Katedro en Amsterdamo ŝajne plu vivos

La planata ”financa resanigo” de UEA ne tuj trafos la instruadon de Esperanto ĉe la universitato de Amsterdamo, kies speciala katedro estas financata de UEA. Laŭ vicprezidanto Fernando Maia estas mono por pliaj kvar jaroj en la koncerna fondaĵo, kaj la perspektivoj estas bonaj.

En ĵusa gazetara komuniko UEA anoncis, ke la asocio plu havos sian sidejon en Nederlando, eĉ se oni forlasos la tradician Centran Oficejon en Nieuwe Binnenweg 176:

UEA restos en Nederlando kaj devos ampleksigi la kunlaborojn kun sia Landa Asocio, Esperanto Nederland, kaj kun aliaj lokaj partneroj, kun aparta atento pri volontula programo kaj pri la Katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo.

La komuniko evidente interalie celis trankviligi la zorgojn pri la estonteco de la speciala katedro en Amsterdamo, kies plua ekzisto estas tute dependa ne nur de plua financado fare de UEA, sed ankаŭ de tio, ke UEA plu estu bazita en Nederlando.

Esperanto estas instruata ĉe la universitato de Amsterdamo ekde 1948. En 1997 estis fondita la speciala katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto, kiu komence estis financata de Internacia Esperanto-Instituto en Hago. Ekde 2013 pri la financado respondecas UEA.

La nuna instruisto, aŭ ”katedrulo”, estas profesoro Federico Gobbo, kiun ni petis rakonti pri sia laboro.

Federico Gobbo dum reta instruado.

Libera Folio: Kio estas la katedro pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉe la universitato de Amsterdamo? Kion oni povas studi tie?

Federico Gobbo: – La katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto estas ”speciala”. Tio estas nederlanda esprimo por indiki katedrojn kies financado alvenas el neregistaraj institucioj. La labortempo de la speciala katedrulo estas distribuita jene: tri kvaronoj al instruado, unu kvarono al esplorado, disvastigado kaj administrado. Do, la ĉefa tasko estas garantii la kontinuecon de la du kursoj kiuj donas la nomon al la katedro mem: la unua estas enkonduko al interlingvistiko, la dua estas enkonduko al Esperanto.

– Ambaŭ kursoj celas bakalaŭrajn studentojn; por sekvi la kurson pri interlingvistiko oni bezonas antaŭan ekzamenan trapason de kurso pri ĝenerala lingvistiko aŭ ekvivalenta, dum la kurso pri Esperanto ne bezonas antaŭajn konojn, krom la devigo regi sufiĉe la anglan, kiu estas ĝenerala antaŭkondiĉo por studentiĝi en la Universitato de Amsterdamo, t.e. ne ligita al la speciala katedro.

Kiom da studentoj havas la du kursoj? Kiel evoluis la kvanto de studentoj?

– Kiam mi alvenis en la jaro 2014, la nombroj estis sub deko, nombro kiu estis sufiĉe maltrankviliga. Sed okazis granda ŝanĝo ekde kiam mi instruis: la kursa oferto pri interlingvistiko kaj Esperanto ŝanĝis la instrulingvon el la nederlanda al la angla. Tio ampleksigis la aron de potencialaj aliĝantoj, ĉar en la Universitato de Amsterdamo estas pli da internaciaj ol da enlandaj studentoj.

– Pro tio nun la nombroj estas regule super deko, kelkfoje super dudeko. La variado multe dependas de la propono de anglalingvaj kursoj kiuj konkurencas pri lingvistikaj temoj. Tio varias de jaro al jaro, kaj tio estas sen ies ajn kontrolo. Ĉiuokaze, la nombro de la studentoj ne estas maltrankviliga, alivorte la speciala katedro riskas neniel laŭ la kvanto de la studentoj, kiu estas sufiĉa.

Ĉu eblas post la kursoj daŭrigi la studojn ĉe la universitato, por doktoriĝi pri rilataj temoj?

– Se oni intencas plu studi Esperanton, kadre de la Universitato de Amsterdamo, ne eblas daŭrigi post la enkonduka kurso. Kelkfoje studentoj esprimas spontanee la deziron sekvi tutan lingvolernan programon, samkiel oni povas fari ekzemple pri la kataluna aŭ la novhebrea, t.e. studadi dum tri akademiaj jaroj. Bedaŭrinde tion ne eblas fari per ununura speciala katedro pritema. Doktoriĝi pri interlingvistikaj aŭ esperantologiaj temoj ĉiam eblas, sed tio ne necese pasas tra la sekvo de miaj kursoj. Krome, mi instruas al bakalaŭraj studentoj. Tio signifas, ke pasas iom da jaroj antaŭ ol pretiĝi por konkursi por doktora posteno. Tio ne simpligas la aferon, homoj intertempe interesiĝas pri aliaj temoj, neeviteble.

La inaŭgura prelego de Federico Gobbo en 2015. Raportaĵo pri la inaŭgura ceremonio spekteblas ĉe Youtube.

Pro kiaj motivoj homoj studas Esperanton, kaj ĉu ili poste efektive uzas la lingvon?

– Esperanton en la Universitato de Amsterdamo oni povas lerni sen antaŭaj konoj. Do, la studentoj venas ne nur el la studprogramoj pri lingvosciencoj (tipe, el lingvistiko aŭ anglistiko, sed kelkfoje el slavistiko) sed ankaŭ, sen aparta ordosignifo, el: komunikistiko, Artefarita Inteligento, eŭropistiko, filozofio, informadiko, historio. Nederlandaj studentoj foje diras, ke ili deziras akiri 6 lernopoentojn sen streĉiĝi, kaj ili elektis Esperanton ĉar ĝi estas facila. Al ili mi tuj respondas, ke tutprobable je la fino de la kurso ili ŝanĝos sian ideon, ĉar Esperanto ne estas facila lingvo; tio estas nur malmojosa propaganda aserto.

– Studentoj pri eŭropistiko foje mencias la intereson pri la Eŭropa integriĝo kaj la rolon de la lingvoj, kaj eble ili legis iun (tipe kritikan) mencion pri Esperanto, kaj tio instigis ilin eklerni por testi laŭsperte la validecon de la kritikoj. Interese, preskaŭ neniu mencias Esperantajn idealojn, krom studentoj kun juda fono (tradicie estas sufiĉe vigla jid-parolanta komunumo en Amsterdamo, tre bone instruita) kaj kompreneble studentoj kiuj sekvis la alian kurson de interlingvistiko. Ili ĝenerale deklaras, ke ili scias sufiĉe multe pri Esperanto pro la alia kurso kaj nun ili volas aktive lerni la lingvon; ili estas tre bone motivitaj.

– Kontraste al la kurso pri Esperanto, la homoj kiuj studas interlingvistikon estas edukfone pli homogenaj: la devigo jam koni iom da lingvistiko mallarĝigas la potencialan aliĝontaron, sed aliflanke la kvalito estas sufiĉe alta: homoj kiuj havas iom da kono pri la lingvosciencaj fakoj ofte faras tiklajn, nenaivajn kaj trafajn, demandojn.

– Ni diru, averaĝe, ke kvar-kvin studentoj ĉiujare tenas la kontaktojn kun mi post la ekzamensesio, sendepende de la kurso kiun ili sekvis. Pri la uzo de Esperanto post la fino de la kurso, tio multe varias: estas homoj kiuj iris aĉeti librojn ĉe la libroservo de UEA en Roterdamo, parolante la lingvon senhonte; aliaj partoprenis en junulara kunveno; unu decidis uzi la lingvon por verki poemojn, kaj alia uzis Pasportan Servon vojaĝante tra centra Azio. Mi ĉiam kaj ĉiel instigas miajn studentojn partopreni eventojn en Esperantujo, kaj klopodas instigi ilin partopreni ŝatokupojn, nome trovi aliajn homojn kun la samaj interesoj kaj pasioj.

