Prezidanto de REU subtenas la militon

La prezidanto de Rusia Esperanto-Unio senkondiĉe subtenas la agadon de Rusio en Ukrainio. Libera Folio malpublikigis deklaron de rusiaj esperantistoj kontraŭ la milito, ĉar ĝi pro nova leĝo povas kaŭzi gravajn problemojn. Iu jam ricevis minacon.

Disbombita loĝdomo en Borodjanka norde de Kievo.

La prezidanto de Rusia Esperanto-Unio (REU), Aleksandr Lebedev, publike anoncis ke REU distanciĝas de la kontraŭmilita deklaro de kelkaj konataj rusiaj esperantistoj.

Aldone li deklaris, ke li mem eĉ subtenas la rusian invadon de Ukrainio: ”…persone mi kiel privata persono plene kaj senkondiĉe subtenas la specialan operacion de la rusia armeo, kiu okazas nun en Ukrainio”, li skribis en La Ondo de Esperanto.

Laŭ li la opinioj pri la milito en Rusio estas tre dividitaj, kaj tial REU oficiale nenion deklaru pri la afero.

Pli frue en Libera Folio aperis kontraŭmilita deklaro subskribita de unu nuna kaj kelkaj eksaj estraranoj de REU. La deklaro baldaŭ ricevis fortan kritikon de aliaj rusiaj esperantistoj. La diskuto en la rusa socia retejo VK.com okazis nur en la rusa lingvo, kaj en ĝi ŝajne partoprenis ankaŭ neesperantistoj.

– Kamaradoj esperantistoj, ne akrigu la situacion kaj ne konduku vian societon al la stato de ”kvina kolono”. Al vi nun malfermiĝas fenestro de eblo por anstataŭigi la anglan lingvon (kiel lingvon de internacia komunikado) per Esperanto por duono de la homaro. Neniam poste estos tiaj ŝancoj, skribis Oleg Babenko.

Diskuto pri la deklaro de la prezidanto de REU en VK.com.

Kiam administranto proponis, ke oni komentu rekte en Libera Folio, Vlad Romanov respondis:

– Ili nur forcenzurus. Alikaze mi komentus: [en Esperanto] Ĉesu kalumnii! Ĉi tiu milito ne estas kontraŭ Ukrainio, des pli ukraina popolo. Ĝi estas kontraŭ la milito, kiu 8 jarojn furiozis en Eŭropo.

Iu Sergej Esperantov skribis:

– Ili ĉiuj iru al la diablo /…/ same la nuna kaj eksa estraranoj de REU. Ĉiuj! Ni ne bezonas tiajn aktivistojn-provokistojn.

Vlad Romanov plu komentis:

– Tio ne estas milito de rusoj kaj ukrainoj, nek milito de Rusio kaj Ukrainio. Sed milito de adeptoj de Rusia-Ukrainia unuiĝo kontraŭ oponantoj de tiu unuiĝo. Milito por unuiĝo de la Rusa kaj Ukraina popoloj.

En Libera Folio laŭ peto de subskribintoj granda parto de la kontraŭmilita deklaro estis poste forigita, interalie la frazo ”La agreso de la rusia registaro estas nepermesebla”.

Baldaŭ poste en Rusio estis aprobita nova leĝo pri ”falsaj novaĵoj”, laŭ kiu diskonigo de ”falsaj informoj” pri agado de la rusia armeo povas konduki al multjara malliberigo. Ĉar oficiale ne okazas milito, eĉ publike nomi la militon milito estas severe punenda krimo.

Post la aprobo de la leĝo, kaj post kiam Libera Folio eksciis, ke iu el la subskribintoj jam ricevis konkretan minacon, ni decidis laŭ peto de iuj subskribintoj malpublikigi la kontraŭmilitan deklaron.

Ankaŭ la deklaro de la prezidanto de REU Aleksandr Lebedev, en kiu li distanciĝis de la kontraŭmilita deklaro, ricevis kritikon en la ruslingva diskutejo en VK.com.

– Esperantisto-faŝisto. Originale, skribis Ivan Ŝvec.

– Bone ke li honeste kaj publike konfesas sian subtenon al la nun farataj krimoj. Bone, ke normalaj honoj nun povas kompreni, kiu li estas, skribis Sergei Andreisons.

– Zamenhof turniĝas en sia tombo, skribis Inna Gorodilova.

Same multaj diskutantoj tamen esprimis sian subtenon al Aleksandr Lebedev.

17 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Klaus Leith
Klaus Leith
2022-03-06 21:49

Herooj laŭ mi: la homoj en Ukrainio, kiuj rezistas la invadon de sia lando far unu el la plej potencaj armeoj de la mondo, kaj la homoj en Rusio, kiuj kuraĝas publike kontraŭi la politikon de sia registaro, malgraŭ minaco de severaj konsekvencoj.

La estraro de REU verŝajne ne vidis alternativon al distanciĝo de la deklaro de nuna kaj eksaj estraranoj pri la milito, kiun nomi milito eĉ ne plu estas permesata en Rusio. Mi komprenas la dilemon. Por ni en landoj, kie ne necesas aparta kuraĝo publike kritiki iun ajn politikon aŭ politikiston, estas facila kapskui kaj deplori la nunan deklaron de REU.

Mi foje partoprenis retajn REU-kunvenojn, riĉajn je interesaj programeroj, plejparte kulturaj, neniam politikaj. Mi konscias, ke junaj homoj, ekzemple la prezidanto de REU, alfrontas apartajn premojn kaj severajn konsekvencojn kaj por la asocio kaj persone. Mi dankas la sorton, ke mi ne estas en lia pozicio kaj situacio.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-06 23:25
Respondo al  Klaus Leith

Ne Klaus, tiele oni povas eĉ aserti, ke la kunlaborantoj de Hitler en la Dua Mondmilito en via, mia kaj aliaj eŭropaj landoj estis sub premo.

REU mem silentas. Bone. Sed la prezidanto de REU faras eksplicitan, privatan deklaron pri sia subteno al tiu abomena rusa reĝimo.

En Germanujo ĉ. 1933 oni jam antaŭmilite senjudigis la germanajn Esperanto-klubojn.
Iu sinjorino skribis en Facebook prave, ke ŝi ne estis en tiaj cirkonstancoj kaj ne povas diri, kion ŝi mem estus farinta, sed eble ŝi estus rezigninta pri Esperanto entute.
Kaj tiu virino pravis: Kion signifas ”esperantismo”, ”homaranismo” kaj ĉiaj ”ismoj” atribuitaj al Esperanto, se finfine homoj nur perfidas tiujn valorojn por ”konservi Esperanton?
Kiom finfine Esperanto mem ankoraŭ valorus?

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2022-03-07 15:31
Respondo al  Klaus Leith

Se ruso tre timas civilan respondecon, kiu nekompareblas kun vivdanĝero de ukraino, tiam li rajtas silenti, kio ne estas punata. Anstataŭe Lebedev elektis la vojon de kondamninda propagandisto, similan al tiu de Arnold Behrendt pledanta por fifama kanceliero de Germanio. Se li havas tro molan nukon por preni la ekzemplon de siaj pli aĝaj, heroaj samlandanoj-esperantistoj, kial li okupas tiun postenon, kiu devus doni bonan ekzemplon al la cetero de la aktivuloj? Mi pensas, ke defendi lin kaj trovi en li ian kompatindan viktimon estas ridindaĵo.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-06 22:03

Aleksandr Lebedev ne pro premo de la reĝimo al REU sed ”kiel privata persono plene kaj senkondiĉe subtenas la specialan operacion de la rusia armeo, kiu okazas nun en Ukrainio”.

Li aktive subtenas murdantan reĝimon. Por mi tia homo ne plu estas homa.
La morale bankrota UEA permesas per sia ”neŭtraleco”, ke tiaj homoj restas inter ĝiaj membroj.
Mi neniam volas esti membro de organizo, kiu permesas membrecon al tiaj ”homoj” kaj eĉ malpli en organizo, kiu toleras, ke ĝia landa asocio havas tian ”homon” kiel prezidanton.

La sama jam okazis en la jaroj ’30-’45 de la pasinta jarcento. Ne ankoraŭ fojon!

