Prezidanto de EAF kondamnas la atakon de Rusio

La nova prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando en la oficiala organo de la asocio forte kondamnis la militadon de Rusio en Ukrainio. Ni petis Juha Metsäkallas klarigi, kial li trovis necesa tian deklaron.

Juha Metsäkallas estis elektita kiel prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) dum la jarkunveno de la asocio fine de marto. En la unua numero de la oficiala organo de EAF post la jarkunveno aperis en la finna kaj en Esperanto lia jena deklaro:

 


La aktuala numero de Esperantolehti, la oficiala organo de EAF.

Se ni travivus normalan tempon, mi dankus la eksan prezidanton pro ties agado kaj la jarkunvenon pro tio, ke la membroj de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) elektis min kiel novan prezidanton. Kaj mi ja dankas ilin, sed bedaŭrinde ne sufiĉas eldiri nur tiujn dankojn.

Ene de la Esperanto-movado neŭtraleco estas kiel sankta bovino: eldiru nenion pri mondpolitikaj temoj. Tio evidentiĝis en la deklaro de UEA datita la 27-an de februaro pri la milito en Ukrainio. La deklaron oni povas rigardi kiel komplete senenhavan kaj hipokritan, en kiu oni eĉ ne kapablis mencii “specialan operacon” kaj la antagonistojn. Tia ekstrema neŭtraleco funkcias nur tiom longe, kiam oni povas supozi, ke ĉiuj antagonistoj strebas al io bona.

Kion fari, se antagonisto estas iu Ratko Mladić, Baŝar al-Assad, Xi Jinping aŭ Vladimir Putin, kiu estas preta kaj vola masakri en Srebrenico, ordoni paramilitistajn ŝabiha-trupojn torturi, realigi genocidon kun jam pli ol 3 milionoj da ujguraj viktimoj aŭ nun plejlaste amasmurdojn en Buĉa kaj aliloke en Ukrainio?

Ĉi tiam neŭtraleco agas kontraŭ si mem, ĉar nekondamnante ni permesas la teruraĵojn. Konata vero ja estas, ke por la venko de la malbono sufiĉas, ke la bonuloj faras nenion.

Kiel komforta estus la ideo, ke la Esperantistoj estus tiuj bonuloj, sed tio malpravas. La plej okulfrapaj ekzemploj verŝajne estas la eldiroj de la prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU) Aleksandr Lebedev (la Esperantajn tradukojn de la origine en la rusa publikigitaj eldiroj oni trovas en Libera Folio) kun ŝatoj ekzemple de la akademiano Valentin Melnikov. En tiuj privatpersonaj eldiroj Lebedev postulas, ke oni disdividu la laŭ li artefarite kreitan ŝtaton de Ukrainio kaj oni komplete “sennaziigu” ĝin. Ne restas malklare, kion tiu “sennaziigo” signifas.

Jam la reguloj de EAF, sed ankaŭ la postulo de la humaneco devigas nin agi. Ĉi tial ni, la membroj de EAF, kondamnas Putin kaj ties lakeetojn – inkluzive la estron de REU – pro la atako kontraŭ Ukrainio kun intencaj teruraĵoj kontraŭ la civiluloj.

Juha Metsäkallas


 

Libera Folio petis la novan prezidanton de EAF klarigi, kial li trovis tian deklaron necesa. Jen kion li diris:

Juha Metsäkallas. Foto: Privata.

– Mi atente sekvas novaĵojn (plejparte ĉe la nacia elsenda firmao Yle, la plej granda nacia gazeto Helsingin Sanomat, Libera Folio kaj BBC sed ankaŭ ĉe aliaj amaskomuniloj) pri tio, kio okazas en Ukrainio, kaj ne restas malklare, kion “sennaziigo” signifas. Mi jam kelkan tempon demandis min, kion signifas tiu laŭte proklamita neŭtraleco de Esperanto kaj de la Esperanto-movado.

– Kiam mi estis juna, mi legis multajn sciencfikciajn verkojn inkluzive tiujn de Isaac Asimov, kaj por sia konata serio pri robotoj, ri kreis la tri leĝojn de robotiko. Poste en alia romano malkovriĝas, ke tiuj tri leĝoj funkcias nur sub supozo kiun oni subkomprenas (legu mem la librojn por ekscii, kio tiu estas).

– Kiam mi legis la artikolon pri la eldiroj de la prezidanto de REU en Libera Folio, mi furioziĝis kaj tuj pensis pri tiu malkovraĵo, Jes, klare! Neŭtraleco funkcias nur tiel longe, kiam ĉiuj partoprenantoj havas eĉ ete similan subkomprenatan supozon pri strebo al io bona. Sed la agoj de diktatoroj malofte obeas raciajn rezonojn. Do ni kontraŭstaru malbonulojn.

 


Pli pri la temo:


Ekde februaro 2022 validas novaj reguloj pri komentado: nur registritaj uzantoj kiuj indikas sian plenan nomon rajtas komenti.

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2022-05-25 9:53

La unua pretervidata subkomprenaĵo de la neŭtraleco de Esperanto estas ke ĝi havas nur kvar kampojn: nacia, rasa, religia kaj politika. La longa listo de neŭtralecoj kiuj aldoniĝis en la statuto de UEA dum la jardekoj estas nur subfakoj de tiuj kvar.

La dua pretervidata subkomprenaĵo estas ke dum la religia kaj politika neŭtralecoj efektive estas pasivaj tiel kiel oni kutime komprenas neŭtralecon, la nacia kaj rasa neŭtraleco estas ne nur aktivaj, sed revoluciaj kaj ĝisfunde disrompaj por nia kutima naci-kadra pensmaniero. Nacia neŭtraleco signifas internaciismon, rasa neŭtraleco signifas kontraŭrasismon. “Sed tio ja estas politika,” homoj diros. Ne, tio ne estas politika, sed antaŭpolitika. Por la Esperantomovado, internaciismo kaj kontraŭrasismo estas la nekompromiseblaj antaŭkondiĉoj de iu ajn politiko, kaj la Movado okupiĝas pri tiuj kondiĉoj, ne pri la politikoj aŭ religioj kiujn iuj eventuale deziros ekzerci poste. Niaj asocioj estu tiaj kiujn ankaŭ neEsperantistoj konsultas pri interetnaj rilatoj, sed oni ne atendu de ili opinion pri abortigo aŭ atomenergio.

Tial mi ankaŭ opinias ke ni, kiel Esperantomovado, malfruas kiam ni nun kondamnas la militon en Ukrainio. Ni devus reagi publike – kaj laŭte – jam kiam Putin publikigis sian traktaĵon “Pri la historia unueco de Rusio kaj Ukrainio” (pri kiu eĉ ne estas artikolo en la Esperanta Vikipedio) la 12-an de julio pasintjare. Ni havas inter ni multajn specialistojn pri interetnaj rilatoj, sed neniu el ni komprenis, kvankam ni ĉiuj devus kompreni, ke tia traktaĵo estas militdeklaro. Ni havis antaŭ la homaro la respondecon reagi, kaj estis belega okazo por atentigi pri nia afero, sed ni profunde dormis kaj faris nenion. Estas tiaj aferoj kiuj kondamnas Esperanton al sensignifeco. Neniu deklaro de nia flanko nun ŝanĝos ion ajn.

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-05-30 16:38

Pli bone iam ol neniam! Bone ke la nova prezidanto de Esperanto-Asocio en Finnlando publike kritikis la rusian invadon kontrau Ukrainio kaj aparte la subtenadon de la milito de la prezidanto de REU. Mi jes, same kiel Jens, atendus ke la E-movado publike kritiku la putinan poliikon, tamen – oni memoru ke de la gazetartikoloj ghis la reala milto kutime estas tre longa distanco, kaj ke multaj politikistoj plene kontentighas per la lauta bojado kaj la sukcesaj balotrezultoj. Ni scias ke tio ne kontentigas putinon, sed multaj politikistoj kaj politologoj ghis la 24a de februaro ne kredis, ke li decidos komenci novan militon kontrau Ukrainio. Li tamen – chifoje havas aliajn kontrauulojn en Ukrainio (shanghifgis ne nur la prezidento, sed bone trejnitaj kaj ekipitaj estis dekmiloj da profesiaj batalantoj), sed ankau en Usono (ne plu regas tie la amiko de rusidevena kapitalo) kaj ech en Polio. Neatendite por la (eks?)kgb-anoj tiu milito shanghis la simaptidirektojn ne nur en Europo kaj instigis la nordiajn landojn (Svedio, Finnlando) eniri NATO-n. Tiun sekvon de la februara invado shajne la “putina-kamanda” tute ne atendis!

Jens Stengaard Larsen
2022-05-31 14:58
Respondo al  jarek parzyszek

tamen – oni memoru ke de la gazetartikoloj ghis la reala milto kutime estas tre longa distanco

Nu, certe de la kulero al la buŝo ofte disverŝigas la supo! Sed ni Esperantistoj devas esti pretaj komenti jam kiam la kulero ekleviĝas el la telero — almenaŭ interne. Ne ekzistas publika komento en Esperanto pri la artikolo de Putin. Dum ni ne volas atentigi la mondon pri la problemoj kiujn nia lingvo efektive proponas solvi, ni ne rajtas plendi ke ni estas preterrigardataj kaj ne prenataj serioze.

Francisco Javier Moleón
2022-06-01 14:52

La ĝisnunaj minusaj poentoj ĉe la komentoj al la artikolo estas absurdaj: -46, -21, -20.

Sendube kelkaj minusoj estas veraj, sed… tiom amase? Evidente apoganto(j) de la rusa atako uzas trukojn por minusadi re kaj re. Ĉu iu vere kredas, ke ne aparte polemika komento ricevas 2 plusojn sed 20 minusojn? Ne, tiom naivaj ni ne estas.

Mi bedaŭras, nekonata(j) minusanto(j), sed vi vundiĝis de via propra pafo: anstataŭ konvinki la legantaron, ke la (kontraŭrusa?) komento estas konsiderata malĝusta de granda plimulto, vi nur mallerte ridindigis vin per sensenca taktiko klare travidebla. Venontfoje agu pli subtile kaj ruze.

Francisco Javier Moleón
2022-06-03 10:47

+16 -49

Quod erat demonstrandum.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Francisco Javier Moleón
Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua
2022-06-03 14:29

Kial zorgi pri “poentoj”? Ili nek pravigas nek malpravigas opiniojn.

Cetere: https://eo.wikipedia.org/wiki/Streisand-efiko

🙂

Jens Stengaard Larsen
2022-06-05 21:58
Respondo al  Joxemari Sarasua

Nu, mi ĉiuokaze multe pli zorgas pri komentoj ol pri poentoj, sed la sola kion mi ricevas estas komentoj pri poentoj. Eble malfacilas komenti mian komenton? Tio devas esti ia inversa leĝo de Tonjo, do: kiam leviĝas la demando pri la rilato inter lingvo kaj realo, la debato abrupte finiĝas!