ELI kondamnas la rusian invadon de Ukrainio

La landa asocio de UEA en Israelo, ELI (Esperanto-Ligo en Israelo) publikigis deklaron, en kiu la asocio kondamnas la invadon de Ukrainio. Libera Folio publikigas ĝian tekston.

Esperanto-asocio en Israelo kondamnas la invadon de Rusio en Ukrainion

Laŭ sia nacia heredo, kaj historia kaj kultura, Israelo estas forte ligita kaj al Ukrainio kaj al Rusio. Multaj el ĝiaj sociaj kaj politikaj aktivuloj venis aŭ devenas el tiuj landoj, kaj multaj israelanoj, ĉu veteranoj aŭ novenmigrintoj, havas familianojn en ambaŭ landoj. Tial la terura milito en Ukrainio tuŝas kaj malfeliĉigas multajn el ni persone.

Aldone al la daŭra provizo de homama helpo al Ukrainio, Israelo ludas specialan rolon de peranto, klopodante ĉesigi la militon kiel eble plej rapide. Israelo akceptis jam kelkmilojn da ne-judaj rifuĝintoj el Ukrainio, krom dekmiloj da judoj, kiujn Israelo laŭ sia konstitucio akceptas senlime.

Multaj el la aktivaj membroj de ELI estas ukraindevenaj aŭ rusdevenaj, tamen kiel israelanoj ili pace kaj frate kunagas en la asocio, laborante por Esperanto. Sekve interhoma frateco estas tre bone konata al ni en la praktiko.

Ni konstatas, ke ju pli longe daŭras la milito, des pli grandaj kaj kruelaj estas la damaĝo kaj la krimoj kontraŭ la civila loĝantaro. Tial ankaŭ ni vokas al ĉesigo de la milito kiel eble plej rapide.

Ni bone konas la teruraĵojn de milito kaj la suferadon kiun ĝi kaŭzas, ĉar bedaŭrinde vivo dummilita estas deproksime konata al ni laŭlonge de nia historio. La daŭra malfacila strebado por paco estas integra parto de nia nacia identenco ekde la sendependiĝo de Israelo, kaj eĉ pli frue. Ĉiuj kiuj travivis militon ĝin kondamnas kaj strebas al paco. Agante en la spirito de Esperanto ni vokas al tutmonda paco.

Ni konscias ke estas grandega defio agi humane dum milito, sed en milito ĉiuj malvenkas kaj en paco ĉiuj venkas. Ni forte esperas, ke la popoloj ja trovos vojojn kunvivi kaj kunlabori por la paco kaj por pli bona estonteco.


 

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-13 22:33

Ĉu Esperanto-Ligo en Israelo kondamnas ankaŭ la invadojn, la setlejojn fare de la propra lando, aŭ ĉu kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota?

Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2022-03-14 3:53

Ĉi tiu membro de ELI havas profundajn memorojn de la jidparolantaj praavoj, kiuj, mi diru, fuĝis el Ukraino.