TEJO kondamnas la invadon de Ukrainio

La estraro de TEJO publikigis rezolucion kiu kondamnas Rusion pro la invado de Ukrainio. Laŭ la rezolucio la milito estas malrespekto de homaj rajtoj kaj tiel kontraŭ la valoroj de TEJO. Ĝi alvokas por paco kaj esprimas solidarecon al ĉiuj kiuj kontraŭas la militon.

La invado de Ukrainio provokis viglan diskuton en telegram-grupo de TEJO kiel TEJO reagu. Aperis diversaj opinioj inter tiuj kiuj volis fortan kondamnon, tiuj kiuj volis ke TEJO estu neŭtrala, kaj tiuj, kiuj opiniis ke ankaŭ NATO kulpas. Oni aldonis la temon al la komitatkunsido, kiu koincide okazis dum la sama semajno.

Dum la komitatkunsido estis debato ĉu TEJO entute faru rezolucion. La nov-elektita estrarano Tyron Surmon kontraŭis tion, kaj argumentis ke TEJO estu neŭtrala pri la milito.

– Mi ne komprenas kio estas la intencita rezulto de tiu deklaro. Ne helpas ion ajn, ne havas konkretan rilaton al la agado de TEJO.

Estrarano Valentin Ceretto Bergerat konsentis ke TEJO estas neŭtrala, sed nur al aferoj kiuj ne rilatas al ĝiaj celoj. Tamen homaj rajtoj estas unu el la celoj de TEJO, kaj invadi alian landon laŭ li ne kongruas kun la valoroj de TEJO.

Dum la tuta kunsido, la prezidanto, Léon Kamenický, havis ukrainan flagon videbla malantaŭ si. Li diris ke necesas ne nur paroli sed ankaŭ agi por helpi homojn en Ukrainio, kaj estas multaj esperantistoj en najbaraj landoj.

– Mi pensas ke silenti en tiu ĉi momento ne estas vere la solvo.

Léon Kamenický kun la flago de Ukrainio

Unu sugesto por helpi venis de Patricio Iglesias (komitatano B), kiu sugestis ke oni povus inviti ukrainiajn rifuĝintojn uzi Pasportan Servon por trovi loĝejojn en aliaj landoj.

La komitato ne havas membron el Ukrainio aŭ Rusio, malgraŭ ke laŭ la retejo de TEJO ĝi havas landajn sekciojn en ambaŭ landoj.

La komitato ne atingis konsenton, kaj eĉ la malneto de la proponita rezolucio multe ŝanĝiĝis dum la diskuto. Pro tio la komitato decidis peti la komisionon pri eksteraj rilatoj prepari rezolucion dum la sekva tago.

La verkado de la rezolucio estis malferma al ĉiuj membroj de TEJO kaj iu ajn povis doni komentojn kaj sugestojn. Dimanĉe vespere la estraro aprobis kaj publikigis la rezolucion. Oni planas traduki ĝin al kelkaj aliaj lingvoj.

Robert Nielsen


Deklaro de TEJO pri Solidareco kun Ukrainio

Sojle de nova milito, L. L. Zamenhof skribis en 1914: Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi [konstantan] pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj… la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj. (Post la Granda Milito: PVZ Originalaro III, 2692)

Samspirite, kiel organizo dediĉita al libereco kaj la respekto de homaj rajtoj, TEJO kondamnas la invadon de Ukrainio iniciatitan de la registaro de Rusio. TEJO strebas al solidareco kaj estimo inter la popoloj kaj pledas por ke homoj ne suferu militon kaj ĝiajn efikojn, kiuj dividas la homaron. La milita agado fare de la registaro de Rusio kontraŭas niajn idealojn pri demokratio, tutmonda paco kaj interkompreniĝo; ĝi estas danĝera malrespekto de la fundamentaj homaj rajtoj. Tial ni decidis ne silenti pri ĝi.

