Novaj reguloj pri komentado

Por altigi la nivelon de la diskuto en Libera Folio, nur registritaj uzantoj kiuj indikas sian plenan nomon ekde nun povos afiŝi komentojn en Libera Folio.

Estas grave, ke legantoj povu diri sian opinion pri la artikoloj de Libera Folio, kaj tion ili faras abunde de multaj jaroj. Multaj komentoj estas valoraj kaj konstruaj, sed de tempo al tempo bedaŭrinde aperas ankaŭ insultoj kaj malveraj aŭ nepruveblaj asertoj.

La redakcio forigas tekstojn, kiuj estas grave ofendaj aŭ kalumniaj kontraŭ unuopaj personoj. Rasismaj aŭ alimaniere kontraŭleĝaj komentoj estas malpermesitaj. Tamen ne ĉiam estas evidente, ĉu tiu aŭ alia komento efektive estas grave ofenda – aŭ nur iomete ofenda, kaj tial permesinda.

Ni de tempo al tempo ricevis plendojn de legantoj, kiuj ne emas partopreni en la diskuto pro la malalta nivelo de iuj komentoj – aŭ eĉ ne emas legi Liberan Folion pro komentoj, kiujn ili trovas ofendaj.

Por altigi la nivelon de la diskuto ni tial decidis ekde nun malpermesi anonimajn komentojn. Komentantoj, kiuj jam registriĝis ĉe Libera Folio kun sia vera nomo, ne rimarkos ajnan diferencon – krom ke necesas ensaluti por afiŝi komenton.

Tiuj, kiuj registriĝis kun pseŭdonimo, devos aldoni sian plenan nomonregistriĝi denove kun alia retpoŝta adreso por povi komenti. Atentu, ke se vi aldonos vian plenan nomon al ekzistanta anonima profilo, ankaŭ viaj antaŭaj komentoj aperos kun via plena nomo.

Por faciligi komentadon, ni aldonis la eblecon ensaluti per Facebook. Legantoj kiuj uzas Facebook, povas nun ensaluti kaj skribi komenton, alklakante la etan Facebook-emblemon kun la teksto ”ligiĝi al Facebook” por ensaluti tra Facebook

Por tion fari la uzanto devas doni al Libera Folio la rajton vidi la identecon, alklakante la koncernan butonon. Tion espereble necesos fari nur unu fojon.

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
2022-02-13 12:39

Mi kaptas la okazon (kiel unu el tiuj, kiuj ”jam registriĝis ĉe Libera Folio kun sia vera nomo” kaj do ”ne rimarkos ajnan diferencon”) por komenti.

Mi komprenas la celon de la ŝanĝo, kaj eble la ŝanĝo eĉ helpos atingi la celon. Sed mi ne povas eviti pensi, ke ofte la (ofendo)nivelo de la komentoj neniel rilatas al (mal)anonimeco: estis ja anonimaj komentoj tre trafaj kaj neniel ofendaj, dum estis malanonimaj komentoj multe malpli trafaj kaj certe multe pli ofendaj, grave aŭ nur iomete.

Do malanonimeco ne detenos homojn jam ”libere” elverŝantajn sian pravan aŭ malpravan galon sub propra nomo, dum ĝi detenos aliajn kun maldeziro pri publika fingromontro pro siaj (pravaj) opinioj.

Nu, ni vidos, ĉu malanonimeco vere helpos.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-02-13 20:16

Mi konsentas. Iuj el la plej ĝenaj komentoj kiujn mi vidis aperis sub vera nomo.

Mi pensas, ke la redakcio de tempo al tempo kontrolas ĉiujn afiŝojn de iu specifa homo. Ŝajnas al mi ke, en tiaj kazoj, estus pli utile (kaj malpli da laboro) definitive bloki la homon. Tiel la homoj pli hezitos antaŭ ol afiŝi stultaĵojn.

Cetere, ankaŭ mia ret-poŝta adreso ne similas al mia nomo. Tio ne estas tiom malofta afero, mi pensas, do la redakcio devos atente kontroli sian rubujon.

Kalle Kniivilä
2022-02-13 21:22
Respondo al  Yves Bellefeuille

Portempaj kaj eĉ definitivaj blokadoj ja okazis. Se vi trovas, ke iu specifa komento estas neakceptebla, bonvolu anonci pri tio al la redakcio.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Kalle Kniivilä
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-13 22:42
Respondo al  Kalle Kniivilä

Mi ne scias, pri kiu Yves parolas. Mi scias, ke de tempo al tempo miaj mesagoj devas esti aprobataj. mi ne scias, ĉu ĉiam Kalle ”kulpas” pro tio aŭ la kontraŭspama sistemo. Mi kelkfoje ankaŭ vidas mesaĝojn de ”Taŭhro” aperi kaj poste malaperi, atendante aprobon. Eble estas ankaŭ aliaj.

Kio ĝenas vin, Yves, nepre ne ĉiam ĝenas aliaj. Aŭ eble estas ĝena sed ne nepre kaŭzo por (daŭra) blokado. Ankaŭ 1-2 personoj jam treege ĝenis min. Sed se mi volas, ke oni toleru min, mi ankaŭ devas toleri la aliajn, ec se ili ĝenas. Kompreneble estas limoj.

Al Kalle: Mi jam fojon priparolis tion kun vi: Mankas al mi detala regularo. Preskaŭ ĉiu retpaĝaro nuntempe havas tian detalan regularon kaj kun tia regularo homoj povas antaŭe scii, kio estas permesita aŭ ne.
En la juro ekzistas la principo ”nulla poena sine lege”, latina por ”neniu puno sen leĝo”. Kio en la jura mondo signifas, ke juĝisto ne rajtas puni se ne unue estis -kaj daŭre estas- leĝo, kiu punigas ion. Tio por preventi, ke juĝistoj laŭvole punas, sen iu ajn jura bazo kaj por preventi, ke homoj puniĝas pro io, pri kio ili ne sciis, ke tio estas punebla.
Nun mi absolute ne volas aserti, ke vi punas arbitre, sed tamen de tempo al tempo ne tute klaras, kio estas permesita kaj kio ne.
Moroj rilate tion, kio estas publike ”direbla” kaj kio ne, ankaŭ sufiĉe malsamas de kulturo al kulturo.
Tial mi volus peti vin, konsideri tamen fari regularon por Libera Folio.

Neil Roberts
Neil Roberts
2022-02-13 16:28

Kiel oni povus scii ĉu la plena nomo de ies konto estas ria vera nomo aŭ ne? Se mi volus komenti anonime, ĉu mi ne povus simple inventi realaspektan nomon kaj uzi tion? Aŭ eĉ pli malbone, simple elekti la nomon de iu reala homo kiu ne jam kreis konton kaj ŝajnigi esti tiu homo?

Kalle Kniivilä
2022-02-13 20:56
Respondo al  Neil Roberts

Efektive ne eblas tion scii tutcerte. Ekzemple via komento unue trafis la rubujon, ĉar via retpoŝta adreso ne similas al via nomo. Sed post kontrolo mi decidis aprobi ĝin, ĉar mi konkludis ke vi estas vi. Espereble mi ne eraras. Eraroj povas okazi, sed kion fari? Ni tamen klopodu diskuti civilizite.

Ferdinand Cesarano
Ferdinand Cesarano
2022-02-14 7:24

Eĉ se tiu ĉi nova regulo ne tute malebligas la troladon, ĝi tamen certe estas bona paŝo.

Grigorii Arosev
2022-02-14 11:35

Absolute racia kaj logika decido. dankon.