Deklaro de SAT kontraŭ la milito en Ukrainio

La plenumkomitato de SAT, kaj la organiza komitato de la 95-a SAT-kongreso, kiu devis okazi ĉi-jare en Moskvo, diskonigis komunan deklaron pro la milito en Ukrainio. Libera Folio publikigas ĝian tekston.

La ĉefurbo de Ukrainio en pli paca epoko.

Komuna Deklaro de SAT Plenumkomitato kaj la Organiza Komitato por la 95-a SAT-kongreso, kiu devintus okazi ĉi-jare en Moskvo

La Organiza Kongresa Komitato por la 95-a Kongreso de SAT, kune kun la Plenum-komitato de SAT, konstatas, ke pro la morala kaj praktika maleblo okazigi kongreson de SAT en militanta lando, la kongreso ĉi-jare ne povos okazi ĉeeste.

Ni kondamnas la teruran agreson de la nuntempa registaro en Rusio kontraŭ la ukraina popolo. Ni subtenas la kontraŭmilitan movadon en Rusio, kaj esperantistojn, laboristojn, studentojn kaj popolojn en la mondo, kiuj helpas civilulojn en Ukrainio. Diplomatio tutmonde devas agadi por ĉesigi la militon kaj ne akceligi konfliktojn. Ne al milito. Jes al paco!

Dum la sekva periodo ni provos trakti diversajn manierojn krei alternativojn al la ĉeesta kongreso planita por Moskvo. Ni esperas okazigi aranĝojn, verŝajne virtualajn, kiuj ebligos esperantistojn interkompreniĝi kaj diskuti pri diversaj pacmovadoj, sociaj reagoj kontraŭ milito, kaj simile. Ni ankaŭ provos serĉi manieron okazigi kongreson iamaniere, eĉ se virtuala, kaj intencas fokusigi ĝin pri pacmovadoj. Ni bonvenigos proponojn de SAT-membroj kaj aliaj esperantistoj pri tiaj temoj.

Plenumkomitato – Sennacieca Asocio Tutmonda
Organiza Kongresa Komitato – 95-a Kongreso de SAT

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-03-08 0:00

sat-anismo estas multe pli digna, ol la uea-neutralismo!