TEJO solidarecas kun ĉiuj viktimoj de la milito: kun mortigitoj kaj vunditoj kaj kun ĉiuj rifuĝintoj. Al ĉiuj niaj membroj, aktivuloj, partneroj kaj samideanoj en Ukrainio ni dissendas nian subtenon. Ni ankaŭ agnoskas la suferon de rusianoj, kiuj estis kontraŭvole enplektitaj en la militon. Ni solidarecas kun la kuraĝaj rusianoj, kiuj manifestacias kontraŭ ĝi riskante malliberiĝon. Ni salutas tiujn pacajn batalantojn kiel parolantoj de lingvo de paco. Ni petas al niaj samideanoj en la tuta mondo, kaj aparte en Ukrainio kaj Rusio, interkompreneme kaj gefrate dialogi por flegi pacajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ la kondamninda ago de la registaro de Rusio.

TEJO alvokas por paco en Ukrainio, por ke homoj povu vivi sen risko de perforto, morto aŭ subpremo. Ni pledas por la tuja retiriĝo de la militistaro de Rusio el Ukrainio kaj por la respekto de la homaj rajtoj. Ni alvokas al ĉiuj internaciaj instancoj strebi utiligi diplomation por ĉesigi la konflikton, provizi savan helpon al la viktimoj kaj konstrui stabilan pacon. Tio baziĝu sur la respekto de ĉies homaj rajtoj, inkluzive de lingvaj rajtoj de etnaj malplimultoj. Ni apelacias al ĉiu esperantisto tra la tuta mondo: subtenu la homajn rajtojn, pacon kaj interkompreniĝon.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

la 27-an de Februaro 2022


Ekde februaro 2022 validas novaj reguloj pri komentado: nur registritaj uzantoj kiuj indikas sian plenan nomon rajtas komenti.

14 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2022-02-27 23:40

Gratulon al TEJO pro ĉi tiu konciza kaj klara deklaro. Ĝia vortumo prezentiĝas eĉ pli trafa, kiam komparas ĝin kun duoble pli longa, sed tute senenhava gazetara komuniko de UEA, en kiu eĉ ne aperas vortoj “Rusio” kaj “Ukrainio”.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-27 22:58
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Ekzakte la samajn pensojn mi havas. Ukrainujo kaj Eŭropo alfrontas novan Hitleron kaj UEA restas ”neŭtrala”… ba! Kia honto! Kiu ankoraŭ volas esti membro en tia organizo.
Sed nu, UEA same ebligis al Fidel Castro nomi sin ”soldato de Esperanto”:

https://www.youtube.com/watch?v=22OTKrhn1c0

Pli bone estus neniu deklaro ol tiu.
UEA estas ne finance (kiel asertite) sed morale bankrota.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Meir
Meir
2022-02-28 16:46
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Tre klara deklaro, vere! Nur TEJO forgesis deklari same pro ĉiuj aliaj invadoj kaj militaj konfliktoj okazintaj en la lastaj jaroj… Kaj kunsenti kun viktimoj de militoj kaj rifuĝintoj kiam tiuj ne estis eŭropanoj.

Alina Mess
Alina Mess
2022-02-28 11:59

Mi ne trovas la komunikojn de UEA kaj TEJO pri la militoj en la aliaj partoj de la mondo. Militoj estas malbona afero kie ajn ili okazas, sed esti publike kontraŭ nur kelkaj el ili donas la impreson ke iuj homoj/gentoj estas pli gravaj ol la aliaj, aŭ ke Eŭropo pli gravas anstataŭ Afriko aŭ Mezoriento ekzemple.

Robert Nielsen
2022-02-28 16:39
Respondo al  Alina Mess

Ĉi tiu milito estas speciala ĉar temas pri la invado de demokratia kaj libera lando fare de aŭtoritata ŝtato. Tiu neniam okazis ekde la Dua Mondmilito. Pro tio Ukrainio estas speciala, ne ĉar ĝi troviĝas en Eŭropo.

Alina Mess
Alina Mess
2022-02-28 17:16
Respondo al  Robert Nielsen

Mi ne estas kontraŭ UEA + TEJO fari deklarojn nur pri militoj ke okazas en Eŭropo. Ni devas protekti la homojn karajn al ni. Sed tiam pli bone forigi la vortojn ”tutmonda”, ”internacia”, ”universala” de sia nomo.

Robert Nielsen
2022-02-28 20:29
Respondo al  Alina Mess

Ĉu vi ne legis mian komenton? Oni deklaris pri Ukrainio ĉar ĝi estas demokratia lando invadita de aŭrtoritata lando. Se tiu okzus en alia mondparto, ekzemple se Ĉinio invadus Tajvanon aŭ Nord-Koreio invadus Sud-Koreion, TEJO probable reagus same.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-28 20:41
Respondo al  Robert Nielsen

Oni ankaŭ ne forgesu, ke tiu Frenezulo en kremlo jam minacis per nukleaj armiloj en maniero ne pli frue okazinta post la malvarma milito.
Homoj, kiuj demandas, kial TEJO ne faris deklarojn pri aliaj militoj, klare ne komprenas pri kio temas nun.
TEJO ne povas fari deklarojn sen ĉeso, sed la nunaj okazantaĵoj povus ekigi 3-an mondmiliton, se oni ne haltigus la Frenezulon. Jam post stelado de Krimeo oni devintus haltigi lin.

Feliĉe TEJO faris fortan deklaron. UEA hontinde kaŝas sin malantaŭ neŭtraleco, kvazaŭ ĝi estus la ruĝa kruco mem.

Osmo Buller
Osmo Buller
2022-02-28 21:45
Respondo al  Robert Nielsen

Ne vere temas pri unika kazo, ĉar en 1982 la militista diktaturo Argentino invadis britan teritorion, nome Falklandajn / Malvinajn Insulojn. Tiu aventuro fiaskis, la diktaturo falis kaj Argentino revenis al demokratio. Tiam UEA kaj TEJO ne kondamnis la invadon. Oni ne provu nun elĵongli sin el la fakto, ke la rusa invado estis kondamnita ĝuste pro tio, ke temis pri milito en Eŭropo. Mi ne distanciĝas de la kondamno, kiu tamen estis farita nelerte kaj en la kazo de UEA ridinde maltaŭge, kvazaŭ hontante. (Por iom savi la vizaĝon de UEA, Humphrey Tonkin rapidis pli taŭge esprimiĝi kiel la UN-reprezentanto de UEA.) Ĉar temis pri ŝanĝo de la tradicia silento, precipe kaze de UEA, necesis en la teksto diri tion kaj pravigi la ŝanĝon, kio ne estis farita. Bedaŭrinde, por UEA estus fakte pli bone nenion diri ol lanĉi politike amatoran fuŝaĵon, kiu nur prezentis bombonon al Heroldo Komunikas.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-28 23:16
Respondo al  Osmo Buller

La junuloj, TEJO, bone taksis la aferon. Ne temas nur pri “milito en Eŭropo” – la tuta mondo reagas.
Se oni ne haltigus la frenezulon en kremlo, ni riskus trian mondmiliton. Li komencis en Krimeo kaj laŭ multaj homoj volus “rekonstrui Sovetunion”. 
La kremla frenezulo jam minacis Eŭropon kaj Usonon (NATO) per nukleaj armiloj. Tio ne plu okazis depost la malvarma milito kaj ne estas komparebla al la Falkland-milito.
Do ne temas pri “simpla” eŭropa milito.

Humphrey Tonkin ne sukcesis savi la vizaĝon de UEA, kontraŭe, eĉ pligravigis la aferon parolante pri “disputo”. Jen mesaĝo de ukraina komitatano Evgen Kovtonyuk:

“Tro multe da sango de ambau flankoj por nomi teruran militon DISPUTO inter du landoj.
Tiam okazis DISPUTO inter Usono kaj Vjetnamio, Turkio kaj Kipro, kaj multaj aliaj.
Tio vere estas DISPUTO chu Ukrainio savos Europon de sekva DISPUTO.”

Mi samopinias kun vi, ke UEA pli bone estus silentinta ol fari tian hontindan, nekondamnantan deklaron. Imagu, se UEA estus farinta saman deklaron dum la reĝimo de Hitler. Mi tamen ne konas la tiaman sintenon de UEA, mi estas tro juna. Mi nur esperegas, ke tiam UEA pli laŭte protestis. Tiama silentado, konsiderante la judecon de Zamenhof estus duoble skandala.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-03-01 5:10
Respondo al  Robert Nielsen

Antaŭ 30 jaroj la Komitato de TEJO havis silentan minuton pro la milito en eks-Jugoslavio, sed diris nenion pri aliaj militoj.

