Esperantistoj helpas defendi Odeson

Viktor Vilĥa en Odeso kolektas subtenon por la defendo de sia hejmurbo, kaj li jam ricevis kontribuojn de esperantistoj el pluraj landoj. Sed mirigas lin, ke ekzistas ankaŭ esperantistoj, kiuj subtenas la invadon de aliaj landoj. ”Tio estas por mi tute nekomprenebla afero”, li diras.

Viktor Vilĥa
Viktor Vilĥa kun ĵus liveritaj turniketoj por la defendantoj de Odeso. Turniketo estas ilo por premi arterion kaj interrompi grandan sangadon de korpoparto vundita aŭ eĉ perdita.

Viktor Vilĥa estas ukrainia esperantisto, kiu laboras distance pri librotenado kaj tial povas libere elekti sian loĝlokon. Li alterne loĝas en Lvivo kaj Odeso, printempe kutime en Lvivo por labori en la ĝardeno de sia patrino. Sed pro la milito li decidis resti en Odeso, kie li nun aktive partoprenas la volontulan movadon por helpi en la defendo de la urbo.

Libera Folio: Kiel nun rimarkeblas la milito en Odeso?

– Ĝis nun Odeso suferis nur kelkajn atakojn. Ekzemple, ĉar la rusa armeo havas evidente taktikon detrui naftobazejojn en la tuta lando, ankaŭ la Odesa naftobazejo estas laŭ mia scio jam tute detruita post misilfrapo. Estis kelkaj pafoj al nia bordo el rusaj militŝipoj… kaj estas po kelkaj alarmoj tage kaj nokte, tio malpermesas dormi normale, ĉar kelkfoje nokte ni devas leviĝi kaj kaŝi nin.

– Tamen ĝenerale Odeso estas relative netuŝita – se kompari kun Kijivo aŭ nia najbara urbo Mikolajiv. Al Mariupol eĉ ne eblas kompari… Al Mikolajiv fakte nuntempe estas tuta nia rigardo, ĉar tiu urbo-heroo nun estas tiu kiu staras inter ni kaj la malamiko.

– Nutraĵaj vendejoj (ekz. superbazaroj) en la urbo estis kaj estas malfermitaj la tutan tempon, do tio ne estas problemo. Iuj specialaj butikoj en la unuaj semajnoj estis fermitaj, sed nun poiomete la vivo revigliĝas. Tamen homoj en la stratoj tre malmultas, la trafiko estas malpli densa ol ĝi estis antaŭe. Ŝajnas ke multaj vere forveturis. Tamen ankaŭ multaj restas kaj asertas ke ili restos ĝis la fino.

Oni intertempe iom repuŝis la rusian armeon, ĉu vi esperas, ke ne estos granda atako kontraŭ Odeso?

– Estas ĉiam la danĝero de mara atako. Ni ne timas ĝin tiom, kiom timis dekomence, ĉar evidente la rusoj tamen tre dependas de la surtera progreso. Certe, se ilia ĉefaro ordonus, ili provus surteriĝi, tamen tio espereble estus suicida afero. Se temas pri la surtera movado, do inter Mikolajiv kaj Ĥerson estas tuttempe bataloj. Certe ili ne progresas plu. Foje estas nia venko, foje ilia venko, kaj ĝenerale en tiu ”fronto” eĉ ne estas vera frontlinio: estas vilaĝoj kiuj estas ”niaj”, aliaj kiuj estas ”iliaj”, kaj bataloj kaj bataletoj ĉie, do la formato de mapo ne estas tute taŭga por montri la situacion en la Suda milit-direkto – malsame al la situacio en Donbaso, kie ekzistas vera frontlinio.

Kiel funkcias via projekto por helpi la defendon?

– Dum la unuaj tagoj de la milito ĉiuj estis tre okupataj pri transvivo. Ankaŭ mi faris ĉiujn aferojn, kiujn mi pensis necesaj: gluis la fenestrojn, aĉetadis nutraĵojn… Dum tiu tempo ĉiuj donadis monon al nia armeo tra la ĝenerala bankokonto. Post kelkaj tagoj homoj komencis pensi: jen ni pli-malpli solvis la aferojn pri la transvivo, do kion ni tamen faru por nia venko? Ukrainoj estas ĝenerale fortaj pri horizontala kunlaboro. Ne ĉiam la centra planado kaj organizado estas perfektaj, sed se io mankas, ni organiziĝas surloke. Do, multaj homoj komencis serĉi tiujn eblojn, kaj persone mi aliĝis al organizaĵo, kiu nomiĝas Volontula movado de Odeso.

– Ni koncentriĝas pri helpo al la armeo. Vi devus kompreni: ĉiuj nuntempe parolas pri Teritoria defendo, lokaj militunuoj formitaj de volontuloj – ŝajne ĝi fariĝis certa ”marko” pri la ukraina rezisto. Sed la ĉefa celo de Teritoria defendo estas simple defendi sian urbon surloke, do en Odeso nun, kiam ne estas surtera atako, ĝi ne tiom gravas por la nuna defendo. Certe, tio dependas de la unuo: kelkaj unuoj de la Teritoria defendo jam estas sendataj al la frontlinio, do fakte ili nun iĝis parto de la armeo. Do pli gravas nun la profesia armeo: ties unuoj el Odeso, kiuj nun batalas apud Mikolajiv. Ni ĝuste nun helpas fokuse al ili.

Odeso
La operejo en Odeso. Foto: Oficiala Telegram-kanalo de Odeso.

Ĉu vi bone scias, kian helpon ili bezonas?

– Ni scias precize, ĉar multaj el niaj volontuloj havas personajn rilatojn en la armeo. Estas nun tre kutima ukrainia situacio, ke edzo batalas en la armeo kaj lia edzino (aŭ koramikino) do ekokupiĝis pri tiа helpado. Ankaŭ en nia organizaĵo la edzo de unu kolegino estas en la armeo, kaj aliaj havas tie amikojn, parencojn… Krome, ni havas medicinan fakon, niaj medicinistoj laboras ankaŭ en la hospitalo, do de tie same ili havas ”unuamanan” informon.

– Ĉiu volontulo provas fari kion povas. Do estas multaj diversaj projektoj kaj direktoj. Unu granda temas ekzemple pri kolektado por aĉeti terenaŭtojn. Alia sufiĉe granda, mon-postulanta projekto nun estas pripago de tajlorado de taktikaj veŝtoj, tiuj kun multaj poŝoj. Krome, ni aĉetas droneojn, radiotelefonojn…

Kion vi mem faras?

– Kiam mi venis, mi pensis: kiel mi povas kontribui? Mi havas multe da amikoj eksterlande, precipe en Pollando, do mi decidis ke mi ĉefe serĉu monon eksterlande, kaj eksterlande aĉetu aĵojn necesajn por la armeo: taktikaj medicinaĵoj – turniketoj, israelaj kaj aliaj bandaĝoj, hemostazaĵoj – kaj taktikaj vestaĵoj.

Кiel eblas helpi al via laboro?

– Eblas donaci al mi per PayPal: uzu mian retadreson viktor.alder@gmail.com. Homoj en Pollando povas donaci rekte ĉe zrzutka.pl. Aŭ eblas uzi iun ajn pageblon, indikitan en la paĝaro de nia organizaĵo.

Кiajn reagojn vi ricevis al via kampanjo en Esperanto?

– Nu, ĉefe reagis miaj amikoj: el Pollando, Litovio, Ĉeĥio, Rumanio, kaj ankaŭ ukrainaj esperantistoj – kaj hejme kaj eksterlande. Amikoj en Ĉeĥio kaj Pollando informiĝis pri aĵoj kiujn ni bezonas, serĉis la vendejojn kaj do ebligis al mi kompari prezojn. Ukrainaj, polaj, litovaj kaj ĉeĥaj esperantistoj faris mondonacojn persone, kaj Vilna Esperanto-Klubo Juneco kolektive.

Kia estas via ĝenerala impreso pri la reago de diverslandaj esperantistoj al la milito en Ukrainio?

– Kiel mi ĵus diris, amikoj, alivorte esperantistoj kiujn mi konas persone, fidas kaj estimas – ĉefe esprimas sian subtenon. Klare evidentas ke por ili ne tutegalas.

– Sed se temas pri la esperantistaro ĝenerale, do… tio malagrable min surprizis jam en la jaro 2014, kiam evidentiĝis ke estas esperantistoj (kaj ne nur en Rusio!) kiuj subtenas teritoriajn pretendojn de certaj landoj al aliaj, rajtigas tiujn per iuj konsideroj. Kaj nun – jam post tio, kio okazis kaj kiel ĝi okazis – mi vidas, ke tiuj homoj ne ŝanĝis sian opinion. Ili daŭre apogas Putin, kaj nenio povas malkonvinki ilin. Tio por mi estis kaj estas tute ŝoka afero: tiaj homoj en Esperantujo, kiuj aprobas militan invadon en aliajn landojn.

– Foje mi imagas, ke Zamenhofo mortas nun por la dua fojo: samkiel li mortis en Varsovio en 1917, dum liaj iamaj sekvantoj mortigadis unu la alian sur la kampoj de la Unua Mondmilito…

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-04-19 23:21

Ne estas vortoj por tio, ke 77 jarojn post la fino de la Dua Mondmilito Eŭropo kaj pli specife Ukrainujo alfrontiĝas al atako de Rusujo. Eĉ dum la malvarma milito nenio okazis, sed nun rusoj kaŭzas masakrojn en Eŭropo.
Laŭ nia povo, ni helpu al la ukrainoj, kiuj brave kaj fiere defendas verdire ne sur la propran teritorion, sed la eŭropan teritorion.
Multan forton al niaj ukrainaj samideanoj!