La malfrua raporto de TEJO pri 2020 ne imponas

TEJO scias preskaŭ nenion pri siaj landaj sekcioj. El impona listo de komisionoj multaj ekzistis nur surpapere. Ankaŭ la komisiono pri Pasporta Servo efektive ĉesis aktivi. Tamen Robert Nielsen trovis ankaŭ kelkajn pozitivajn novaĵojn en la jara raporto de TEJO pri 2020, kiu aperis kvar monatojn tro malfrue.

Kiaj estas la stato kaj farto de TEJO? Ĉu ĝi bone progesas kaj reprezentas siajn membrojn aŭ ĉu ĝi stagnas? Por respondi kaj informi, TEJO ĉiujare publikigas la jarraporton, raporton de estraranoj kaj komisiitoj pri ĉio kion TEJO faris dum la jaro. Laŭ la regularo, la jarraporto devas esti sendita al la komitato antaŭ la 31-a de marto, sed kiel dum pasintaj jaroj, ĝi malfruis plurajn monatojn.

Ĉi-jare la fina versio estis sendita nur la 2-an de julio. Ĝi estis aprobita de la komitato sen diskuto dum la komitatkunsido la 31-an de julio. Kiel kutime, ne estis ajna reago al la malfruo, do supozeble venontjare la samo okazos.

Oni sendube pasigis multajn horojn por krei la jarraporton, sed neniu volis diskuti ĝin. Laŭ mia sperto en la komitato, multaj komitatanoj probable eĉ ne legis ĝin. Sen ĉi tiu artikolo, preskaŭ neniu membro legus ĝin.

Unue, necesas klarigi ke TEJO havis du estrarojn en 2020: la mandato de la dua estraro komenciĝis je la 1-a de septembro post elektoj en julio. Por vere prijuĝi TEJO-n, oni devas atenti ne nur tion, kio estas skribita en la raporto, sed ankaŭ tion, kio ne estas skribita.

Estas granda silento de la unua estraro. La solaj fontoj pri la agado de la estraro dum la plejparto de 2020 estas du nunaj estraranoj, kiuj estis ankaŭ en la antaŭa estraro: Feliĉa kaj Karina Oliveira. La silento kaj malapero post la fino de la mandato bone spegulas la silenton dum la mandato.

Kompreneble la pandemio malhelpis aktivadon kaj nuligis renkontiĝojn, sed TEJO daŭrigis sian laboron. La jarraporto ĉefe temas pri raportoj de konferencoj, kunsidoj kaj subvencioj. La raporto agnoskas la gravecon de eksteraj subvencioj: “En 2020 la ĉefaj enspezoj de TEJO venis de subvencioj”.

Ĉu tiu estas la ĉefa agado de TEJO? Reprezenti niajn lingvon kaj movadon ĉe internaciaj konferencoj certe estas grave kaj oni bezonas kunsidojn por organizi ion ajn, sed ĉu tiuj estu la unuaj prioritatoj? Ĉu oni tiom fokusiĝu pri proceduroj anstataŭ la celo? Ĉu la kunsidoj iĝas la celo anstataŭ la vojo al la celo?

La estraro ne estas la sola parto de TEJO, gravas ankaŭ la komisionoj. Teorie, ili estas grupoj en kiuj membroj povas kunlabori por realigi la celojn de la asocio. En 2020 estis iom malklara sistemo de ĉirkaŭ 15 komisionoj, interesgrupoj kaj laborgrupoj, kiu poste estis reordigita al nova strukturo de ok komisionoj kun kelkaj branĉoj.

Malgraŭ la impona listo de komisionoj kaj titoloj, multaj ekzistis nur surpapere. La raporto pri la komisiono pri kongresoj ne provas pliheligi la situacion, sed rekte anoncas: “La komisiono ne funkciis. Neniu montris intereson aliĝi.”

Aliaj grupoj suferis pro la pandemio: “Rilate al la Kovim-19-pandemio, la komisiono pri Moviĝebloj ne ekzistis dum 2020.” Ankaŭ la komisiono pri Pasporta Servo efektive ĉesis aktivi: “Tial nenio rimarkinda okazis rilate al Pasporta Servo.”

La raporto montras ke apenaŭ iu komisiono estis aktiva je la komenco de 2020 kaj ĉiuj devis esti efektive refonditaj de la nova estraro je la fino de la jaro. “Post multaj stagnaj jaroj, la branĉo pri kulturo denove ekfunkciis en Septembro 2020.”

Estas kvazaŭ tradicio por komitatkunsidoj de TEJO anonci planojn por la Junaj Amikoj de Esperanto, sed kvankam pasis pluraj jaroj, daŭre ne estas ajna strukturo aŭ komitatano por ili. “Post la halto en la laboro la jaron antaŭe la laboro pri Junaj Amikoj de Esperanto ne multe antaŭeniris. La ĉefa kialo estis, ke la retpaĝo kiu kolektis ilin ne plu funkciis.”

