Likvido de Ukrainio ne bonvenas en Pollando

Universitato Adam Mickiewicz nuligis la studrajton de la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio pro liaj deklaroj subtenantaj la invadon de Rusujo kontraŭ Ukrainujo. La decido okazis post du leteroj al la universitato: unu sendita de la prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj dua de instruistoj, kunstudantoj kaj diplomitoj de la programo Interlingvistikaj Studoj.

La studenta grupo en pli feliĉa momento. 1: Tim Owen; 2: Milan Kolka; 3: Miĥaelo Ryszard Balicki; 4: François Lo Jacomo, 5: Katalin Kováts; 6: Małgorzata Zięba-Szmaglińska; 7: Rafał Darasz; 8: Rico Giacometto; 9: Aleksandr Lebedev; 10: Nicolau Dols i Salas; 11: Marc Giraud; 12: Harry Barron. Inter Balicki kaj Kováts staras Ilona Koutny.

La blogo de la Interlingvistikaj Studoj de Universitato Adam Mickiewicz raportas, ke Aleksandr Lebedev estas forigita el la listo de studentoj de UAM la 8-an de aprilo. La blogaĵo, publikigita de profesoro Ilona Koutny, gvidanto de la programo, aludas al letero sendita al la rektoro de UAM. Ne estas menciita alia letero, kiu jam iom pli frue atingis la universitaton.

Sekve de vidpunktoj de Aleksandr Lebedev, prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, publikigitaj en Libera Folio la 5-an de aprilo, ke la milito lanĉita de Rusujo finiĝu ne per paca interkonsento, sed ”[i]deale … per la kompleta likvido de la nuna ukrainia ŝtato”, kelkaj liaj kunstudantoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz rapidis aranĝi kunvenon por urĝe interkonsenti pri reago.

Partoprenis la samtagan retan kunsidon dek kunstudantoj de Aleksandr Lebedev, plus Ilona Koutny, fondinto-gvidanto de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en Poznano, kaj Katalin Kováts, kiu instruas en la programo.

La kunvenintoj senescepte agnoskis la komentojn de Aleksandr Lebedev ”abomenindaj”, kaj unuanime konsentis, ke la rektoro de la universitato kiel eble plej rapide estu informita pri ili kaj antaŭa ”skandala” konduto de Aleksandr Lebedev, kiu jam publike deklaris, ke li ”plene kaj senkondiĉe subtenas” la rusan invadon al Ukrainujo.

Estis decidite, ke Miĥaelo Rikardo Balicki urĝe finpretigu leteron al la universitata rektoro, kiun kunstudantoj, diplomitoj kaj instruistoj, laŭ sia bontrovo, subskribos. Proprainiciate esplorinte kaj skizinte tian leteron sekve de pli fruaj deklaroj de Aleksandr Lebedev, Balicki jam la sekvan tagon proponis malneton al la kunvenintoj, kiuj, post iometa polurado, akceptis kaj subskribis ĝin.

La hasto pretigi, poluri kaj poste subskribi kondukis al tio, ke efektive nur kunvenintoj havis eblon subskribi la leteron en tiu unua tago. Estis do decidite atendi duan tagon por ebligi al ankaŭ nekuvenintoj ekscii pri la letero kaj decidi, ĉu subskribi. Tagfine, troviĝis 27 subskribintoj: 19 kunstudantoj, 4 instruistoj, kaj 4 diplomitoj.

Sendite la 7-an de aprilo al profesoro Bogumiła Kaniewska en versioj pola kaj Esperanta kun suplementaj aldonaĵoj, la letero atentigas pri la ”skandala, hontinda kaj puninda” konduto de Aleksandr Lebedev, kiu ”difektas la bonan nomon de nia Universitato”.

La subskribintaj instruistoj, diplomitoj kaj studantoj substrekas, ke ili ”firme distanciĝas de liaj vortoj” kaj proponas, ke li estu forigita de la universitato, laŭ apartaj artikoloj de la Leĝo pri la supera edukado kaj scienco kaj propra Regularo de studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano.

La vidpunktoj de Lebedev raportitaj en Libera Folio reagigis ne nur liajn kunstudantojn. La 5-an de aprilo, antaŭ ol kunvenis vespere la kunstudantoj, Przemysław Wierzbowski, prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo, sendis leteron al profesoro Joanna Wójcik, vicrektoro pri studentaj aferoj.

En la letero, li same resumas la konduton de Lebedev, klarigante, ke li estas unu el la ĉefaj laŭtparoliloj de Kremla propagando, kies videbla subteno de la rusa agreso jam flagrigis skandalon en Esperantujo.

Tiu ĉi letero, atinginte la Universitaton du tagojn pli frue ol la alia, efektive atentigis la universitaton pri la afero, kaj kondukis al la fulm-rapida reago de la disciplina instanco, kun la rezulto, ke la studrajto de Lebedev estis nuligita.

Profesoro Koutny sciigis al Aleksandr Lebedev, ke okazis universitata decido pri lia forigo, en retpoŝtaĵo kun klariga dokumento en Esperanto kaj la pola. En lia reago al ŝi mankis ajna bedaŭr-esprimo:

”Ho, nun mi povas iomete senti min subsankcia persono kiel dirigento V. Gergijev, damludistino T. Tansikkuĵina kaj aliaj. Mi eĉ ne esperis iam eniri en tiom eminentan kaj noblan vicon.”

Post la sendo de la dua letero venis respondoj de aliaj kun rilatoj al la Interlingvistikaj Studoj, ke ankaŭ ili volas subskribi ĝin. Iliaj nomoj aperas en ĝisdatigata letero publike legebla en la reto.

Tim Owen

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-04-11 17:49

Bona, ĝusta decido. Bedaŭrinde tamen, ke junaj homoj jam povas esti tiel venenigitaj de aĉaj reĝimoj.
Bona ago ankaŭ de Przemysław Wierzbowski – homo kun koro en la ĝusta loko defendante la viktimojn.

Feliĉe Esperantujo estas tiel multe pli ol UEA, ĉar tiu klubo nur plu okupiĝas pri bagateloj anstataŭ same rapide kaj adekvate reagi al la elpaŝoj de Lebedev.
Vicprezidanto s-ro Maia preferas okupiĝi gratulante nacian, italan verkiston:

”Hodiaŭ, la 10-an de aprilo, 83-jariĝas la itala verkisto Claudio Magris. La #LibroservodeUEA kore lin gratulas kaj bondeziras!”

Estas amuze konstati, ke s-ro vicprezidanto nun ankaŭ jam estas la Libroservo…

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2022-04-12 17:45

Mi kun bedaŭro miris, ke la stud-estraro neniel reagis al la mesaĝoj de Lebedev, kiuj aperis tuj post la komenco de la rusa agreso – ja publikaj kaj ĝenerale konataj en la Esperanto-movado. Pasis pluraj senreagaj semajnoj, post kiuj mi decidis rekte mesaĝi al la vicrektorino pri studentaj aferoj. Nur post mia letero la afero subite akceliĝis. Mi tre bedaŭras, ke necesis reago de eksterulo neniel ligita kun la interlingvistikaj studoj, por ke tiu kanajlo prezentanta kontraŭleĝajn mesaĝojn estu forigita el la listo de studentoj.

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-04-12 21:47

Bedaŭrinde la bulonjaj difinoj de: esperantisto kaj esperantismo, ne estas akceptitaj laŭ la

Zamenhofaj proponoj, do ĉiu rajtas interkompreniĝadi ajncele kaj nomi sin esperantisto!

Mi ne konas lebedev kaj ne subtenas liajn ideojn, sed kun la faritaj publika iniciato kaj la

rektora decido, ni perdas ne unu nemalbonan esperanto-parolanton, kiu jam sin deklaras

persekutata viktimo, sed ankaŭ aliajn, spertajn esperantistojn, ne nur el ursio-putinio!

Esperige restas kelkaj/pluraj(?) rusiaj esperantistoj, kiuj ne subtenas la agresan militon!

Kiam finiĝos tiu murdado kaj detruado en Ukrainio, espereble ne laŭ la putin-lebedevaj

ideoj, ĉu (o)ni estos pli saĝaj? Eble – ne nur en la reto – post kelkaj jaroj renkontiĝos ni!

Tamen certe (o)ni havos – jam nun (o)ni havas malpli – da samlingvanoj, kiujn (o)ni

pretas kaj pretos nomi – samideanoj!

Ilya Muravjov
Ilya Muravjov
2022-04-19 2:25
Respondo al  jarek parzyszek

> ni perdas ne unu nemalbonan esperanto-parolanton, kiu jam sin deklaras
persekutata viktimo, sed ankaŭ aliajn, spertajn esperantistojn, ne nur el ursio-putinio!

Vi naive pensas, ke vi luktas por paco en la mondo kune kun bonaj homoj, inkluzive Usono. Sed la vero estas la tuta Euxropo estas provokata de Usonaj militistoj, kiu tute ne zorgas pri paco sed nur pri reala politiko ”real politic”.

Ecx intelektuloj en Usono komencis pensi acxe kaj konsideras apliki nuklean armilon, tute ne zorgante pri sekvojn:

Owen J.P. Murphy minacas ekstermi Rusion per nuklea armilo.
(Professor Emeritus, School of Computer Science and Engineering, California State University, San Bernardino)https://www.americanthinker.com/blog/2022/04/three_things_we_know_from_the_russiaukraine_war.html

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Ilya Muravjov
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-04-19 10:55
Respondo al  Ilya Muravjov

Por ĉiu ajn opinio vi povas trovi almenaŭ unu usonanon, kiu ĝin subtenas. Ĉar iu usona profesoro pri komputado subtenas la uzon de nukleaj armiloj, la prezidanto de REU rajtas deziri likvidon de Ukrainio? Iom ekstrema kazo de kiopriismo.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-04-19 12:18
Respondo al  Jouko Lindstedt

…kaj nun kiam mi legas la tekston de Murphy, mi vidas, ke vi eĉ ne komprenis ĝin: ”Russia should be reminded that the use of a nuclear weapon will result in assured national destruction.” Do li subtenas la uzon de la nukleaj armiloj nur se Rusio uzas ilin unue. Kaj ĉiuokaze temas pri unusola usona pensiulo!

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-04-13 18:59

Lebedev ne estas la sola malamiko de Esperanto. Stanislav Belov, dumviva membro de UEA kaj redakciano de ”La Ondo de Esperanto” estas simila malamiko. Eble li estas eĉ pli kondamninda ol Lebedev, ĉar, pli ol Lebedev, semas malamegon inter eŭropanoj kaj lia rusa legantaro. Jen kelkaj elĉerpaĵoj, el artikolo rilate la militon, kiun li skribis antaŭnelonge:

”Plej aktive kaj forte reagis eŭropanoj kiujn trafis vera histerio. Ĝi iom varias – plej forte histerias loĝantoj de Baltio kaj Pollando”

”La fakto ke ambaŭ mondmilitojn, Holokaŭston, gasĉambrojn kaj etnan purigadon elpensis kaj realigis nome la eŭropanoj estis konsiderata kiel provizora devio de la ĝenerala evoludirekto.”

”Oni jam abolis sklavecon, judoj ne plu estas pelataj al getoj kaj ciganoj ne devas iri al gasĉambroj, sed por averaĝa eŭropano homoj plu havas malsaman valoron”

”Dura lex sed lex. Tiu koncepto estas ne senriproĉa de la etika vidpunkto – ja sklaveco kaj Holokaŭsto estis same laŭleĝaj kiel bruligado de sorĉistinoj kaj herezuloj – sed ni jam vidis ke la etiko por la eŭropanoj estas neglektinda afero.”

”La eŭropanoj en la 21-a jarcento pretas buĉi militkaptitojn kaj kuracistojn same kiel ili pretis buĉi la judojn kaj ciganojn en la 20-a jarcento.”

( fonto: http://stanobelov.blogspot.com/2022/04/nia-mondo-disfalis.html )

Kvazaŭ tio ankoraŭ ne sufiĉis, li en Facebook metis – falsan aŭ veran – bildon de germana retmerkato (simila al Ebay) en kiu oni vendis ukrainan flagon kun hokokruco. Ĉe la bildo li menciis:

” Germanio revenas al siaj radikoj.”

(Vidu: https://www.facebook.com/photo/?fbid=7243049212433048&set=gm.4962320140548950 )

Tiu aĉulo kontribuis al Beletra Almanako kaj estas redakciano de ”La Ondo de Esperanto”.
Menciinte tiujn ĉi naŭzajn aferojn al la ĉefredaktoro de “la Ondo”, Aleksander Korĵenkov, mi ricevis la respondon, ke Belov estas ”tre modera”…

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-04-21 0:15

Min, ne aparte allogas la usona agadstilo kaj precipe la usona deziro regadi kiel eble plej multajn agadterenojn: filmon, ekonomion, armileksportadon k.t. p. Tamen kelkaj usonaj modeloj sekvindas, ekzemple la libereco kritikadi gvidajn politikistojn kaj sekve de tiu gvidadi publikajn esploradojn kaj forigadi la kulpajn, eĉ gravajn,  politikistojn: Usono (prezidento Nixon), Israelo (prezidento Katsav, chefministro Netanjahu), Francio (prezidento Sarkozy), FRGermanio (kanceliero Kohl), Aǔstrio (kanceliero Kurz) k.a.  En la okcidenta modelo de demokratio oni rajtas libere kreadi partiojn kaj asociojn, publike, surstrate protestadi kaj skribadi peticiojn. En ursio oni arestas ne nur homojn, kiuj protestas kontraǔ la milito, sed ankaǔ tiujn, kiuj publike diras la vorton milito. Oni eĉ ne rajtas teni la blankan paperfolion! Sed la plej nekomprenbla kaj neakceptebla estas la carisma/komunisma/putina konvinko, ke neniu sendependa ŝtato, iam ajn sklavita de rusio/sovetunio, rajtas sendepende ekzistadi kaj decidadi pri siaj internaj kaj eksteraj rilatoj. Kaj la nuna ursio senrajte supozas, ke ĝi povas senlime kaj senpune: bombadi teritoritojn kaj murdadi civitanojn de tiuj ŝtatoj! M tute ne konsentas, ke homoj kiuj tiel opinias, eĉ se ili regas la internacian lingvon, rajtas sin daǔre nomi esperantistoj!