Van Oostendorp estros Esperanto Nederland

Profesoro Marc van Oostendorp estas elektita kiel nova prezidanto de la asocio Esperanto Nederland, la landa asocio de UEA, dum ĝia jarkunveno la 21-an de majo 2022 en Lunteren.

Marc van Oostendorp.

Van Oostendorp estas konata lingvisto kaj ekde 2017 profesoro pri la nederlanda lingvo kaj akademia komunikado ĉe Radboud Universitato en Nimego. Antaŭe li interalie estis profesoro en Lejdeno kaj Toronto.

De 1997 ĝis 2001 li estis privata docento pri “Interlingvistiko kaj Esperanto” ĉe la Universitato de Amsterdamo. Van Oostendorp estas ankaŭ konata pro siaj kontribuoj al la revuo Onze Taal, la ĵurnalo NRC, la revuo Neerlandistiek kaj Radio Noord-Holland.

Van Oostendorp lernis la lingvon en sia infanaĝo, sed diras ke lin altiras precipe la idealoj, kiuj en mondo plena de nekompreno laŭ li estas “pli aktualaj ol iam antaŭe”: “Esperantistoj strebas al mondo en kiu ni honeste parolas unu kun la alia surbaze de egalvaloro. Ĝuste tio mankas nun, dum la homaro verŝajne ĉiujn nunajn problemojn – de la klimatkrizo ĝis pandemioj ĝis la milito en Eŭropo – povas venki nur se ni estas pretaj interparoli en lingvo kiu estas nenies kaj konsekvence ĉies.”

Van Oostendorp ne estas la unua Nimega profesoro kiu sin dediĉis al Esperanto. En la 15-a de majo Titus Brandsma (1881-1942) estis kanonizita de papo Francisko. Brandsma estis ĝis sia morto ankaŭ profesoro en la tiama Katolika Universitato de Nimego kaj krome unu el la fondintoj de la nederlanda katolika Esperanto-asocio.

Komuniko de Esperanto Nederland
Ineke Emmelkamp, sekretario