UEA financas la katedron. Kiel aspektas la estonteco de tiu aranĝo?

– En 2019 estis liko pri la financa krizo en la nederlanda gazetaro. (Libera Folio siatempe raportis pri tio.) Ekde tiam, la administracio de la Universitato de Amsterdamo estas informita pri la financa stato de UEA kaj do ne tute trankvilas. Rutine la universitato demandos UEA pri ĝiaj intencoj rilate al eventuala tria mandato antaŭ la fino de 2021, ĉar ni atingis la mezon de la nuntempa mandato. Tio estas tute normala afero, kiu okazas kun ĉiuj sponsoroj de la specialaj katedroj. Oportunas, ke UEA pretigu adekvatan respondon. Pri tiu lasta aspekto mi jam informis la vicprezidanton de UEA, Fernando Maia, kiu antaŭ iom da tempo kontaktis min por interŝanĝo de opinioj pri la estonteco de la katedro.

– Lastatempe, en Gazetaraj Komunikoj aperis deklaro, ke UEA restos jure en Nederlando, kaj tio estas bona novaĵo, ĉar alikaze la katedro riskos ŝlosiĝon pro jura kialo. Samloke, oni deklaras, ke UEA ”devos ampleksigi la kunlaborojn” interalie kun ”la Katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo”. Tio certe estas bona novaĵo, sed neniu vorto venis pri la financa garantiado de tria mandato.

La financado de la katedro okazas pere de la fondaĵo Middelkoop, kies unua kapitalo venis el la heredaĵo de Adriana Middelkoop (1913-2009), nederlanda esperantisto kaj vortaristo.

Regulaj kontribuantoj estas la landa asocio de UEA en Nederlando (Esperanto Nederland) kaj Esperantic Studies Foundation. En 2019 pliaj 71 791 eŭroj estis aldonitaj al la fondaĵo, ŝajne el la heredаĵo de la nederlanda esperantisto Edwin Burg.

Ni demandis al Fernando Maia, la vicprezidanto de UEA, pri la planoj de la asocio por la estonteco de la katedro.

Libera Folio: Ĉu UEA ja intencas daŭrigi la financadon el kapitalo Middelkoop, kiel ĝis nun? 

Fernando Maia.

Fernando Maia: – Aparte zorgas pri la Katedro la Prezidanto de UEA, Duncan Charters, kadre de siaj estraraj fakoj (Instruado kaj Universitata Agado), subtene de aliaj estraranoj kiel Amri Wandel (Scienca kaj Faka Agado), Orlando Raola (CED) kaj Trezoro (Financoj), krom aliaj. La konfirmo de la daŭrigo devos okazi kunordige kun Esperanto Nerderland kaj ESF. Aparte la Prezidanto laboras pri tio kaj intense laboris pri la temo dum la unua jartriono de 2021, kun sekvoj por la venontaj paŝoj.

– La afero efektive ne estas urĝa nek proksima: la nuna kontrakto daŭras ĝis 2024 (ĝi estis subskribita en 2019). Middelkoop estas la fondaĵo al kiu ni sendas donacojn tiucele. La nuna kapitalo sufiĉas por la venontaj 4 jaroj, se venus neniu aldona rimedo. Tamen estas kunlaboro kun grupo de donacantoj kaj la perspektivoj estas bonaj.

Kiaj estas la strategiaj celoj de UEA ĉi-kampe?

– Baldaŭ aperos en la revuo Esperanto kompletaj informoj pri la Katedro, inkluzive de la strategiaj celoj de UEA por ĝi.

19 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Nederlandano
Nederlandano
2021-09-13 10:07

Ĉu en la artikolo mi simple preterlegis la plurjaran kaj grandan donacemon de Esperanto Nederland, la nederlanda sekcio de UEA?

Roland Schnell
2021-09-13 10:57

Strange! La fiananca bonstato estas rezulto de “Aliaj Enspezoj” de kelkaj 70 mil € en 2019 unufojel. Ripeteblas? Mi havas la impreson, ke estas la kutima memtrompo de Esperantistoj, ne solida analizo de la situacio. Ne estas klarigo de la unika sumo, kiu superas en tuta dimensio al kutimajn en- kaj elspezojn.

Lu Wunsch-Rolshoven
2021-09-18 14:13

Kun iom da miro mi legis de Federico Gobbo: “Esperanto ne estas facila lingvo; tio estas nur malmojosa propaganda aserto.”

Ĉu vere? Ĉu ne ekzistas deko da lernejaj eksperimentoj, kiuj unu post la alia montris, ke Esperanton oni povas lerni en kvarono de la tempo necesa por naciaj lingvoj kiel la franca, itala, germana k.a.? Kaj ĉu ne same ni ĉiuj spertis ke ni lernis Esperanton pli rapide ol niajn aliajn lingvojn, eĉ ĝis pli alta nivelo?

Eble la vorto “facila” estas la ŝlosilo. Kompare kun kio? Kompare kun la lernado kiel malfermi ladskatolojn, certe Esperanto-lernado daŭras pli longe. Sed kompare kun aliaj lingvoj…?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Lu Wunsch-Rolshoven
Roland Schnell
2021-09-18 14:30
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

De cent jaroj Esperantistoj fanfaronas pri la “facileco” de la lingvo. Tio eble estis argumento en la 1920aj jaroj, kiam la lerniloj estis modestaj kaj la instrumetodoj subevoluitaj. Sed intertempe la instruado de fremdaj lingvoj progresis, dum la instruado de Esperanto stagnas (krom kelkaj esceptoj, kiuj estas forgesitaj).
Intertempe iu “facileco” ne plu estas argumento. Homoj ne lernas lingvon por lerni lingvon, sed por utiligi lingvon en komunikado.
Kelkaj (pli ol Esperanto?) lernas la tute malfacilan klingonan lingvon, cxar ili volas lerni.
Bv. doni kialojn por lerni Esperanton.

Kirill Ŝvedov
2021-09-18 15:57
Respondo al  Roland Schnell

> la instruado de fremdaj lingvoj progresis, dum la instruado de Esperanto stagnas (krom kelkaj esceptoj, kiuj estas forgesitaj).

Ĉi tie vi pravas — efikaj lerniloj vere mankas ankoraŭ. Ekzemple, la metodo de Ilja Frank aspektas esti kreita speciale por Esperanto, tamen nun haveblas preskaŭ neniuj lernotekstoj laŭ ĝi (ĉe Lernu siatempe estis tiaj, tamen ili jam delonge malaperis).

>Intertempe iu “facileco” ne plu estas argumento. Homoj ne lernas lingvon por lerni lingvon, sed por utiligi lingvon en komunikado.

Tasko de la facileco estas ne anstataŭigi uzadon de aliaj lingvoj en jam ekzistantaj okazoj de internacia komunikado, tamen fari, ke tia komunkiado estiĝu ebla tie, kie ĝi ankoraŭ ne povis aperi, ĉar mankis ilo, facile aplikebla. Ĝuste tia estis la originala intenco de Zamenhof, kiu bone kompreneblas jam laŭ la Unua libro. Do facileco certe estas argumento. Tamen ĝi estas nur parto de necesaj kondiĉoj; kiel montris la praktiko, necesas ankaŭ infrastrukturo por uzi ĝin (samkiel por uzi poŝtelefonon vi bezonas la sistemon de antenoturoj). Tio estas plej kurta respondo je demando “Kial Esperanto ne disvastiĝis ankoraŭ kaj kiel tio povus okazi?”

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2021-09-30 12:02

Kial LF ne demandis rekte al sr-o Charters pri la planoj de UEA? Ĉu LF ne pensis pri tio, aŭ sr-o Charters ne estas respondema?

Jrdek
Jrdek
2021-10-03 13:43

Kial ne demandi al la aganta prezidanto de UEA, Ferdnado Maia?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Jrdek
Wim Jansen
Wim Jansen
2021-10-02 16:42

La aserto ”Kiam mi alvenis en la jaro 2014, la nombroj estis sub deko” estas malvero. Dum mia lasta instrujaro 2012-13 mi havis 15 studentojn pri interlingvistiko, 17 pri Esperanto, sume do 32 (vidu mian novaĵbultenon (23)3 de septembro 2013). Dum miaj lastaj katedraj jaroj, la sumo ĉiam ŝvebis ĉirkaŭ 30.Ankaŭ la informo pri la pli alta nombro da ”internaciaj” (eksterlandaj) studentoj ol tiu de la nederlandanoj estas malvero. Inter la novregistritaj bakalaŭraj studentoj en 2020 proksimume triono venis de ekster Nederlando, du trionoj estis lokaj, kiel montras facile trovebla statistiko de UvA.Wim Jansen, emerita profesoro pri interlingvistiko kaj Esperanto

Federico Gobbo
2021-10-04 16:02
Respondo al  Wim Jansen

La aserto ‘Kiam mi alvenis en la jaro 2014, la nombroj estis sub deko’, male, estas absoluta vero. Mia antaŭulo vole-nevole tordas miajn vortojn al duonkaŝa akuzo al li. Fakte, mi neniel pensis pri lia heredaĵo: mi instruis la unuan eldonon de ambaŭ kursoj, t.e. Esperanto kaj Introduction to Interlinguistics (laŭ la tiama nova nomo en la angla) en 2014. En miaj tute unuaj klasoj estis malpli ol dek studentoj: tio ja estas fakto. Tute probable la kaŭzo estis la drasta ŝanĝo de la lingvoinstruo ekde la nederlanda al la angla; neniel respondecas Wim Jansen, kaj mi ne aŭdacas paroli pri periodo kiun mi persone ne travivis, male al la kutimo de aliaj. Laŭ mia memoro, la du grupetoj tiamaj estis faritaj nur de nederlandlingvanoj; alivorte, tutprobable la studentoj ne konsciis pri la ŝanĝo de la lingvoinstruo. Sed temas pri nur supozo, kiu ne plu gravas, ĉar la kursoj poste iĝis sufiĉe popularaj. Por la ĝenerala publiko: oni sciu, ke akademia jaro komenciĝas aŭtune kaj mi katedruliĝis ekde Februaro 2014, t.e. ekde la komenco de la dua semestro de la akademia jaro 2014-2015; konfuzo inter la studentaro dum transira jaro estas tute komprenebla, miaopinie. Pri la menciita statistiko de UvA, la jaro 2020 estas eksterordinara pro la kovimokrizo; ĉiuokaze, en miaj klasoj pli-malpli du trionoj de la studentoj ne estas lokaj, t.e. ili venas de ekster Nederlando. Federico Gobbo, profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Federico Gobbo
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-04 18:16
Respondo al  Federico Gobbo

“En miaj tute unuaj klasoj” —> Ĉu tio estas bona Esperanto?
Mi scias, ke en la franca oni diras “tout premier”, eble simile en la itala.
Sed laŭ mi klasoj estas “unuaj” aŭ “ne-unuaj” kaj io inter tio ne ekzistas… do “tute unuaj” sonas strange.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Leon Roijen
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-10-04 18:55
Respondo al  Leon Roijen

Se ĉiun dubindan esprimon ni prikomentus, ni neniam ĉesus komenti (i.a. ĉar la esperantistoj katastrofe regas la lingvon, do ni povus ĉerpi el neelĉerpebla fonto) kaj la tuta LF pleniĝus per nuraj prilingvaj komentoj, pri kiuj, cetere, ni neniam akordiĝus, ĉar ĉeftrajto de esperantistoj estas oponi ion ajn, kion diris alia.

Sed ĉi-foje eĉ ne temas pri dubinda esprimo.

En Esperanto ja ekzistas la tute normala esprimo “tutunua” (https://tekstaro.com/?s=615b2f6eb1336), kiun bonaj lingvoregantoj uzas. Nu, se ekzistas “tutunua”, do ankaŭ “tute unua” estas akceptebla, eĉ se malpli ofta.

Kion do ĝi signifas, kian diferencon ĝi havas kun nura “unua”? Ĝi emfazas la unua-econ, substrekas la ververan komencon, reliefigas la unuan el serio, atentigas, ke temas ja pri la – tutunua.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-04 19:15

Mi ne estas konvinkita. Mi konas “Tekstaro” kaj ankaŭ mi faris tiun esploron: “tute unuaj” kaj “tute unua” sed oni apenaŭ trovas tian uzon kaj nur relative freŝdate. Eĉ ne unu ekzemplo ĉe la klasikuloj. Nun mi ne volas aserti, ke tial tiu uzo ne estas ĝusta, sed “plej unua(j)” oni trovas jam pli frue (vidu “Tekstaro”) kaj tio estas ankaŭ pli logika.
Do, tamen estas dubinda esprimo – miaopinie 🙂

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Leon Roijen
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-10-04 21:04
Respondo al  Leon Roijen

Memkompreneble vi ne estas konvinkita: ja ĉeftrajto de esperantistoj estas oponi ion ajn, kion diris alia. Sekve, ĉar mi diris ion, vi evidente oponas.

Lingv(aĵ)o ne estas afero de “opinio”. La esprimo “tutunua” estas tute bona esprimo, nek pli nek malpli logika ol “plej unua”. Opinio ne ŝanĝas tion. Esperantistoj jam sufiĉe katastrofe regas la lingvon kaj ne necesas ankoraŭ pli konfuzi ilin per senbazaj duboj.

Kaj per tio mi finas definitive mian intervenon pri ĉi tiu temo kaj klopodos teni min je neniamaj komentoj pri “lingvaj dubindaĵoj”. Kiel dirite: la lingvokono de la esperantistoj estas ĝenerale tiom mizera, ke ni neniam farus ion alian ol prikomenti ĝin. Sed eble ja ĝuste tion ni faras.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-05 0:36

 ja ĉeftrajto de esperantistoj estas oponi ion ajn, kion diris alia. Sekve, ĉar mi diris ion, vi evidente oponas.”

Haha, tute ne, inverse: Mi diris ion, kaj vi oponis…. klare vi estas bona e-isto 😉

Jovana
Jovana
2021-10-07 0:41
Respondo al  Federico Gobbo

Eble sinjoro profesoro devus ĝisdatigi sian terminologion. “akademia jaro” estas jaro de akademio, sen ajna rilato kun universitato. “universitata jaro” NE estas akademia jaro. Akademia – pardonu, universitata – profesoro devus scii tion.

Ĵano Aleksandriano
Ĵano Aleksandriano
2021-10-07 8:20
Respondo al  Federico Gobbo

Mi alte estimas, eĉ admiras la sobran kaj ĝentilan sintenon de profesoro Gobbo al sia riproĉema antaŭulo, kiu dezirinde konsideru, kiel li mem sentus, se li estus ripete kritikata de sia antaŭulo.

Dieter Rooke
2021-10-07 10:53

Svisa Esperanto Societo (SES) jhus ( 2-an de oktobro 2021) decidis en sia ghenerala kunveno subteni la katedron de Amsterdamo per 5000 euroj