Du estraranoj de TEJO pretas daŭrigi

Rogier Huurman kaj Albert Stalin Garrido pretas resti por dua mandatperiodo en la estraro de TEJO. Por la posteno de prezidanto kandidatas Léon Kamenický el Slovakio. Inter la estraraj kandidatoj estas ankaŭ la antaŭa estrarano Cyprien Guiya, kiu pli frue estis forpelita el IJK pro seksa ĝenado.

La elekta komisiono de TEJO diskonigis la nomojn de la kandidatoj por la sekva estraro de la asocio, kiu estos elektita dum la reta IJK, okazonta ekde la 30-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto.

Entute estas dek unu kandidatoj el dek landoj, sed rimarkindas manko de diverseco, ĉar sep el la kandidatoj venas el Eŭropo kaj nur du estas virinoj. El la naŭ nuntempaj estraranoj rekandidatiĝas nur du: Rogier Huurman kaj Albert Stalin Garrido.

Ĉiuj 11 kandidatoj estas rekomenditaj de la Elekta Komisiono, kiu konsistas el Charlotte Burton, Michael Boris Mandirola, Vít Guiglielmo Mišurec kaj Tamiris Maciel Queiroz. La raporto de la Elekta Komisiono ne mencias ke Vít estas la edzo de unu el la kandidatoj, Veronika Venislovas.

Por la posteno de prezidanto estas nur unu kandidato, Léon Kamenický el Slovakio. Li estis vicprezidanto de TEJO dum la mandato 2018-2019, prezidanto de ĈEJ (Ĉeĥa Esperanto-Junularo) kaj vicprezidanto de SKEJ (Slovakia Esperanta Junularo). Laŭ la Elekta Komisiono, li “reprezentas profilon de ideala kandidato al TEJO-prezidanteco”.

La sola kandidato por la posteno de kasisto estas Veronika Venislovas el Hungario. Ŝi estas komitatano de TEJO ekde 2016 kaj ekde 2019 la kasisto de ĈEJ.

Rogier (Roĉjo) Huurman de Nederlando estas la sola kandidato por la posteno de ĝenerala sekretario. Li nuntempe estas la estrarano pri informado. Pli frue li estis komitatano, TEJO-volontulo, prezidanto de NEJ (Nederlanda Esperanto-Junularo) kaj ĉeforganizanto de IJK 2020.

Estas tri kandidatoj por la vicprezidanteco, unu el kiuj jam estis prezidanto. Joop Kiefte, el Nederlando, prezidis TEJOn dum la mandato 2018-2019. Li nun donis sian vivresumon nur en la angla lingvo. Dum lia tempo kiel prezidanto estis problemoj rilate al malaktiveco de la estraro, kaj la tiama Ĝenerala Sekretario plendis ke li ne ĉeestis kunsidojn kaj ne informis la estraron pri la kialo.

Joop Kiefte tiam agnoskis ke li iĝis prezidanto nur ĉar neniu alia volis la postenon. La Elekta Komisiono rimarkis ke “Ni konscias ke la prezidado de Joop ne estis senkritika” sed tamen rekomendas al la komitatanoj ke ili voĉdonu por li.

Inter la ceteraj kandidatoj estas Albert Stalin Garrido, el Filipinoj. Li estas nuntempe estrarano pri landa kaj faka agado kaj volas daŭrigi sian laboron. Li estas la fondinto kaj prezidanto de la Filipina Esperanto-Junularo kaj komitatano de TEJO ekde 2014. La Elekta Komisiono rekomendas ke li estu la unua vicprezidanto.

Kandidatas ankaŭ:

Inès Kahin el Francio, kiu eklernis Esperanton antaŭ nur du jaroj. Ŝi estis Esperanto-volontulo dum unu jaro ĉe la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (Francio) kaj la Bjalistoka Esperanto-Societo (Pollando). Nun ŝi estas komitatano de TEJO kaj sekretario de Junulara Esperanta Franca Organizo (JEFO).

Matheus Arrantes Pacheco, el Brazilo, estas komitatano de TEJO, fondinto kaj prezidanto de la Karioka Esperantista Junulara Organizo.

Uriel Gurdián, el Nikaragvo, estis TEJO-oficisto en 2016.

Valentin Ceretto-Bergerat, el Francio, estas nuntempe TEJO-volontulo en la Centra Oficejo. Alexandre (Alekĉjo) Raymond, el Francio, regas junulargastejon en Brazilo nomitan Hotel Esperanto.

Inter la kandidatoj estas krome la persono, kiu estis forpelita de la IJK 2018 pro seksĝenado de alia kongresano. La Elekta Komisiono rekomendas ke komitatanoj voĉdonu por li.

