Kritiko kontraŭ deklaro de UEA pri Ukrainio

Post longa pripensado, UEA publikigis deklaron pri la milito en Ukrainio la 27-an de februaro. La deklaro rapide renkontis kritikon de multaj esperantistoj, ĉar ĝi estas ampleksa sed senenhava, kaj eĉ ne mencias Ukrainion aŭ Rusion.

Festado de la tago de sendependeco en Ukrainio.

En sia deklaro UEA klarigas, ke la asocio ”ne prenas politikajn poziciojn, krom pledi por la justeco de egalrajtiga internacia komunikilo”. Anstataŭ alvoki la atakantojn ĉesi mortigi homojn, UEA alvokas ”en nia propra konscio elradikigi antaŭjuĝojn kaj malamon al konatoj kaj nekonatoj”.

Por alveni al tia mondoskua deklaro la estraro de UEA bezonis plurajn tagojn:

– Kvankam nia asocio estas neŭtrala, decas ke UEA reagu pri tiaj mondskuaj eventoj, ĉar la vizio de Zamenhof ja estis ankaŭ paca. Ekde ĵaŭdo la estraro intense diskutas kaj prilaboras la plej taŭgan reagon kaj hodiaŭ aperos Gazetara Komuniko, skribis estrarano Amri Wandel en la komitata diskutejo en dimanĉo.

Prezidanto Duncan Charters siaflanke klarigis:

– Mi ricevis de komitatanoj kaj aliaj plej diversajn opiniojn: ke UEA nepre nenion deklaru pro la neceso de neŭtraleco, ke ni prenu fortan pozicion por la paco kiu ne kaŭzu politikajn aŭ personajn problemojn por nia Asocio kaj niaj membroj en specifa lando, aŭ ke ni kuraĝe denuncu la iniciatintojn (persone kaj nacie) de la invado al suverena ŝtato kun sekvo de mortigoj de senkulpaj civitanoj.

Laŭ li UEA en sia deklaro elektis ”mezan vojon”. Baldaŭ tamen ekprotestis esperantistoj, kiuj trovis la tekston komplete nenidira. Erin Piateski en komento en publika Facebook-diskuto skribis:

– Tio estas la meza vojo, ĉu? Meza inter kio, mi scivolas? Nur unu popolo suferas atakon nun, nur unu lando en orienta Eŭropo estas atakata, kaj oni eĉ ne donis la dignon al tiuj lando kaj popolo, diri la nomon (Ukrainio, kaj la ukrainoj, memevidente). Ĉu oni vere ne povas klare esprimi solidarecon kun la ukrainoj kiuj timas por siaj vivoj? Ĉu vere ne? Oni ne devis fini la mesaĝon kun “Slava Ukraini” [Slava Ukrajini en la ukraina signifas “Gloron al Ukrainio” – red.], sed damne, kial ja entute diri ion ajn, se en la fino oni eldonas tekston kiu diras nenion?

Ĝenerala sekretario Aleks Kadar defendis la linion elektitan de UEA:

– Kio estas la utilo, ke UEA faru kiel preskaŭ ĉiuj landoj kaj organizaĵoj, kondamnante la militan agreson? Se ĉiuj diras la samon, kiel eblas aŭdigi sian voĉon? Nun UEA esprimas sin, sed apogante pacon. Ne estas la rolo de UEA kondamni landon aŭ registaron.

Przemysław Wierzbowski ne konsentis:

– Kio estas la utilo reagi, se parolante pri ”militaj tondroj” la komuniko eĉ ne diras la nomon de Ukrainio? Pensante pri mita neŭtralismo kaj forgesante pri konkretaj faktoj, oni verkis longajn alineojn sen enhavo.

Samopiniis Erin Piateski:

– Jes, precize. Longaj alineoj sen enhavo. Pli bone diri nenion ol diri tion. UEA apenaŭ estas nacia registaro ke oni iel atendis reagon de ĝi. Tre multaj internaciaj organizoj ne diris ion. Laŭ mi oni minimume esprimu subtenon, klare, al la ukrainoj kiuj suferas, aŭ oni diru nenion. Oni nenion devas diri pri militistoj. Sed ĉi tiu konflikto ne havas du flankojn, estas nur unu lando kiu suferas invadon.

