Deklaro de juristoj pri la agreso de Rusio

La estraro de Internacia Jurista Esperanto-Asocio diskonigis deklaron pri la agreso de Rusio kontraŭ Ukrainio. Libera Folio publikigas la tekston.

Kievo

DEKLARACIO DE LA ESTRARO DE INTERNACIA JURISTA ESPERANTO-ASOCIO OKAZE DE LA AGRESO DE RUSIO KONTRAŬ UKRAINIO

Depost la jaro 1945 la internacia komunumo havigis al si, pere de Unuiĝintaj Nacioj, taŭgan instrumenton por disvolvi inter la nacioj amikajn rilatojn bazitajn sur la respekto de la principo de egaleco de la rajtoj de la popoloj kaj de ilia rajto disponi pri si mem, kaj fari ĉiajn aliajn disponojn taŭgajn por solidigi la pacon de la mondo, laŭ la artikolo 1-a de la Ĉarto subskribita en la urbo San-Francisko en tiu jaro.

Same, la artikolo 2.1 de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj proklamas, ke la membroj detenas sin, en siaj internaciaj rilatoj, je minaco aŭ uzo de forto, ĉu kontraŭ la teritoria integreco aŭ politika sendependeco de ia ajn ŝtato, ĉu en ia alia maniero malkongrua kun la celoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Pro tio, agres-milito ne povas esti akceptata en nia mondo, des pli se oni scias, ke ekzistas nukleaj armiloj kapablaj detrui kelkfoje la tutan homaron.

Pro ĉi ĉio, IJEA, kiu proklamas en sia celaro strebi al justeco, laŭleĝeco, efektivigo de la homaj rajtoj kaj la demokratio en la mondo, rifuzas kaj kondamnas la ĵusan agreson realigitan de Rusio kontraŭ Ukrainio, ĉar ĉi tiu agado tute ne kongruas kun la principoj de Unuiĝintaj Nacioj, internacia asocio kie Rusio ĉefrolas, sed hodiaŭ ĝi ŝajnas forgesi ilin.

IJEA alvokas por tuja paco en Ukrainio, por ke ukrainoj, rusoj kaj ĉiuj najbaraj popoloj povu vivi en paca etoso. Nia asocio ankaŭ solidarecas kun ĉiuj viktimoj, speciale kun la plej etaj kiuj vidas, ke normala vivo en familio kaj lernejoj haltas kaj, por savi siajn vivojn, ili devis ekigi malfacilan vojon por atingi rifuĝon en najbaraj landoj – senfinan dankemon al tiuj ŝtatoj kiuj bonvenigas kaj akceptas ilin.

IJEA, kompreneble, ne prenas politikajn poziciojn, tamen hodiaŭ ne temas pri politika disputo, sed pri milit-agreso tute kontraŭa al la Internacia Juro kaj al la paca kaj kunlaborema spirito kiu devas regi la internaciajn rilatojn.

Laste, IJEA alvokas al ĉiuj instancoj, speciale al la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, ĉesigi la militon; al najbaraj landoj akcepti ĉiujn rifuĝintojn kiuj devis foriri el sia lando por savi siajn vivojn; kaj al la Prokurorejo de la Internacia Puna Kortumo por pristudi la terurajn okazintaĵojn kiuj povus esti plenumitaj dum ĉi tiu milit-agreso, kaj la respondecon de la agresantoj.

La Estraro de Internacia Jurista Esperanto-Asocio
Lisbono, la 28-an de februaro 2022.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Ferdinand Cesarano
Ferdinand Cesarano
2022-03-04 16:24

”Laste, IJEA alvokas al ĉiuj instancoj, speciale al la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, ĉesigi la militon…”

Nu, *tio* certe ne okazos (samkiel ĝi ne okazas responde al la agreso farata/subtenata de Usono).