TEJO gajnis unu estraranon kaj perdis du

Dum la komitatkunsido de TEJO, Tyron Surmon estis elektita kiel estrarano por anstataŭi Matheus Pacheco, kiu rezignis antaŭ tri semajnoj. Sed la komitato voĉdonis por eksigi Uriel Gurdián pro lia malaktiveco, kaj Alexandre Raymond decidis rezigni. Pri la membroj en la kategorio ”junaj amikoj” oni plu nenion scias.

Dum pasintaj semajnoj, la komitato de TEJO maltrankvilis pri la aktiveco de iuj estraranoj kiuj maltrafis kunsidojn kaj ne raportis pri sia laboro. Je la 2-a de februaro, Matheus Pacheco perdis sian estraran postenon pro tri sinsekvaj maltrafitaj voĉdonoj. Sed li ne estas la sola homo kiu ne plene aktivas en la estraro. Uriel Gurdián kaj Alexandre ”Alekĉjo” Raymond maltrafis kelkajn voĉdonojn kaj kunsidojn de la estraro.

Dum la komitatkunsido, la prezidanto Léon Kamenický agnoskis ke estas granda malekvilibro en la estraro, ĉar estas unu parto kiu faras multe da laboro kaj alia kiu ŝajne ne havas tiom da tempo. Tiu kaŭzas ”streĉon” kaj ”frustriĝon” al ili, li diras.

Kiam oni prezentis la jarraporton kaj la realigplanon de TEJO, videblis ke la sekcioj pri la respondecoj de Gurdián kaj Pacheco estis tute malplenaj kaj tiuj de Raymond havis nur kelkajn vortojn.

Uriel Gurdián

Kiam li raportis pri la komisiono de talento, pri kiu li respondecas, Raymond diris:

– Mi devas vere konfesi ke mi malmultege faris.

Kiam Patrico Iglesias (komitatano B) demandis kial li ne ĉeestis kunsidojn, li pardonpetis kaj diris ke li ne povis partopreni ĉefe pro sia laboro kaj ke antaŭ tri semajnoj li estis malsana.

Sed Tyron Surmon (komitatano A por Britio) ne akceptis tion kaj forte kritikis Raymond. Li diris ke ne gravas ĉu lia malsano estis antaŭ tri semajnoj aŭ tri monatoj:

– Vi neniam estis aktiva, vi nur unu aŭ du fojojn ĉeestis estraran kunsidon, vi neniam verkis cirkuleron. Mi parolas rekte ĉar mi volas emfazi ke tiu sinteno laŭ mi estas neakceptebla, do temas pri respektemo al viaj kolegoj. Estas mia prefero honeste ke ambaŭ Alekĉjo kaj Uriel estu eksigitaj de la estraro pro la fakto ke ni devas havi bazan kondiĉon de aktiveco.

Tiam la kunsidestro interrompis lin, ĉar la aktivado de la estraro ne estas en la tagordo.

La diskuto turniĝis al la elekto de nova estrarano por anstataŭi Matheus Pacheco. Estis nur unu kandidato, Tyron Surmon. Michael Boris Mandirola (komitatano B) skribis en la komitata retlisto ke li ”forte kontraŭas la metodon de ĉi tiu alelekto”, ĉar la estraro ne okazigis malferman alvokon kaj proponis nur unu kandidaton.

Responde, Kamenický skribis ke la estraro kaj la elekta komisiono kontakits kelkajn homojn, sed nur Surmon pretis kandidatiĝi. Li kritikis Mandirola, ĉar li ”montris ke” li ”ne pretas vere fari kompromisojn”. Li aldonis ke li iam ”tremas” kiam li devas respondi al la ”atakemstilaj retmesaĝoj” de Mandirola. Li skribis ke ofte oni faras malferman alvokon nur ĉar oni devas kaj ĉiuj jam scias la rezulton. Laŭ li, tio estas ”nur ŝajnludado je malfermeco.”

Tyron Surmon

Sed malgraŭ la plendo, Tyron Surmon estis elektita kiel estrarano kun 90% da voĉoj favore kaj 10% kontraŭ. Poste, oni aldonis la temon de aktiveco de la estraro al la tagordo kaj Raymond anoncis ke li rezignos je la fino de la komitatkunsido. Li diris ke li preferus esti komisiito pri kongresoj ol estrarano.

Michael Boris Mandirola demandis, kial Uriel ne ĉeestas la kunsidon kaj ĉu li ankoraŭ aktivas. Estis malklare ĉu li entute plu estas estrarano, ĉar laŭ la reglamento, estrarano kiu partoprenas nek du sinsekvajn voĉdonojn nek komitatkunvenon estas konsiderata kiel demisiinta.

Iglesias volis doni lastan ŝancon al Uriel kaj esperis ke li reaktiviĝos. Sed Kamenický klarigis ke la estraro jam komunikis kun Uriel kaj li jam promesis ke li estos pli aktiva. Sed poste li ankoraŭ ne partoprenis la kunsidon kaj eĉ ne donis kialon pri lia neĉeesto. Do laŭ Kamenický, la estraro jam proponis ĉiun eblan subtenon al li kaj jam donis ŝancon al li.

La komitato voĉdonis por eksigi Uriel kaj 80% voĉdonis jes.

Dum la diskuto pri la jarraporto, venis nur unu demando, de Manuela Burghelea (komitatano Ĉ), kiu demandis pri la ”elefanto en la ĉambro”: la jarraporto diras nenion pri la Junaj Amikoj de Esperanto. La Ĝenerala Sekretario Rogier ”Roĉjo” Huurman respondis: ”tiu estas tre trafa priskribo de la realeco, ĉar ne estas io por priskribi.”

Laŭ la realigplano, baldaŭ okazos elekto de la komitatano C kiu reprezentas la junajn amikojn, sed Huurman agnoskis, ke tio probable estos prokrastita. Li konfesis ke tio estas kontraŭ la reglamento, sed efektive elekto de komitatano C neniam okazis ekde la kreo de la posteno en 2015.

Estis prezentoj de du asocioj kiuj petas aliĝi al TEJO kiel novaj landaj sekcioj: Indonezio Esperantista Junulara Organizo (IEJO) kaj Senegala Esperanto-Junularo (SEJ). Sed oni anoncis ke ne eblas voĉdoni pri aliĝo, ĉar iliaj statutoj ankoraŭ ne pretas.

Post la kunsido, Huurman anoncis ke kvar komitatanoj estas eksigitaj, ĉar ili ne estas individuaj membroj de TEJO. Ili estas Niyukuri Gilbert (komitatano A por Burundo), Kamil Getka (komitatano A por Pollando), John Magessa (komitatano A por Tanzanio) kaj Rakoen Maertens (komitatano Ĉ).

Magessa estis eksigita antaŭ nur ses monatoj pro maltrafitaj voĉdonoj, sed eksigitaj komitatanoj rajtas re-aliĝi al la komitato se ili estas renomumitaj de sia landa sekcio.

Robert Nielsen

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Marc Konijnenberg
Marc Konijnenberg
2022-03-04 9:08

Ĉiam estas bedaŭrinde kiam okazas demisioj kaj, ĉi-foje feliĉe nur unu, eksigo.

Aliflanke, mi ĝojas pri la travideblo de TEJO:

ĝia komitato ricevas protokolojn de la estrarkunsidoj;
ĉiumonate aperas cirkulero en kiu estraranoj/komitatanoj/oficistoj/aktivuloj povas raporti pri sia agado.
Tiel ja eblas sondi la organojn kaj, laŭbezone, interveni.
La komitato estas la supera organo de TEJO kiu i.a. difinas la ĝeneralan agadon de la asocio, kaj estas ĝojinde ke ĝi aktive helpas stiri la organizon kiam skipo estas en malfacilaj akvoj.

Ankaŭ la komitatanoj ne povas simple putriĝi en malaktiveco. Per aŭtomata demisio pro malaktiveco, TEJO protektadas sian enan strukturon.

Gratulon kaj sukceson al Tyron!