La antaŭa prezidanto Humphrey Tonkin ŝajne ne estis konsultita antaŭ la publikigo de la deklaro, ĉar li decidis verki propran deklaron pri la sama temo. Ankaŭ ĝi estas ne tre akra, sed ĝi almenaŭ mencias, pri kiuj landoj temas, eĉ se ĝi nenion diras pri tio, kiu kulpas pri la milito, kiu laŭ Tonkin estas nur ”disputo”:


Mesaĝo al UN pri la Rusa-Ukraina Disputo

Kun konsterno Universala Esperanto-Asocio, notante la eksplodon de milito inter Rusio unuflanke kaj Ukrainio aliflanke, sin demandas kial la monda ordo starigita de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj en 1945 kaj la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1948 por interalie la paca solvado de interŝtataj disputoj ne sufiĉis en tiu ĉi okazo. Ni alvokas al ĉiuj ŝtatoj respekti tiun mondan ordon, utiligante la Sekurecan Konsilion kaj la Ĝeneralan Asembleon de UN por ties intencataj celoj, kaj aŭskultante la voĉojn de la civila socio de la mondo, kiu unuflanke portas la ŝarĝojn truditajn al ĝi de ties registaroj kaj aliflanke sopiras al paca mondo en kiu la komunikado venku kontraŭ la perforto kaj la paca solvo de disputoj superu la sensencan nuligon de homaj vivoj.


Eŭgeno Kovtonjuk, komitatano A por Ukrainio, kritikis la deklaron de Tonkin:

– Tro multe da sango de ambaŭ flankoj por nomi teruran militon disputo inter du landoj. Tiam okazis disputo inter Usono kaj Vjetnamio, Turkio kaj Kipro, kaj multaj aliaj. Tio vere estas disputo ĉu Ukrainio savos Eŭropon de sekva disputo.

Cetere estus interese vidi, kiel la Sekureca Konsilio de UN, kiun nun prezidas Rusio, sekvos la admonon de Tonkin kaj postulos ke Rusio haltigu sian atakon kontraŭ Ukrainio.

 


Deklaro de UEA la 27-an de februaro 2022

“Ni ne ĉesu labori por paco inter homoj kaj nacioj”: alvoko de UEA al la esperantistoj kaj la mondo

Reage al la militaj tondroj kaj homa sufero en la oriento de Eŭropo UEA deklaras:

En la historio de la homaro homoj strebis al la idealo de paco, sed neniam sufiĉe por certigi ĝian finan atingon. Tamen precize nun niaj modernaj komunikiloj havas la potencon unuigi la tutan mondon por individue kaj kolektive kriprotesti uzadon de perforto kontraŭ senkulpaj kunhomoj, niaj gefratoj. La memoro en kaj ekster Eŭropo pri du teruraj mondmilitoj kun milionoj da mortintoj bilde kaj vorte transdoniĝis kaj gravuriĝis en la konscio de ĉiuj nunaj generacioj.

Kian respondecon ni havas kiel esperantistoj, kiam eksplodas nova konflikto? La iniciatinto de Esperanto, D-ro L. L. Zamenhof, konsciis kaj mem spertis la kondiĉojn, kiuj kaŭzas militadon. Li kunligis siajn pacajn idealojn kun lingvo, kiu ebligas respekteman egalecon en la komunikado cele al reciproka interkompreniĝo inter la homoj. Vera bazo por tiu maturiĝo, kiu kondukus al definitiva forlaso de la deziro superregi aŭ suferigi niajn planedajn kunloĝantojn. En 1906, okaze de la 2-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ĝenevo, li deklaris: “Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela, ni, Esperantistoj, devas labori pli energie ol iam”.

Nia tasko estas klara. Komenci en nia propra konscio elradikigi antaŭjuĝojn kaj malamon al konatoj kaj nekonatoj. Poste kunlabori kun ĉiuj bonkoraj individuoj, kiuj dediĉas sin al edukado por interhoma kompreniĝo. Ni jam akceptis tiun sindevontigon, lerninte Esperanton. Sekve ni ne laciĝu insisti, ke niaj registaroj reprezentu la pacemajn dezirojn de siaj popoloj vivi en senkonflikta harmonio laŭ modeloj de la plej altaj etikaj principoj ekzempligitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Ni insistu, ke la membroj de Unuiĝintaj Nacioj devigu respekton al tiu Deklaracio, al la Ĉarto de UN kaj al ĝiaj fondaj principoj, kiuj naskiĝis de la deziro, ke neniam ripetiĝu la hororoj de amasmilitado.

Ni levu niajn voĉojn individue kaj kolektive kiel anoj de internacia movado, kiu ĉiutage laboras por paca interkompreniĝo. Per tiu potenco ni konsciigu niajn registarojn, ke necesas plenumi la promesojn faritajn al la mondpopolo: solvi konfliktojn antaŭ ol ili erupcias katastrofe por ĉiuj mondloĝantoj.

UEA ne prenas politikajn poziciojn, krom pledi por la justeco de egalrajtiga internacia komunikilo, kiu faciligos la atingojn de pacaj idealoj kaj amon inter la popoloj. Ni tamen nature kaj senlace esprimas nian solidarecon kun ĉiuj samideanoj, kiuj suferas pro perfortaj atencoj kontraŭ iliaj rajtoj al paca, sekura vivo. Ni jam nun atentas, kiel ni povas helpi en la nuna situacio. La konto Espero ĉe UEA (https://uea.org/alighoj/donacoj/espero) estis fondita okaze de alia kruela milito en Eŭropo por interalie iom helpi al familioj de esperantistaj viktimoj, kaj ni uzos tiun kaj aliajn rimedojn por montri nian solidarecon kun niaj kuraĝaj familianoj (tiu konto estas ĉiam malfermita por tiucelaj kontribuoj). La fondinto de UEA, Hector Hodler, celis krei kunlaboran reton de samideanoj tra la tuta mondo. Ni memoru la modelan laboron de nia Ĝeneva oficejo por kontaktigo de familianoj en alia kriza milito kaj montru, ke ni kapablas tuj agi por doni la praktikan helpon, kiun bezonas membroj de nia tutmonda familio.

Aliĝas al ĉi tiu deklaro la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).


Ekde februaro 2022 validas novaj reguloj pri komentado: nur registritaj uzantoj kiuj indikas sian plenan nomon rajtas komenti.

9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Grigorii Arosev
2022-02-28 22:41

La t. n. ”deklaro” de UEA estas vere malplena ago, peco de nenio. Aleks Kadar, por kio UEA aŭdigu sian voĉon? Por eldiri demagogian vakuon? Por ukrainiaj samideanoj via ”deklaro” estas nulo, utila por perdi la tempon. Por mi kiel posedanto de rusia civitaneco kaj aktiva malsubtenanto de la milito via ”deklaro” estas signo de malforteco, timo kaj stulteco. Por subtenantoj de la milito via ”deklaro” estas bonega komplezo, cxar UEA nenion diras kaj oni povus pensi, ke UEA ne kondamnas la militon, cxar gxi ja ne kondamnas. Notu, ke temas pri LA milito.

(Bizarcele mi interesigxas kiu verkis la laman timan tekston. Eble Aleks Kadar?)

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-03-01 21:46
Respondo al  Grigorii Arosev

> (Bizarcele mi interesigxas kiu verkis la laman timan tekston. Eble Aleks Kadar?)

La deklaro pri ”en nia propra konscio elradikigi antaŭjuĝojn kaj malamon” ŝajnas al mi tre usoneca, do mi supozus ke Duncan verkis almenaŭ tiun parton.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-01 0:02

La deklaro de UEA estas frapo en la vizaĝo de la ukrainoj kaj ĉiuj, kiuj kondamnas ne nur la invadon en Ukrainujon sed ankaŭ la minacon per nukleaj armiloj al Eŭropo kaj Usono (NATO).
Tia UEA ne estas bona reklamilo por Esperanto. Kiu volus esti membro de E-asocio, kiu samfacile pro “neŭtraleco” ne forte kondamnus la duan mondmiliton kaj pli specife la mortigon de milionoj da judoj?
Jam temp’ esta’ ke la sankta neŭtraleco flugu rubujen.

Javier Alcalde
Javier Alcalde
2022-03-01 0:06

Okaze ke iu volos legi plian deklaron, jen tiu de la kataluna pac-movado (en Esperanto per aŭtomata tradukilo): https://aturemlaguerra-wordpress-com.translate.goog/?_x_tr_sl=ca&_x_tr_tl=eo&_x_tr_hl=ca&_x_tr_pto=wapp

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Javier Alcalde
Jens Stengaard Larsen
2022-03-01 11:07

La problemo estas ke ni ĉiuj havas “platan” koncepton de neŭtraleco. Sed se oni dividas ĝin en kvar kampojn: neŭtraleco nacia, rasa, religia kaj politika, la du unuaj devas esti praktikataj aktive, eĉ ofensive, dum la du lastaj devas esti praktikataj pasive, eĉ indiferente. Neŭtraleco nacia kaj rasa signifas senkompromisajn internaciismon kaj kontraŭrasismon. Neŭtraleco religia kaj politika signifas indiferenti pri tiaj demandoj kiel cirkumcido kaj veganismo, atomenergio kaj abortigo. Mi ne envias tiujn kiuj devas harmoniigi la aktivan kaj pasivan flankojn de la neŭtraleco de UEA.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-01 17:53

Ne Jens, la problemo estas, ke oni ne kondamnas klare kaj plene la Frenezulon en kremlo, kiu invadas Ukrainujon kaj minacas Eŭropon kaj Usonon per nukleaj armiloj.