Sten Svenonius
Sten Svenonius
2022-03-07 9:43

Versxajne por rusaj esperantistoj nun estas tre malagrabla situacio. Samtempe UEA ne devus akcepti kion ajn de prezidanto de landa asocio. Plej bone estus se rusaj esperantistoj malfondos nunan organizon kaj komencos denove per nova gvidantaro.

Sten Svenonius
Sten Svenonius
2022-03-07 11:07
Respondo al  Sten Svenonius

Mi vidas ankaux alian eblecon. La cetera estraro esprimu same sian opinon, kio certe estas malagrabla por ili. Se ili silentas aux subtenas la prezidanton REU cxesigu propravole sian membrecon en UEA. Gravas ke UEA estu organizo kun minimuma moralo kaj ne nur senenhava listo de kotizpagantoj. Mi volas fieri pri mia membreco en UEA.

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-03-07 23:54

Aleksender Lebedev, ne estas el la stalin-tempo, sed li “liberas” simile…

Oleg Ĉajka
Oleg Ĉajka
2022-03-09 14:30

Mi prezentis tiun ĉi mian opinion en la socia retejo vk.com, kie estis publikigita la informo pri la reago de Aleksandro. Ĉi tie mi prezentu iom pli larĝan version:

Subteni aŭ ne subteni ion ajn estas privata kaj libervola sinteno de ĉiu ajn membro de iu ajn organizo kaj tute ne rilatas al la ĝenerala pozicio de la organizo mem.
REU (samkiel ĉiu alia landa organizo), laŭ mi, plu restas neŭtrala organizo, kiu okupiĝas pri Esperanto kaj esperantistoj, sendepende de ilia sekso, genro, aĝo, nacio, religio, partio, vivnivelo, kaj estas nek reprezentejo de la ŝtato, nek de iu ajn aparta membro de la organizo.
REU (samkiel, mi esperas, plu restas ĉiu landa organizo) estas paca organizo kaj laŭeble (sub)tenas pacon en kaj inter siaj membroj.

Tio estas mia persona opinio kaj pozicio, sed mi tre esperas, ke almenaŭ plimulto de esperantistoj ĝin subtenas. Alie ni devos revizii la ideojn de esperantismo kaj, laŭ la reagoj de iuj personoj en ĉi-komentoj, komenci reprezalii aliajn esperantistojn pro iliaj vidpunktoj.

Por superi ajnan militon ni devas konservi / krei pacon en kaj inter ni. 💚

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-09 17:45
Respondo al  Oleg Ĉajka

Oleg,

”Subteni aŭ ne subteni ion ajn” 

Ne, ABSOLUTE NE.

Tia sinteno kondukis al unu el la plej grandaj tragedioj el la monda historio: La Dua Mondmilito kun 55 milionoj da mortintoj, el kiu duono estis civiluloj. Inter kiuj aparte elstaras 6 milionoj da judoj, sed ankau ciganoj kaj gejoj.

Tia abomenaĵo NENIAM DENOVE okazu. Kial ĝi povis okazi? Ĉar la granda popola amaso, se ĝi ne aliĝis al ĝi, tro longe estis indiferenta pri la nazismo.

Tiel povis okazi, ke la Universala Kongreso en 1933 okazis en nazia Germanujo, sub reĝimo, kiu murdis idojn de Zamenhof kaj kiu estus murdinta ankaŭ la Majstron mem, se li ankoraŭ estus vivanta tiutempe.

Homoj, kiuj silentas, kiam la Malbono serĉas vojon enradikiĝi – tiuj homoj fariĝas kunkulpuloj.

Kiam Malbono okazas, ni ne devas silenti, ni ekstaru, ekagu, ni ne akceptu.

Ruslando, spite al la internacia juro, invadis la suverenan ŝtaton Ukrainujon, ekmilitis, mortigas ne nur ukrainajn soldatojn, sed ankaŭ civilulojn, kaj kaŭzas grandegajn damaĝojn en la lando.

Ekzistas NENIA senkulpigo por tio.

Mi ĉiam defendis, ke ĉiu homo, kiu parolas Esperanton, estas esperantisto, kaj mi daŭre defendas tion.

Sed tio NE signifas, ke ni toleru en nia mezo homoj, kiuj konsentas pri la murdado de senkulpaj homoj. Ĉar tion via lando nun faras: ĝi murdas senkulpulojn.

Vi skribas: ”Por superi ajnan militon ni devas konservi / krei pacon en kaj inter ni.”

Tiu eldiro sonas bela, paca, sed ĝi estas facile direbla komforte hejme en paca loko.

Diru tion al la milionoj da ukrainaj rifuĝintoj, al la ukrainoj ankoraŭ en la lando super kies kapo flugas rusaj bomboj. Diru tion al la edzoj, al la edzinoj al la infanoj al kiuj nun mankas patro, patrino, filo aŭ filino pro la murdemo de la rusa reĝimo. Diru tion al la 44 milionoj da ukrainoj, kiuj ĉiutage suferas pro la rusa agreso.

” Alie ni devos revizii la ideojn de esperantismo kaj (…), komenci reprezalii aliajn esperantistojn pro iliaj vidpunktoj”

Ne necesas revizii, kiu estas esperantisto, sed kion oni akceptu kaj ne akceptu en la movado. La nuna UEA kaj ĝia neŭtraleco estas morale bankrota.

Oleg Ĉajka
Oleg Ĉajka
2022-03-11 10:54
Respondo al  ne-al-cenzuro

Leon, mi mem estas ukrainiano kaj en Ukrainio plu estas miaj parencoj kaj multaj amikoj. Mi kun ili tenas la kontakton, mi parolas kun ili. Tio kion diras la amaskomunikiloj en Eŭropo kaj Usono ne koincidas kun tio, kion diras miaj parencoj kaj amikoj. Kaj mi sendube ne spektas tion, kion oni montras en Rusiaj amaskomunikiloj – nek ili por mi estas aŭtoritataj.

Jes, sendubege, ajna milito estas abomena. Ajna. Mi plene konsentas! Ĝuste pri tio necesas diri, sen preni ajnan flankon de la konflikto.
Neniu el ni scias la veron, neniu el ni povas preni sur sin respondecon pri kristale puraj faktoj. Jen unu flanko diras, ke estis neniigita naskejo. Oni perceptas la vorton, certe, tre emocie, kaj komprenas tuj, ke Rusia armeo mortigas virinojn kaj infanojn. Alia flanko diras, ke tie delonge ne plu estis la naskotulinoj, beboj kaj la medicinistoj, sed nur la okupinta tiun konstruaĵon bataliono “Azov”. Kiun ni kredu? Kiel okazas nia elekto de la iluzio, bazata aŭ eĉ ne bazata sur la faktoj kaj plene bazata sur la emocioj? Mi multfoje pensus kaj esplorus antaŭ kredi aŭ ne kredi pri iuj historioj, kiujn montras al ni la amaskomunikiloj.

Sed revenante al mia antaŭa komento: kiam mi diras “neŭtrala”, mi diras ĝuste pri tio, ke ni ne elaktu ajnan flankon de la konflikto, alie ni iĝas parto de tiu konflikto kaj ne plu povas vidi kaj kompreni ĝin plene kaj sendepende.

Mi ege dankas vin pri viaj homaj emocioj, pri tio, ke vi plu estas homo. Sed se vi sukcesus konservi pli da neŭtraleco, oni ne plu povus ludi je viaj emocioj kaj vi pli klare sukcesus vidi ĉion, tion supere gravan, kio okazas en la mondo.
Kaj aldone: ĉu vi certas, ke vi same reagus al la milito, se Ukrainio okazigus en DPR kaj LPR seriozan militan operacion pri revenigo de la apartiĝintaj partoj kun mortoj de pacaj homoj (pri kio oni apenaŭ rakontus, certe)?

Kalle Kniivilä
2022-03-11 11:08
Respondo al  Oleg Ĉajka

Alia flanko diras, ke tie delonge ne plu estis la naskotulinoj, beboj kaj la medicinistoj, sed nur la okupinta tiun konstruaĵon bataliono “Azov”. Kiun ni kredu?

La “alia flanko” ĉi-kaze estas la rusia ministro de eksterlandaj aferoj, kiu aldone diris, ke Rusio tute ne atakis Ukrainion. Samtempe la rusia ministerio de defendo diris, ke la atako kontraŭ la malsanulejo en Mariupol tute ne okazis. Do jen elektu vian veron.

Oleg Ĉajka
Oleg Ĉajka
2022-03-11 17:09
Respondo al  Kalle Kniivilä

Kalle, kara, mi ne kredas al ambaŭ flankoj de la konflikto. Mi konsideras nur tion, kion mem vidis kaj komprenis kaj poste tion, kion diras al mi miaj sobromensaj parencoj. Kaj nur la faktojn, ne la opiniojn pri tio. Opinion mi mem povas konstrui.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-11 18:49
Respondo al  Oleg Ĉajka

Oleg, mi tute ne interesiĝas pri tio, kion la amaskomunikiloj diras.
Okazas milito nun en Ukrainujo. Rusujo ekmilitis kaj invadis suverenan ŝtaton. Neniel pravigebla per la internacia juro. Tiaj estas la nudaj faktoj.

En mia provinco ukraina familio rapidegis al Ukrainujo por venigi la geavojn al Nederlando. Ĵus alveninte en Nederlando, jam post 30 minutoj, la avo, 77-jara, mortas pro korkolapso. Tio ne estas amaskomunikila fantaziaĵo, tio okazis.

Ĉi tie ne necesas disputi kiom kaj sub kiaj cirkonstancoj: Ukrainoj, soldatoj kaj civiluloj mortas pro rusa artilerio. Civiluloj fuĝas el la lando. Rusujo minacas Eŭropon kaj Usonon per nukleaj armiloj. Nudaj faktoj, Oleg.

Mi preferus, se vi ne nomus la militon ”konflikto”: Tiu vorto nur utilas por maski la kruelaĵojn de militoj.

”Neŭtraleco” ne ekzistas. Ĝi estas ĥimero de la fantazio. Kion vi celas, estas ”neengaĝiĝo”. Kaj tio defakte kondukas al la leĝo de la pli forta. Mi kredas, ke ni, la homaro, jam delonge konstatis, ke tiu leĝo ne estas justa. Se ni kredas tion, ni ne povas konduti kiel dioj, kiuj de supre rigardas la okazantaĵojn en la mondo.

Ankaŭ neagado, neelekto de flanko, estas elekto: Oni aŭtomate elektas, ke la malpli forta popolo krevas, sendepende de tio, ĉu ĝi estas senkulpa aŭ ne.
Mi demandas min, ĉu vi kaj aliaj esperantistoj, kiuj propagandas neŭtralecon kaj pacifismon komprenas la konsekvencojn de tia pensmaniero.
Eĉ la Budho, de multaj konsiderita la fondinto de la plej pacama religio, neniam predikis, ke bonvolaj homoj silentu, ne agu, kiam la Malbono manifestiĝas.

Vi asertas, ke ”oni ludas je miaj emocioj”. Mi devas malpravigi vin. Kion mi montras, ne estas montro de emocioj sed kunsento kun soldatoj kaj civiluloj, kiuj neniel pravigeble atakiĝas de monstra reĝimo.
Kaj mi bedaŭras vere Oleg, ke mi tion ĉe vi ne vidas: Vi eĉ defendas homon, kiu propravole subtenas la militon.

Pri Aleksandr Lebedev mi antaŭe skribis: ”Por mi tia homo ne plu estas homa”.
Mi devas pardonpeti pro tio. Libera Folio malpermesis al mi la uzon de vorto, kiu laŭ LF estas fivorto (ne laŭ PIV!) kaj kiu estis -miaopinie- pli trafa. Do oni devigis al mi elpensi alian vortumon necenzuritan de LF sed pri kiu mi nun tre malkontentas: Por mi homo ĉiam restas homo kaj ĉiu povas, rajtas fariĝi pli bona homo.
Estus bone, se Lebedev retirus sian deklaron kaj pardonpetus pro ĝi, kaj se vi komprenus, ke tio, kion vi defendis, ne estas defendinda aŭ eĉ defendebla.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2022-03-13 20:11
Respondo al  Oleg Ĉajka

Via sinteno kun whataboutism, precipe nun, kiam via merda ŝtato okazigas teroron en Ukrainio, estas plej simple fia kaj vomiga.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2022-03-10 0:28
Respondo al  Oleg Ĉajka

Li estas prezidanto de tutlanda asocio, kiu „privatan” – skandalan kaj neakcepteblan – vidpunkton volvis per la oficiala komuniko de la asocio. Estas naive esperi, ke neniu ligos tiun ŝajn-privatan sintenon kun la asocio mem.
Por garantii pacon ni devas unue kondamni tiujn, kiuj propagandas malpacon.

Oleg Ĉajka
Oleg Ĉajka
2022-03-11 9:57

Pri tio vi pravas, mi konsentas.
Sed necesas ankaŭ konsideri, ke la kvar subskribintoj, kiuj kondamnis la militan operacon de Rusio, estis nomitaj “REU-estraranoj”, sed ne simple ”homoj”, ”rusianoj” aŭ ”esperantistoj”. Ne hazarde ja.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Oleg Ĉajka
jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-03-11 21:43

Kiel jam atentigis nin Osmo Buller, post tiu milito (kelkaj nomas ghin reordigado) estos multe malpli facile renkotighadi kun la rusiaj kaj ukrainiaj esperantistoj. Mi ne skribas nur pri rusoj kaj ukrainoj, char en ambau tiuj landoj loghas ankau reprezentantoj de aliaj nacioj. Tamen mi, kiu nenion scias pri la proksimaj parencoj ne Ukrainio nek en Rusio, jam shanghis la pensmanieron kaj ech skribmanieron, pro tiu milito. Mi chiam miris, ekzemple lagante ”La Verdan Koron” de iama rusa militkaptito – Julio Baghy, ke li kaj multaj aliaj malliberigitoj scipovis renkontighadi, trovi amikojn kaj ech instruadi kaj praktiki Esperanton, en la siberia malliberejo. Dum la sama Granda Milito UEA pere de la reto de delegitoj (tiam ankorau nomataj – konsuloj), dank’ al peza laboro de Hector Hodler helpata de Hans Jakob, dissendadis al la civitanoj de la batalantaj shtatoj centmilojn da pakajhoj kaj ech monon! Tio komplete ne funkciis dum la Dua Mondmilito. Jam antau ghi, la antauloj de putin: stalin kaj hitler, ordonis kaptadi, murdadi au malliberigadi centojn (se ne milojn) da esperantistoj. En la malliberejoj en Siberio kaj en la germanaj naziaj koncentrejoj ne plu eblis amike komunikighadi kaj certe ne povis okazadi la lecionoj de la Internacia Lingvo. Dum la milito estis murditaj milionoj da homoj, inter ili plej kruele proksimume 6 milionoj da judoj kaj certe miloj da esperantistoj. Post tiu milito en multaj landoj la E-movado kaj internacia komunikado, ech korespondado, estis se ne komplete malpermesita, do certe tre limigita. Poste en multaj landoj, i.a. en Pola Popola Respubliko, esperantistoj ”lernis” kunlabori kun la reghimoj: eldonante propagandajn broshurojn kaj revuojn, organizante ”pacseminariojn” k.t.p., ricevante specialajn permesojn vojaghi eksterlanden kaj ricevadi por tio subvenciojn. Shajnis, ke tia hontiga periodo finighis, jes ne tutmonde, sed en la plimulto de l’mondo. Tamen la servista deklaro de la nuna reu-prezidanto, uzanta ofendigajn simbolojn kaj klare subtentanta la putran, necivilzitan militipolitikon de la prezidento, demandigas ne nur min – kial oni rilatu kun tiaj homoj, ech se oni povus uzi la saman lingvon, kiu ne estas nia denaska, tamen libere elektita por amike interilati. Mi konstatis, en mia propra cerbo, ke mi ne plu imagas amikan, simpatian komunikadon ne nur kun la nuna reu-prezidanto, sed ankau kun reprezentantoj de multaj aliaj nacioj, kiuj subtenas la imperiisman politikon de la kruelulo el Kremlo (au el la urala kashejo)? Post la milito, se mi travivos ghin, kaj se mi volos iri orienton, mi rezignos pri Moskvo! Ve!