La raportoj de la komisionoj sekvas la saman formon. Antaŭ la nova estraro, nenio okazis. Poste oni kreis telegram-grupon, disdonis titolojn kaj organizis kunsidojn. Sed kiom da homoj partoprenis la kunsidojn? Kutime la komisionoj estas tiel malgrandaj ke ĉiu membro ricevas titolon.

Telegramo estas populara aplikaĵo inter junaj esperantistoj, sed ne ĉiuj uzas ĝin. Tamen, ĝi estas la sola forumo por preskaŭ ĉiu komisiono, do se oni ne havas la aplikaĵon, oni ne povas ricevi informon de la komisionoj. La Telegram-grupoj plejparte havas malpli ol 20 membrojn, sed eĉ en tiuj, preskaŭ ĉiuj mesaĝoj venas de du aŭ tri homoj. Ofte pasas semajnoj aŭ eĉ monatoj sen komento.

La plejparto de la komentoj estas anoncoj kaj reklamoj por renkontiĝoj (kutime sen respondo). Kompreneble, la komisionoj estis novaj je la fino de la jaro, sed kontrolante ilin hodiaŭ, oni ankoraŭ apenaŭ vidas aktivecon.

La komisiono por Landa kaj Faka Agado estas unu el la plej gravaj komisionoj sed suferas pro vakaj postenoj. Ne estas iu Ĝenerala Komisiito por la komisiono aŭ vickomisiito por Eŭropo, malgraŭ ke la plimulto de landaj sekcioj de TEJO baziĝas en Eŭropo.

Estas bona novaĵo en la raporto: unu nova landa sekcio, la Junulara Esperantista de Tanzanio Organizo (JETO) aliĝis. Krome oni trovis kelkajn novajn vickomisiitojn (eĉ du por Afriko, tradicie la plej malforta kontinento por TEJO), kaj KODEJO 2018 (La Kompleta Demandaro por Esperantaj Junularaj Organizoj) aperis, tamen du jarojn malfrue.

Malgraŭ la novaj vickomisiitoj, la parto pri landa agado en Afriko kaj Ameriko en KODEJO estas malplena, kaj estas neniu por raporti pri Eŭropo. Estas iom da informoj pri landa agado en Azio, sed estas nenio pri la stato de la landaj sekcioj kaj iliaj agadoj.

Tio estas, ĉar TEJO scias preskaŭ nenion pri siaj landaj sekcioj. Oni ne scias eĉ kiom da landaj sekcioj TEJO efektive havas. Ĉirkaŭ duono el la landaj sekcioj en la retejo de TEJO efektive ekzistas nur surpapere.

TEJO havas milojn da membroj, do kion ĝi faras por ili? La jarraporto temas pri malgranda grupo de mapli ol 50 homoj, do se vi estas ordinara membro de TEJO, ĉu ĝi gravas al vi? Ĉu la agado iel rilatas al vi?

Certe estas entuziasmaj aktivuloj en TEJO kiuj laboras diligente, sed kiu estas la rezulto de la laboro? Ĉu la kunsidoj estas fruktodona laboro aŭ nur ĉerpado de energio? Al kiu utilas la diskutoj kaj dokumentoj? Se vi ne havas titolon kaj ne estas membro de iu komisiono aŭ komitato, ĉu la laboro de TEJO gravas por vi?

Robert Nielsen

Noto de la redakcio: La artikolo enhavas korekton. Ĉesis funkcii ne Pasporta Servo, sed la komisiono pri Pasporta Servo.


Pli pri la temo:

24 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Sebastiano
Sebastiano
2021-08-28 12:35

„TEJO havas milojn da membroj“

Bona ŝerco, gratulon! 😂️👍️

Serioze: Kion vi volas de tejo? Kiam mi estis lernejano kaj poste studento, tejo povis oferti nenion interesan al mi escepte de IJK. tejo estas nenio alia ol melkmaŝino por EU-subvencioj, kiujn ĝi distribuas al la estraranoj kaj ties personaj amikoj.

Hejmano
2021-08-28 14:03
Respondo al  Sebastiano

Mi persone komprenas, ke vi akuzas TEJO-n malhoneste akiri EU-subvenciojn. Mi kredas ke la maniero de TEJO por kalkuli siajn membrojn povas esti konsiderata kiel malhonesta. Tiu kalkulmaniero estas publike klarigita en la artikolo de LF “TEJO provas kalkuli siajn membrojn”, ĉiuj povas opinii pri ĝia ebla (mal)honesteco.

Sed la akuzo, ke TEJO “distribuas” la monon akiritan de EU-subvenciado “al la estraranoj kaj ties personaj amikoj” estas, laŭ mia kono, ne pruvita. Ĝi estas grava akuzo. Mi petas ke vi pruvu ĝin, se vi povas.

