Virinaj kandidatoj mankas ĉe TEJO

La elekta komisiono de TEJO remalfermis kandidatiĝon por la estraro, ĉar nur unu el ok kandidatoj estis virino. La nova limdato estas la 12-a de junio, kaj la elekto okazos dum la sekva monato. Nova estraro de TEJO nuntempe estas elektata ĉiujare.

La eliranta estraro de TEJO: Albert Stalin Garrido, Rogier “Roĉjo” Huurman, Veronika Venislovas, Valentin Ceretto-Bergerat, Tobiasz Kubisiowski, Inès Kahin,  Lenka Doškářová (volontulo), Tyron Surmon, Léon Kamenický. En la foto mankas estrarano Nicolas Kasolene (Nickson). Foto: TEJO.

En 2020, kvin el la naŭ TEJO-estraranoj elektitaj estis virinoj, inkluzive la prezidanton, ĝeneralan sekretarion kaj kasiston. En 2021, nur du el naŭ estraranoj estis inoj, kaj en 2022 povus okazi ke neniu virino estos elektita. Laŭ Vikipedio, lastfoje oni elektis estraron kun malpli ol du virinoj en 1999. Tiam neniu virino estis elektita.

El la ok kandidatoj por la nova estraro nur unu estas virino. Pro tio la elekta komisiono remalfermas kandidatiĝon kaj invitas pli da virinoj kandidatiĝi. Laŭ preciza formulo en la alvoko, oni invitas tiujn, “kiuj identigas sin ne-vire”, por klare bonvenigi ankaŭ transgenrulojn.

Antaŭ unu monato, la komitato de TEJO voĉdonis por la dua fojo kontraŭ propono por krei kvotojn laŭ genro kaj geografio. Do ne ekzistas formala regulo, laŭ kiu la estraro devas esti diversa. Tamen la reglamento por la elekta komisiono postulas, ke “la Komisiono serĉu la kandidatojn strebante kunmeti teamon el diversa aĝo, genro kaj loĝloko.”

Membro de la Elekta Komisiono, Ana Ribeiro, klarigis al Libera Folio kial genra ekvilibro en la estraro de TEJO estas grava.

Ana Ribeiro

– Unue ĉiuj havas propran vivsperton kaj povas porti malsimilajn vidpunktojn al la laboro, diverseco (ne nur genra) estas grava por ke pli da vidpunktoj povu esti reprezentataj en la sama diskuto.

– Due, ĉar virinoj estas historie subpremataj de viroj kaj en multaj kulturoj instruataj ĉiam esti “sub” la viroj, estas ofte malfacile por virinoj esti aŭskultataj aŭ eĉ paroli en ĉambro kie estas nur viroj, do ekvilibro kreus pli agrablan etoson kie ĉiuj sentus sin pli bonvenaj por paroli kaj esti aŭskultataj.

– Trie, ni volas ke ĉiuj vidu ke TEJO estas loko por ili, mi kredas ke kiam estas iu simila al mi en grava pozicio (kiel en TEJO-Estraro, ekzemple) mi povas vidi ke ankaŭ por mi eblas tiu pozicio, do tial gravas ke homoj el diversaj fonoj estu en TEJO-Estraro: por ke aktivuloj povu identigi sin kun tiu kiu plej similas al ili mem.

Malgraŭ la manko de genra diverseco, la komisiono raportas ke estas sukcesa geografia diverseco kaj almenaŭ po unu kandidato venas el Afriko, Azio, Eŭropo, kaj Sud-Ameriko. Ankaŭ estas almenaŭ unu kandidato por ĉiu ofico.

La elekto okazos interrete je la 23-a de julio dum eksterordinara kunveno de la komitato. La Elekta Komisiono petas ke kandidatoj sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la 12-a de junio kun vivresumo kaj motiva letero.

Robert Nielsen

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-06-07 20:07

Virinoj havis egalan ŝancon kandidatiĝi, dum la sama periodo kiam ankaŭ viroj povis kandidatiĝi. Nun remalfermi la kandidatiĝon estas idiotaĵo. Ĉu poste eble oni remalfermu ĉar ne estas sufiĉe da nigrulaj kandidatoj? Kaj ĉu oni jam kontrolis ĉu kandidatiĝis sufiĉe da gejaj viroj? Kvankam tio verŝajne ne estas problemo en Esperanto… 🙂 Sed eble mankas lesbaj kandidatoj…
Temas pri maldekstrema ŝatokupo, ne pri egalaj ŝancoj.

La seksĝenoj al virinoj, kiuj okazis en TEJO estas multe pli grava afero, sed unu viro tute ne puniĝis, la alia eĉ estis proponita de la elekta komisiono. Kaj tiuj aferoj verŝajne estas nur la pinto de la glacimonto.
Anstataŭ okupiĝi pri tio oni okupiĝas pri sensencaĵoj.

Kaj ĉiujara elekto de estraranoj… se junuloj ne pretas labori almenaŭ du jarojn por TEJO… se ĉiujare alvenas novaj estraranoj, kiuj same rapide malaperas, apenaŭ spertiĝinte… kompatinda TEJO.

Logan HALL "CodeWeaver"
Logan HALL "CodeWeaver"
2022-06-11 7:49
Respondo al  ne-al-cenzuro

Eble seksĝenoj kontraŭ virinoj estus plialtŝance traktitaj se estus virinoj en la estraro…

Laŭ mia supozo — ili ŝatis la diversecon de la estraro en 2020 kaj malŝatas la postan forinklinon, do per la remalfermo alvokas nevirojn. Ofte okazas en ne tre grandaj kluboj/organizoj manko de volontaj kandidatoj sen sprono — jen tia sprono. Se denove neniuj volonte kandidatiĝos, ne estos 3ª oportuno ĉi-jare.

Andreas Joachim Penk
2022-06-13 5:06

Kiam mi tralegis ĉi tiun evidente maldekstran propagandaĵon, mi demandis min, kial la sekso de la kandidatoj tiom gravas, ja pli ol ilia kapablo por estontaj taskoj, iliaj spertoj en la Esperanto-movado, ilia lingvonivelo ktp.

Estas eble amuza ludo por kelkaj maldekstruloj esplori, kiam kiom da inoj estis inter la estraranoj. Ĉu oni ankaŭ esploris, kion efikis la inoj inter la estraranoj – eble kompare al la viraj?

Multaj virinoj en la gvidorganoj de Eŭropaj landoj kaj partioj ja bedaŭrinde pruvas, ke la eco »virina« tute ne preventas pri emo al korupteco, mensogoj, trompoj kaj aliaj krimaj kondutoj. Annalena Baerbock (mensogis pri siaj lernejoj, diplomoj kaj kvalifikoj), nun ina ministro de eksteraj aferoj en Germanujo; Franziska Giffey (plagiatinto, perdis pro tio la doktor-titolon), nun ina urbestro de Berlino, ĉefurbo de Germanujo; Christine Lagarde (krimulo laŭ kortumo), nun ina ĉefo de Eŭropa Centra Banko; Ursula von der Leyen (puĉis kontraŭ la ĝusta kandidato post ties baloto), nun ina prezidento de Eŭropa Unio. Danku ni al Satano por tiaj inoj!

Seksan kaj plej eble ankaŭ geografian diversecon postulas la ideologiistoj de TEJO. Kial vi iras sur ĉi tiu vojo ne ĝis la fino? Kial vi postulas ne ankaŭ kandidatojn de diversaj religioj, moroj kaj kulturoj, kaj ĉiomanĝantojn kaj vegetaranojn, krome fizike kaj psike perturbitajn kandidatojn? Dio mia, mi dankas, ke Zamenhof estis pli saĝa kaj prudenta ol pli kaj pli multaj nunaj esperantistoj!

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-06-15 4:47

La mondo ĉiam pli freneziĝas… pro la titolo mi do supozis, ke TEJO alvokas al pli da virinaj kandidatoj por la estraro… sed boy, mi ne povis pli erari, ĉar laŭ la TEJO-retpaĝaro “la Elekta Komisiono de TEJO alvokas denove por kandidatoj al la sekva estraro, aparte al kandidatoj, kiuj identigas sin ne-vire”.

Do, la problemo povas esti rapide solvita se kelkaj el la viroj pretendas “identigi sin nevire”… Diru kiel viro, ke vi estas virino…kaj magie vi subite estos virino!

Frenezaĵo!

Kaj tiu “virinoj estas historie subpremataj de viroj”… Ĉu oni jam kontrolis, ĉu estas sufiĉe da nigrahaŭtaj kandidatoj? Ĉar en la foto de la eliranta estraro mi vidas nur blankulojn.
Kaj certe ankaŭ nigruloj historie (kaj ne nur historie!) subpremiĝis.
Mia unua E-korespondamiko estis usona nigrulo, sed verdire mi ne vidas multajn nigrulojn en Esperanto. Eble indus doni iom pli da atento al tiu grupo, kaj ne nur kadre de kandidatiĝo al la TEJO aŭ UEA-estraro.

Laŭ mi tio estus pli inda temo ol arboplantado ( https://uea.org/l/teko/komitataj/Tutmonda_Arbo-Plantado_Raporto_2021.pdf ), temo neniel specife rilatanta al Esperanto.

Sed ho! Kion mi babilas…UEA kaj TEJO nun plejparte okupiĝas nur pri memdetruado kaj ĉio, kio ne temas pri Esperanto…

Logan HALL "CodeWeaver"
Logan HALL "CodeWeaver"
2022-06-17 16:21
Respondo al  ne-al-cenzuro

Evidente ili alvokis al tiuj, “kiuj identigas sin ne-vire”, por inkluzivi tiujn, kiuj identigas sin nek vire nek virine.

Mi pensas, ke vi plendas pri preskaŭ nenio. Ili ne ĉesos ricevi, kaj ne celas ĉesi ricevi, virajn kandidatojn — ili simple kuraĝigas al neviroj kandidatiĝi ankaŭ.

Mi tamen ja ŝatus vidi pli da nigruloj en la estraroj Esperantaj. Diverseco estas bona por si mem. Tio ne sugestas ke estas eraro alvoki ankaŭ al neviroj.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-06-17 19:19

Rideksplodo. Sekvontan fojon TEJO alvoku al tiuj, kiuj identiĝas kiel Nifo-uloj.
Aŭ kiel marsanoj… ĉu ili ne estas same verdaj kiel ni? 🙂

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro