TEJO ree malaprobis genran kvoton

Jam la duan fojon dum ses monatoj la komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono laŭ kiu almenaŭ triono de la kandidatoj por ĉiuj postenoj estu de malsamaj genroj. La komitato krome elektis du novajn estraranojn por anstataŭigi eksigitojn.

La 24-an de novembro 2021, la komitato voĉdonis kontraŭ la propono por kvotoj laŭ genro kaj loĝkontinento. 5 voĉdonis jese, 14 nee kaj 6 sindetene. La komisiono de egaleco poste reproponis la amendon kun kelkaj malgrandaj ŝanĝoj, sed ne klarigis kial oni atendis, ke la rezulto estos malsama la duan fojon. La plej granda ŝanĝo estis ke nun la komitato voĉdonis pri ĉiu el la 14 punktoj unuope anstataŭ kune.

La propono ne postulis kvotojn por la estraro kaj aliaj postenoj, nur por la kandidatoj. Oni juĝus la diversecon de kandidataro entute, ne por ĉiu unuopa posteno, ĉar por iuj postenoj, kiel tiuj de prezidanto kaj kasisto, kutime estas nur unu kandidato. Krome ne estus senlima remalfermado de la alvokoj – oni farus nur unu novan alvokon pri kandidatoj, se la unuan fojon la kvoto ne estus atingita.

Diagramo kiel la proceduro funkcius, kreita de Michael Boris Mandirola.

La komitato aprobis kelkajn malgrandajn ŝanĝojn por ke alvokoj enhavu instigojn kandidatiĝi por handikapuloj, por homoj el ĉiuj genroj kaj por adoleskantoj.

Tamen la du plej gravaj ŝanĝoj ne estis aprobitaj. La propono ke ĉiu “malferma alvoko estu kunverkita aŭ provlegita de homoj de malsamaj genroj kaj loĝkontinentoj” ricevis 8 voĉojn por, 12 kontraŭ kaj 3 sindetenojn. La propono ke oni remalfermu alvokon se almenaŭ 67% de la kandidatoj havas la saman genron ricevis 7 voĉojn por, 11 kontraŭ kaj 5 sindetenojn.

Interese, la komisiito pri genra egaleco, David López Rueda, ne voĉdonis. El la estraro, nur Albert Stalin Garrido kaj Valentin Ceretto-Bergerat voĉdonis jese, kaj la prezidanto Léon Kamenický ne voĉdonis.

Ne estas konsento en TEJO pri la valoro de malfermaj alvokoj. Kiam Matheus Pacheco estis eksigita en februaro, ne estis malferma alvoko por trovi novan estraranon. Anstataŭe, la estraro proponis nur unu kandidaton, Tyron Surmon, al la komitato. La Prezidanto diris ke fari malferman alvokon estus nur “ŝajnludado je malfermeco” ĉar ĉiuj jam sciis la rezulton.

Estrarano Valentin Ceretto-Bergerat skribis ke “ofta fermo/malfermo de alvoko estas sufiĉe temporaba burokrataĵo – kaj de komunika vidpunkto verŝajne konfuza al la sekvantoj de nia informado kiuj ne plene konas la internan funkciadon de TEJO.” Li diris ke diskutado pri la reguloj iom maltrafas la pli gravan aferon, nome instigadon de neaktivaj esperantistoj por ke ili kandidatiĝu.

Samtempe kiam pri malfermaj alvokoj, okazis voĉdonado por elekti du novajn estraranojn por anstataŭigi Uriel Gurdián kaj Alexandre “Alekĉjo” Raymond. Estis nur du kandidatoj, Tobiasz Kubisiowski, komitatano A por Pollando kaj Nicolas Kasolene, komitatano B el la Demokratia Respubliko Kongo. Ambaŭ estis elektitaj.

Patricio Iglesias, komitatano B, diris ke oni donu pli da atento al allogado de novaj homoj anstataŭ al novaj kvotoj:

– Malgraŭ laŭdinda intenco, disvolvi kompleksan, polemikan kvotsistemon en organizo kies alvokoj kutime finiĝas sen taŭga nombro de kandidatoj, ne estas, mi kredas, efika vojo por atingi tiun celon.

Michael Boris Mandirola, komitatano B, diris ke pli longa periodo por elekti novan homon ne nepre estas problemo, ĉar pli da homoj vidos la anoncojn kaj tio povus venigi pli da kandidatoj.

Jonathan Loïc Schneider, komitatano B, demandis kiu estas la kerna celo de malfermaj alvokoj:

– Ĉu ni serĉas pli da homoj por trovi eblojn disvolvi fakajn bezonojn aŭ por plenumi egalecan celon?

La eks-prezidanto de TEJO kaj nuna komitatano A por Vjetnamio, Trần Thị Hoan (Ĝojo), maltrafis tri sinsekvajn voĉdonojn kaj estis nun eksigita el la komitato. Jam la 28-an de marto du komitatanoj perdis sian postenon pro la sama kialo: Querino Neto, komitatano Ĉ, kaj Aranza Pascual, komitatano A por Hispanio.

Baldaŭ la komitato debatos kaj voĉdonos pri propono, laŭ kiu oni faru novan alvokon pri kandidatiĝo, se 51% el la kandidatoj kiuj sin anoncis loĝas en la sama kontinento.

Robert Nielsen

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-04-18 20:07

Mi povas kompreni, ke oni deziras diversajn kandidatojn. Mi ne povas kompreni, ke oni volas provlegantojn el diversaj kontinentoj. Tio ridindigas la tutan proponon.

rivka
rivka
2022-04-27 18:50
Respondo al  Yves Bellefeuille

Provlegantoj estu laŭeble plej diversaj, ĉar ili havas malsamajn perspektivojn kaj do povas komenti pri apartaj kvalitoj de verko.

Ekzemple, provleganto el Nordameriko verŝajne ne komprenas, kiel agas sovaĝaj erinacoj. Sed provleganto el Eŭropaziafriko verŝajne komprenos tion.

Neindiĝena provleganto el Nordameriko verŝajne ne havos bonan komprenon pri koloniismo, sed homo el koloniita lando verŝajne komprenos tion. Eĉ nordamerikano, kiu bone studis koloniismon, ne havas la saman perspektivon kiel indiĝena nordamerikano.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-04-27 23:59
Respondo al  rivka

Mi pensas, ke vi konfuzas la laboron de prov-leganto kaj de fakto-kontrolanto.