Dum IJK 2018 en Badaĥozo, Hispanio, la organizantoj publike anoncis ke iu partoprenanto estis forpelita pro seksĝenado al sia samĉambrano. Oni ne nomis la forpelinton, sed poste li mem publike pardonpetis pri sia konduto, kaj iĝis konate, ke temis pri Cyprien Guiya. Li estis estrarano de TEJO kiam li estis forpelita.

Li tiam estis forpelita la tagon antaŭ la voĉdonado por nova estraro, kaj pro tio li retiris sian kandidatiĝon. En publika pardonpeto li klarigis, ke la afero okazis “parte pro kulturaj malsamoj kaj miskomprenoj.” Li nun estas komitatano por Benino. En sia nuna kandidatiĝa letero li ne menciis la okazaĵon.

La elekta komisiono kontrolas ĉiujn kandidatojn, diskutas iliajn fortojn kaj malfortojn, kaj rekomendas ĉu la komitatanoj voĉdonu por ili. La elekta komisiono rekomendas la elekton de Cyprien kaj eĉ sugestas fakon por li ĉar: “konsiderante lian personecon, ni vidus lin tre taŭga kiel estrarano pri talento.”

“Kvankam lia estraranado finiĝis abrupte kaj bedaŭrinde en 2018, ni kredas ke post 3 jaroj estas tempo por ke Cyprien povu reveni al internacia aktivado. Li estas homo kiu kapablas agnoski siajn erarojn, kaj deziras nun denove engaĝi sin kaj labori pri nia organizo.”

La raporto ne klarigas kial lia estraranado finiĝis tiel abrupte, kaj se oni ne legus Liberan Folion, oni ne scius pri kio temas.

En la komitata retlisto Ana Ribeiro, komisiito pri UNOY, skribis:

“Mi tre ĝojas ke li agnoskas siajn erarojn kaj ne denove faros ilin. Sed antaŭ voĉdoni mi invitus vin pripensi kion signifas precipe por virinoj ke iu viro kun tiaj akuzoj estu en tiom grava pozicio en nia movado.”

Sed estas aliaj problemoj kiuj malhelpus lin en la rolo de estrarano, laŭ la raporto de la elekta komisiono:

“Pro translokiĝo en kamparo, li ne havas nun stabilan aliron al elektro kaj interreto. Tamen li ĵus sukcesis financan kampanjon cele al kolektado de rimedoj por aĉeti sunpanelojn kaj, post ilia instalo, TEJO povus finance subteni la aliron al kvalita retkonekto kiu havas similan koston en Eŭropo kaj en Benino.”

La elekto de la nova estraro okazos dum IJK 2021 kaj nur la 38 membroj de la komitato de TEJO rajtos voĉdoni.

Robert Nielsen

14 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2021-07-28 16:42

Se TEJO, kiu nomas sin feminisma asocio, ekhavas seksperfortinton kiel estraranon, eble ĝi devas restudi ĝian labordifinon de inkluziveco.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-28 21:41

Pliklarigo: En la kazo de Guiya ne temis pri samĉambrano sed samĉambranino.
Ankaŭ TEJO mem kulpas pri tiu kazo: Ja estas idiotaĵo miksi virojn kaj virinojn el plej malsamaj kulturoj en dormoĉambroj, eĉ se ili konsentis. Tio estas invito al problemoj.

La homoj, kiuj faris la raporton nome de la elekta komisiono:

Charlotte Burton
Michael Boris Mandirola
Vít Guiglielmo Mišurec
Tamiris Maciel Queiroz

Tiuj homoj hontu kaj mem ne plu okupu iun ajn postenon en TEJO aŭ UEA.
Mi miras, ĉu en iliaj kulturoj estas normale ke iu seksĝenas virinojn kaj poste povas reveni al estrara posteno en tiu sama organizo.

Mi ne konas la tutan elektkomisionan kvaropon, sed speciale la TEJO-sperta Michael Boris Mandirola estas ege riproĉinda kaj riproĉenda.
La afero profunde naŭzas min.
Se tiuj kvar posedus iom da deco, ili almenaŭ pardonpetus.

Ĉu la afero persekutu Guiya-n lian tutan vivon? Ne, kompreneble ne, sed reveno en ĝuste tiu organizo kie la peko okazis, estas absurda.
Kaj ĝuste la permeso rekandidatiĝi nun kaŭzas, ke la afero nun denove persekutas lin.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Leon Roijen
Sciuro
2021-07-29 21:47
Respondo al  Leon Roijen

Tiel la mondo estas unuigata

dieter rooke
2021-07-30 10:10
Respondo al  Sciuro

TEJO ankau ne kapablas unuigi la mondon

Ambaŭseksemulo
Ambaŭseksemulo
2021-07-30 15:12
Respondo al  Leon Roijen

Kara Leon, responde al:
“Ankaŭ TEJO mem kulpas pri tiu kazo: Ja estas idiotaĵo miksi virojn kaj virinojn el plej malsamaj kulturoj en dormoĉambroj, eĉ se ili konsentis. Tio estas invito al problemoj.”