Sebastiano
Sebastiano
2021-08-28 21:38
Respondo al  Hejmano

Mi ne dubas, ke tejo akiras subvenciojn principe laŭ la reguloj kaj uzas la subvencimonojn principe laŭ la reguloj. (Nu, la membronombro estas iom tikla afero, sed ĝi estas aparte traktinda.) Mi ne akuzas tejon pri malhonesta akiro de subvencioj.

Mi opinias, ke tejo evoluis de organizo por kunligi kaj aktivigi junulojn-esperantistojn al organizo por akirado de subvencioj.

tejo ja ne estas la sola organizo, kiu spertis tian silentan aliiĝon. La samon mi spertis pri kelkaj aliaj organizoj, post kiam tiuj ekhavis kontakton al la veneno de subvencioj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Sebastiano
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-08-28 22:52
Respondo al  Sebastiano

Ĉu vi bonvolus pravigi vian aserton per specifaj ekzemploj?

Mi povas mi povas liveri kontraŭajn ekzemplojn el tempo kiam mi aktivis en TEJO. 
Je la fino de mia prezidanteco en TEJO ni estis laborantaj pri du gravaj subvencipetoj. Unu el ili estis por projekto “Trejnado de trejnistoj” pere de kiu aktivuloj de TEJO povis lerni kiel fari profesiajn trejnadojn, celante kapabligi aktivulojn en siaj organizoj. Laŭ mi temas pri afero tre utila kaj tute kongrua kun la celoj de TEJO.
Alia estis AEJK – Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo, kiu celis sperto- kaj kapablo-interŝanĝon inter afrikaj kaj eŭropaj aktivuloj kaj okazigon de IJK en Afriko. Ankaŭ afero ege utila kaj kongrua kun la celoj de TEJO, kiu aldone ne estis realigebla sen tia subvencio. 
Evidente mi povus liver pli multajn tiajn ekzemplojn el mia tempo en TEJO. Akirado de subvencioj kaj uzado de ili kongrue kun la celoj de TEJO estas tute farebla, farenda kaj farata. Ne temas pri kontraŭstaraj aferoj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-08-28 23:12
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Kaj eble ankoraŭ unu ekzemplo por montri, ke ne temas nur pri eventoj kaj trejnadoj. Kiam mi estis eniranta estraron de TEJO en 2009 ni kutimis havi unu volontulon en Centra Oficejo, kies kostoj estis plene kovrataj de la organizo. Kiam mi estis finanta mian estraranecon en 2015 TEJO ne nur havis volontulon financatan de subvencipeto, sed ankaŭ, se mi bone memoras, akceptitan novan projekton por 2 aŭ 3 samtempaj volonuloj. Do, tio estas unuflanke simple ŝparo de kostoj, kiujn antaŭe TEJO devis elspezi mem kaj duaflanke kreskigo de laborforto, kiu antaŭe ne eblis. 

Sebastiano
Sebastiano
2021-08-29 9:50
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Laŭ mi temas pri afero tre utila

Ankaŭ afero ege utila

Permesu, ke opinion mi havas diversan. Mi spertis la realon de kelkaj tiaj „trejnadoj“ kaj aranĝoj. Tie mi ricevis mian opinion pri la utileco de tiaj aranĝoj kaj pri la distribumaniero de la subvencimono.

(Cetere, kiel eblus alimaniere distribui ĝin en Esperantujo? La E-mondo ja estas sufiĉe malgranda, kaj la aktivuloj konas unu la alian. Mi miras, ke mencii tiun evidentaĵon kaŭzis tiel fortan indigniĝon.)

Evidente mi povus liver pli multajn tiajn ekzemplojn

Mi timas, ke vi pravas.

Johano
Johano
2021-08-29 19:55
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Oni ofte aŭdas, ke TEJO organizas trejnseminariojn sed mi ne scias pri kio temas. Leginte, ke TEJO havas iujn bazajn problemojn kiel asocio (nekono de membronombro, nefunkciado de komisionoj kaj Landaj Sekcioj) mi min demandas: pri kio oni trejniĝas? Kiu trejnas? Kiom vasta estas la trejnitaro (ĉu estas ĉiam la samaj kiuj trejniĝas)? Kion faras la trejnitoj poste? Kiu estas la rezulto de la trejnado rilate al la realigo de la statutaj celoj de TEJO? Ĉu aperis analizo pri tio?

