TEJO kreskas, UEA stagnas

Laŭ freŝa statistiko la membrokvanto de TEJO denove forte kreskis dum la pasinta jaro, kaj la junulara sekcio de UEA nun havas pli da individuaj membroj ol iam ajn dum la lastaj jardekoj. Samtempe la tuta kresketo en la membrokvanto de UEA okazis ĉe la junulara sekcio. De kio tio dependas?

Statistiko pri la individuaj membroj de TEJO 1984–2021 laŭ diversaj kategorioj. La aĝlimo de TEJO estis altigita de 25 al 30 en 1990 kaj al 35 en 2017.

Ĉiujare la aprila eldono de revuo Esperanto publikigas statistikon pri la individuaj membroj de UEA kaj TEJO. Laŭ la freŝaj ciferoj por la jaro 2021, TEJO spertis fortan kreskon en sia kvanto de individuaj membroj, kiu nun estas la plej alta ekde la 1980-aj jaroj, aŭ eble iam ajn.

Statistikoj pri la kvantoj antaŭ la 1980-aj jaroj ne facile troveblas, sed ĉar tiam ŝajne estis la pinto de la junulara movado, supozeblas ke tiam ankaŭ estis la pinto de la membronombro en TEJO.

Inter 2020 kaj 2021, la kvanto de individuaj membroj en TEJO kreskis de 806 al 936, je pli ol 16%. La kresko okazis ĉefe en la kategorio “Juna Membro Baza”, de 675 al 795. La kategorio “Juna Membro-Abonanto” kreskis de 80 al 90 kaj “Juna Membro Dumviva Baza” de 29 al 31. Nur la kategorio “Juna Dumviva Membro Abonanto” malkreskis, de 22 al 20.

La kvanto de individuaj membroj de TEJO kreskis ĉiujare ekde 2016, kiam la aĝolimo estis altigita de 30 al 35. Tiam TEJO havis malpli ol 400 individuajn membrojn.

La kresko estas eĉ pli impona kompare kun UEA, kies individua membraro kreskis de 4 293 al 4 424, neta pluso de 131. Tio signifas ke la tuta kresko ĉe la individuaj membroj de UEA venis de TEJO.

La nov-elektita estrarano de TEJO Tyron Surmon komentis nome de la TEJO-estraro al Libera Folio:

‒ Kompreneble la estraro ĝojegas ke la membraro de TEJO denove kreskas. TEJO nun havas pli da individuaj membroj ol iam ajn ekde almenaŭ la 1980-aj jaroj. Eĉ se vi ne inkluzivas la efikon de la altiĝo de la aĝlimo, tio ankoraŭ montras veran kaj impresan kreskon dum la pasintaj jaroj. Do ne estus tro optimisme prognozi estontecon kie TEJO superas 1 000 individuajn membrojn.

Sed kiel kaj kial tiu kresko okazis? Tyron Surmon proponis hipotezojn:

‒ Nia komisiono pri Landa kaj Faka Agado estas multe pli aktiva nun ol ĝi estis dum la pasintaj jaroj. Nia estrarano Albert Stalin Garrido iniciatis kampanjon inter landaj kaj fakaj sekcioj ke ili remembrigu siajn membrojn en 2021, kun helpo de la Fondaĵo Canuto, kaj lando kiel Indonezio sola alportis inter 15 kaj 20 novajn membrojn.

‒ Aldone, en 2021 ni lanĉis la novan retan eventon Retoso, senpagan por TEJO-membroj sed pagendan por ĉiuj aliaj. Estis aparta aliĝilo por homoj kiuj aliĝus al TEJO nur pro Retoso, kaj 37 homoj aliĝis tiel. Sed supozeble aliaj homoj mem aliĝis al TEJO dank’ al la evento, kaj poste uzis la ĉefan aliĝilon.

– Simile, kvankam la 2021 reta IJK ne havis apartan aliĝilon por tiuj homoj, estis multe malpli koste aliĝi al TEJO (kaj poste ĉeesti senpage) anstataŭ pagi la IJK-kotizon, kaj 58 homoj indikis ke la reta IJK estis ilia unua Esperanta evento – do ne estus troigo sugesti ke 100 novaj homoj aliĝis al TEJO dank’ al retaj eventoj.

Kiom da membroj TEJO havas sume, delonge estas polemika demando, kaj kelkaj estraroj tute evitis doni respondon. Fine en 2021 oni publikigis takson pri la grandeco de la membraro. Laŭ ĝi, tiam TEJO havis proksimume kvin mil membrojn.

Krom la individuaj membroj, oni tiam taksis, ke estas ĉirkaŭ 1 400 asociaj kaj aligitaj membroj, 1 100 junaj amikoj de Esperanto, kaj 1 700 eksaj individuaj membroj kiuj aŭtomate iĝis ”junaj amikoj de Esperanto”. Multaj el tiuj mem supozeble ne scias, ke ili troviĝas en la membrostatistiko de TEJO.

Piednoto: Tuj post la apero de la artikolo Tyron Surmon eksciis, ke Akso efektive ne ebligos aŭtomatan remembriĝon, kaj petis forigi la koncernan frazon en lia citaĵo.

Robert Nielsen

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-19 16:24

La stagnado de UEA estas tute komprenebla. Ĝi ne plu liveras unikajn servojn, do kial homoj devus membriĝi? Homoj ĝenerale membriĝas al asocio, se ili mem iel ricevas profiton el membriĝo.
La mantre ripetita aserto de la UEA-estraro ke homoj ĝenerale malpli emas aliĝi al asocioj estas tute senbaza, nur kovro de ilia propra malkompetento.
Homoj amase aliĝas al sportkluboj, al muzikservoj al Netflix….ĉar tiuj abonoj/membrecoj liveras ion. Ne UEA.

La kresko ĉe TEJO sensube estas bonveniginda, sed ne vere mondskua kaj daŭre plorinde malalta.

Miaopinie la Esperanto-movado troviĝas en granda krizo ĉar malgraŭ plej oportunaj ŝancoj, Esperanto restas sensignifa fenomeno je la monda skalo. La esperanto-parolantaro ne plu atingas la iamajn altajn nombrojn de parolantoj, en tempo kiam disvastigo kaj uzo de nia lingvo estis multe pli malfacila.

Dank’ al iniciatoj ekster UEA kaj TEJO homoj ankoraŭ lernas Esperanton, sed UEA kaj TEJO mem tre malmulte kontribuas nuntempe.
Nek la prestiĝaj rilatoj kun UN helpas en la plivastigo de Esperanto, nek la elitismo de ambaŭ organizoj, kaj absolute ankaŭ ne la negklekton de lerniloj kaj vortaroj.

Kie en TEJO ankoraŭ estas espero, UEA estas tute perdita afero: Necesus freŝega vento kun ne nur nova estraro sed ankaŭ tute nova komitato. Nur tio ebligus 180-grandan ŝanĝiĝon de kurzo.
Sed tio preter iu ajn dubo estas utopio.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2022-03-20 18:10
Respondo al  ne-al-cenzuro

”[K]vanto de individuaj membroj [de TEJO] nun estas la plej alta ekde la 1980-aj jaroj, aŭ eble iam ajn”, sed por Leon Roijen ”daŭre plorinde malalta”. Tiun ŝajne neniel eblas kontentigi.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-20 20:50
Respondo al  Łukasz Żebrowski

La individua membronombro ne estis multe malpli alta en la naŭdekaj jaroj, do vere nenio mondskua, kiel mi skribis.

-Oni aligas membrojn pere de fondaĵoj… bona afero por tiuj, kiuj ne mem povas pagi la membrecon, sed ili ne estas pagantaj membroj, do la nombro de pagantaj membroj estas malpli alta.

-El la artikolo: “Simile, kvankam la 2021 reta IJK ne havis apartan aliĝilon por tiuj homoj, estis multe malpli koste aliĝi al TEJO”
—> Ankaŭ tio estas truko por – provizore – plialtigi la membronombron. Sed tiuj membroj povas malaperi same rapide kiel neĝo en la suno.

-Ankaŭ la aĝlimo de TEJO nun estas multe pli alta ol en la naŭdekaj jaroj.

Do sume, la rezulto ne tre impresas min, kaj sciante, ke en la pasinteco TEJO elkraĉis la plej nekredindajn membrociferojn, mi neniam vere plene kredos ties statistikaĵojn.

Anstataŭ obsedi pri ciferoj, mi tamen vidas, ke kontraŭe al la Paĉjo, TEJO ankoraŭ vivegas, kaj tio plej gravas. TEJO nur devus malelitismiĝi por vere kreski. Rilatoj kun UN estas belaj, sed ili praktike ne alportas multon al Esperanto. Pli indas direkti sian energion al junuloj de ĉiuj tavoloj en la socio, kaj tio nun absolute ne okazas, bedaŭrinde, kaj interalie ankaŭ tio bremsas la kreskon de TEJO.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro