek UEA protektas virinojn.
NUR en Esperantujo eblas, ke ne unu, sed du (!!!) viroj estas aktivaj aŭ klopodas denove aktiviĝi en la movado. Kaj nur en Esperantujo oni eĉ premias seksĝeninton… bah.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Klára
Klára
2021-08-10 13:34
Respondo al  Leon Roijen

Nur en Esperantujo eblas? La ekstera mondo plenplenas je povaj, riĉaj viroj kiuj molestas virinojn nepunite.
Klopodas aktivi? Cyprien konscie decidis kabei, post ke komitatanoj esprimis sian malkonsenton kun lia kandidatiĝo en laŭ mi sufiĉe trankvila, respektema, kaj plur-vidpunkta diskuto inter si.
Krome la du kazoj de Cyprien kaj Luis estas tre malsamaj. Temas pri malsamaj agoj, kuntekstoj, konsekvencoj, personoj. Oni juĝas ilin ambaŭ kun sama martelo, anstataŭ uzi propran kritikan penskapablon. Mi ankoraŭ ne vidis iun demandi, kio fakte konkrete okazis en ambaŭ kazoj.
En alia komento iu ja demandas, kion opinias la viktimo. Dankon por pensi dum unu frazo pri ilia vidpunkto. Mi ne estas unu el ili, tamen mi komprenis en ambaŭ kazoj (kvankam pri tiu de Cyprien mi scias tro malmulte, por vere paroli pri ĝi) ke la koncernaj virinoj preferis, ke oni laŭeble restu diskreta, konfidenca, kaj ne nomu nomojn. Ankaŭ ne tiun de Luis.
Robert ĉeestis, kiam ili esprimis tiun preferon. Tamen li konscie malrespektis ĝin kaj ekde tiam virinsavumas, skribante tiajn artikolojn.

Por fini mi rimarkigas, ke mi estas la unua virino, kiu komentas ĉi tie.
Kaj estas mia persona opinio kiel individuo kaj virino. Kiel estrarano mi ne intervenis en la komitataj diskutoj pri tio. (Mi ja ankaŭ, tutprave, ne rajtas voĉdoni por sekva estraro.)

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-10 18:52
Respondo al  Klára

”Por fini mi rimarkigas, ke mi estas la unua virino, kiu komentas ĉi tie.”

Klára, mi scias, ke en TEJO vi okupiĝas pri egaleco kaj ĝuste tial min suprizas tiu eldiro. Ĉu gravas ĉi-kaze, ke vi estas virino? Ĉu opinioj de viroj ne estas samkvalitaj, samgravaj?
Kial necesas elstarigi, ke vi estas ”la unua virino”?

”La ekstera mondo plenplenas je povaj, riĉaj viroj kiuj molestas virinojn nepunite”

Nu jes, eble mi pensis tro el nederlanda perspektivo, kiu cetere ne estas unika…ankaŭ en Usono ”povaj, riĉaj viroj” persekutiĝis/puniĝis.
Ĉu en Esperantujo ni kopiu landojn kun alta moralo aŭ landojn kun malalta moralo?

”Krome la du kazoj de Cyprien kaj Luis estas tre malsamaj. (…) Oni juĝas ilin ambaŭ kun sama martelo”

Jes, certe la kazoj estas malsamaj,sed en ambaŭ kazoj estis gravaj transpaŝoj de personaj limoj kaj en ambaŭ kazoj estis konfesoj.
(Se mi eraras pri tio, bonvolu korekti min). Konsekvence ambaŭ personoj ne devus aktivi en TEJO aŭ UEA.
Kaj vi kun viaj samestraranoj ĉi-rilate faris gravan eraron: Por preventi ke ambaŭ homoj (re-)aktiv(iĝ)as/os en TEJO aŭ UEA vi devintus eksigi ambaŭ membrojn.

”tamen mi komprenis (…) ke la koncernaj virinoj preferis, ke oni laŭeble restu diskreta, konfidenca, kaj ne nomu nomojn”

Do, denove vi kaj viaj samestraranoj faris gravan eraron:Mi citas el la blogo de Robert Nielsen:

”Michael Boris Mandirola legis la akuzojn de tri esperantistinoj kontraŭ estrarano de TEJO, Luis Obando”.

Se la virinoj volis, ke la afero restu konfidenca, oni evidente ne devintus laŭtlegi la akuzojn en komitatkunsido. Cetere, eĉ se ili petis konfidencon, tio ne signifas, ke la estraro ne devintus agi kontraŭ Obando.

”Robert ĉeestis, kiam ili esprimis tiun preferon. Tamen li konscie malrespektis ĝin kaj ekde tiam virinsavumas, skribante tiajn artikolojn.”

Pardonu min, sed tiu rimarko naŭzas min. Robert Nielsen ne estas konfidencpersono, kiu devis silenti. Feliĉe almenaŭ unu persono parolis!

Klára
Klára
2021-08-13 22:05
Respondo al  Leon Roijen

En ideala socio, ne gravus ke mi estas virino, kiam mi komentas ĉi tie. Fakte, se aliaj virinoj jam komentintus, mi eĉ ne enmiksiĝus.
Nur kiam mi rimarkis ke nur viroj komentis, mi sentis la devon, diri ion. Se vi mem agnoskas, ke ni ne estas en egaleca socio, kiel ni ja estu en egaleca reta spaco? Ĉu vi pensas, ke povstrukturoj el nenie aperas, kiam viro molestas virinon?
Ili estis tie antaŭ ol ili interparolis, ili estas tie en la reto, ankaŭ ĉi tie. Ŝajnas al mi kontraŭdira kritiki virinmolestadon, sen agnoski bazajn principojn de feminismo. Se nur viroj komentas iun artikolon, ĉu oni ne demandu sin, kial? Se iu skribus pri molestado de handikapuloj, kaj nur ne-handikapuloj komentus, ĉu vi ne bedaŭrus kaj pensus ke vidpunkto de handikapulo estus pli valora?
Mi esperas ke aliaj virinoj ankaŭ komentos, kaj se ili havas alian opinion ol mi, des pli bone.

Via vidpunkto kaj tiuj de pluraj aliaj komentantoj estas danĝera, ĉar ĝi kondukas al grupa linĉado. Esence vi diras ke ne vere gravas la detaloj, de kion ekzakte iu faris. Ili faris “ion malbonan”, kaj do ni forĵetu ilin. Problemo solvita! Ĉu se homo ŝtelas pomon, tiu havu
samajn konsekvencojn kiel iu, kiu ŝtelis aŭton? Se vi faras al mi malkomfortigan ŝercon, ĉu vi havu samajn konsekvencojn, kiel se vi seksperfortas min?
Ĉu vi povas listigi al mi la konkretajn akuzojn? Tute ne, ĉar vi ne ĉeestis, kiam la trafitoj klarigis ilin. Se vi ĉeestintus la klarigojn rilate al Luis, eble vi pensus alie.
Saĝeco estas agnoski propran nescion. Mi ne povas prijuĝi la kazon de Cyprien, ĉar mi ne aŭdis el propra buŝo la akuzojn de la trafito. Samkiel ĉiuj IJK-partoprenantoj tiam -inkluzive Robert- mi aŭdis nur onidirojn.

Vi daŭre ripetas, ke “la estraro” devus fari X. En la kazo de Cyprien, nur la kongresorganizantoj aŭdis la akuzojn, kaj ili decidis, interkonsente kun la trafito, pri la konsekvenco: forigi lin de la IJK. ->

Klára
Klára
2021-08-13 22:06
Respondo al  Leon Roijen

-> Nek TEJO-estraro, nek Komitato, nek iu alia estis enplektita. Mi, kiel partoprenanto, fidis la saĝecon de la organizantoj, ligi severecon de konsekvenco al severeco de ago. Se ni nun, post tri jaroj, volus kiel TEJO oficiale decidi daŭran konsekvencon, ni devus
priparoli, kio ekzakte okazis. La organizantoj devus rompi sekretecon, aŭ oni devus paroli kun la trafito mem, kaj mi dubas ĉu ŝi aprezus tion (se entute eblas kontakti ŝin). Anstataŭe, Cyprien
mem decidis pri konsekvencoj, kaj memstare eliras el la movado.

Pri Luis, la koncernaj virinoj klarigis siajn akuzojn al la Komitato, estis Komitatano (Robert mem, se mi ne eraras) kiu proponis eksigi lin el estraro, estis la Komitato, kiu post longa priparolo, kie ĉiuj
esprimis sin detale, demokratie decidis ne eksigi lin, kaj ni gardu ĉion konfidenca el respekto al la trafitoj. Decidis la Komitato, ĉar tiel funkcias TEJO. La Komitato pri ĉio grava decidas kaj la estraro plenumas tiujn decidojn. Bonŝance! Ĉu vi preferintus ke decidu nur
la kunestraranoj de Luis? Aŭ ĉu vi ŝatus ke TEJO estu diktaturo, kie la estraro kaj ĉion decidas, kaj ĉion plenumas? (Nur detalo, sed mi ne estis estrarano nek dum IJK 2018, nek dum JES 2019-20. Mi nur mencias tion ĉar vi persone kulpigas min.)
Plimulto voĉdonis kontraŭ la propono. Tamen, ŝajne vi ne fidas la saĝan juĝkapablon de plimulto de la komitatanoj pri tio, ĉu lia
agado justigus eksigon. Anstataŭe vi fidas la opinion de unu specifa komitatano, ne sciante tiun ĉiuj aliaj. Krom la mian, kaj mi havis tiam ekzakte saman postenon kaj informojn kiel Robert.
Al vi tamen lia opinio pli valoras ol mia. Kial?

Robert ne ”devas” ion ajn. Li estas libera homo kaj neniu cenzuras lin. Mi nur malkonsentas kun lia agmaniero. Ni estis tiam ambaŭ komitatanoj, poste li elektiĝis al estraro kune kun mi. Li scias mian opinion, ni konas nin persone, kaj vi ne bezonas defendi lin kontraŭ mia despotismo.

Klára
Klára
2021-08-13 22:08
Respondo al  Leon Roijen

Vi ŝatus, se viro kiu malkomfortigas virinon en Esperantujo estus malmembrigita. Sed tiuj kazoj temas nur pri estraranoj, do videblaj aktivuloj: kiom da viroj en Esperantujo iam agis tiel?
Kiom da komencantinoj neniam revenis al kongreso, kaj neniu scias kial aŭ eĉ memoras ilin? Kiom da viroj ni devus “forĵeti”?
Kaj kion tio solvus? Ĉu magie tiuj viroj komprenus, ke ili agis malbone, kaj ekster Esperantujo agus alimaniere? Ĉu novaj Esperantaj viroj agus alimaniere? Socia ekskludo estas nur ŝajnsolvo.

Cetere, estas ĉarme ke vi pensas, ke Nederlando havas “altan moralon” kaj tie enordas genra egaleco.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-14 2:07
Respondo al  Klára

“viro kiu malkomfortigas virinon”

Viro, kiu klare kontraŭ ŝia volo kisas virinon ne *malkomfortigas* ŝin sed *perfortas* ŝin.

Sed tiuj kazoj temas nur pri estraranoj (…) kiom da viroj en Esperantujo iam agis tiel?”

Do ĉar aliaj en Esperantujo agas tiel, estraranoj ne estu punendaj? Pardonu, sed tiu rezonado estas plene sensenca. Idiota eĉ.

“Kiom da viroj ni devus “forĵeti”? (…)Ĉu magie tiuj viroj komprenus, ke ili agis malbone, kaj ekster Esperantujo agus alimaniere?”

Vi parolas pri forĵeto de personoj, ne mi.
Homoj en estraroj aŭ kiuj havas iun rolon en organizo kondutu ekzemple.
Perforte kisi virinon kontraŭ ŝia volo ne estas “malkomfortigo” (kiel vi priskribas tion) aŭ eĉ nur malbona konduto: laŭjure temas pri serioza krimo.
Mi estas samtempe naŭzita kaj ŝokita, kiel leĝere vi parolas pri tio.

Kaj por respondi al via demando: Jes, se temas pri junuloj, kiuj unuafoje tiel kondutis, eble ili lernos. Kaj tiuj, kiuj ne lernas kaj ripete krimas: oni bonvolu protekti aliajn kontraŭ tiaj krimuloj.

“Socia ekskludo estas nur ŝajnsolvo”

Vi troigas. Homoj, kiuj estas elĵetitaj el Esperantujo ankoraŭ havas sian nacian socion, do ili ne estas plene socie ekskluditaj. Kaj mi eĉ ne pledas por plena ekskludo el Esperantujo: Sed premii ilin aŭ permesi al ili postenon en la estraro estas frenezaĵo.

Cetere, estas ĉarme ke vi pensas, ke Nederlando havas “altan moralon” kaj tie enordas genra egaleco.”

Oni atendas de iu, kiu studis psikologion, ke li/ŝi povas kompreni homojn. Kun bedaŭro mi devas konstati, ke mankas al vi tiu kapableco: Mi nek parolis pri “alta moralo” nek diris, ke en Nederlando enordas genra egaleco.

Klára
Klára
2021-08-19 21:19
Respondo al  Leon Roijen

Li ne kisis virinon kontraŭ ŝia volo. Tion la trafitoj simple ne diris. Tial estas danĝera, la speco de “justico”, kiun vi defendas. Antaŭ 20 monatoj, pluraj virinoj klarigis al Komitato, kio okazis; post unu jaro Robert priskribas iun akuzon tiel, kiel li persone memoras; subite en via menso, Luis kisis iun. Ĉu ni daŭrigu kaj post kelkaj jaroj ni vidos, kian teruraĵon li faris?
Certe vi konas tiun ludon, kie infano flustras frazon en ies orelon, tiu pluflustras kion ri aŭdis al la sekva infano, kaj tiel plu ĝis la fino de la cirklo. La fina frazo estas komplete alia, ol la origina. Mi konas ĝin kiel “telefona ludo”.

Mi tute konsentas kun vi: Se iu agas krime, tiu estu punita. Fakte, tiam oni kontaktu policon kaj havu juĝprocezon. Mi ankaŭ konsentas, ke se iu ripete ĝenadas virinojn, malgraŭ plurfojaj atentigoj, tio justigas ekskludi lin el gravaj pozicioj.
Sed pro la “telefona ludo” vi pensas, ke ambaŭ ĉi tie aplikiĝas. La problemo estas ke nek unu, nek la alia. Kion la trafitoj priskribis, estas ja vere malkomfortiga kaj socie malatentema (des pli fare de estrarano). La virinoj sin sentis malsekure, kaj li devis pardonpeti. Mi pensas ke pri tio ĉiuj komitatanoj konsentis. Sed la eksigo proponita de Robert estis jam tro severa por plimulto de la komitatanoj. Se iu proponintus kontakti policon, tio estus tute esktersituacia.
La akuzoj temis pri plurmonata periodo, tamen Luis mem unuafoje aŭdis pri ili mallonge antaŭ la kunsido. Se mia agado malkomfortigus iun, mi ŝatus esti la unua, kiu aŭdas pri tio. La neagado de la triaj personoj, al kiuj la trafitoj sin konfidis, estas unu el la ĉefaj kialoj, kial mi tre bedaŭras kaj malkonsentas kun tio, kiel lia kazo estis traktita. Mi jam skribis amplekse pri mia vidpunkto rilate molestadon kaj ĝiaj solvoj en la blogo de Robert.

Al via ad-hominem mi ne respondos. Krome vi povas enĵeti vortojn kiel “idiota” kaj “sensenca”, kaj en ĉiu komento plendi, ke io “naŭzas” vin, sed ankaŭ tio ne plifortigas vian argumentadon.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-23 1:43
Respondo al  Klára

Vi plendas pri “ad hominem”, tamen vi antaŭe mem lanĉis la “atakon” enbuŝigante al mi asertojn, kiujn mi ne faris. Do nun ne infanece plendupri “ad hominem”.

Vi diras: “Li ne kisis virinon kontraŭ ŝia volo.”

Robert Nielsen en sia blogo skribis:

La rakonto de la tria virino estis la plej ŝoka kaj neakceptebla. Laŭ ŝi, Luis ne nur flirtumis al ŝi, sed li ankaŭ metis sian manon sur ŝia dorso. Tio malkomfortigis ŝin, do ŝi foriris kaj provis eviti lin. Sed li sekvis ŝin kaj sidis apud ŝi kaj metis sian manon sur ŝia gambo. Denove, ŝi ne volis tion kaj sentis tre malkomforta. Malgraŭ ke ŝi klare esprimis ke ŝi ne volis tion, li provis kisi ŝin. Ŝi diris ke ĉar li estas pli alta kaj forta ol ŝi, ŝi sentis preskaŭ perfortita.”

https://teokajlibroj.wordpress.com/2021/01/11/la-sekreta-skandalo/

Ne plaĉas al mi vortludoj viaj – mi pensas, ke ĉi-supraj vortoj parolas per si mem.

Certe vi konas tiun ludon, kie infano flustras frazon en ies orelon, tiu pluflustras (…) La fina frazo estas komplete alia, ol la origina”

Vi hontu pro tiu komparo:Ĉi-kaze ne temas pri iu infanludo, sed pri seriozaj okazintaĵoj. ne temas pri infanoj, kiuj en rondo pluflustras iun diraĵon unu al la alia. Mi citis la vortojn de ĉeestinto Robert Nielsen, ne estis 20 infanoj inter li kaj mi.
Mi ne komprenas, kial vi provas minimumigi aŭ eĉ ridindigi la tutan aferon. Mi des malpli komprenas, ke ĝuste virino faras tion.

“Kion la trafitoj priskribis, estas ja vere malkomfortiga kaj socie malatentema (des pli fare de estrarano). La virinoj sin sentis malsekure”

Tio estas via interpreto. Kiel jam supre menciite, laŭ Robert Nielsen unu el la virinoj diris, “ke ŝi sentis preskaŭ perfortita”.

Estraranoj, kiuj tiel aĉe kondutas al virinoj (aŭ viroj) ne estu estraranoj aŭ poste eĉ premiitaj de UEA.
Vi povas longe diskuti pri tio, sed vi komprenu, ke mi ne dividas vian moralon. Miaopinie, kio okazis, estas SKANDALO. Kaj mi ne nur parolas pri la pekinto mem, sed des pli pri kiel TEJO kaj UEA reagis.

Klára
Klára
2021-08-28 16:40
Respondo al  Leon Roijen

Ĉar vi interesiĝis pri miaj studoj, mi povas iom pli profundiĝi en mian komparon, kiun vi trovas tiom hontiga. Psikologio esploris, ke homa memorkapablo estas erarplena kaj biasita. Eble vi aŭdis pri la branĉo leĝpsikologio (forensische psychologie). Grava parto de
tiu fako estas esploroj rilate la (mal)fidindecon de memoro de ĉeestintoj, la biasojn de polico kaj juĝistoj, kaj kiamaniere oni povas kontraŭstari ties efikojn. Tio malfaciligas juĝprocezojn kaj
kaŭzas enprizonigon de multaj inocentuloj (kaj liberon de multaj kulpuloj). Mi konsilas legi gravajn leĝpsikologiajn verkojn pri homa memoro (ekz. de Loftus), aŭ simple entajpi “Eyewitness Testimony” en jutubon.

Unu jaron post la Komitatkunsido, se vi demandus al ĉiu ĉeestinto kion ekzakte diris la trafitoj, ĉiu persono donus alian respondon, pro malperfekta memoro kaj niaj propraj biasoj. Alivorte, Robert ne prezentas la akuzojn tiel, kiel ili origine estis prezentitaj. Per tio mi NE celas ke li mensogas, sed simple ke li estas homo. Mi povus ja prezenti miajn (signife malsamajn) memorojn. Sed tio estus a) tre malrespekta al la trafitoj, kaj b) sensenca, ĉar mi ja ankaŭ mismemorus.
Kion ni scias, estas ke malmultaj komitatanoj siatempe konsentis kun la eksigo proponita de Robert, post aŭdado de ekzakte la samaj informoj kiel li. En juĝprocezo oni parolas ne kun unu homo, sed kun plejeble multaj homoj. Polico, advokatoj kaj juĝistoj estas profesiuloj. Kaj eĉ tiam okazas daŭre eraroj. Do imagu, kiom pli da problemoj ekestas, se oni provas fari propran justicon!

Kial strangas, ke “ĝuste virino” malkonsentas kun vi? Ĉu vi ne antaŭe diris, ke tute ne gravas, ke mi estas virino? Interese.

Robert evidente estas pli fidinda kaj kredinda ol mi. Ankaŭ interese, kial? Ĉar li estas kuraĝa princo kiu defendas la princinojn kontraŭ la drakoj, kaj tio konfirmas en vi la agrablan senton, ankaŭ esti tia princo? Mi nur sugestas respondon, ĉar mi jam demandis al vi,
sed vi ne respondis.
Vi “ne komprenas”, sed ĉu vi volas kompreni? Ĉu vi jam legis miajn
opiniojn en la blogo de Robert? Mi konstatas ke mi nur ripetas miajn argumentojn kaj emas respondi al via komento kun aferoj, kiujn mi jam delonge diris. Do mi komencas dubi, ĉu kompreno interesas vin, des pli pro la daŭrigo de via moralisma vortuzo: “via moralo”, “hontu”, “SKANDALO”, “pekinto”.

Tjeri
Tjeri
2021-08-28 18:21
Respondo al  Klára

Ĉu vi jam legis miajn opiniojn en la blogo de Robert?

Mi ne povis legi, ŝajnas, ke viaj opinioj malaperis el tiu blogo.

Tjeri
Tjeri
2021-08-29 18:12
Respondo al  Klára

Koran dankon.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-28 19:25
Respondo al  Klára

(1)

Klára, mi studis juron, do certe mi scias, kio estas “leĝpsikologio” – mi nur dubas, ĉu tio estas “forensische psychologie” (laŭ vi). Laŭ mia kompreno leĝpsikologio” estas “rechtspsychologie” kaj ne egalas al “forensische psychologie”.

Intermeze, kvankam eble pedante, mi volas rimarki, ke “inocentuloj” ne ekzistas – nur “senkulpuloj”.

Sendube vi komprenas, ke ankaŭ mi tre bone konas la problemon pri fidindeco de atestoj de atestantoj.
Tial mi tute ne celas “propran justicon” al kiu vi aludas. Tamen, ne “fari propran justicon”, miaopinie ne devus signifi, ke oni lasu sen protekto intajn kaj ontajn viktimoj.
Ja estas almenaŭ unu nedisputebla fakto, se mi ne eraras:

Tri virinoj plendis pri Luis Obando.

Certe, via rememoro pri la komitatkunveno povas malsimili je tiu de Robert, sed tamen mi ŝatus repreni viajn proprajn vortojn:

Kion la trafitoj priskribis, estas ja vere malkomfortiga kaj socie malatentema (des pli fare de estrarano). La virinoj sin sentis malsekure, kaj li devis pardonpeti. Mi pensas ke pri tio ĉiuj komitatanoj konsentis.”

Ĉu “ĝustas” via (ni diru “minimuma”) atesto aŭ ties de Robert (ni nomu ĝin “maksimuma atesto”), ni povas konstati, ke okazis io, ke Luis Obando faris ion, kio *almenaŭ* malkomfortigis la koncernajn virinojn, kaj faris, ke ili sentis sin malsekure (pli-malpli viaj propraj vortoj).

Miaopinie, tia homo ne devus esti tolerata en estraro (de TEJO) aŭ eĉ premiita (de UEA).
Miaopinie, TEJO grave neglektis sian devon protekti (ĉi-kaze) virinojn kaj la estraro de UEA faris gravegan, abomenindan (mal-)moralan mispaŝon donante premion al Obando.

Ankaŭ, eĉ se eble la aferoj estas enhave malsamaj, tre malkontentigaj estas la tro (ekstreme) malsamaj rezultoj:

La afrikano puniĝis, Obando premiiĝis.

Provante pensi el la vidpunkto de afrikanoj, mi komprenus ilin, se ili konsiderus tion rasisma.

Kial strangas, ke “ĝuste virino” malkonsentas kun vi? Ĉu vi ne antaŭe diris, ke tute ne gravas, ke mi estas virino? Interese.

Ĝusta rimarko. Vi pravas. Tute ne gravas, ke vi estas virino, se temas pri opinio pri la afero. Mi nur – ĝenerale – atendus, ke virinoj iom pli ofte simpatius kun virinaj viktimoj, sed eble tio estas malĝusta atendo. Sendube en via fako oni esploris la fenomenon.

Robert evidente estas pli fidinda kaj kredinda ol mi”

Robert donis detalojn, kaj tiujn detalojn oni povas fidi iom, plene aŭ tute ne. Vi ne donas detalojn. Ne temas pri kiu mi fidas pli aŭ malpli.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-28 19:45
Respondo al  Klára

(2)

“Ankaŭ interese, kial? Ĉar li estas kuraĝa princo kiu defendas la princinojn kontraŭ la drakoj, kaj tio konfirmas en vi la agrablan senton, ankaŭ esti tia princo? Mi nur sugestas respondon, ĉar mi jam demandis al vi, sed vi ne respondis.”

Mi do jam diris: Ne temas pri kiu estas pli fidinda. Robert donas detalojn, kaj vi ne.
Vi ambaŭ konfirmas, ke Luis Obando kaŭzis malagrablaĵojn al virinoj.

Bonvolu ne fari parodion el la malkaŝo de la skandalo fare de Robert.
Mi pensas, ke la diferenco inter vi unuflanke, kaj Robert kaj mi aliflanke, estas, ke Robert kaj mi estas pli malakceptemaj se temas pri seksĝenoj kaj vi (ŝajne) estas pli pardonema.

Robert kaj mi forte opinias, ke tia konduto ne povas ne havi (seriozajn) konsekvencojn.

Vi diras:

“Kion ni scias, estas ke malmultaj komitatanoj siatempe konsentis kun la eksigo proponita de Robert, post aŭdado de ekzakte la samaj informoj kiel li.”

Tio ne akordiĝas kun tio, kion Robert diris:

“La rezulto de la voĉdono estis tre malvasta. Entute, estis 7 voĉdonoj por la eksigo, 9 kontraŭ kaj 5 sindetenoj.”

Kaj por respondi al alia demando via: Ne, mi ne havas “la agrablan senton, ankaŭ esti tia princo”. Kiel geja viro – ne la stereotipo kiu havas multe da amikinoj – mi tute ne havas tiajn sentojn rilate virinojn.

Kio karakterizas min, kaj ankaŭ Robert-on mi kredas, se mi iom komprenas lin, estas nia sento pri justeco: Fiagoj ne restu sen konsekvencoj.

Ĉu vi jam legis miajn
opiniojn en la blogo de Robert? Mi konstatas ke mi nur ripetas miajn argumentojn kaj emas respondi al via komento kun aferoj, kiujn mi jam delonge diris. Do mi komencas dubi, ĉu kompreno interesas vin, des pli pro la daŭrigo de via moralisma vortuzo: “via moralo”, “hontu”, “SKANDALO”, “pekinto”.”

Jes, mi legis, ni klare havas tre malsamajn opiniojn pri la konsekvencoj, kiujn fiagoj devus havi.
Mi jam diris antaŭe: Mia moralo estas tre malsimila de la via.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Leon Roijen
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-08-30 22:30
Respondo al  Leon Roijen

> Kio karakterizas min, kaj ankaŭ Robert-on mi kredas, se mi iom komprenas lin, estas nia sento pri justeco: Fiagoj ne restu sen konsekvencoj.

Tio ne estas justeco, sed punemo, kaj punemo estas la malo de justeco.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-30 23:28
Respondo al  Yves Bellefeuille

Do vi preferas, ke fiagoj restu sen konsekvencoj kaj tute ne zorgas pri jamaj kaj estontaj viktimoj… ĉarme…

La Esperanto Civito skribis pri vi:

Aŭ Bellefeuille estas malkompetenta juristo aŭ li estas malhonesta; kaj eĉ tertium datur: ambaŭ malvirtoj en unu homo — kio estas la plej probabla”

Ŝajnas, ke ili pravas: Vi kiel juristo ja devus scii, ke punoj servas plurajn celojn, ne nur punadon de krimuloj sed inter aliaj ankaŭ la protektadon de la socio. Unuajara studento pri juro jam lernas tion…

leganto
leganto
2021-09-01 15:51
Respondo al  Yves Bellefeuille

> “Fiagoj ne restu sen konsekvencoj”. Tio ne estas justeco, sed punemo, kaj punemo estas la malo de justeco.

Ĉu do laŭ vi lasi fiagojn sen konsekvencoj estas justeco? La juraj sistemoj ne konsentas kun vi. Ili difinas kio estas fiago (krimo) kaj fiksas la konsekvencojn (punojn) por la fiagintoj, ekz. monpunon aŭ malliberigon. La aserto de Leon estas ĝenerala principo pri kiu la plimulto konsentas, krom krimuloj kompreneble.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-01 19:13
Respondo al  leganto

Dankon, leganto. Laŭ mia kompreno, S-ro Bellefeuille estas juristo.

Ni en Nederlando jam en la unua jaro de la universitato lernas, ke punado havas plurajn celojn kaj ne nur celas kaŭzi suferon al krimulo. Inter aliaj, punado celas ankaŭ protekti la socion kaj preventi ripetiĝon de krimoj.
Mi ne povas kredi, ke la kanada jura eduksistemo havas tiel grandajn mankojn, ke ĝi ne instruus tion al studentoj pri juro.
Mi do supozas, ke la manko nur troviĝas ĉe S-ro Bellefeuille.

Aŭ li simple enuis kaj volis kontraŭi min… tial mi ne faris la penon reagi.. kompreneble vi plene pravas.

Pardonemo estas gravaĵo (ĝuste, mi opinias) por multaj religiaj kaj senreligiaj homoj, sed ĝi ĉefe rolu en personaj, interhomaj kontaktoj. Pli vasta socio evidente ne funkcias sen punoj – kiu pensas male estas revulo.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-09-01 20:24
Respondo al  leganto

Jen la sekvoj de “punemo pro fiagoj”.

Unue oni diris, ke oni punu Cyprien Guiya pro fiago.

Due oni diris, ke oni punu Charlotte Burton, Michael Boris Mandirola, Vít Guiglielmo Mišurec kaj Tamiris Maciel Queiroz, ĉar ili ne sufiĉe punis Cyprien Guiya.

Mi mem certe estas krimulo, ĉar kompreneble nur krimuloj kontraŭas punadon, do oni ankaŭ punu min.

Pro unu komenca fiago, oni nun punu 6 homojn, kaj tiel pune plu.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Yves Bellefeuille
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-01 21:37
Respondo al  Yves Bellefeuille

Al kio ”unu komenca fiago” povas konduki, pri tio instruas nin la fama poemo de Martin Niemöller:

Kiam la nazioj forportis la komunistojn, mi silentis; mi ja ne estis komunisto.
Kiam ili enkarcerigis la socialdemokratojn, mi silentis; mi ja ne estis socialdemokrato.
Kiam ili forportis la sindikatanojn, mi ne protestis; mi ja ne estis sindikatano.
Kiam ili forportis min, restis neniu plu, kiu povis protesti.

Kiam ni estas nur ĉeestantoj kaj fermas la okulojn kiam malbonaj aferoj okazas, la malbono povas senbride disvastiĝi. Multaj homoj diras, ke tio jam faras el ni kunkulpuloj.

Se oni eĉ aktive rekomendas fiagintojn kaj premias ilin, kiel okazis en la kazoj de Cyprien kaj Obando, oni absolute fariĝas kunkulpa.
Perforto en kiu ajn formo estas terura afero – prefere vi iom meditu pri tio kaj ekhavu kompaton al viktimoj antaŭ ol daŭrigi vian ŝercemon pri afero, kiu estas vere tro serioza por priserĉi.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-09-01 22:01
Respondo al  Leon Roijen

Se oni nun komparas Cyprien kaj Obando al Nazioj, tio bone montras la ekscesojn de punemo.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Yves Bellefeuille
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-01 22:24
Respondo al  Yves Bellefeuille

Tiun komparon mi lasas je via konto.
Vi nur daŭrigas vian ŝercemon pri seriozega temo…triste.

Klára
Klára
2021-09-15 11:42
Respondo al  Leon Roijen

Bone ke ni povas paroli je sama nivelo kaj komprenas unu la alian, eĉ se ne konsentas. Laŭ mi estis dekomence malĝuste traktita: tiuj, al kiuj la trafitoj konfidis, povintus ekpreni respondecon, konsenti solvon kontentigan por ĉiuj, kaj ĉesigi tiun konduton multe pli frue. Li ja pardonpetis, ĉesis agadi tiel, sed ne pro tio, ke oni konfidence kaj honeste komunikis kun li, kiel respondeca plenkreskulo, por ke li komprenu KIAL malbonas. Li faris ĉar oni ĵetadis publike ŝtonojn al li, traktis lin kiel punenda infano. Li faris el rezignado kaj devigo – ne el kompreno kaj respondeco, ĉar tiu okazo maltrafiĝis. Tio ne garantias, ke li taŭge agos en aliaj kuntekstoj!

La konsekvencoj al Cyprien kaj Luis respegulis la severecon de la agado, kiu estis malsama; ne tion ke unu estis afrikano kaj alia amerikano. Veras ke ambaŭkaze, decidfarantoj estis prenitaj surprize, ne havis pretajn protokolojn pri kiel agi. Tial gravas ke ni havu gvidliniojn en TEJO. Dum mia mandato la komisiono pri Egaleco kreis gvidliniojn pri kiel verki alvokojn, pri egaleco dum retaj aranĝoj kaj realigplanon, kiu ankaŭ traktas temojn de sekureco kaj konsento. Sed mi pridubas, ĉu Robert legis niajn labordokumentojn, eĉ dum estraraneco.

Kritiki facilas. Pli malfacilas alfronti malkomfortajn temojn “en pactempo” kaj krei daŭripovajn solvojn. Tiu problemo ne aperas periode, ĝi ĉiam estis en nia movado, kaj ni solvos ĝin nur konstrue kaj kune. Mi spertas ke la homoj kiuj fingromontras kaj punemas, estas neniam la samaj kiel tiuj, kiuj silente, sindoneme, ĉiutage laboras por plifortigi egalecon per gvidlinioj, prelegoj, debatoj, trejnadoj, organizado de aŭskulta servo, anĝela teamo: Charlotte, Euleax, Luana, David (x2), Manuela (x2), Severin, Ariel (x2), Paulina (x2), Stela…

Mi kiel virino simpatias kun la trafitoj, kaj ĝuste tial mi ne donis detalojn; estus tute malrespekte. Se mi estus ili, la lasta afero kiun mi volus, estus ke hazardaj homoj debatu en la reto pri tio, kion mi iam (ne) diris pri iu malkomforta, privata afero. Mi ankaŭ povus plidetaligi mian opinion pri la agmanieroj de Robert, sed mi preferas tion fari rekte al li private, kiam mi sekvontfoje vidos lin vervive. Kaj respekti tiajn principojn estas pli grava al mi, ol konvinki vin. Tiuj virinoj estas plenkreskaj kaj memdecidaj, samkiel vi kaj mi. Prezenti ilin kiel “viktimoj”, kiujn oni defendu sen ilia rekta partopreno, estas senpoviga pensmaniero. Viktimo vi povas esti, se vi mortis. Ĝis tiam, kio ajn okazas al mi, mi neniam volus esti nomata tiel.

Do, ŝajnas ke ni povas konsenti pri tio, ke ni malkonsentas.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-17 3:29
Respondo al  Klára

(1)
Kara Klára,

Mi samopinias kun vi, ke de la komenco la afero estis malbone traktita. Mandirola, kiu subite, neatendite dum komitatkunsido laŭtlegas la akuzojn…tio similas al mokproceso antaŭ kiu oni jam kondamnis la suspektaton. Eĉ se viaj rememoroj malsimilas de tiuj de Robert, vi tamen ambaŭ diras, ke la koncernan viron misfaris ion. Do, kune kun lia propra konfeso mi ne dubas pri ties kulpo, sed tio, evidente, ne ŝanĝas la fakton, ke tiel oni ne povas procedi kiam estas akuzoj pri seks/ĝeno/perforto.

Via analizo pri “lernoproceso” de kulpulo estas komprenebla, sed ankaŭ konsideru tion ĉi: Eble vi pravas, kaj la konduto ne ŝanĝiĝos en aliaj kuntekstoj. Tamen, eble, ĝuste la ŝoko pro la okazintaĵoj (la subita, publika konfrontiĝo) preventas, ke denove okazos samaj aferoj. Psikologio estas via fako, sed laŭ mi estas malsamaj personecoj kaj kun iuj personoj oni povas bele rezoni kaj ili ŝajnigas, ke ili komprenas, kaj poste tamen daŭrigos la konduton dum “ŝoko” pro konfrontiĝo pli bone efikas. Kaj inverse sendube estas personoj, kiuj neniel lernas per ŝoko kaj bezonas rezonadon. Sendube ankaŭ estas personoj, kies konduto ne ŝanĝeblas.

Tamen, oni simple ne povas/rajtas fari tion, kion mi ĵus nomis “mokprocezon”. Imagu, ke iu suspektato estas tute senkulpa kaj oni tuj ĵetas tiajn akuzojn al ties kapo… plenpublike, antaŭ komitato…tio tute ne eblas.
Ĝuste pro tio, mi jam antaŭe diris, ke urĝe necesas protokolo, kiu detale priskribas, kiel ene de la organizo oni agu kiam aperas akuzoj. Tiel, ĉiu en la organizo scios, kiel li/ŝi povas kaj devas reagi, la akuzant(in)o scios, ke oni serioze traktos lian/ŝian plendon, kaj ankaŭ la rajtoj de la akuzito estos protektitaj.
Mi jam estas preter la TEJO-aĝo, sed ĉar al vi gravas egaleco (cetere ankaŭ al mi tio gravas), iniciatu verkadon de protokolo, kiu detale priskribas, kiel la organizo reagos kaze de seks/ĝeno/perforto.
Antaŭ iom pli ol 20 jaroj oni en UEA skandale akuzis nekulpan homon, pri tio -mi supozas- povos rakonti al vi via patro multe pli ol mi intencas rakonti ĉi tie. Estas nekredeble, ke post tiuj fiaj okazintaĵoj neniam verkiĝis tia protokolo. Sed tiam estis alia tempo… nun post du aliaj kazoj kun kulpuloj, tia protokolo urĝe bezonatas, ĉu vi ne samopinias? Vi volas daŭripovan solvon….nu ĝuste tia protokolo estas daŭripova.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-17 3:41
Respondo al  Klára

(2)

Mi ne atendas de vi, ke vi dividas detalojn kun mi. Eĉ se ni havus la samajn detalojn, ni povus alimaniere prijuĝi ilin. Sed negrave kiom malsamaj la kazoj: Se “la afrikano” “elĵetiĝas” kaj “la latinamerikano” eĉ premiiĝas post plendo de 3 virinoj kaj konfeso – ju pli mi pensas pri tio, ju pli rasisma aŭ diskriminacia la afero aperas al mi.

Viktimo vi povas esti, se vi mortis. Ĝis tiam, kio ajn okazas al mi, mi neniam volus esti nomata tiel.”

Bone, ke por vi estas tiel, kaj mi havas tiun saman sintenon ĝenerale, sed ni ne forgesu, ke seksĝenantoj/perfortantoj tamen faras viktimojn kaj, ke la viktimoj plejofte ankaŭ sentas sin tiel, kaj tute prave.
Agi, kvazaŭ iu ne estus viktimo, povus esti eĉ pli “senpoviga” kaj detrua. Ĉio dependas de tio, kio ekzakte okazis, kaj la mensostato de la ĝenito/perfortito. Ni certe ne kreŭ la bildon, ke oni estu kuraĝa kaj “ne rajtas” esti viktimo.

Dikuti tiajn ĉi aferojn per la reto estas vere malfacile, kaj mi preskaŭ certas, ke vizaĝalvizaĝe ni havintus tute alian diskuton. Tamen mi ĝojas, ke ni tamen povis iom alproksimiĝi – almenaŭ tiun senton mi havas, kvankam pri la severeco de punoj ni ne konsentos, mi timas 🙂

Kore,

Leon

Ĉeestanto de la IJK en 2018
Ĉeestanto de la IJK en 2018
2021-08-14 16:19
Respondo al  Klára

Mi nur povas indiki ke malverŝajne eblos aŭdi la opinion de la viktimo de la IJK, ĉar miakomprene ŝi decidis post la okazintaĵoj ne plu partopreni en la movado, ĝuste pro tio kio okazis al ŝi.

Tio estas la realeco, komencantinoj fuĝas de la movado kaj la perfortintoj provis estraraniĝi/restis estraranoj.

Tute ne necesas ke Cyprien kabeu, sed se por li la afero estas tiom nigra-blanka – estraraniĝo aŭ kabeo – tio estas lia decido.

Roland Schnell
2021-09-02 18:48
Respondo al  Klára

Kion pri la virinoj, kiuj “malkomfortigas viron” ? Kiom de ili ne plu revenas?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-02 20:11
Respondo al  Roland Schnell

Aŭ viroj kiuj ĝenas aliajn virojn – ankaŭ tio okazas. Viro-virino, virino-viro, viro-viro kaj kial ne, virino-virino.
Estas grava neglekto de kaj UEA kaj TEJO ne havi protokolon kiel trakti tiajn aferojn.
Sen tia protokolo povis okazi, ke viroj, kiuj seksĝenis virinojn povis kandidatiĝi por la estraro (eĉ rekomendiĝis) kaj premiiĝis.
Tiaj aferoj estas frapo al la vizaĝo por la virinoj, kiuj estis viktimoj.
Kaj TEJO kaj UEA devus hontegi pri tio.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-09-02 20:56
Respondo al  Leon Roijen

> Estas grava neglekto de kaj UEA kaj TEJO ne havi protokolon kiel trakti tiajn aferojn.

Sed antaŭe vi terure plendis kiam tiuj organizoj provis esplori pri akuzo de seks-perforto — vi parolis pri gejofobio — kaj vi diris ke oni sendu tiajn aferojn al polico.

Mi konsentas kun tiu lasta opinio. Se oni pensas ke okazis krimo, oni sendu la aferon al kompetentaj homoj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-02 21:40
Respondo al  Yves Bellefeuille

Sed antaŭe vi terure plendis kiam tiuj organizoj provis esplori pri akuzo de seks-perforto”

Ĝuste pro tio oni devas havi protokolojn: Kaj por preventi ke homoj povas seksĝeni aliajn kaj por preventi, ke homoj senpruve akuziĝas.

En la afero, kiun vi aludas, estis nenia pruvo, eĉ nenia atesto de viktimo. Nur onidiro de freneza virino, kiu cetere poste kabeis.

Kiel vi mem povis konstati, en la kazoj de Cyprien kaj Obando ne temis pri onidiroj: Estis viktimoj.

Foje viktimoj ne volas iri al la polico, alifoje la okazintaĵoj ne estas tiel gravaj por polica kazo sed tamen pritraktendaj.

Klára
Klára
2021-09-10 13:14
Respondo al  Klára

ĉu LF adminsitrantoj povas forigi tiun mian duoblan komenton 🙂

Kalle Kniivilä
2021-09-10 13:41
Respondo al  Klára

Kiu komento estas duobla?

Klára
Klára
2021-09-14 16:47
Respondo al  Kalle Kniivilä

“Kaj fine…” gxi estis la fino de iu longa komento, gxi jam aperis antaue.

Kalle Kniivilä
2021-09-14 17:02
Respondo al  Klára

Bone, forigite.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-04 22:35

Cetere, gratulojn al mia samnomano Léon Kamenický kaj la aliaj elektintoj, kiuj espereble prioritatigos tiun ĉi problemon/ temon kaj ĝian preventon/solvon.Estus bone, se ili ne nur interne, sed ankaŭ publike farus deklaron pri la netolerebleco de la okazintaĵoj kaj pri la laboroj por estonte preventi tiajn fifarojn.

Paul Joseph Desailly
2021-08-05 4:15

En la nuno mankas al mi tempo por engaghi tiun chi tristegan problemon en la TEJO-estraro char en lastaj semajnoj mi starigas novan entreprenon en la urbo-centro de Adelajdo por instrui Esperanton al junaj plenkreskuloj. Temas pri nekredeble temporaba afero por sepdekjarulo! Kion tamen lastatempe opinias la viktimo de la seksghenado?

Fabrizio Avanzina
Fabrizio Avanzina
2021-08-06 5:23

Gratulon al la elektitaj estraranoj de TEJO.

Estraro estas vizaĝo de TEJO. La tasko de Elekta Komisiono devas esti elekti kaj kapablajn kaj bonkondutajn estraranojn. 

La Elekta Komisiono devas malakcepti kandidaton kiu malbone kondutis aŭ subfosis la Organizon iel.

Ĉu la Estraro de UEA scias la agon de Luis Obando antaŭdecido de la premio?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-07 18:35
Respondo al  Fabrizio Avanzina

“La Elekta Komisiono devas malakcepti kandidaton kiu malbone kondutis aŭ subfosis la Organizon iel”

Bedaŭrinde la vero estas, ke la elekta komisiono de TEJO (Charlotte Burton, Michael Boris Mandirola, Vít Guiglielmo Mišurec, Tamiris Maciel Queiroz) eĉ varme rekomendis tian personon… devus esti skandalego….sed ne en TEJO…

“Ĉu la Estraro de UEA scias la agon de Luis Obando antaŭdecido de la premio?”

Ili devus, kaj povus scii: https://teokajlibroj.wordpress.com/2021/01/11/la-sekreta-skandalo/
Temas pri ‘diplomo pri Elstara Agado’. Se la estraro de UEA asertus, ke ĝi ne sciis pri la afero (kio estas malfacile kredebla, kaj cetere, ili devus scii) ili almenaŭ devus trastreki tiun “diplomon”.

Mi ne malamegas la du pekintojn, mi eĉ ne persone konas ilin, kaj se post 10 jaroj oni denove rebonvenigus ilin, bone – sed nun varme rekomendi ilin por estrara posteno kaj premii…tio estas frenezaĵo -ŝajne ambaŭ organizoj, kaj TEJO kaj UEA nuntempe ne plu sekvas ajnan moralon.

dieter rooke
2021-08-14 11:02
Respondo al  Leon Roijen

Ankau Heko komentadas la kazon – kaj okazon !