Vortludo furoras ankaŭ en Esperanto

La anglalingva vortludo Wordle ekfuroris en la reto en decembro 2021 kaj ĵus estis aĉetita de New York Times. Rapide aperis kopioj en aliaj lingvoj – en Esperanto almenaŭ du. Ni parolis kun la kreinto de unu el tiuj.

Reklamo por Wordleo de la Kataluna Esperanto-Asocio

La reta, anglalingva vortludo Wordle estis publikigita de la usona programisto Josh Wardle en oktobro 2021, kaj vaste populariĝis ekde decembro, kiam estis aldonita la eblo diskonigi la rezulton rete. Nun milionoj da homoj ludas ĝin ĉiutage, kaj afiŝoj pri rezultoj videblas ĉie en sociaj retejoj.

La ĉefa allogaĵo de la ludo estas, ke ĉiuj uzantoj ricevas la saman puzlon en la sama tago, kaj povas kompari siajn rezultojn. La 31-an de januaro oni anoncis, ke la ludo estis aĉetita de la usona gazeto New York Times por “sepcifera sumo”, do pli ol miliono da dolaroj. La ludo “provizore” restos senpaga.

Kvankam la originala ludo estas anglalingva, rapide aperis tradukoj en dekoj da lingvoj, inkluzive de Esperanto. Libera Folio parolis kun Enric Pineda, la kreinto de Wordleo, pri la esperantlingva versio de la ludo.

Libera Folio: Kio estas Wordleo kaj kiel la ludo funkcias?

Ludantoj ofte afiŝas siajn rezultojn en sociaj retejoj

Enric Pineda: – Wordleo estas simpla, senpaga ludo, kies celo estas diveni 5-literan vorton en ses provoj. La vorto por diveni ŝanĝiĝas ĉiutage, kaj oni povas diveni nur unu vorton dum unu ludo. La funkciado estas tre simpla: la ludanto skribas 5-literan vorton, kaj la ludo kolorigas la literojn kun 3 koloroj: grizo, se la litero ne ekzistas en la kaŝita vorto, oranĝa koloro se la litero ekzistas en alia pozicio, kaj verdo se la litero estas en la ĝusta pozicio.

Kial vi kreis la ludon kaj kiu estas via celo?

– Verdire, mia originala celo estis provi min mem, esplori la eblon adapti la originalan ludon al alia lingvo. Mi vidis ke la originala ludo estis adaptita de kataluna programisto al la kataluna lingvo, do mi diris al mi: ”eble tio estas pli facila ol mi kredas”. Poste, mi vidis ke la ludo krome povus diskonigi la lingvon inter la uzantoj de la diversaj versioj de la ludo kiuj ekzistas, kaj ankaŭ instigi la uzantojn de sociaj retoj en Esperanto kunhavigi siajn sukcesojn.

– Adapti la originalan ludon ne malfacilis, sed la elektado de la listo de vortoj estis tre malfacila kaj laciga.

Kiom da homoj jam ludis la ludon?

– Bedaŭrinde la ludo ne enhavas tiun ĉi ciferon, sed ni vidis ke pli malpli cent homoj vizitis la ludon jam dum la unuaj du horoj de ĝia ekzisto.

Kiuj estas la diferencoj inter Wordleo kaj la alia esperantlingva versio Vortjo.net?

– Escepte de la nomo aŭ la grafika fasado, la diferencoj ne estas multaj. Eble la koloroj kaj la interna funkciado de Wordleo similas pli al la originala ludo.

Ĉu vi havas iujn estontajn planojn por Wordleo aŭ aliaj ludoj?

– Nia plej proksima plano estas ĝui la renomon, kiun la ludo atingis. Ni ankaŭ estas laborantaj pri okcitana versio de la ludo, kune kun la okcitana ĵurnalo ”El jornalet”, do en la venontaj semajnoj alia versio de la ludo estos ludebla.

Ne tuj klaras, ĉu la decido de New York Times aĉeti la originalan ludon iel tuŝos la alilingvajn kopiojn. Pli frue poŝtelefonaj apoj kiuj kopias la ludon estis forigitaj el la apobutiko de Apple – Wordle ne havas oficialan apon.

Krom la grafika aspekto, la du esperantlingvaj versioj de Wordle ŝajnas havi iom malsamajn vortlistojn. Wordleo akceptas nur bazajn formojn de vortoj, sed en Vortjo funkcias ankaŭ vortoj kun aliaj finaĵoj.

Robert Nielsen

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Neil
Neil
2022-02-01 12:15

Grava diferenco pri Wordleo kaj Vortjo estas ke en la dua la vortlisto de divenendaj vortoj havas nur pli konatajn vortojn. Ŝajnas al mi ke tio pli proksimas al la vortlisto de la originalo. Ofte okazas al mi ĉe Wordleo ke ĝi elektas strangan fakvorton kiun nur fakuloj konus, kaj fine mi simple provas ĉiun kombinon antaŭ ol trovi la ĝustan. Tial mi preferas Vortjon ĉar ĝi ŝajne havas pli de la ĉarmo de la originalo.

Lars
Lars
2022-02-01 21:42
Respondo al  Neil

Sed tamen Wordleo ecx ne konas la vorton ”NUKSO”

zmitro
zmitro
2022-02-01 15:00

Vortjo.net 32 3/6 #Esperanto

⬜️⬜️🟨⬜️🟨
⬜️🟨🟨🟨🟩
🟩🟩🟩🟩🟩

Sandor Hideg
Sandor Hideg
2022-02-04 16:29

La ludo plej unue konsistas el diveno kiujn uzeblajn vortojn akceptas la programinto. Se ni scias/us tion, aŭ almenaŭ regulojn pri akcepteblaj gramatikaĵoj, personaj nomoj, la ludo povus esti pli interesa, diveni inter la eblaj kombinoj.

Patas-d-Illiers
Patas-d-Illiers
2022-02-04 21:36

WORDLEO 368 2/6

⬜️🟦⬜️🟧⬜️
🟧🟧🟧🟧🟧

Ludu nun!
wordleo.cat

Pablo
2022-02-07 14:06

Vortludo furoras ankaŭ en Esperanto. Kio estas ekzakte “furori”? Kiom da homoj ludas ^ciutage? Kiom da homoj ludis iam?