Nun tute ne gravas, ĉu vi preferas legomojn aŭ viandon, cirkumciditajn aŭ necirkumciditajn virojn, atomenergion aŭ ventmuelilojn.

Ni nun parolas pri okazantaĵoj (jes Jens – vere falas bomboj sur veraj homoj, tio ne nur okazas en via komputila ekrano) je tute alia nivelo: La monda paco estas minacata, ne nur tiu de Eŭropo.

Tion la klaŭnoj en UEA ne komprenas kaj ili sekve plene subfosas la kredindecon de UEA: Kiu estas por homaj rajtoj kaj paco, tiu ne povas silenti (“peco de nenio” laŭ Arosev) kiam la monda paco estas minacata.

Denove montriĝis, ke UEA fariĝis ludilo, ŝatokupo de homoj nekompetentaj gvidi ĝin. Granda perdo por la esperantistaro.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-02 18:08

Jam prognozeblas la sekva deklaro de UEA:

”Ni bedaŭras la reciprokan sangoverŝon kaj esprimas niajn plej sincerajn kondolencojn pro la mortintoj ambaŭflankaj. Nun kiam paco restariĝis sur ĉina tero, ni esprimas nian grandan ĝojon por niaj gesamideanoj sur la ĉina insulo, kiuj nun -finfine- trovis liberecon en la granda ĉina Regno. Universala Esperanto-Asocio volas rememorigi, ke ĝi siatempe same laŭdis la re-aliĝon de la ĉina altebenaĵo al la ĉina patrolando kaj la reuniĝon de la du grandaj slavaj popoloj en unu rusan Federacion.
Universala Esperanto-Asocio senlaciĝe laboras por la paca interkompreniĝo inter popoloj kaj forigo de suferado de la grandaj popoloj de nia mondo.”

Subskribinta en virtuala Roterdamo, septembro 2084,

Prezidanto, Duncan Senperfido, vicprezidanto Fernando Mao, sekretario Aleksej Petit.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-03 1:28

En 1933 Universala Esperanto-Asocio organizis la Universalan Kongreson en Kolonjo, Germanujo.
Persekutitaj judoj ne rajtis partopreni en la kongreso.

“La Kolonja Kongreso okazis, kun malpli da partoprenantoj ol atendite,
ankaŭ kun hokokrucaj flagoj kaj parolado de la nova, nazia ĉefurbestro.” 

Fonto: https://hal.archives-ouvertes.fr/hal-03103262/file/BA38-Lins-Lejzerovicz.pdf

Vere vomiga afero, kaj ŝajne UEA ne lernis, ĉio por la sankta neŭtraleco.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-04 10:08

Kun ĉiu tago je kiu progresas la milito en Ukrainujo plievidentiĝas la morala kaj organiza bankroto de UEA kaj ĝia estraro.

Morala bankroto ĉar negrave kiel oni opinias pri la deklaraĉo de UEA, ĝi neniel taŭgas: Aŭ oni opinias, ke ĝi ne ĝustas, ĉar aliajn militojn oni prisilentis aŭ oni opinias, ke ĝi estas fuŝa kaj manka ĉar Rusujo ne firmvorte kondamniĝas.

Morala bankroto ankaŭ ĉar la revuo de UEA, “Esperanto” fariĝas en Rusujo, lando kiu pli kaj pli alproksimiĝas al plena diktaturo, malrespektegas homajn rajtojn kaj krom kruele atakante najbarlandon kaj minacante per nukleaj armiloj, pasintnokte endanĝerigis tutan Eŭropon atakante nuklean centralon.

Dum eĉ grandaj entreprenoj kiaj IKEA kaj Apple, kiuj kutime nur pensas pri enspezoj, haltigas siajn negocojn en Rusujo, UEA sen konsidero por iu ajn homaj rajtoj daŭrigas kun rusaj redaktoroj.
Nun akre montriĝas ne nur la morala bankroto sed ankaŭ la organiza: Se UEA ankoraŭ havus funkciantan Centran Oficejon kun oficistoj, en Nederlando aŭ iu ajn deca lando, tiu abomena situacio neniam sin prezentus.

Nun ne plu aŭdiĝas rekviemo, la kadavro jam ekstinkas.