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-08-30 14:09
Respondo al  Johano

[1 el 2] 
Jen miaj personaj respondoj al viaj demandoj (mi aktuale ne estas kerna aktivulo de TEJO kaj respondas absolute nur propranome):

bazajn problemojn kiel asocio

nekono de membronombro

Ŝajas al mi, ke oni konigis membronombron dum la lasta komitatkunsido. Kvankam la strukturo de TEJO ja estas komplika kaj koni tute precizan momentan membronombron estas en aktualaj kondiĉoj neebla, mi pensas, ke pli fruaj estraroj povis (sed ne volis) konigi tiun membronombron. Mi ĝojas, ke la nun eliranta estraro solvis ĉi tiun problemon.

nefunkciado de komisionoj

La raporto pri 2020 temas pri pasinta jaro kaj grandparte pri (ne)agado de pasinta estraro. Miakomprene tio aktuale ne plu estas tia problemo kaj la nun eliranta estraro sukcesis multe plibonigi staton de la organizo, kiu estis rimarkeble malbona antaŭ unu jaro.

[nefunkciado de] Landaj Sekcioj

Tio estas nesolvebla problemo. Ĉiam ekzistos LS-j, kiuj funkcias elstare aŭ alemenaŭ bone, tiaj kiaj sukcesas itel-tiel agadi dum pluraj jaroj aŭ jardekoj kaj ankaŭ tiaj efemeraj, kiuj aperas, kiam estas iu energia aktivulo funkciigantaj ilin kaj malaperas kiam tia aktivulo mankas. Evidente TEJO strebu al ĝenerala kresko de LS-j, sed pensi, ke en imagebla estonteco TEJO (kaj same UEA) havos plene bone funkciantajn LS-jn en ĉiuj landoj de la mondo estas iluzio.

pri kio oni trejniĝas?

Mi ne sukcesis trovi kompletan liston de trejnadoj, sed por alemanŭ havi iun superrigardon vi povas iri al akademio.tejo.org kaj vidi materialojn tie. Ili plej ofte venas el diversaj trejnadoj.

Kiu trejnas?

Trejnistoj de TEJO, se haveblas. Se ne, tiam aliaj enmovadaj kompetentuloj. En iuj vere apartaj okazoj ankaŭ ekstermovadaj.

Kiom vasta estas la trejnitaro (ĉu estas ĉiam la samaj kiuj trejniĝas)?

Mi ne havas speron pri trejnadoj el lastaj jaroj, sed konante pli fruajn, temis kutime pri malsamaj homoj, kiuj trejniĝis (krom se mankis interesiĝantoj, kio foje okazas), tamen la trejnadoj kutime okazadis en Eŭrop (ĉi tie akireblas subvencioj) do en geografia senco, ne estas tre vaste. En mia tempo okazadis ekstereŭropaj trejadoj ĉeokze de iuj eventoj kaj ankaŭ projekto AEJK, kiu ebligis en pli vasta skalo trejni ankaŭ en Afriko. Miascie TEJO poste provis akiri similajn subvenciojn por transkontinentaj projektoj, sed ili estas multe pli malfacile riceveblaj kaj ĝi dume ne sukcesis.  

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-08-30 14:10
Respondo al  Łukasz Żebrowski

[2 el 2] 

Kion faras la trejnitoj poste?

Iuj poste aktivas kaj konstruas movadon en sia lando aŭ intenacie, aliaj malaperas – kiel normale (kaj neeviteble) en Esperantujo. Se tiuj kiuj malaperis de la movado uzos akiritajn kompetentojn en normala vivo, mencios trejnadojn en siaj vivresumoj, tio fakte ankaŭ estas iu profito.
Ekzemple, la unua TEJO-trejnado kiun mi partoprenis okazis en Bruselo en 2006. Ĉi tiun trejnadon partoprenis 5 homoj, kiuj poste iĝis estraranoj de TEJO: https://www.facebook.com/tejoesperanto/posts/10154665910469732

Kiu estas la rezulto de la trejnado rilate al la realigo de la statutaj celoj de TEJO? 

Foje pli tre rektaj kaj palpeblaj, kiel ekzemple nova landa sekcio, la Junulara Esperantista de Tanzanio Organizo (JETO) estas efiko de projekto AEJK kaj IJK en Afriko. Tamen, laŭ mi en lastaj jaroj foje ankaŭ iom tro foraj al ĉefaj celoj de TEJO, dum pli proksimaj aktuale modaj temoj facilaj por ricevi subvenciojn. Certe diversaj aktivuloj de TEJO povus havi malsamajn respondojn al ĉi tiu demando. Ĉi-supra estas mia persona evidente.

Ĉu aperis analizo pri tio?

Miascie ne kaj eble indus, ke la komitato de TEJO tasku iu(j)n fari tian analizon. Tamen nepre ne estu estraro aŭ la komisiono pri aktivula trejnado, por ke ili ne analizu sin mem.

Kirill Ŝvedov
2021-09-04 13:36
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Saluton, Łukasz!

Dankon, ke vi tiel detale respondas ĉi tie. Do pro tio mi esperas klarigi demandon, kiun mi jam starigis supre. En tuta ĉi tiu diskuto (kaj en ĉiuj aliaj diskutoj koncerne UEA kaj TEJO) mi neniam renkontis konkretan informon, kian utilon ili kreas por averaĝaj parolantoj de Esperanto.

