B-komitatanoj elektitaj sen elekto

Nur kvar personoj kandidatis en la elekto de komitatanoj B de UEA por la periodo 2022–2025. Ĉar estis kvin liberaj lokoj, ĉiuj kandidatoj estis elektitaj sen voĉdono de la individuaj membroj de UEA, kiujn ili reprezentas.

François Lo Jacomo, James Rezende Piton, Alexsandro Cesário kaj Aleks Kadar estas la novaj komitatanoj B. Fotoj: Robin van der Vliet (CC BY-SA 4.0), Centro Temático de Campinas, Câmara Municipal de Araraquara.

La komitato estas la plej alta decidorgano de UEA. Ĝi interalie elektas la estraron, kaj ĵus la komitato faris la finan decidon vendi la domon en Roterdamo, en kiu situas la Centra Oficejo de UEA.

La komitato konsistas el komitatanoj A, kiuj reprezentas la landajn kaj fakajn asociojn de UEA, de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn de UEA, kaj komitatanoj C, kiuj estas elektataj de komitatanoj A kaj B por havi en la Komitato personojn kun aparte bezonataj spertoj.

Oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da individuaj membroj. Ĉar oni taksas, ke la membronombro de UEA en 2021 superis kvar mil, oni do devis elekti kvin komitatanojn B. Pri la elektoj UEA anoncis per gazetara komuniko en oktobro 2021, kaj la limdato por kandidatiĝi estis la 31-a de januaro 2022.

Pliaj publikaj alvokoj kandidatiĝi ne okazis, kaj kiam jam proksimis la limdato, montriĝis, ke estis nur unu valida kandidatiĝo, skribas komitatano François Lo Jacomo en la komitata diskutejo:

– Se mi bone komprenas, sen la lastminuta klopodo de Emilio Cid, estus nur unu Komitatano B ĉar oni ne sufiĉe informis pri tiu ĉi elekto. Mi ja dankas al Emilio Cid, tamen mi konsideras la aferon grava fuŝo de nia interna komunikado. Mi preferus, ke efektive okazus baloto.

Lastmomente sin anoncis tri pliaj kandidatoj. Ĉar estis kvin vakaj postenoj, ĉiuj kvar estis elektitaj sen balotado: Alexsandro Cesário (Brazilo), Aleks Kadar (Francio), François Lo Jacomo (Francio) kaj James Rezende Piton (Brazilo).

En la antaŭaj elektoj de komitatanoj B en 2019 estis ok kandidatoj por kvin postenoj, kaj ĉiuj estis intervjuitaj en Libera Folio. Inter la tri kandidatoj kiuj tiam ricevis malplej multe da voĉoj kaj ne estis elektitaj estis Duncan Charters, la nuna prezidanto de UEA.

Antaŭ tio, en 2016, elektoj ne okazis, ĉar du kandidatoj (Johan Derks kaj Roy Mc Coy) rezignis pri sia kandidateco por ŝpari monon al UEA. En 2013 estis sep kandidatoj por ses lokoj; en 2010 estis 14 kandidatoj por ses lokoj.

François Lo Jacomo en la komitata listo jam post la anonco de la ĉi-jara rezulto substrekis la gravecon de vera elekto, kritikante la malaktivecon de la estraro:

– Mi daŭre opinias, ke estas preferinde, kiam okazas baloto, ĉar aliokaze la membroj ludas neniun rolon en la Asocio se ili eĉ ne elektas siajn komitatanojn, kaj se vi ne volas, ke la membraro daŭre malkresku, vi devos respekti la membrojn donante al ili efektivan rolon. Eble ne ĝenas kelkajn, ke la membraro malkreskas!

La gazetara komuniko de UEA pri la novaj komitatanoj B finiĝas per iom perpleksa frazo: ”UEA gratulas al la elektitoj kaj kuraĝigas la neelektitojn kunlabori en alia maniero kun la Asocio.”

Oni povus pensi ke la respondeculo erare kopiis la frazon el malnova komuniko, dissendita en jaro, kiam efektive okazis elekto. Ŝajne tamen temas pri tio, ke tri personoj ne sukcesis kolekti sufiĉan subtenon por valida kandidatiĝo.

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-15 9:16

“Mi daŭre opinias, ke estas preferinde, kiam okazas baloto, ĉar aliokaze la membroj ludas neniun rolon en la Asocio se ili eĉ ne elektas siajn komitatanojn, kaj se vi ne volas, ke la membraro daŭre malkresku, vi devos respekti la membrojn donante al ili efektivan rolon. Eble ne ĝenas kelkajn, ke la membraro malkreskas!”

TIO.

