TEJO denove rifuzis geografian kvoton

Jam duan fojon la komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono por geografia kvoto por ĉiuj kandidatoj al postenoj en la organizo. Laŭ kritikantoj la balotilo estis malneŭtrala kaj celis puŝi pli da komitatanoj subteni la proponon.

La 24-an de novembro 2021, la komitato de TEJO voĉdonis la unuan fojon pri la propono por kvotoj laŭ genro kaj loĝkontinento. Tiam la propono estis rifuzita per 14 voĉoj kontraŭ kaj 5 por (6 sin detenis).

Je refoja voĉdonado oni prijuĝis la du proponojn aparte. La 16-an de aprilo la komitato la duan fojon malaprobis la proponon por genraj kvotoj, per 8 voĉoj kontraŭ 12 (3 sin detenis).

La komisiono de egaleco decidis reproponi la amendon, laŭ kiu oni remalfermu la alvokon pri kandidatiĝo, se tro da kandidatoj loĝas en la sama kontinento. Oni ŝanĝis la postulon ke ne pli ol 50% de kandidatoj loĝu en la sama kontinento, al 51%.

Komitatano B, Michael Boris Mandirola, diris ke la ŝanĝo de 50% al 51%, “kvankam tio povas ŝajni detalo, multe ŝanĝus la aplikadon de la propono.”

Sed kiam voĉdonado komenciĝis pri la geografiaj kvotoj, ne evidentis kiel kontraŭi la proponon. Per la balotilo, komitatanoj povis listigi kvar opciojn laŭ prefero. La balotilo demandis ĉu oni remalfermu la alvokojn por kandidatoj se almenaŭ:

  • 50% loĝas en la sama kontinento
  • 51% loĝas en la sama kontinento
  • 50% havas ŝtatanecon de la sama kontinento
  • 51% havas ŝtatanecon de la sama kontinento

Kiel Tyron Surmon, la nova estrarano, demandis en la komitat-retlisto, kion oni faru se oni entute ne volas kvoton?

Diagramo kiel la proceduro funkcius, kreita de Michael Boris Mandirola.

La balotilo klarigis ke malplena balotilo estus konsiderata kiel “blanka”, sed multaj landoj ne havas kutimon pri “blanka voĉdono”, do ĝi ne signifas ion al ili. La Ĝenerala Sekretario, Rogier “Roĉjo” Huurman klarigis ke malplena balotilo estas konsiderata kiel voĉdono kontraŭ la propono.

Sed venis plendoj ke tio estas malneŭtrala kaj povus influi pli da homoj voĉdoni por la propono, eĉ se ili ne vere subtenas ĝin. La komitatano A por Francio, Lucas Teyssier, kaj komitatano B Patricio Iglesias, esprimis sian malkontenton pri la balotilo kaj preferis se estus opcio rekte voĉdoni por neniu kvoto. Iglesias diris:

– Homoj kiuj deziras la status quo estas maljuste puŝitaj elekti opcion kiun ili ne ŝatas taksante la riskon de la venko de siaj malplej preferataj opcioj. Tio sen konsideri, ke verŝajne grava ero de la Komitato ne konas tiun detalon, kaj do probabloj sukcesi por ŝanĝproponoj plialtiĝas.

Tamen, ĉar la voĉdono jam komenciĝis, Huurman diris ke li ne rajtas aŭ povas ŝanĝi la balotilon.

Oficisto de TEJO, Mia Nordentoft, klarigis ke oni uzas la parorangan sistemon por la voĉdono, sed tiu sistemo estas planita por elekti kandidatojn aŭ la plej bonan manieron por atingi jam konsentitan celon. Ĝi estas ideala por decidi kio okazu, ne ĉu io okazu.

– Mia opinio tial estas, ke PM [Paroranga Metodo] ne estas justa – aŭ pli precize la ĝusta – voĉdonsistemo por tia voĉdono.

En la neoficala TEJO-babilejo ĉe Telegramo, Mandirola defendis la balotilon kaj diris ke ĝi estas la sama sistemo kiun TEJO uzas de jaroj.

– Estus absolute maldemokratie subite ŝanĝi la manieron voĉdoni, simple ĉar vi ne ŝatas la temon.

Oni rimarkigis dum la debato ke la propono ne difinis la limojn de la kontinentoj aŭ kiom da kontinentoj ekzistas. Ĉu Mez-Oriento estas kontinento? Ĉu Meksiko estas en Norda aŭ Suda Ameriko? Ĉu Egiptio estas en Afriko aŭ Mez-Oriento? Ĉu Siberio estas en Eŭropo aŭ Azio? Ĉu Turkio estas en Eŭropo? Mandirola diris ke la difino de la kontinentoj estas la respondeco de la Ĝenerala Sekretario, sed oni kreu laborgrupon por fari la difinojn (post la voĉdonado).

Estis demandoj pri tio, kial la propono juĝas kandidatojn laŭ la kontinento kie ili loĝas anstataŭ laŭ civitaneco. Kelkfoje la estraro enhavis eŭropanojn kiuj loĝis en aliaj kontinentoj kaj ne-eŭropanojn kiuj loĝas en Eŭropo.

Mandirola klarigis ke oni elektis loĝlokon anstataŭ ŝtataneco, ĉar oni ofte havas duoblan ŝtatanecon, sed kutime loĝas en nur unu loko. Loĝloko pli gravas ol ŝtataneco, ĉar la rilato kun la movado baziĝas ĉefe sur loĝloko, oni aktivas en asocioj kaj partoprenas renkontiĝojn en la lando kie oni loĝas, eĉ se oni ne naskiĝis tie.

Je la 27-a de aprilo la voĉdonado finiĝis kaj la propono estis malaprobita. Entute 17 komitatanoj lasis la balotilon malplena kaj 11 elektis iun kvoton (ne eblis sin deteni).

El la subtenantoj 7 el 11 estas neeŭropanoj, kaj el la kontraŭantoj, 12 el 17 estas eŭropanoj. 6 estraranoj voĉdonis kontraŭ la propono – nur Albert Stalin Garrido kaj Tobiasz Kubisiowski subtenis ĝin.

La komitato krome voĉdonis pri propono laŭ kiu oni rajtu elekti homojn kiuj ne kandidatiĝis, se ne estas sufiĉe da kandidatoj post remalfermo de kandidatiĝo. Oni diris, ke iam necesas rapide trovi iun por la rolo kaj iu estas pli bona ol neniu. Jonathan Loïc Schneider, komitatano B, diris ke tio “povas instigi nepotismon”. La propono tamen estis aprobita.

Oni ankoraŭ ne scias ĉu la komisiono pri egaleco proponos kvotojn por la tria fojo.

Robert Nielsen

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Vilius Normantas
Vilius Normantas
2022-04-28 14:05

Espereble Elon Musk ankaŭ aĉetos TEJOn.