Ni imagu, por ekzemplo, gejunulojn el San-Paŭlo, Moskvo aŭ Seulo, kiuj ĵus lernis ĝin — per Duolingvo, per alia retkurso aŭ elŝutinte malnovan lernolibron skanitan. Kion do TEJO (se ĉi tie ni parolas pri TEJO) povas proponi al ili tuj kaj surloke? Kaj plej verŝajne ili ne havos monon kaj tempon por vojaĝi al aranĝoj alilandaj, por mendi librojn en la butiko de Flandra Esperanto-Ligo k. t. p. Kion do TEJO faras, por ke ili ne sentu sin lasitaj, por ke ili povu ricevi pozitivan sperton pro uzado de la lingvo?

Klára
Klára
2021-09-08 10:24
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Multan dankon al Lukasz por la detalaj klarigoj, kaj kiel eliranta estrarano mi tute konfirmas lian prezenton de kiel statas TEJO nuntempe!

nefunkciado de komisionoj -> Efektive, en mia estraro ni funkciigis preskaŭ ĉiujn komisionojn. Miafake, ni kreis novajn branĉojn de Egaleco kaj reaktivigis Talenton (Homaj Rimedoj) kiu dum jaroj duonfunkciis. La nura nefunkcianta komisiono en nia mandato estis Moviĝebloj, ĉar dum pandemio ne vere eblis moviĝi.

Trejnadoj -> Trejnadoj, projektoj kaj subvencioj estas ĉiuj ligitaj. Oni petas subvencion por organizi projekton, kiu konsistas plejofte el trejnadoj, atelieroj k.s. Dum ĉi mandato, malgraŭ pandemio okazis reta trejnado pri seksismo en ĉiutaga lingvo (“Lingvo X”), kies rezultojn Paulina Jalakŝová nun strebas konservi en formo de reta kurso; reta trejnado pri klimatŝanĝo, pri kiu sube belege raportas Patricio (responde al ties dubo, jes ĝi estis subvenciita projekto); kaj ĉeesta trejnado de trejnistoj, kiu havigis al TEJO novajn trejnistojn kaj eĉ novan estraranon, Inès Kahin, kiu antaŭe estis volontulo ĉe la Esperanta Kulturcentro Tuluzo. Do tio ankaŭ parte respondas al “kion faras la trejnitoj poste”…
Parte estas kelkfoje la samaj homoj, parte novaj. Sed TEJO ne havas tutan decidpovon pri tio, kiuj venas al trejnadoj. Ideale venus ĉiam junaj, entuziasmaj novuloj, sed foje lokaj E-organizoj sendas partoprenantojn laŭ propra prefero.

Do, kion povas TEJO proponi konkrete surloke? Ni ĉiam strebas esti konkrete utilaj al surlokaj novuloj. Certe ne estas nur sukcesoj, sed ĝenerale la rezulto pozitivas. Certe vi trovos multajn personajn rakontojn, kiel tiun de Patricio sube. La projekto Afrik-Eŭropa Junulara Kapabligo estis granda sukceso kiu alportis spertojn, konektojn kaj vojaĝeblon al multaj afrikaj aktivuloj, el kiuj pluraj daŭre aktivas en TEJO aŭ aktivigis aliajn lokulojn. Persone mi multe laboris kun Nickson Kasolene, tre lerta aktivulo el DR Kongo kiu multe agadas en TEJO kaj uzis trejnadajn aŭ prelegajn okazojn, ankaŭ en eksteraj rilatoj.
Kiam estas ĉeestaj kongresoj (espereble baldaŭ denove), ĉiam estas junuloj, kiuj nur povas vojaĝi dank’ al subvencioj. Kiel estrarano mi interagis kun multegaj novuloj, kiuj ĵus malkovris EO-n kaj povis partopreni la retan kongreson, aŭ kiuj vidis reklamojn, alvokojn kaj ekagis en niaj komisionoj. Mi tiom antaŭĝojas finfine renkonti ilin en ĉeestaj kongresoj kaj seminarioj.

Kirill Ŝvedov
2021-09-09 2:16
Respondo al  Klára

Saluton, Klára!

Dankon pro la longa teksto. Tamen mi devas konstati, ke ankaŭ tie mi ne trovis respondon al nia kun Robert demando — kiel la agado de TEJO utilas por averaĝaj uzantoj de Esperanto (almenaŭ tiuj, kiuj membras ĝin?) Ja aktivuloj agas ne por si mem, ili agas por aliaj, niakaze — por la jam menciitaj lingvouzantoj.

>Do, kion povas TEJO proponi konkrete surloke? Ni ĉiam strebas esti konkrete utilaj al surlokaj novuloj.

Ĉu do troveblas pli detala priskribo de tio?

>Certe vi trovos multajn personajn rakontojn, kiel tiun de Patricio sube.

Kial mi devas memstare serĉi personajn rakontojn anstataŭ ricevi konkretan informon de TEJO? La rakonto de Patricio aspektas nemalbona, tamen gravas ne apartaj ekzemploj, sed tendencoj kaj statistiko. Kaj tiuj ja ne aspektas optimisme…

Klára
Klára
2021-09-09 11:19
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Laŭ mi vian respondon ne eblas respondi tiel facile. “Ĉu utilas” estas subjektiva demando. Bonus mezuri tendencojn kaj statistikojn, sed kiel oni mezurus utilecon? Oni povus mezuri kvanton da novaj trejnistoj, trejnadoj, kiom da homoj venis subvenciite al kongreso, partoprenis atelierojn aŭ trejnadojn dumkongrese… kaj jam miaj ideoj elĉerpiĝas. Tio facilas, kaj se vi volas havi informojn pri “kion faras TEJO”, legu en tejo.org, akademio.tejo.org, niaj jarraportoj, cirkuleroj… ni ankaŭ ĉiam prezentas la lastatempajn agadojn de TEJO en kongresoj sub la nomo “TEJO sinprezentas”, aŭ “raporto de Estraro” dum lasta VK. Konkretaj informoj abundas.

Sed laŭ mi ne pri tio vere temas la demando, temas pri la rezulto en homa valoro. Kaj tiu estas malpli rekta aŭ facile sciebla, kiel montras la rakonto de Patricio. Mi ne scias, ĉu aliaj aktivuloj havas alian opinion.
Eble iu renkontis sian tutvivan amanton en IJK, eble ekhavis multajn amikojn, kaj tiuj amikoj siavice ebligas malpli kostan vojaĝadon, eble iu post aktiviĝo en TEJO partoprenis eksterrilatan konferencon, tie ekhavis kontaktojn, kiuj ebligis trovi postenon aŭ staĝon, eble iu partoprenis trejnadon kiu donis valorajn spertojn, kiuj kapabligis tiun homon fari ion nerilatan sed gravan en sia vivo… Ĉu tio valoras? Kiel trovi ĉiujn tiujn malrektajn influojn?
Ĉu TEJO valoras surloke: jes kaj ne, ĉar finfine loke estas la landaj sekcioj kaj kluboj kiuj respondecas pri instruado de EO kaj organizado de surlokaj eventoj, oportunoj. Revenante al la kritiko ke “landaj sekcioj ne aktivas”, kiel diris Lukasz, TEJO ne povas ĉion magie solvi, temas pri tegmenta organizo. Pri surloka aktivado respondecas surlokaj aktivuloj. TEJO subtenas, povas helpi finance, rimede, konsile.
TEJO organizas la junularan movadon, sen ĝi ne estus tutmonda strukturo, kontakto, kongreso… ĝi kunligas kaj fortigas surlokan agadon, kiu siavice fortigas la tutmondan movadon. Estas iom kiel la ŝerco: kion la Romianoj faris por ni?

Roland Schnell
2021-09-09 13:03
Respondo al  Klára

Al la demanto “Ĉu TEJO valoras surloke?” mi nur povas prezenti la Berlinajn spertojn. TEJO (kaj ankaux UEA) ne estas rimarkeblaj! Ĉiuj provoj kontakti “aktivulojn” de TEJO pri kunlaboro por vigligo de junulara movado fiaskis. Informoj pri fertoj ofertoj ne alvenis. Eble oni estas devigata partopreni en misteraj Telegram aux Facebook-kanaloj.
Kompreneble kulpas la lokaj aktivuloj, kiuj ne suficxe sercxas. Ĉu ne?

Kirill Ŝvedov
2021-09-09 17:18
Respondo al  Klára

>”Ĉu utilas” estas subjektiva demando. Bonus mezuri tendencojn kaj statistikojn, sed kiel oni mezurus utilecon?

Tute ne. Ekzistas sufiĉe bone takseblaj kriterioj por tio, tamen en la Esperanta agado oni ne aplikas ilin ankoraŭ.

1. Kion oni povas ricevi per Esperanto — kion oni povas legi, spekti, aŭskulti en ĝi, kiom da kontaktoj oni povas establi kun interesaj por oni homoj.

2. Kion oni povas doni per Esperanto — kiom da ebloj oni havas por apliki siajn iniciatojn, sian kreemon en afero, por oni interesa? (Kompreneble, temas pri agado kolektiva).

>se vi volas havi informojn pri “kion faras TEJO”, legu en tejo.org, akademio.tejo.org, niaj jarraportoj, cirkuleroj… Konkretaj informoj abundas.

Ĉu do vi ne povas kurte resumi ilin? Ja TEJO en siaj public relations devus havi intereson pri efike prezenti sin al junaj Esperantistoj anstataŭ sendi tiujn legi “jarraportojn, cirkulerojn”.

>Eble iu renkontis sian tutvivan amanton en IJK, eble ekhavis multajn amikojn… Ĉu tio valoras? Kiel trovi ĉiujn tiujn malrektajn influojn?

Certe, tiajn malfacilas trovi. Tamen la problemo estas en tio, ke, kiel mi diris supre, tute malsufiĉas “influoj rektaj” — celkonscia kaj konkreta laboro por ke parolantoj de la lingvo povu uzi ĝin pli efike.

>TEJO ne povas ĉion magie solvi, temas pri tegmenta organizo. Pri surloka aktivado respondecas surlokaj aktivuloj.

Miavide, ĝi povus roli kiel “inkubatoro” por novaj projektoj kaj iniciatoj. La praktiko montras, ke en la Esperantista medio agado vere kompleksa kaj grandskala kutime ne aperas per si mem; por tio bezonatas, ke iu levu standardon, sub kiu “kolektiĝos pacaj batalantoj”. UEA kaj TEJO nature estas plej bonaj kandidatoj por tio.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2021-09-14 12:48
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi volas aldoni unu pluan konsideron al ĉi tiu diskuto, kiu, miavide, montras kialojn de la nuna krizo en la movado kaj en TEJO speciale.

Kiel ni ĉiuj scias, en ĉiutaga vivo ni okupiĝas plejparte ne pri tio, kion al ni plaĉas fari, sed pri tio, kion ni devas fari. Certe, estas bone se afero apartenas al ambaŭ kategorioj samtempe, sed neniu ja garantias tion al ni. Kaj ni ankaŭ bone scias, ke aliel ne eblas. En Esperantujo, tamen, ni okupiĝas preskaŭ senescepte nur pri tio, kion al ni plaĉas fari, ĉar eksteraj stimuloj por fari tion, kio estas bezonata, forestas.

Nu, kian do rezulton vi povas atendi de tio? Nur, ke la lingvo restos ludilo, kiu vegetas en sia geto (pardonu la rimon). Se ne aperos kondiĉoj por laboro celkonscia, persista, longedaŭra, efike organizita, nenio ŝanĝiĝos. Inter alie, ĝuste pro tio mi jam longan tempon elpaŝas por multlingva agado per-Esperanta, ĉar tiukaze ja aperas stimulo por labori efike — eblo ricevi agnoskon kaj respekton fare de vasta publiko internacia.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Klára
Klára
2021-08-28 16:44
Respondo al  Sebastiano

Ĉu TEJO donis al mi monon? Ĉar mi ne scias pri tio. Rakontu pli!

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-28 17:06
Respondo al  Sebastiano

Mi rememoras, ke vi kulpigis min pri histerio… nu vidu, kiu estas histeria…
Se mi estus vi, mi bone atentus miajn vortojn, ĉar tiel rektaj akuzoj povus kaŭzi al vi gravegajn problemojn jure , se vi ne havas seriozajn pruvojn.

TEJO ne nur organizas IJK-ojn. Ĝi ankaŭ organizas internaciajn seminariojn. Se vi interesiĝas nur pri diboĉado, tio ne estas la kulpo de TEJO.

Justin Case
Justin Case
2021-08-28 16:47

Jen pruvo ke la agado en Tejo estas pretigo por poste agadi en UEA. Tejo-komitatanoj praktikas en la Tejo-komitato ne legi la dokumentojn kaj vochdoni grege, tiel kiam ili atingos la UEA-komitaton ili estos sufiche spertaj en tio.

Sciuro
2021-08-28 18:27

mi rimarkis ke la du vortoj ke kompetenteco kaj auxtoritateco estas sinonimoj en Esperanto.

Patricio Agustín Iglesias
2021-09-03 16:03

“Se vi ne havas titolon kaj ne estas membro de iu komisiono aŭ komitato, ĉu la laboro de TEJO gravas por vi?”

Mi estas TEJO-ano sed mi ne estas nek estrarano, nek komitatano, nek komisionano. Tamen tiaj aferoj tute gravas al mi. Mi estas malnovulo en la Esperanto-mondo (mi eklernis la lingvon en 2003), sed kun la pandemio mi plibonigis mian regadon de Esperanto kaj finfine aliĝis al UEA post partoprenado en TEJO-kapabligo. Mi trovis ega polemiko ĉi tie pri kapabligoj; do mi kundividos mian sperton. Elbe miaj opinioj, pli “neŭtralaj”, interesos vin.

Ĉi tiu jaro per Facebook mi trovis ligilon pri kapabligo pri klimata ŝanĝiĝo. Tiu estis dulingva evento (kaj en la angla kaj en Esperanto). Tiaj fakoj tute interesiĝas al mi, do mi sendube aliĝis. Tiu kapabligo uzis edukadan platformon de la Konsilio de Eŭropo (CoE).

Mi ne povas diri, se TEJO ricevis monon por organizi la kurson. Mi nur povas diri, ke ĝi estis tre “mola”, “neformala” kurso, kun devigaj legoj (mi provis legi la plejparto, sed mi ne scias se aliuloj faris tion), proponitaj aktivecoj (pri reciklado, vegetaranismo), forumoj (kiuj ne sukcesis tro multe), ktp. La plej grava parto, laŭ mi, estis kelkaj nedevigaj Zoom-kunvenoj, kun ĉambroj en la angla kaj en Esperanto, por koni unu la alian, interŝanĝi opiniojn, ktp.

Partoprenis ĉirkaŭ 15 junuloj, duono samideanoj, duono neesperantistoj kiuj almenaŭ havis etan kontakton kun Esperantujo. Mi kredas, ke por kurso pensita por TEJO-aĝo homoj kiuj ne estas klimataj fakuloj ĝi tute taŭgis. Mi ankaŭ partoprenis en kelkaj organizoj (salesianaj skoltoj, Rotaract) kaj mi tute kredas, ke en tiaj movadoj kapabligoj ne estas ĉefe por “kapabligi”, sed por disvastigi la laboron de la organizo, fortigi amikaj ligoj inter siaj membroj kaj koni aliajn opiniojn pri diversaj temoj. Do mi kredas, ke la seminario sendube atingis tiun celon.

La trejnantoj estis kelkaj TEJO-anoj kaj plenkreskulo kiu ne parolis Esperanton, sed tre engaĝita en la junaj aktivecoj de CoE ekde jardekoj. Mi ne memoras detalojn fakte nun, sed komitatano ankaŭ partoprenis, kaj du tiamaj estraranoj ankaŭ vizitis la eventon.

Post la seminario mi amikiĝis per Facebook kun komitatano, kiu insistis min kaj finfine mi aliĝis (per Canuto) al UEA, do mi povis partopreni kaj en la VK kaj en la IJK, eventoj kiujn mi ege ĝuis. Do, almenaŭ post la kapabligo UEA kaj TEJO aldonis novan membron. Tamen mi ne povas diri, se tiu estis bona frukto, ĉar tiu nova membro ne estas tre lerta kaj havas tre gravajn problemojn kun akuzativo.

Kirill Ŝvedov
2021-09-04 13:15

Brave, Robert! Mi vere aplaŭdas al vi starante!

Finfine alia homo faris demandon, kiun mi faras jam longan tempon: “Kiel ĉiu ĉi tiu agado rilatas averaĝajn uzantojn de la lingvo? Kion utilan ĝi donas al ili?”

Ja la E-organizoj ekzistas ne por komitatanoj kaj respondeculoj, sed por ĉiuj siaj membroj. Kaj se tiuj vidas, ke ili kapablas proponi nenion uzindan, ĉu do eblas miri, ke ili ne trovas subtenon?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-04 18:42
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Por doni enzemplon: Antaŭ kelkaj tagoj mi malkovris, ke la usona E-asocio havas projekton por akiri kopirajton, skani kaj eldoni librojn de la baza legolisto de Auld. Multaj libroj de tiu listo jam delonge ne plu estas haveblaj. Imagu: Pintaj verkoj de nia literaturo! Mi miras, ĉu estas multe da aliaj lingvoj suferantaj tiun problemon.
Kompreneble estas bonega novaĵo, ke la usonaj e-istoj nun solvas tiun problemon, sed kial dum tiom multe da jaroj de nehavebleco de libroj UEA ne mem iniciatis projekton?
Se oni pretendas esti Universala Esperanto-Asocio, ja tio gravas, ne tiu “en konsultaj rilatoj kun Unesko”, frazo, kiu impresis min 15-jaran, novbakitan esperantiston, sed nun tute ne plu.

Kirill Ŝvedov
2021-09-05 9:51
Respondo al  Leon Roijen

Dankon pro ĉi tiu informo. Jes, tio estas iniciato certe laŭdinda kaj se ĝi sukcesos, ĝi estos granda kontribuo en nian kulturon (inter alie, endus organizi amasfinancadon por ĝi).

Tamen en multaj kazoj tiaspeca laboro tute ne postulos monon. En la fruaj jardekoj de Esperanto aperis multe da tradukita kaj originala literaturo, kiu jam ne plu estas protektata de kopirajto kaj kiun oni povus libere disvastigi ciferece. Sed preskaŭ neniu en Esperantujo okupiĝas pri ciferecigo de ĉi tiu heredaĵo. Certe, ekzistas subtenindaj esceptoj, kiel Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio aŭ BitArkivo, tamen ĝenerale skalo de ĉi tiu agado tute ne sufiĉas. Kaj ĝi ja ne postulas financajn investojn; eblas plenumi ĝin nur per efika organizado de volontula kunlaboro. Tio estus natura tasko por tiaj organizoj kiel UEA kaj TEJO, kiuj povus apliki por ĝi “nematerian kapitalon” de sia aŭtoritato. Tamen en la nuna situacio pri tio eblas nur revi…