Pasporta Servo bone fartas eĉ sen komisiito

Pasporta Servo dum multaj jaroj estis unu el la ĉefaj servoj de TEJO. La tradicia papera listo de gastigantoj post sepjara paŭzo denove aperis en 2017, kaj nova papera eldono ne plu estas planata. Aliflanke la retejo, kiu estis komplete renovigita en 2015, bone funkcias, kaj estas pli ol du mil gastigantoj en pli ol cent landoj.

Gastigantoj de Pasporta Servo en Eŭropo.

Servo simila al la nuna Pasporta Servo, kun la nomo Programo Pasporto, unuafoje ekfunkciis en 1967. La ideon elpensis la argentina aktivulo Rubén Feldman-González, kiu en la antaŭa jaro vizitis Usonon per simila, neesperantista organizaĵo. Li prezentis sian planon en sespaĝa broŝuro ĉe la kongreso de la tiama usona landa asocio de UEA, ELNA.

Jam en la sama jaro TEJO akceptis la ideon en sian laborplanon. La unua listo de gastigantoj de la nuna Pasporta Servo de TEJO aperis en 1974. Ĝi tiam proponis 39 adresojn en 19 landoj, kie esperantistaj aĉentintoj de la katalogo povis senpage tranokti. Post kelkaj jaroj jam estis centoj da gastigantoj, kaj en la jaro 2000 la kvanto de gastigantoj unuafoje superis milon.

Revuo Esperanto en novembro 1967 raportis pri la ekfunkcio de la Programo Pasporto.

Dum multaj jaroj, de 1995 ĝis 2008, Pasportan Servon prizorgis Derk Ederveen. En 2008 TEJO decidis modernigi Pasportan Servon, sed la nova retejo estis trafita de diversaj problemoj, kaj ankaŭ la papera libro ne plu regule aperis. Post 2008 la papera listo de gastigantoj aperis en 2010, 2011 kaj 2017.

Tamen komence de 2015 la retejo estis komplete renovigita, kiel tiam raportis Libera Folio. De tiam ĝi funkcias senprobleme. La novan retejon konstruis Baptiste Darthenay. Li sukcesis savi kaj transmeti la datumojn de Pasporta Servo el la malnova sistemo, kaj li gvidis la grupon, kiu zorgis pri la ĝisdateco de la enhavo.

Post 2017 pri la teknika funkciado ĉefe respondecas alia aktivulo, Meir Goren. De tiam papera listo ne aperis, sed ankaŭ la bezono estas minimuma, ĉar en la praktiko jam ĉiuj vojaĝemuloj havas aliron al la reto. Por uzi la servon sufiĉas registri sin en la retejo.

Kiel komisiitoj de TEJO pri Pasporta Servo dum la lastaj jaroj funkciis Roy McCoy, Lars Sözüer, Stela Besenyei-Merger – kiu interalie gvidis la eldonadon de la lasta papera listo de gastigantoj – kaj laste Baptiste Darthenay, ekde decembro 2018.

En junio 2021 Baptiste Darthenay demisiis de tiu posteno. Nova komisiito ĝis nun ne estis elektita, sed ĉar la retejo senprobleme funkcias kaj daŭre havas teknikan prizorganton, la manko de komisiito ne kaŭzas tujajn problemojn.

En la ĵus ekoficinta estraro de TEJO respondecas nun pri Pasporta Servo Matheus Arantes Pacheco. Laŭ Christine Brücker, multjara aktivulo de Pasporta Servo, jam estis komencita laboro por formi novan komisionon pri Pasporta Servo.

Unu el la taskoj de tiu komisiono estos restarigi la sistemon de Landaj Organizantoj, kiuj zorgu ke la informoj pri la gastigantoj estu daŭre bonkvalitaj, kun aktualaj informoj kaj nur gastigantoj kiuj efektive respondas.

La papera listo de gastigantoj 2017.

Laŭ Christine Brücker, ĉiuj, kiuj volas helpi al la plua bona funkciado de Pasporta Servo bonvenas helpi pri la taskoj. Ankaŭ la gastigantoj mem povas helpi kontrolante, ĉu iliaj informoj estas ĝustaj kaj aktualaj, kaj instigante siajn amikojn fari same, ŝi diras.

– Pasporta Servo vivas de homoj kiuj ŝatas gastigi aŭ esti gastoj. Pro tio ni alvokas ĉiujn personojn, kiuj ŝatas havi gastojn, enskribi sin en Pasporta Servo. Por tio oni ne nepre bezonas grandan loĝlokon. Eta ĉambro kun iom da spaco por mato povas jam sufiĉi. Oni ja priskribas la kondiĉojn de loĝado en sia profilo, Christine Brücker skribas en respondo al Libera Folio.

En la reta epoko kreskis la kvanto de gastigantoj. En 2011 la papera libro enhavis 1 089 gastigantojn. En 2017 la aktualigita papera libro enhavis 974 gastigantojn, sed nun en la retejo estas 2 261 gastigantoj en 114 landoj.

Plej multaj gastigantoj estas en Francio (353), Brazilo (216), Germanio (168), Usono (167) kaj Rusio (131). Plena listo videblas en la retejo de Pasporta Servo, kie samloke aperas ankaŭ informo pri tio, kiom el la adresoj en diversaj landoj jam estas aktive kontrolitaj de respondeculoj.

Laŭ supozo de Lars Sözüer, multjara aktivulo pri Pasporta Servo, la plej multaj gastigantoj aliĝintaj dum la kvar jaroj post la apero de la lasta papera katalogo ja restas aktivaj.

– La nun formiĝanta teamo strebos konfirmi tion, kaj elsarki nevalidajn datumojn, li diras.


Pli pri la temo

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Vadim
Vadim
2021-09-09 18:03

Plejparte listanoj, kun kiuj mi provis kontakti, tute ne respondas. Ŝajnas, ke ĉi tiu retejo jam iĝas tombejo de kontaktoj.

Tjeri
2021-09-09 19:21

La bonfarton de tia servo montras ne la nombro de enlistigitaj gastigantoj, sed la nombro de gastoj efektive rilatigitaj kun gastigantoj.
Kaj laŭsperte mi timas, ke tiurilate pasporta servo estas ja tre malsana, depost kiam ĝi estis enkomputiligita.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Tjeri