Ĉu vi persone rekompencos min, ĉar laŭ via logiko, mi -kiel ambaŭseksemulo- devos mendi unulitan ĉambron, ĉar neniu sekurus ĉirkaŭ mi.

Memkompreneble, tio estas sencencaĵo!

Se vi kredas ke perforto nur okazas inter homoj de malsamaj seksoj, vi missupozas.

Se vi kredas ke viroj nature estas perfortemaj al virinoj, kaj ke la perforto pro samĉambraneco estis ne-evitebla… tiam mi bedaŭras vian viziaĉon pri la homaro.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-30 20:16
Respondo al  Ambaŭseksemulo

Kara ambaŭseksamulo,

”Ĉu vi persone rekompencos min, ĉar laŭ via logiko, mi -kiel ambaŭseksemulo- devos mendi unulitan ĉambron, ĉar neniu sekurus ĉirkaŭ mi.”

Vi misinterpretas mian ”logikon”.Sendube, perforto povas okazi ankaŭ inter homoj apartenantaj al la sama sekso. Tamen, konsiderante, ke la plimulto de la homaro estas aliseksama, oni povas facile konstati, ke la risko de perforto estas plej granda se oni miksas la seksojn.

Do, kion mi diris, certe ne estas sensencaĵo.

Bonvolu ne enbuŝigu vortojn al mi: Mi diris nek, ke ”viroj nature estas perfortemaj”, nek, ke ”perforto pro samĉambraneco estas neevitebla”.

Tamen, mi ripetas, ke miksi virojn kaj virinojn el plej malsamaj kulturoj en dormoĉambroj estas idiotaĵo. Des pli se temas pri junuloj, kun korpoj plenaj je hormonoj, kiuj foje ankoraŭ devas lerni, ke ”ne” dum flirtado vere signifas ”ne”.

dieter rooke
2021-07-31 11:51
Respondo al  Leon Roijen

Kara Leon, Lau mia opinio- vi pravas. Tamen mankas pardonpeto- au klarigo de respndeculoj

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-01 6:18
Respondo al  dieter rooke

Jes ja. La afero estas vomiga.
Antaŭ dudek jaroj idiotoj de TEJO kaj UEA kaŭzis krizegon ne metante finon al plej teruraj kaj plene senbazaj akuzoj sen viktimoj aŭ atestantoj kaj nun en alia kazo oni havas konfeson kaj TEJO eĉ bonvenigas la perfortinton kun belaj vortoj:

konsiderante lian personecon, ni vidus lin tre taŭga kiel estrarano pri talento.”

Tiuj kvar de la elektokomisiono estas veraj homaĉoj ne pensante pri viktimoj de perforto kaj kiel ĉio ĉi efikas sur ilin.
Kaj la estraro de TEJO devus publike pardoni pri tiu ĉi abomenaĵo.
Sed tion ili ne faris antaŭ 20 jaroj, kaj plejverŝajne ankaŭ nun ne faros.
Io en TEJO kaj UEA (kaj TEJO estas parto de UEA, do ankaŭ UEA respondecas) tre putras.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-08-01 2:53
Respondo al  Leon Roijen

> Ja estas idiotaĵo miksi virojn kaj virinojn el plej malsamaj kulturoj en dormoĉambroj, eĉ se ili konsentis.

Dio protektu min de homoj kiuj volas helpi min, eĉ se mi ne volas tion.

Mi mem povas protekti min de homoj kiuj volas malhelpi min.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Yves Bellefeuille
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-01 5:47
Respondo al  Yves Bellefeuille

Ni parolas ĉi tie pri perforto.
La temo estas MULTE tro serioza por ŝerci, Yves.
Cetere, mi supozas, ke kaj via sekso kaj via aĝo protektas vin kontraŭ perforto de virino aŭ eĉ viro… almenaŭ la risko estas tre malgranda kompare kun juna virino aŭ viro. Kaj tio NE estas ŝerco.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-08-01 20:56
Respondo al  Leon Roijen

Mi ne serĉas. Mi plendas pri via regemo.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-01 22:06
Respondo al  Yves Bellefeuille

Ni diru, ke vi kaj mi havas malsamajn celojn. Al mi gravas la prevento de (seksa) perforto, kiu estas risko por la individuoj (suferoj) kaj por la organizoj (skandalo), eble eĉ por Esperantujo.

Sebastiano
Sebastiano
2021-08-02 9:56
Respondo al  Leon Roijen

“(Seksa) perforto … estas risko … por Esperantujo.” — Leono, vi fariĝis histeria.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-03 21:08
Respondo al  Sebastiano

Jes, eble. Post via kontribuo…
Sed verdire histeriaj leonoj ne ekzistas 😉