Mi komprenas kial TEJO ĉefe pensas pri Eŭropo; mi ne kondamnas ĝin pro tio. Sed kompreneble TEJO faras deklaron pri la milito inter Rusio kaj Ukrajno ĉar la milito estas en Eŭropo, ne pro aliaj ecoj de la landoj.

Patricio Agustín Iglesias
2022-03-03 19:53
Respondo al  Robert Nielsen

Tiu neniam okazis ekde la Dua Mondmilito

Kara Robert, Osmo jam komentis pri la malvina milito, ege sui generis konflikto. Mi pensas pri multaj situacioj, kiam povaj (en la milita senso) landoj atakis aliajn ŝtatojn. Mi memoras la pragan printempon, kiam Sovietunio invadis Ĉeĥoslovakion (1968), aŭ pri la hungara revolucio (1956). Aŭ kiam Usono kunordigis puĉojn kontraŭ la demokratiaj registaroj de Ĉilio (1973) kaj Irano (1953), por paroli nur pri la plej okulfrapaj kaj dokumentitaj usonaj intervenoj en demokratiaj landoj, ĉar ne necesas esti historiisto por scii, ke preskaŭ ĉiu diktatoro en Latinameriko ricevis rektan aŭ nerektan subtenon de Usono. Se oni parolas pri Afriko, la situacio estis (estas ankoraŭ?) simila al tiu de Latinameriko dum la antaŭa jarcento (ekz. mi ĵus kontrolis ke Mobutu detronigis demokratian registaron de Lumumba en Demokratia Respubliko Kongo per la helpo de Usono, Francio kaj Belgio, kaj sia diktaturo daŭris dum preskaŭ 37 jaroj). Ankaŭ Peruo (sub la Fujimori-diktaturo) kaj Ekvadoro (jam demokratia ŝtato tiam) suferis mallongan militon en 1995.

Robert Nielsen
2022-03-04 10:30

Patricio, mi petas ke vi pli atente legu mian komenton. Mi ne diris ke ĉi tiu estas la unua milito ekde la dua mondmilito, mi diris ke ĝi estas la unua “invado” de “demokratia” lando ekde la dua mondmilto. Do, la invado de Hungario kaj Ĉeĥoslovakio estas malsama situacioj ĉar ili ne estis deomkratiaj landoj. La puĉoj en Irano kaj Ĉilio ne estis invadoj. Mi konsentas ke ja okazis multaj militoj en Afriko kaj Latinameriko, sed ili ne estis invadoj de demokratiaj landoj kompareble al la invado de Ukrainio.

La falklanda/malvina milito estas kvazaŭ escepto, sed se oni opinias ke UEA kaj TEJO donas tro da atento al Eŭropaj landoj, mi memorigas vin ke Britio estas Eŭropa lando, do paroli pri la invado de brita teritorio ne malpliigos la eŭropcentrismon.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-28 17:31

Nun eĉ Svislando ne plu konservas sian neŭtralecon, sed neŭtrala Universala Esperanto-Asocio restas neŭtrala… kaj eĉ restus tia dum la Hitlera reĝimo, se la nunaj estraranoj povus decidi.
Zamenhof mem ili perfidus.

Ĉar UEA (mi citas UEA mem) “estas neŭtrala rilate al politikaj problemoj kaj laŭstatute tio signifas, ke UEA *ne povas* preni starpunkton pri la koncernaj problemoj.

Dum bomboj flugas super kapoj de ukrainaj infanoj kaj la frenezulo en la Kremlo jam pretigas nukleajn armilojn.

Mi HONTEGUS, se mi nun estus membro de Universala Esperanto-Asocio.

PS: Tiuj senhontuloj en la estraro de UEA jam plurfoje agis kontraŭstatute ĉirkaŭ la vendo de la domo kaj nun subite volas esti pli piaj ol la papo – kiaj klaŭnoj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro