Klasikaĵo de Stanisław Lem aperis en Esperanto

Polaj amaskomunikiloj favore raportis pri la ĵusa apero de la klasika sciencfikcia romano Solaris en Esperanto. Ni petis la tradukinton Przemysław Wierzbowski klarigi, kial gravas havi tiun verkon en Esperanto, kvankam ĝi jam aperis en kvardeko da aliaj lingvoj.

Prezentado de la traduko la 12-an de septembro en la Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko. De maldekstre: Przemysław Wierzbowski, Elżbieta Karczewska, kiu intervjuis, kaj Nina Pietuchowska, kiu interpretis la interparolon al la pola. Foto: Katarzyna Lewończuk-Barańczuk

Libera Folio: Kial vi volis traduki ĝuste tiun libron?

Przemysław Wierzbowski: – ​​La ĉefa kialo estis pure egoisma. Solaris estas mia plej ŝatata verko de la plej ŝatata aŭtoro, kaj de kiam mi esperantistiĝis, mia revo estis trovi ĝian Esperanto-tradukon sur mia librobreto. Unuafoje mi legis ĝin kiel 12-jarulo, poste de tempo al tempo revenis al la romano, ĉiam rigardante ĝin de iom malsama flanko. Kiam estis anoncite, ke la jaro 2021 estos la jaro de Stanisław Lem – okaze de lia 100-a naskiĝdatreveno – kun Tomasz Chmielik ni komencis primediti kiel eblus internacilingve kontribui al la jubileaj solenaĵoj.

– Ni kontaktis la krakovan Fondaĵon de Lem kaj proponis eldoni du verkojn: la ne-sciencfikcian, malpli konatan Hospitalon de la Transfiguriĝo kaj ĝuste Solaris. La posedantoj de la aŭtorrajtoj proponis, ke ni komence elektu unu libron, prefere malpli konatan, por elprovi la kvaliton de la entrepreno. Fine ni sukcesis konvinki ilin, ke tamen valoras komenci la aventuron per la plej fama, mondkonata beletraĵo – ja Solaris estis tradukita en pli ol 40 lingvojn, eldonita pli ol 300 fojojn – kaj en la estonteco, eble, daŭrigi tion per serio de pliaj Lem-aĵoj.

Pri kio temas la libro, se entute eblas tion koncize klarigi?

La kovrilo de la Esperanta eldono.

– Cent kelkdek jarojn antaŭ la romano-intrigo oni malkovris la titolan planedon de du-stela sistemo, kies orbito estas nenature stabila. La surfacon kovras oceano, kiu kapablas konstrui plej diversajn, gigantajn, efemerajn, malfacile klaseblajn kreaĵojn. La disĉiploj de la nova scienco, solaristiko, provante kompreni kaj science difini la naturon de Solaris, formulas foje ridindajn, foje verŝajnajn, sed neniam pruvitajn teoriojn, kiuj amase okupas la bibliotekojn. Unu el la solaristoj estas la psikologo Kris Kelvin, sendita al la Stacio ŝvebanta super la planedo por esplori kio okazas ĉe la tieaj sciencistoj. Baldaŭ la okazaĵoj superas lian imagon.

– La romano eldonita antaŭ 60 jaroj estis revolucia por la sciencfikcio. Ĝi prezentis la plej originalan bildon de eksterterulo, tiel fremda por nia civilizacio, ke verŝajne neniel komprenebla. Lem vortigas la motivon, kiun poste li plurfoje uzos en siaj beletraĵoj: siaspecan fatalon de la homa raso, fizike kaj mense limigita, kaj rezulte nekapabla atingi la ĉiaman celon – kompreni aŭ konkeri la mondon.

Kiu estas la eldonejo? Kia estas la eldonkvanto?

– La libron eldonis Bjalistoka Esperanto-Societo en kvanto de 350 ekzempleroj. La libron jam eblas mendi en la retejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj baldaŭ ĝi aperos en la oferto de UEA.

Tiu libro jam aperis en multaj lingvoj, kial laŭ vi gravas havi ĝuste ĝin ankaŭ en Esperanto?

– Klasika sciencfikcio nesufiĉe ofte estas eldonata en Esperanto. Tiu ĝenro, kiun foje maljuste oni trovas malpli valora ol la aliajn, abundas je elstaraj literaturaĵoj – ne nur distraj, sed profetaj kaj konsciigaj. Por montri kaj al neesperantistoj, kaj al ni mem, ke la artefarita lingvo estas taŭga por ĉiaj verkoj, necesas ilin tradukadi. Solaris en Esperanto sendube havos ian popularigan efikon por Esperanto, la libron mendas kolektantoj de Lem-aĵoj el multaj landoj, kaj en ilia medio nia eldono iom post iom iĝas konata.

– Estas rimarkinde, ke temas pri rekta esperantigo el la pola lingvo. Ĉi tiu fakto gravas, ĉar ne ĉiam la verko de Lem estis tradukata tiel. La plej (fi)fama ekzemplo estas, farita surbaze de la eldono franclingva, la unua angla traduko – simpligita, senigita je pluraj detaloj, sed pro malfeliĉa kontrakto de la aŭtoro ĝi restas la sola anglalingva traduko kiun oni rajtas eldoni papere. Por kelkaj lingvoj tia peranto estis ankaŭ la traduko ruslingva.

Ĉu la apero de la traduko en Esperanto ricevis atenton en Pollando? Se jes, kiel oni komentis ĝin?

Ekspozicio de diverslingvaj tradukoj. Foto: Katarzyna Lewończuk-Barańczuk

– Pri nia renkontiĝo dediĉita al la libro tre favore raportis amasinformiloj bjalistokaj kaj tutlandaj. Solaris estas eldonita kun la oficiala emblemo de la Jaro de Lem, kaj troviĝos en la listo de kontribuoj por la solenaĵoj de la 100-jariĝo. Neesperantistoj, kiuj la enhavon malfacile povus taksi, ĝenerale aprezis la ideon eldoni nian plej faman sciencfikciaĵon ”en la lingvo de Zamenhof, parolata en la tuta mondo”.

– El la teknika flanko: ĉar mi kulpas ne nur pri la traduko, sed ankaŭ pri la komposto kaj la kovrilo, mi malmodeste diru, ke la fina laŭaspekta rezulto, bonkvalite presita varo, vere kontentigas.

– Fine mi ŝatus danki al ĉiuj, kiuj donacis alilingvajn eldonojn de Solaris ebligante fari ekspozicion, kiuj partoprenis la dimanĉan prezenton de la libro kaj legis fragmentojn, kaj fine al la trio da provlegantoj: Tomasz Chmielik kaj Stano Belov, kiujn mi konsultis esperantigante la verkon, kaj aparte Ionel Oneţ, kiu estante ĉiam je mia dispono faris multajn bonajn proponojn pri la traduko.

Aboni
Avizi pri
guest

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

35 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Marko
Marko
2021-09-15 9:56

Certe, mi planas legi ĝin en Esperanto.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Marko
Stefan
Stefan
2021-09-15 10:14

La libro aspektas ege bela!

Kirill Ŝvedov
2021-09-15 12:08

Tiu ĝenro, kiun foje maljuste oni trovas malpli valora ol la aliajn, abundas je elstaraj literaturaĵoj – ne nur distraj, sed profetaj kaj konsciigaj.

Kiel preskaŭ dumviva ŝatanto de sciencfiksio, mi ĝojas renkonti ĉi tiujn vortojn. Estas ege bone, ke la klasikaĵo tiel elstara finfine aperis Esperante. Domaĝas nur, ke la eldonkvanto estas tiom malgranda. Ve, tio ankoraŭfoje substrekas nesufiĉecon de tio, kion ni faras por nia lingvo…

Kaj al tiuj, kiuj aprezas "elstarajn literaturaĵojn, profetajn kaj konsciigajn", endas konatiĝi ankaŭ kun verkoj de Ivan Efremov, legeblaj Esperante dank' al penado de Jurij Finkel. Same kiel Lem, li estis rimarkinda pensulo, kiu profunde influis ruslingvan sciencfiksion en la dua duono de la 20-a jarcento. Kaj liaj meditadoj pri la estonteco de la homa socio aspektas nun ĉiam pli aktualaj…

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Kirill Ŝvedov
Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2021-09-15 21:35
Respondo al  Kirill Ŝvedov

En la epoko de cifereca presado la eldonstokon oni povas ĉiam facile pligrandigi; pro diversaj spertoj pri tio kiel vendiĝas libroj en Esperanto, ni preferis realisme taksi la eblojn. Ni vidos.

Mi aliĝas al la laŭdado pri Efremov. Grandegan laboron faris Jurij Finkel.

Amadeo Sendiulo
2021-09-15 14:13

Lem estas ankaŭ mia plej ŝatata verkisto 🙂

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-15 18:11

Gratulojn kaj dankon al Przemysław!
Rapida rigardo montras bonegan tradukon.
La apero de tiel grava verko en Esperanta traduko vere estas belega, korvarmiga momento.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Leon Roijen
Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2021-09-15 21:50
Respondo al  Leon Roijen

Dankon por viaj agrablaj vortoj, Leon!

Stefan
Stefan
2021-09-15 21:25

Se nur estas 350 ekzempleroj de la libro ekzistas, mi ege esperas ke bitlibro ankaŭ haveblos baldaŭ. Tiel la libro ankaŭ facile estus mendebla post 10 aŭ 30 jaroj. Kelkaj homoj eĉ preferas bitlibrojn 😉

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Stefan
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-15 21:46
Respondo al  Stefan

Bitlibroj gravas kaj ankaŭ al mi ili plaĉas, sed por tio necesas, ke Esperantistoj AĈETU kaj ne kontraŭleĝe kopiu, tio ja tre damaĝas la eldonadon precipe en Esperantujo.

Stefan
Stefan
2021-09-15 21:57
Respondo al  Leon Roijen

Jes, vi pravas. Samtempe oni facile povas aldoni bitlibrojn en la grandaj platformoj, ekzemple Amazon. Tiel homoj kiuj neniam aŭdis pri la Bjalistoka Esperanto-Societo aŭ la libroservo de UEA povus trovi la libron. Multaj Esperantistoj el la Duolingo-generacio scias nenion pri libroservoj.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2021-09-15 22:07
Respondo al  Stefan

La stokon ĉiam oni povas facile grandigi. Mi respondis al Stefan retpoŝte, sed mi permesos al mi kopii ĉi tien la esencon. Bitlibro de „Solaris” ne estas nun planata, ĉar nia kontrakto kun Lem Estate estis nur pri la papera eldono, kaj ĉar temas pri la unua rilato kun tiu jura persono, ni preferus ne troigi je ilia bonvolo.

Pli longa respondo postulus kelkan klarigon. Mi persone tre aprezas la utilecon, porteblecon, agordeblecon kaj eĉ tujan korekteblecon de bitlibroj, sed samtempe mi devas konfesi, ke pro nesufiĉa sperto mi ne povus garantii la kvaliton de tia dosiero. Bone krei bitlibrojn estas iom malfacila arto, tre malsimila al libro-kompostado. Por mi libro estas ne nur kolekto de kunkudritaj, tekstopresitaj folioj, sed ĝi estas kompleta, individua objekto, kun unikaj trajtoj, en kiu la aspekto kaj ĉiuj detaloj tre gravas, kaj ĉar la romano de Lem estas por mi tro kara, mi ne aŭdacus pagigi al la legantoj ian fuŝaĵon.

Ankaŭ malpli facilas regi super la distribuado de bitlibro, por ne mencii eventualajn sekur-rimedojn, kiuj estus bezonataj. Bjalistoka Esperanto-Societo simple ne pretas respondeci antaŭ Lem Estate pri ia leĝa, organiza aŭ opinifara fuŝo. Pri la stoko de paperaj objektoj ni povas respondeci sen pezo kaj necerteco.

Tamen la kompostaĵon de ĉiu libro, kiun mi pres-pretigas, mi kaj la presejo konservas, kaj tio ne perdiĝos. Kiu scias, kion donos la estonteco 🙂

Stefan
Stefan
2021-09-15 22:11

Dankon pro la rapida kaj detala respondo. Mi komprenas. Dankon pro via laboro, mi tre antaŭĝojas legi la paperan libron tiam 🙂

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Stefan
Suso Moinhos
Suso Moinhos
2021-09-17 9:13
Respondo al  Stefan

Kredu min, Stefan: 350 ekzempleroj estas multege kompare kun la nuntempaj eldonkvantoj en E-o.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Suso Moinhos
Sebastiano
Sebastiano
2021-09-16 10:05

La retejo de la Bjalistoka Esperantosocieto bone funkcias. Sed kiam mi volis mendi kaj devis elekti sendomanieron, mi ne scipovis elekti inter sendo kiel "letero" kaj sendo kiel pakaĵo. Ŝajne la diferenco inter la du estas la entuta pezo, sed mi ne trovis indikon de la la pezo de la libroj.

Eble al internaciaj klientoj (almenaŭ al mi) povus utili iom pli da helpoteksto. 🙂

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2021-09-16 19:27
Respondo al  Sebastiano

Sebastiano, bv. atendi ĝis la mateno, ni precizigos la priskribojn. Ĝenerale 500-grama „letero” taŭgas por unu libro.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-16 19:48

Do mi bone elektis hieraŭ 🙂

Mi tre ŝatas vian modernan retbutikon. La plimulto de E-retbutikoj estas tiel malnovmodaj, eĉ tiu de UEA,…sed ne la via.

Stultaĵo okazis pro mia banko: Kiam mi transpagis la monon kaj menciis la nomon "Bjalistoka Esperanto-Societo" en la pola, la retpaĝaro de la banko ne akceptis kelkajn polajn literojn… ni vivas en Eŭropa Unio kaj temas pri eŭropaj transpagoj…kiel tio damne eblas… mi povus sendi plendoleteron al la banko, sed verŝajne ili pardonpetos kaj donos neniondirantan respondon…

Jovana
Jovana
2021-09-16 21:16
Respondo al  Leon Roijen

Eble estas tempo demandi la ĝeneralan direktoron, la estraron kaj la komitaton de UEA, kie estas la nova retejo de UEA, kiu devis enhavi ankaŭ novajn katalogon, butikon kaj tiom da aliaj novaĵoj, por kiuj UEA jam elspezis dekojn da miloj da eŭroj.

Sebastiano
Sebastiano
2021-09-16 23:37
Respondo al  Jovana

Ĝi ja estas teĥnike preta, sed oni hezitas publikigi ĝin, ĝis ĝi estos jam malmoderniĝinta.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Sebastiano
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-21 19:02
Respondo al  Leon Roijen

Eŭropaj bankoj lingve diskriminacias: Ĉar dum la transpago por la libro mi ne povis mencii la nomon de Bjalistoka Esperanto-Societo en la pola pro du polalfabetaj literoj malpermesitaj de la banka retpaĝaro, mi petis informojn de la banko. Ili reagis:

"Ni efektive uzas nur la eŭropan alfabeton…."

Kvazaŭ la pola alfabeto ne estus eŭropa…

Do mi esploris iom pli pri la eŭropa, banka transpagsistemo SEPA ( Single Euro Payments Area ) kaj mi trovis jenon:

"Ene de la SEPA skemoj, krom se alie konsentite, nur limigita aro de latinaj signoj povas esti interŝanĝita. Ĉi tiu limigo estis konsentita por venki la komplikecon, kiu rezultus, se ĉiuj eŭropaj lingvobazitaj signoj estus interŝanĝitaj inter ĉiuj aliĝantaj bankoj." (Google maŝintraduko)

https://www.europeanpaymentscouncil.eu/document-library/guidance-documents/sepa-requirements-extended-character-set-unicode-subset-best

Mi ne tre kapablas pri retpaĝkodigado, sed mi ne komprenas, kial inkluzivo de polalfabetaj literoj komplikus aferojn.
Mi ankaŭ ne komprenas, ke eblas tiel diskriminacii landon, kiu estas EU-membro.

Meir
Meir
2021-10-01 23:08
Respondo al  Leon Roijen

Leon: la tiel-nomatajn askiajn karaktrojn facilas reprezenti en ajna komputila sistemo. Sed la diakritaj signoj bezonas multe pli komplikajn mekanismojn. Mi imagas ke SEPA bezonis esti kongrua kun ĉiuj ajn bankaj sistemoj, kaj vi ne kredos kiom da bankoj daŭre funkcias surbaze de sistemoj el 70aj jaroj… Vi plendas ke nederlanda banko malakceptis polajn literojn, sed eĉ en Pollando ekzistas bankoj kiuj malakceptas ilin 😉

Sebastiano
Sebastiano
2021-09-16 10:22

Tiu libro jam aperis en multaj lingvoj, kial laŭ vi gravas havi ĝuste ĝin ankaŭ en Esperanto?“

Oni povus aldoni al la respondo de s-ro Wierzbowski, ke, tute sendepende de ia alekstera propaganda utilo, estas plezuro por ni mem legi bonan verkon en nia lingvo. 🙂

Roland Schnell
2021-09-16 21:35
Respondo al  Sebastiano

Tio estas la tipa respondo de veterano "plezuro por ni mem legi bonan verkon en nia lingvo" – Iu tute malnova libro sen rilato al aktuala situacio. Oni nur povas rideti pri la visio de tekniko en la komenco de la spacesplora epoko. Esperanto ne kapablas diri ion al enstontaj generacioj, estas pura amuzo por veteranoj, kiu mense restas en la pensmaniero de la komenco de la 20a jarcento. Tiam eble utilis pruvi la kapablojn de Esperanto per traduko de majstraj verkoj.
Sed oni neglektas la grandegan nombron de tekstoj, kiuj havis praktikan utilon: pri naturo, tekniko, demokratio, socia vivo, ekzotikaj popoloj, utilaj produktoj ktp. ktp,

Kalle Kniivilä
2021-09-16 21:36
Respondo al  Roland Schnell

Ĉu vi do legis la libron?

Sebastiano
Sebastiano
2021-09-16 23:32
Respondo al  Roland Schnell

„Iu tute malnova libro sen rilato al aktuala situacio.“ – Jes, mi preferas legi librojn sen rilato al la aktuala situacio. Kaj jes, mi preferas legi librojn por mia plezuro.

Cetere, la sankta dogmo, ke literaturo estu „rilata al la aktuala situacio“, estas kadukaĵo de la pasinta jarmilo, pensmaniero de la malvastaj 1970aj jaroj, teda ideologiaĵo de miaj lernejaj instruistoj, kaŭzinta lavangon da seninteresa ‚literaturo‘.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Sebastiano
Dieter Rooke
2021-09-17 13:44
Respondo al  Sebastiano

Chu vere la pensmaniero de 1970-aj jaroj estis malvastaj kun teda ideologiajhoj? Bv. nomi seninteresan literaturon – precipe de E -verkistoj

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-17 20:14

Mi volas atentigi pri alia libro de Przemysław, bele ilustrita, kiu ankaŭ estas tre valora: KONFUZILOJ,
vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila.
Ĝi estas havebla de la elstara libroservo de Flandra Esperanto Ligo: http://retbutiko.be/nl/ero/kfuz?lingvo=nl&ero=kfuz

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-28 17:10

Tre alloga estas "Solaris" en la traduko de Przemysław Wierzbowski. Vidu la foton sube. Mi hieraŭ ricevis ĝin. La libro estas bindita, havas malmolan kovrilon kaj bonan paperon – kaj tio kontraŭ nur 8,75 eŭroj.
Mi ankoraŭ ne havis la tempon legi ĝin, sed trafoliumante la libron, rapide montriĝis, ke estas traduko en tre glata Esperanto.
Tiel ekzemplan eldonon de libro (kaj enhave kaj materiale) oni ne ofte trovas en Esperanto. Mi povas varme rekomendi la libron!
comment image

Laste redaktita 24 tagojn antaŭe de Leon Roijen
Hejmano
Hejmano
2021-10-21 21:16

"baldaŭ ĝi aperos en la oferto de UEA."
Pli ol unu monato poste, ĝi ne aperis (miascie, se mi eraras, koran dankon pro sciigi min). Ĉu ĝi aperos antaux, ekzemple, la komenco de novembro?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-21 23:35
Respondo al  Hejmano

Kial vi ne rekte mendas en Pollando? La tuto (libro+registrita paketo) kostis nur 14 eŭrojn, se mi ne eraras. Kaj ĝi alvenis tre rapide.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-10-22 11:29
Respondo al  Leon Roijen

Sed ĉu la demando de Hejmano estis simpla vekrio pro neeblo aĉeti la verkon ĉe UEA aŭ celis nerekte atentigi pri la malrapido de unu el la ankoraŭ ekzistantaj servoj de la Asocio? Malrapido, cetere, ne tute surpriza, se konsideri, ke jam antaŭ jaroj oni duonigis la labortempon: ne eblas do atendi saman rapidon/servon ĉe duona labortempo.

Tiu memevidenta fakto neniam sukcesis eniri la kapon de la UEA-gvidantoj: "Ni solvu la financajn problemojn nur per malaltigo de la elspezoj! Pliigi enspezojn ne estas nia zorgo. Fakte, tiu ideo eĉ ne eniris nian kapon! Al ni ne gravas, ĉu la malaltigo de la elspezoj ankoraŭ pli malaltigos la enspezojn: tio ne estas nia problemo!".

Roland Schnell
2021-10-22 12:16

Dum la lastaj dekoj ni foje cerbumis, cxu ebluas pli bone funkcianta libroservo ol tiu de UEA, pri kiuj estas multaj malkontentaj. Sed la rezulto estis, ke ne estas komerce realigebla. La libroservo de UEA povis uzi monon, kiu ne estas atribuiata al "libroservo" en la bilanco. La tuta membraro de UEA financis per membrokotizo.
Tio ne estas problemo, cxar la membroj de UEA alte takstas librojn, mem mendas aux verkas. Tial oni ne publike parolis pri la situacio.
Ekzemple la nacia libroservo de germanio ne estas komerca, sed hobio de entuzmiasmulo. Ni vidos, kio okaos pri la librovendado, kiu grandparte (krom dum UK) estas afero, kiun Amazon pli efike ofertas.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-22 15:45
Respondo al  Roland Schnell

Tamen,

https://www.esperanto-buecher.de

de d-ro Schwanzer aspektas multe pli profesie.
Same la servo estas multe pli profesia, afabla kaj multe pli rapida.

Germanujo povas fieri pri tio, samkiel cetere Belgujo/Flandrujo pri la retbutiko de FEL.

Jovana
Jovana
2021-10-22 17:46
Respondo al  Roland Schnell

"la membroj de UEA alte takstas librojn". Tio estas ĝeneraligo. Ĉu vi havas bazon por ĝi? Se vi ne uzus la artikolon, via aserto estus multe pli realisma.

Jovana
Jovana
2021-10-22 16:48

Eblas aldoni ankaŭ kaŭzojn ekster UEA. Ekzemple, ke la eldoninto, pro diversaj kialoj, ne liveris la necesajn informojn aŭ ne plenumis la mendon. Aŭ ke la mendo malfruas ie survoje.

Hejmano
Hejmano
2021-10-22 15:40
Respondo al  Leon Roijen

Mi membras en UEA kaj povas ĝui rabaton danke al tio.

Sed se UEA tro malrapidas por proponi en sia katalogo "Solaris" , mi sendube mendos en Pollando, jes.