Sed Maia en la komitata listo:

“Aldone mi opinias, ke estas same neadekvate influi la procezon en iu ajna maniero, ĉu por ne havi baloton, ĉu por havi.”

Demokratio signifas havi elekteblecon kaj voĉdonprocezon. Kia absurda rimarko.

Legu mem, kiel Maia reagas al komitatano Lo Jacomo:

https://groups.io/g/komitato-de-uea/message/1949

——> “Vi povas esti kaj resti nekontenta”….. kaj poste li eĉ donas “lecionon” al la komitatano kvazaŭ temas pri bazlerneja infano.

Tiu maniero reagi al komitatanoj estas absolute subnivela.
Kaj ne estas la unua fojo kaj la unua komitatano al kiu li tiel sendece reagas.

Tim Owen
2022-02-15 12:20
Respondo al  ne-al-cenzuro

Dankon pro la ligilo. Laŭ via instigo mi ĵus legis la tuton por vidi propraokule la «sendecan reagon» de Fernando al François, pensinte al mi, ke ŝajnas al mi malprobable, ke tia priskribo estas trafa:

Vi povas esti kaj resti nekontenta, sed la afero plene sekvis la proceduron … Ĉar la aferon laŭprocedure kunordigas la Ĝenerala Direktoro, estis rekomendite al li plene ne influi pri la procezo. Tion li strikte faris … Vi povas pledi pri ŝanĝoj en la proceduroj kaj ilin kritiki, tion faru kaj ankaŭ mi havas kritikojn al la proceduroj. Sed estas tre neadekvate kritiki, ke oni sekvis la procedurojn …

Mi vidas en tio nenian maldecon, nur simplan klarigon, ke oni agis laŭ proceduroj, kaj agnoskon, ke, laŭ ankaŭ Fernando, la proceduroj estas kritikindaj.

Sed ĉiuj ni strebu por la venonta alvoko pri komitatanoj B. La Ĝenerala Direktoro sekvis ĉiujn procedurojn. Kial vi ne amase kaj konstante diskonigis pri la afero, se vi tiom ŝatus havi balotojn? Leciono: ne fidu vian supozon, laboru kaj ne donu ekskuzojn pro tio, ke vi ne estis avertita. Se tio (havi balotojn) estus tiom grava por vi, certe tio meritas de vi alia aliro, ne pasivan atendon. Vi daŭre havos la okazon aktive labori kiel komitatano, nun B, en la venonta mandato. Kaj mi gratulas vin pro tio.

Denove, mankas maldeco. Ne estas novaĵo, ke tiu fama esperantisto «sinjoro Oni» ne ekzistas: kiu volas vidi ŝanĝon, tiu instigu kaj ne atendu, ke ĝi magie aperos. Oni ĵus ricevis averton, kaj venontan fojon aktive klopodu eviti la saman rezulton.

Al la Elekta Komisiono mi fidas, ke ili klopodos labori eĉ pli pri la reprezenta flanko de la Komitato, laŭeble por A kaj aktive por C. Al ni ĉiuj ni laboru por kreskigi la membraron de UEA kaj provi engaĝi homojn en diversajn aspektojn de la asocia laboro.

Fernando kaj François, do, ne estas for unu disde la alia.

La averto pri la afero aperis en la revuo Esperanto, legita de kvarmilo da homoj, kaj ankaŭ en Gazetara Komuniko, rekte legita de milo kaj reproduktita de pluraj aliaj amaskomunikiloj.

Jen fragmento, kun kiu mi malkonsentas: mi troviĝas inter tiu kvarmilo, kiu ricevas la revuon, kiel membro de UEA … kaj mi ne legas ĝin. Same pri la GK-oj. Mi dubas, ke mi estas la sola. Nu, kion fari? UEA ja uzis siajn proprajn kanalojn por diskonigi informojn. Rezultiĝis ĉi-foje malsufiĉe da kandidatiĝoj por konduki al baloto.

Supozeble tio ne ŝanĝiĝos: François, Fernando kaj aliaj, kiuj ne estas kontentaj pri la situacio, laboru por ŝanĝi ĝin, ĉu procedure, ĉu instigante aliajn kandidatiĝi. (Dankon, sed ne: prefere min ne kontaktu!)

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-16 18:28
Respondo al  Tim Owen

Aĥ Tim, anstataŭ perdigi tempon al nedefendebla afero kaj dediĉo de tempo al la verkado de E-lernolibroj (cetere rekomendinda afero), mi konsilas al vi unue lerni la diferencon inter “sendeca” (kiun mi uzis) kaj “maldeca” – kiun vi uzis.
Estas konsiderinda diferenco inter ambaŭ. Sperta esperantisto devus kompreni tion.

Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
2022-02-16 17:23

Jen kelkaj afablaj atentigoj:
1) Nur kvar personoj kandidatis: erara informo, ĉar la CO ricevis 7 proponojn por kandidatoj (oficiala informo: GK n-ro 1020) – mi miras, ke LF tiel informas, se fine LF agnoksas, ke ĝi konas la menciitan komunikon;
2) UEA anoncis per gazetara komuniko – nekompleta informo, ĉar UEA anoncis kaj per la revuo Esperanto kaj per gazetara komuniko (kompleta informo gravas, ĉar forte aspektas, ke la artikolo celas semi la komprenon, ke oni ne plene informis; manko de kompleta informo povas indiki neetikan tendencigon, kion, mi imagas, ne estas la celo de LF);
3) …montriĝis, ke estis nur unu valida kandidatiĝo: eĉ se tion skribas Lo Jacomo, tio estas erara informo. LoJacomo skribas: ”Se mi bone komprenas” – kaj li malbone komprenas, pro kio mi bedaŭras, ke LF prenas lian supozon kiel fakton kaj falas en eraron: estas neniu publika/oficiala elemento, kiu pravigas, ke tiam estis nur unu valida kandidatiĝo (kaj se oni ĵurnalisme esplorus, oni malkovrus, ke LoJacomo eraris);
4) Lastmomente… kurioze, kiel oni kronikas en LF – pli ĝuste estas ne ”lastmomente”, sed ”ĝis la limdato”. ”Lastmomente” aspektas al mi, ke oni ne pretiĝis. Denove estas neniu publika aŭ oficiala informo, kiu pravigas, ke ĉio okazis lastmomente, krom la limigita sperto de LoJacomo, dividita en la Komitato.
5) …sin anoncis tri pliaj kandidatoj: erara informo, ĉar la CO ricevis sep proponojn, kaj estas neniu bazo por tia informado: estas neniu oficiala informo pri la datoj, kiam la CO ricevis la proponojn, tiel ke tia informado fariĝas neadekvata, duoninforma kaj misinforma;6) kritikante la malaktivecon de la estraro: ĉu vi povas indiki, kio komprenigas, ke LoJacomo rekte kritikis la Estraron? Cetere la procezo strikte sekvis ĉiujn regulojn kaj la Estraro ne ĉefrespondecas pri ĝi – kial LF elektas en sia artikolo doni voĉon al nur unu homo, kies asertoj estas nur supozaj kaj ne surbaze de oficialaj informoj?
7) ”ke la membraro daŭre malkresku”: la membraro de UEA rekreskas – inter 2020 kaj 2021 estis kresko kaj same inter 2021 kaj 2022 – kial senzorge LF reproduktas eraran informon?;
8) finiĝas per iom perpleksa frazo: efektive mi perpleksiĝas, ke pri tiu frazo miras LF, se ĝi mem finkonkludas. Ĝuste estis sep homoj, el kiuj 3 ne elektiĝis, do kial la perplekso pri la vorto ”neelektitoj”? Tiuj 3 estis kontaktitaj de la Ĝenerala Direktoro, kiu cetere donis al ili okazon kontesti la rezulton, se ili malkonsentus, kaj demandis ĉu ili ŝatus alimaniere kunlabori kun UEA. Ĉu tia aliro estas kialo perpleksiĝi?

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-16 17:47
Respondo al  Fernando Maia Jr.

” Nur kvar personoj kandidatis: erara informo, ĉar la CO ricevis 7 proponojn por kandidatoj”

Ĉesigu vian daŭran kulpigon de Libera Folio.
Eble 7 homoj volis kandidatiĝi sed klare nur 4 kandidatis. Tristas tia lingvonivelo de vicprezidanto de UEA.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-02-16 19:00
Respondo al  Fernando Maia Jr.

> Nur kvar personoj kandidatis: erara informo, ĉar la CO ricevis 7 proponojn por kandidatoj (oficiala informo: GK n-ro 1020) – mi miras, ke LF tiel informas, se fine LF agnoksas, ke ĝi konas la menciitan komunikon;

Libera Folio diris, ke estis kvar kandidatoj, kaj ke ”tri personoj ne sukcesis kolekti sufiĉan subtenon por valida kandidatiĝo”. Ĉu tiuj tri homoj estas inter la sep proponoj kiujn vi mencias?

Por esti kandidato, oni devas plenumi la kondiĉojn por esti kandidato. Se kvar homoj plenumis la kondiĉojn, tiam estis kvar kandidatoj. Se vi enkalkulas tri ne-validajn kandidatiĝojn kiam vi diras ke estis sep proponoj, tiam via plendo ne estas tre serioza.

Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
2022-02-16 20:35
Respondo al  Yves Bellefeuille

Mi dankas al Leon R. kaj Yves B. pro la intervenoj kaj ekzempla afableco. Mi akceptas tian interpreton, sed laŭ mi ankaŭ akcepteblas la interpreto, ke aliaj homoj kandidatis. La reguloj diras: “8.2 Kandidato deklaras skribe sian pretecon kandidatiĝi, aldonante biografieton kaj deklaron pri siaj movadaj celoj, kiuj kune ampleksas maksimume 150 vortojn”. Se la CO ricevis tiujn dokumentojn de pli ol 4 homoj, pli ol kvar homoj kandidatis, eĉ se poste ili ne sukcesis plenumi la alian kondiĉon, do la kandidatiĝo ne validis. Sed mi esperas, ke ni ne bezonu tiel disputi. Ja gravas laŭ mi la celo de la informado. Aldone mi listigis aliajn 7 punktojn. Eventuale ĉu ankaŭ ili vi ŝatus konsideri por komento?

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-16 21:34
Respondo al  Fernando Maia Jr.

Temas tie pri kandidato por kandidatiĝi (proponata kandidato), ĉiukaze jure ne pri kandidato en la elektoj.

Bele trovita elturniĝo, sed ĝi ne helpas al vi.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-02-16 23:51
Respondo al  Fernando Maia Jr.

Vi citas frazon el la Ĝenerala Regularo. La tuj posta frazo estas: ”Por esti valida, kandidato devas ĝis la limdato ricevi skriban subtenon de 10 individuaj membroj el minimume 3 diversaj regnoj…”

Do Libera Folio ekzakte pravis: estis kvar kandidatoj, kaj ”tri personoj ne sukcesis kolekti sufiĉan subtenon por valida kandidatiĝo”.

Afiŝoj kie oni listigas dekon da argumentoj, aŭ kie oni respondas al deko da argumentoj, ne estas interesaj por aliaj homoj. Tio taŭgas por serioza diskuto, ne por diskuto en reta babilejo. Estas pli bone doni unu aŭ du argumentojn.

Ĉiuokaze, estus pli bone se vi donus faktojn anstataŭ simple nei. Ekzemple, vi protestas kontraŭ tio, ke estis tri pliaj kandidatoj ”lastmomente”. ”Lastmomente” ne estas tre preciza vorto: dum la lastaj dek sekundoj antaŭ la fino? Dum la lasta semajno?

Se vi neas ke estis tri pliaj kandidatoj ”lastmomente”, tiam diru kiam aperis tiuj kandidatoj kaj kio estis la limdato, kaj oni povos mem decidi ĉu tio okazis ”lastmomente” aŭ ne.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-16 21:06
Respondo al  Fernando Maia Jr.

Fernando Maia, vi diras:

“Cetere la procezo strikte sekvis ĉiujn regulojn kaj la Estraro ne ĉefrespondecas pri ĝi”

Se tiel estas, kial vi do “rekomendis” al la direktoro “plene ne influi pri la procezo”?

Vidu: https://groups.io/g/komitato-de-uea/message/1949

Komitatano Osmo Buller skribis:

“Unue, ne necesas novaj reguloj por rikolti pli da kandidatoj. Laŭ Fernando, estis “rekomendite” al la Ĝenerala Direktoro “plene ne influi pri la procezo”. Tio ne havas bazon. Siatempe mi kiel ĜD sekvis la enfluon de kandidatiĝoj kaj subtenoj. Kiam al iuj kandidatoj mankis subtenoj kaj la limdato proksimiĝis, mi kontaktis ilin, por ke ili urĝe varbu pliajn subtenojn. Tio ne ĉiam savis ĉies kandidatiĝon, sed plej ofte jes. Nek la Statuto nek la Ĝenerala Regularo malebligas tion. Ĉi-foje tio do ne estis farita por “ne influi pri la procezo”, kaj sekve tiu neglekto negative influis la procezon. ”

Vidu: https://groups.io/g/komitato-de-uea/message/1961

Via respondo al li “Osmo, do ĝuste vi ne vidas riskon pri konflikto de intereso, se la Ĝenerala Direktoro libere influas la procezon?” estas maladekvata kaj maltrafa.

Mi volas fari pli ĝeneralan rimarkon al vi: Vi senĉese kulpigas Liberan Folion pri, ni diru “tordoj de aferoj” au “misoj”.
Sed vere, se unu ĉampionas en tio, estas vi, Fernando. Vi eĉ tiel kapable kunlabore kun Martin Schäffer sukcesis misgvidi kaj misinformi la komitaton, ke nun katastrofa decido estas farita de la komitato pro tio.
Kiam finfine vi pentos kaj fariĝos honesta? Aŭ ĉu vi daŭrigos tordi faktojn kaj minaci min per jura proceso?