Jam 16 neaktivaj komitatanoj de TEJO eksigitaj

La plej nova landa sekcio de TEJO ĵus perdis sian reprezentanton en la komitato de la asocio pro malaktiveco. Post kiam la regulo pri aŭtomata demisio pro malaktiveco en 2016 estis enkondukita, entute 16 komitatanoj perdis sian postenon pro nepartopreno en voĉdonadoj.

JETO, la landa sekcio en Tanzanio, aliĝis al TEJO antaŭ nur iom pli ol unu jaro, en aŭgusto 2020. Jam pli frue, en junio de la sama jaro, la komitato de TEJO bonvenigis novan komitatanon A, John Magessa, kiel reprezentanton de JETO.

(La plena nomo de la asocio havas iom nekutiman formon: Junularo Esperantista de Tanzanio Organizo.)

Multaj komitatanoj tiam esprimis siajn bondezirojn kaj proponis klarigi la taskojn de komitatano. Magessa respondis: Mi dankegas vin pro viaj kuraĝaj vortoj. Verdire estas minacanta. Sed iom post iom mi fortiĝos.

La bonvenigoj tamen devis paŭzi, kiam oni rimarkis ke JETO fakte ne estas landa sekcio de TEJO. La asocio petis aliĝon en 2017, sed TEJO neniam akceptis la peton. Tamen en la sekva monato, la komitato fine voĉdonis por akcepti la aliĝon de JETO kaj sekve la novan komitatanon A.

Komence la nova komitatano estis aktiva. Li iĝis vic-komisiito de la Komisiono pri Landa kaj Faka Agado kun respondeco por Orienta Afriko. Krome JETO kandidatis por gastigi la IJK-n en 2021.

Sed la komitatano de JETO neniam skribis en la cirkulero, per kiu komitatanoj informas pri sia agado. Li malofte partoprenis en la diskutoj en la komitata retlisto, kaj kiam li tion faris, estis plejparte por danki aliajn komitatanojn por la disdonado de informo.

La unuan de septembro 2021, en la unua tago de la mandato de la nova estraro de TEJO, la nova ĝenerala sekretario, Rogier Huurman anoncis ke John Magessa perdis sian postenon kiel komitatano A, ĉar li maltrafis tro da voĉdonoj:

Krome pro maltrafo de 2 retaj voĉdonoj (tiu ĉi kaj pri strategia plano) kaj nek partopreno nek nomumo de anstataŭanto en la reta komitatkunsido John Magessa estas konsiderata demisiinta laŭ Ĝenerala Reglamento 2.4. JETO rajtas nomumi saman aŭ alian komitatanon A.

La ĝenerala sekretario krome avertis kelkajn aliajn komitatanojn kiuj maltrafis la voĉdonon, ke ili riskas demision. Tiuj estas la komitatanoj A de Benino (BOJE), Hispanio (HEJS) kaj Usono (USEJ), kiuj perdos sian postenon, se ili plian fojon maltrafos voĉdonon.

La ĵusa voĉdonado temis pri ŝanĝo al la reguloj pri la elekto de komitatano B. La proponitaj ŝanĝoj ne estis aprobitaj, do la reta voĉdono por komitatanoj B okazos eĉ se ne estos pli da kandidatoj ol postenoj.

Kiam Libera Folio kontaktis Huurman por komento, li respondis nur per citaĵo de la koncerna regulo de la statuto: ”Komitatano kiu nek partoprenas 2 sinsekvajn retajn voĉdonojn nek komitatkunvenon (senanstataŭe) ene de la mandato estas konsiderata kiel demisiinta.”

Oni aldonis la regulon en decembro 2016 por certigi ke komitatanoj efektive partoprenas la laboron de la komitato. Ekde tiam preskaŭ ĉiujare kelkaj komitatanoj estas eksigitaj pro maltrafitaj voĉdonoj, kvankam la komitatanoj ĉiam havas almenaŭ plenan semajnon por partopreni en reta voĉdonado.

La unuan fojon tio okazis kvin monatojn post la enkonduko de la regulo: en aprilo 2017 pro la nova regulo sian postenon perdis kvin komitatanoj A, nome tiuj de la landaj sekcioj en Benino, Ĉinio, Hungario, Irano kaj Meksiko.

En la sekva jaro, decembre de 2018, siajn postenojn perdis kvar komitatanoj A, nome tiuj de Argentino, Burundo, Demokratia Respubliko Kongo kaj Norvegio.

En junio 2019 la aŭtomata demisio unuafoje trafis estraranon, kiam evidentiĝis, ke Edah Kossi Gadoufia Kingslim neniam voĉdonis dum sia mandato, kiu komenciĝis naŭ monatojn pli frue.

La plej amasa aŭtomata demisio okazis en la komitatkunsido dum JES 2019/2020 kiam du estraranoj, Koffitché Koufionou, Tran Thi Hoan (Ĝojo) kaj kvar aliaj komitatanoj estis forigitaj el la komitato. La komitato tiam tuj reelektis Koufionou, kiam li klarigis ke li maltrafis la voĉdonojn pro vojaĝoj.

La aliaj komitatanoj tiam perdintaj sian postenon estis la komitatanoj A de Burundo, Koreio kaj Vjetnamio, kaj Kirill Noviĉenko, komitatano Ĉ el Rusio. Tiu estis la sola fojo, kiam aŭtomata demisio pro malaktiveco trafis komitatanon Ĉ. Al komitatano B tio neniam okazis.

Komitatanoj B estas tiuj elektitaj de la individuaj membroj. Ili estas malpli multaj ol la komitatanoj A, kiuj reprezentas la landajn sekciojn. Komitatanoj Ĉ estas aktivuloj elektitaj de la komitatanoj A kaj B.

Principe devus ekzisti ankaŭ unu komitatano C, sed laŭ la nuna statuto de TEJO tiuj reprezentas la membrokategorion ”junaj amikoj de Esperanto”. TEJO havas neniun kontakton kun tiuj ”membroj”, kaj sekve ankaŭ neniam povis aranĝi voĉdonadon por elekti komitatanon C.

La regulo pri aŭtomata demisio estis enkondukita por certigi ke la elektitaj komitatanoj efektive aktivas en la supera decida organo de TEJO.

– Espereble nova regulo pli respondecigos nin kaj ni ne devos demisiigi homojn pro ignorado de voĉdono, skribis Arina Osipova en la komitata listo.

Kiam la regulo jam estis akceptita, Carlos Pesquera Alonso esprimis dubojn:

– Logike ni luktas kontraŭ la kutima problemo de manko de homoj kaj distanco. Eble ĉi tiu regulo utilus se ni havas la eblon anstataŭigi pigrulon/neaktivulon per laboremulo/aktivulo, sed ĉu ni havas tiun eblon? Ĉu ankaŭ malhelpas se ili daŭre restas kiel komitatanoj? Ĉu ĉi tiu regulo helpas nin havi pli produkteman komitaton? Tamen ĉi tiuj demandoj jam devus esti faritaj kiam la voĉdono de ĉi tiu regulo estis aprobita. Do, nun aktiviĝu, kaj se ni vidas ke tiu aprobo ne estas efika, ni voĉdonos denove.

Efektive la nova regulo ŝajne ne aparte pliigis la aktivecon de la komitatanoj.

Nenio malhelpas, ke komitatano, kiun trafis aŭtomata demisio pro malaktiveco, denove ekaktivu kaj eĉ rekandidatu por la komitato. Tamen en la praktiko ŝajnas, ke tio malofte okazas.

Robert Nielsen

20 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Pepito de los Palotes
Pepito de los Palotes
2021-09-03 9:05

TEJO tedigas min… 😴😴😴

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-09-03 9:17

Interese, TEJO tedigas vin tiom, ke vi ne nur klakas ligilon por legi artikolon kun TEJO en titolo, sed eĉ ĝin komentas.

Komitatemulo
Komitatemulo
2021-09-03 9:14

.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Komitatemulo
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-09-03 9:15

Mi ĝojas, ke la komitato de TEJO zorgas, ke ne estu fantomoj en ĝi, sed nur tiuj, kiuj portas aktivi.
Ĉu iam la komitato de UEA enkondukos similan regulon?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-09-03 9:53
Respondo al  Łukasz Żebrowski

> Ĉu iam la komitato de UEA enkondukos similan regulon?

Amuze, fakte precize saman penson mi havis.

La tuj posta penso estis: “Se tio okazos, la komitato de UEA senpopoliĝos”.

Kaj la sekva penso estis: “Oni apenaŭ rimarkos ŝanĝon”.

Patricio Agustín Iglesias
2021-09-03 16:39

Ĉi tiu grava, doloriga situacio havas, laŭ mia opinio, profundan radikon: homoj (kaj precipe junuloj) ne interesiĝas pri organika partoprenado. Same okazas en multaj aliaj neprofitaj organizaĵoj, akademiaj cirkloj, politikaj partioj, religiaj grupoj, ktp. Mi kredas, ke ĉi tiu havas kelkajn kialojn.

Antaŭe iĝi estrarano/komitatano de organizaĵoj estis tre prestiĝe. Via familio, viaj amikoj, viaj najbaroj, ktp. estis tre fiera. Se vi ne agis bone via tuta kvartalo sciis pri tio. Nun “prestiĝo” rilatas al la nombro de sekvantoj en Twitter, ne al partoprenado en estraro.

En la “tuja epoko”, sekvi normoj de asocioj tedas multaj homoj. Ni tute scias, ke TEJO kaj multaj aliaj organizaĵoj fleksebliĝis, tamen entusiasmiĝi novaj aktivuloj ne estas facila afero.

Kaj laste, Johannes Genberg tute pravis, kiam li komentis ke asocioj estis la interreto de sia epoko. Kial partopreni en UEA/TEJO kiam mi povas lerni Esperanton per Duolingo, koni aliajn esperantistojn per Facebook aŭ krei apon per Play Store? Mi nepre rekomendas, ke vi legu sian artikolon: https://www.liberafolio.org/2021/06/22/esperanto-cu-mortanta-lingvo/

Roland Schnell
2021-09-03 20:33

Al kiu utilas la eternaj lamentoj. Antaux 50 jaroj la maljunaj Esperantistoj kulpigis la televidon kaj futbalon. Kion pri la movadoj, kiu altiras junulojn? Ekzemple “Fridays for Futere” aux la por-euxropa partio VOLT? Kie estas la Esperantistoj? Ili nur sidas kaj lekas siajn vundojn. Estas facile kulpigi eksterajn faktorojn anstataux sercxi kialojn interne.

Patricio Agustín Iglesias
2021-09-03 21:17
Respondo al  Roland Schnell

Dankon pro viaj respektemaj vortoj, Roland. Mi ne sciis, pri la akuzoj kontraŭ televido dum antaŭaj jaroj. Mi nur volis emfazi, ke TEJO ne estas la sola organizaĵo kun tiaj problemoj. En Argentino, kie la leona kaj rotaria movadoj tradicie estis tre fortaj, nun multaj kluboj kaj siaj junaj branĉoj (clubes Leo kaj Rotaract) ege strebas por survivi. Same okazas en multaj aliaj landoj. Do mi kredas, ke solvoj estas tre malfacilaj. Ni devas agi tre saĝe kaj kreema.

Vi parolas pri Fridays for Future. Mi kredas ke vi tute pravas kaj ni devas lerni pri ilin, ĉar ilia movado forte laboras en la sociaj retejoj, kie esperantistoj kutime uzas por komuniki kun aliaj esperantistoj anstataŭ kun nesamideanoj. Mi kredas, ke eble ĉi tiu estas la efika ŝlosilo, kiu povas malfermi multajn pordojn al nia movado.

Ĉiuokaze ne forgesu ke ĝi estas tre “neorganika” movado, preskaŭ sen strukturo. TEJO kaj UEA, kiel ajn iu NRO, devas malŝpari multajn rimedojn (tempon de siaj aktivuloj, kunvenojn, monon, ktp.) por subteni sian aparaton.

PS: Mi konis dum 2019 kelkaj kapablaj junuloj de la argentina branĉo de “Vendredoj por la Estonteco”. Mi scias, ke en Eŭropo estas ege forta, sed ĉi tie, bedaŭrinde estas (aŭ estis en 2019) tre malgranda. Tiel malgranda ke eble havas malpli veraj aktivuloj ol la argentina Esperanto movado!

Roland Schnell
2021-09-04 17:17

Kara Patricio. Dankon por via priskribo de la situacio. Via rimarko “forte laboras en la sociaj retejoj, kie esperantistoj kutime uzas por komuniki kun aliaj esperantistoj anstataŭ kun nesamideanoj” estas tute trafa!
La veteranoj, kiuj plendas pri la disfalo de kluboj kutime fieras pri la aktivecoj en la t.n. sociaj retoj. Supozeble via analizo estas trafa.
La plej multaj Esperantistoj – en reala vivo kaj en la reto – preferas resti inter si kaj evitas kontakton al aliaj (krom UN kaj UNESCO kompreneble). Neniu konas ilin, neniu konas la celojn kaj avantagxojn.
Necesus alia strategia aliro, sed mi dubas cxu Esperantistoj kapablas realig tion, cxar ili ja preferas sidi en sia varma nido.

Sebastiano
Sebastiano
2021-09-04 18:09
Respondo al  Roland Schnell

Qu’est-ce que ce nido?

Johana
Johana
2021-09-04 20:15
Respondo al  Sebastiano

Estas la loko, kie okazas  “Fridays for Futere”.

Sebastiano
Sebastiano
2021-09-04 22:36
Respondo al  Johana

🤣️

Jovana
Jovana
2021-09-03 21:30
Respondo al  Roland Schnell

Ĉar mi ne komprenis la esprimon “Fridays for Futere” mi iom esploris kaj ne povis ne amuziĝi. La unuaj du vortoj estas anglaj, la tria estas rumana kaj la tuto signifas “Vendredoj por fikado”. Ĉu ni aliĝu amase? El tio povus rezulti iom da denaskaj esperantistoj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Jovana
Sebastiano
Sebastiano
2021-09-04 9:20
Respondo al  Roland Schnell

Nu, la t. n. „vendredoj por estontecoj“ ja estas artefarita movado. Sen la subtenado de la reghimo ghi tuj forvelkus.

Roland Schnell
2021-09-04 22:37
Respondo al  Sebastiano

Kiu “reghimo” subtenas la „vendredoj por estontecoj“. Evidente vi scias multe pli ol la tuta mondo.

Sebastiano
Sebastiano
2021-09-05 0:18
Respondo al  Roland Schnell

Mi ne pensas, ke mi scias multe pli. La faktoj kuŝas klare videblaj al kiu ajn. Sed vi konas la proverbon: Oni povas gvidi ĉevalon al la puto, sed trinki ĝi nur mem povas.

Hejmano
2021-09-04 22:43
Respondo al  Sebastiano

Kiu reĝimo??

Kaj vi priskribas tiun movadon kiel artefaritan: kiu movado estas naturefarita?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Hejmano
Sebastiano
Sebastiano
2021-09-05 15:26
Respondo al  Hejmano

Vi demandas: “Kiu reĝimo??”, simile kiel Rolando. La aktuala, kompreneble.

Eble okazis miskompreno pri la signifo de la vorto “reĝimo”. Permesu al mi citi el Reta Vortaro:

1.  Politika sistemo, laŭ kiu estas regata iu ŝtato: parlamenta, diktatora reĝimo.
2. Sistemo, laŭ kiu estas administrata ia organizo: reformi la ekonomian reĝimon; ŝparegreĝimo; viza, senviza reĝimo de interŝtata limo; rigora dogana reĝimo; la seka reĝimo (f; en Usono, kiam alkoholo estis malpermesita)PIV .

Hejmano
2021-09-07 19:49
Respondo al  Sebastiano

Do, ĉu ni do ni vivas aktuale en sistemo kie oni instigas junulojn premi registarojn por ke tiuj agu por klimato?
Kaj ĉu la aktuala “reĝimo/sistemo” estas do aro de registaroj? Aro de civilaj socioj? Aro de kio?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Hejmano
Sciuro
2021-09-07 16:18

eble Tejo povos revivigi sin mem? cxu?