TEJO ricevas 25 000 eŭrojn por muzikalo

TEJO ricevas subvencion de 25 000 eŭroj por fari muzikalon en Esperanto. Ĝi estos prezentita dum la Internacia Junulara Kongreso en Nederlando en aŭgusto. La muzikalo temos pri iu fikcia IJK, kaj TEJO serĉas kandidatojn por la roloj.

La preciza sumo de la subvencio estas 24 975 eŭroj, kaj ĝi venas de Erasmus+ kadre de la programo KA152. Laŭ la retejo de Erasmus+, la programo celas “subteni organizojn kaj grupojn de junuloj por fari junularajn interŝanĝojn, por kunigi junulojn el malsamaj landoj por interŝanĝi kaj lerni ekster la formala edukada sistemo.”

La subvencio pagos la programkostojn, loĝadon kaj manĝojn de partoprenantoj dum la kongreso. La subvencio ankaŭ pagos la vojaĝkostojn, sed nur se oni vojaĝas de aŭ tra Hispanio, Francio, Germanio, Pollando aŭ Slovakio.

Kvin aliaj asocioj helpos realigi la projekton. Ili estas Kataluna Esperanto-Junularo, Germana Esperanto-Junularo, Itala Esperanto-Federacio, EUROKKA kaj Pola Esperanto-Asocio.

TEJO anoncis ke la subvencion eblos pagi al 34 kontribuantoj, kiel aktoroj, dancantoj, scenejkonstruantoj kaj tiel plu. Ĝi ankaŭ pagos por necesaj materialoj kiel kostumoj. La muzikalo okazos dum la IJK en Westelbeers, Nederlando, inter la 20-a kaj 27-a de aŭgusto. Laŭ la anonco:

– Ni bonvenigas kandidatojn en aĝo de 13 ĝis 30 jaroj (je la 20-a de aŭgusto), el ĉiuj mondopartoj kaj de ĉiuj genroj, kun ĉiaj korpaj kapabloj. Talento aŭ sperto pri aktorado, kantado, dancado aŭ alia kapablo estas bonvena, sed ne necesa. Plej gravas manko de honto.

La ĝenerala sekretario de TEJO, Rogier “Roĉjo” Huurman, priskribis la muzikalon al Libera Folio:

– La muzikalo temas pri iu fikcia IJK, dum kiu okazas diversaj rakontoj kaj problemoj. Ne estas unu ĉefrolulo, ĉefrolas la kongreso mem. Laŭ nia takso la skripto nun estas por muzikalo de 1,5 horoj, ĉiuj dezirataj scenoj jam estas, sed kelkaj ankoraŭ ricevas poluradon.

La muzikalo estas verkita de Huurman, Carlos Pesquera Alonso, Benjamín Álvarez kaj Lauris Lepoix. Ĝi enhavas 16 kantojn kaj 15 scenojn, du scenojn por ĉiu tago de la kongreso (kaj unu por la forirtago).

Estas 11 nomitaj roloj, bone rekoneblaj por tiuj kiuj jam partoprenis IJK, kiel Komencanto, Flirtemulo, Timemulo, Festulo, Vaganto kaj TEJO-Prezidanto.

TEJO bonvenigas kandidatojn ĝis la 22-a de majo.

Robert Nielsen

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jorge Pavon
Jorge Pavon
2022-05-04 16:32

Tiaj subvencioj sonas kiel vangofrapo al euxropaj imposto-pagantoj, cxefe en la nuntempa krizo. Oni poste miras ke kreskas skeptikismo pri EU.

Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua
2022-05-05 0:07
Respondo al  Jorge Pavon

Sen akra intenco, Jorge, sed via komento sonas iom demagogie.

Francisco Javier Moleón
2022-05-05 10:26
Respondo al  Jorge Pavon

La unua penso ja povus esti ”Kiel eblas en la nuna situacio forĵeti tian sumegon por frivolaĵo!?”.

La dua penso ja povus esti ”Tiu frivolaĵo kunigos dekojn da homoj el dekoj da landoj: tio estas nek pli nek malpli utila por kunigi homojn ol ’seriozaj’ konferencaj kunsidadoj”.

Certe ambaŭ pensoj trafos homojn. Foje eĉ la saman.

Patricio Agustín Iglesias
2022-05-07 1:10
Respondo al  Jorge Pavon

Kara Jorge, Joxemari kaj Francisco, kiel komitatano de TEJO mi kore aprezas vian intereson pri la nuna agado de la juna movado. Mi donos al vi mian personan vidpunkton pri la afero.
Mi kredas, ke NRO-j devas strebi por diversigi siajn monrimedojn kaj doni specialan gravecon al financado per sendependaj, etaj kontribuoj. Tamen la realo estas (kaj jen la financa raporto liverita al la Komitato pasintmerkrede), ke TEJO nur ricevis per kotizoj (sume kontribuoj de patronoj kaj IM) 3282 eurojn dum 2021, kaj ŝanĝi tion prenos jarojn. Do la juna movado nuntempe nepre bezonas subvenciojn por survivi kaj organizi tian eventon.
Mi kiel argentinano kaj imposto-pagantoj tute apogas subvenciojn al la kultura vivo (ĉu landaj, ĉu provincaj, ĉu municipaj). Kiel diras Francisco, per tia agado kuniĝas dekoj (mi esperas, centoj!) da homoj. Kaj iel estas investo por EU. Junuloj vizitos aliajn landojn, lernos pri arto, dum la venontaj monatoj klopode ekzercos por plifajnigi siajn prezentadojn, amikiĝos kun homoj el aliaj landoj (tio poste ege verŝajne malfermos akademiajn aŭ profesiajn pordojn)… tio ankaŭ estas taksinda.